158479.fb2 Sub kvaranteno la Grand-Hotelo - читать онлайн бесплатно полную версию книги . Страница 36

Sub kvaranteno la Grand-Hotelo - читать онлайн бесплатно полную версию книги . Страница 36

XXXV

…Li denove estis en banĉambro. De tie li paŝis singarde en nigran dormejon. Kaj…

…Iu venis el la alia ĉambro. Li havis nur tion da tempo, ke li povis kaŝiĝi inter la muro kaj la ŝranko. La pordo malfermiĝis. En la subite inundanta lumo estis videbla ĉambristino, kiu portis beletan kaptufeton. Tri virinoj sidis ekstere. La juna, bela baronino OlgaPetrovna, konata tenisĉampionino, Ursula Hugersheim, vidvino de kavaliro von der Frühwart, ŝi estis minimume sepdek jara, kaj Helga Jörins, la sveda matefizikistino, verkistino de pluraj sciencaj publikaĵoj, fondinto de la hinda Spiritista Movado. Ŝi estis sekstatura, alta, falta, blankhara virino kun nazumo, portanta altkoluman, nigran bluzon. Helga Jörins (la fondinto de la hinda Spiritista Movado) diris la la ĉambristino:

– Fluigu kvardek celsiusgradan akvon en la bankuvon…

Kaj Felikso estis malliberulo, ĉar la ĉambristino iris en la banĉambron. La akvo plaŭdegis.

La du gastoj adiaŭdis.

– Mi do petos la grumon porti al vi pied-plumonon – diris Ursula Hugersheim (la vidvino de kavaliro von der Frühwart). En tiu malseka sezono la reŭmatismo atakas nin piede.

– Vi estas tre afabla… – dankegadis teozofino Helga Jörins. – Dankon… Akceptu de mi, via sinjorina moŝto, kiel singon de mia dankemo mian verkon, kies titolo estas: La grandiozeco kaj senmorteco de la virina moro.

– Dankon. Ĉu ankaŭ vi venos, baronino Petrovna?

– Mi ankoraŭ restos por minuto. Fraŭlino Jörgens promesis al mi elekti kelkajn librojn… Estas terure, en tiu malbela sezono, sen teniso kaj velŝipado; kelkaj bonaj libroj povas savi min.

Petrovna estis belega virino. Ŝi havis blondan hararon, delikatan vizaĝon kaj staturon de sportistino. Ŝi memorigis pri heroinoj, konataj el la verkoj de Ibsen, portante grizan, simplan, anglan drap-kostumon. Irinte al la librobreto per ritmaj, malrapidaj paŝoj, ŝi metis sian manon dorsen, kaj balancante sian retikulon sur iu fingro, ŝi rigardadis la volumojn.

Ursula Hugersheim (la vidvino de kavaliro von der Frühwart) kaj fraŭlino Jörins foriris. La sekstatura, alta, maldika, aĝa teozofino (la fondinto de la hida Spiritista Movado) akompanis ilin al la pordo.

Felikso staris senmove. Kaj kion li vidis en la alia ĉambro, lia senmoveco fariĝis eĉ pli rigida.

Baronino Petrovna rapide ĉirkaŭrigardinte, eltiris iun tirkeston de la ŝranko kaj metis du malgrandajn objektojn en sian retikulon. Poste ŝi trovis banknotojn sub kelkaj vestoj, ankaŭ el tiuj ŝi ŝovis sufiĉe multe en sian mansaketon. Repuŝinte la tirkeston, ŝi rapide elprenis sian pudrujon por ordigi sian vizaĝon… Ĝi estas bona rimedo por mildigi la ekscitecon, ĉe virinoj.

Ŝi estas endoma ŝtelistino…

Fraŭlino Jörins revenis.

– Ĉu vi do elektis librojn, karulino?

– Jes, tiun kaj tiun – ŝi respondis, kaj divenprove ŝi prenis du librojn de sur la breto… – Bonan nokton.

– Ili estas vere belaj verkoj – diris la blankhara teozofino kaj rigardis iun el la elektitaj libroj. – Ĝi jam estas bela afero! Kie lernis la baronino legi en praaraba lingvo?…

– Mi jam… delonge… okupiĝas pri… Bonan nokton…

– Ĝis la revido.

La baronino foriris.

– La bano ekstas preta! – diris la ĉambristino kaj adiaŭis.

Fraŭlino Jörins iris en la banĉambron. La salono estis senhoma.

Felikso haste ĉirkaŭrigardis. Kion li povus preni sur sin, en kio li povus elirataki al la koridoro?… La litkovrilo!.. El la banĉambro aŭdiĝas plaŭdado… La blankhara metafizikistino baldaŭ revenos!

Brrr!..

Felikso subite detiris la litkovrilon, sed li jam saltis sur la liton por kaŝiĝi sub la plejdo… Iu venas!

Li malfruis!.. Estas terure…

La grumo venis kun la pied-plumono, kaj li haltis konsternite pro la spektaklo, vidita en la lumo de la najbara ĉambro.

Felikso genuiĝis sur la lito!..

La grumo, havanta imperiestran barbon, forĵetis la pied-plumonon kaj murmuris tiaĵojn sur la koridoro:

– Estas terure… Nekredeble… Mi ne komprenas… Nu, do!

Dume li singultis, kaj kelkfoje li levis iun sian ŝultron kiel nervoŝokito. Eĉ post semajnoj li frostotremis sub la efiko de la memoro.

Fraŭlino Jörins neniam komprenis, ke Ursula Hugensheim (la vidvino de kavaliro von der Frühwart) kial retiriĝis de la amikiĝo tiom, ke ŝi rifuzis ankaŭ la salut-rilaton, kaj renkontiĝinte, ŝi kategorie preterrigardis la blankharan kapon de la metafizikistino…