158479.fb2 Sub kvaranteno la Grand-Hotelo - читать онлайн бесплатно полную версию книги . Страница 39

Sub kvaranteno la Grand-Hotelo - читать онлайн бесплатно полную версию книги . Страница 39

XXXVIII

Estis vespero… Antaŭ noktomezo… Borckman…

Maud skribis sincere la situacion en letero, kaj metis ĝin sur la sojlon. Estinginte la elektran lampon en sia ĉambro, ŝi ekfumis cigaredon kaj atendis.

Post la ĉesinta pluvo grandaj, pigraj gutoj plaŭdis iafoje, kaj ranoj kvakis en la sufoke varma, hinda nokto… Vaporo kovris dike la insulon.

Poste sireno de ŝipo ploris longe en la malproksimo, certe profunda nebulo sursidis la oceanon. Pasis pli ol duonhoro. La falo de la gutoj signis la pason de la tempo per morta monotoneco.

Maltrankvila angoro deprimis Maud-on. Ŝi ne timis la noktomezan renkontiĝon. Ŝi sentis animriproĉon pro Felikso. Nun la gaja, bona amiko kun entuziasmaj okuloj miksiĝos en malbonon pro ŝi.

Sur iu etaĝa koridoro aŭdiĝas frotbruo de paŝoj… Pordo frapfermiĝas, akvo plaŭdegas el krano… Silento… Io falis de sur arbo kun obtuza pum-bruo en la ĝardeno. La tero elspiras kel-gustan florodoron, kiu iom post iom plenigas la ĉambron, kiel ĝi liberiĝas pro la premo de la atmosfero. Kvar-kvin moskitoj zumas ĉirkaŭ ŝi, kaj la horloĝo batis la dekduan horon en proksima ĉambro…

Noktomezo!

La horo de Borckman.

Kraketas la moskitovualo: vesperto alflugis ĝin. Maud turniĝas. Ŝi estas mirinde trankvila. Antaŭ la fenestro el la mallumo aperas senmova palmokrono, en la pale brilanta, fumblanka, malcerta lunlumo.

„Hui-hi, hui-hi, hui-hi…” – ripetas kuraĝa, malgranda mangust-o per nervokonsuma monotoneco, kaj tusante ekstertoras, kiam ĝi kunfrontas kun kobro…

Silento.

Iu el ili jam mortis. Ĉu la mangust-o aŭ la serpento, eble ambaŭ?…

Hinda nokto…

La kontraŭdirekta vento post noktomezo miksas la putrintan, sulfurhidrogenan aerblovon de la mangrove-marĉo kun la humide anhelanta odoro de la ĝardeno… Paralizige profunda silento regas dum la falo de akvogutoj. La lunlumo preterpasis, kaj la nokto staras en la ĉambro kiel dika, nepalpebla, nigra muro.

Maud prenas la aŭtomatan fajrilon kaj metas cigaredon en sian buŝon…

– Ne ekfumi!

La voĉo estis aŭdebla en la ĉambro. Sed ne el la direkto de la pordo. Kiu ekparolis, tiu certe rastiadis tie, antaŭ ol Maud revenis. Li kaŝiĝadis dum horoj tie.

– Ĉu vi estas tiu, Borckman.

– Jes.

– Vi do aŭdis, kion mi ĵus parolis kun tiu sinjoro. La kajero troviĝas en la kontoro, en la livreo de grumo. Mi metis leteron sur la sojlon por vi, ĉar mi ne sciis, ke vi kaŝiĝis en mia ĉambro. Donu al mi prokraston por reakiri la notkajeron.

– Mi devas pensadi. Morgaŭ denove estos mesaĝo ĉe la pordo. Restu silenta

Maud ne vidis la parolanton. La voĉo venis el la plej malproksima angulo de la ĉambro. La knabino eĉ ne turniĝis en tiun direkton. Subite estingiĝis la lumo de la koridora lampo sub la breĉo de la pordo. La vizitanto salti per kvar grandaj paŝoj al la pordo, premis ties klinkon, kaj li jam estis ekstere…

Ŝajnis, ke dum sekundoj la senkonsola silento revenos.

Sed subite kvazaŭ diabloj estus liberiĝintaj…

– Kaptite! – tondras voĉo, sed tuj poste tintado, pum-bruo, kurpaŝoj, falo kaj minacaj krioj.

– Kaptu lin! La murdisto! Kaptu lin!

Bum! Bum! Bum!

Tri pafoj!

Maud sidis tolpore.

Denove fariĝis lume. Frapfermiĝo de pordoj… bruo… Voĉoj sur la koridoro.

– Ĉu vi vundiĝis, Elder?…

– Iu forte batis min je la kapo… Bedaŭrinde la lampo falis el mia mano, antaŭ ol ĝi estus eklumanta… Pansu mian kapon…

– Mi pafis blinde en la mallumo, mi ne scias, ĉu mi trafis lin… – diris la kapitano. Baldaŭ perfekta kakofonio forglutis ĉion.

Vekiĝintaj gastoj rapidis el la ĉambroj.

– Pro la amo de Dio – stridis la voĉo de Wolfgang, – kio okazis?

– Ĉiu iru tuj en sian ĉambron – ordonis la kapitano. – La polico ĉiumaniere zorgos pri la ordo.

Tiam, kompreneble, histeria teruro ekregis ĉiun.

Solaj virinoj decidis, ke ili dormos kune, neestinginte la lampon ĝis mateno. Markizo Raverdan, vestita de la verto ĝis la plando, elvenis el sia ĉambro lametante, apoginte sin sur bastono, kaj malnovmoda duel-pistolo tremis en lia dekstra mano.

Duko Segius venis nur ĝis la turniĝejo. Vidinte, ke la homoj ariĝas antaŭ la pordo de Maud, li svenis. Shilling, la gubernatoro de la insulo Tonga subite brakapogis lin.

– Kuraciston!.. Kuraciston! Iu subite malbonfartis… – li kriis.

Kelkaj virinoj komencis ŝrikadi, la kvin jara filo de la franca ataŝeo plengorĝe ploregis, kaj direktoro Wolfgang staris mortopale, kaj ŝvitogutoj falis de sur liaj haroj, pendantaj en lian frunton.

La ordo malfacile restariĝis.

Markheit donis injektaĵon al la duko, poste li komencis kuraci Elder-on, kiu premis sango-tramalsekiĝintan tukon sur sian kapon

– Maud… – diris la duko mallaŭte.

– Ŝi fartas bone – respondis Elder. – Ni jam parolis kun ŝi. Via ekscelenco, iru en vian ĉambron, ĉar la polico nun devas fari senĝene sian laboron… Post kiam la duko estis forkondukita, ili ekiris al la ĉambro de Maud. Ankaŭ Markheit iris kun ili… Neniu sciis precize, kio estos tie, ĉar Elder diris al Sergius nur trankviligi lin, ke li parolis kun Maud.

Elder haltis ĉe la koridora telefono.

– Momenton – li ciferumis telefonnumeron.

– Nu? – li demandis. Poste li silentis. – Bonege. Dankon, Sedlintz, estis bonege. – Li demetis la aŭdilon.

– Kion raportis Sedlintz? – interesiĝis la kapitano.

– Lastfoje mi petis lin, se denove estingiĝus la elektra lumo, okazu kio ajn, li kuru tuj al la ŝaltotabulo kaj faru daktiloskopiaĵon pri la ŝaltostango.

– Bravo! – diris Markheit instinkte.

– Bonega ideo – aprobis la kapitano acerbmiene. – Verŝajne la kunkulpulo malsuprentiras la ŝaltostangon, ke mallumiĝu.

– Laŭ mia opinio la farinto estas tiu.

– Kial vi pensas tion?

– Ĉar mi scias, kiu estas la farinto. Li preferas resti en la fono.

– Mi konas vian teorion, mi do ne demandas la nomon de la koncernulo. Sed de kie vi sciis, ke la fripono vizitos la knabinon hodiaŭ vespere?

– Permesu, ke nek tion mi diru al vi. Mi havas vere gravajn kaŭzojn. Vi agis tre rapide kaj energie, sinjoro kapitano.

– Bedaŭrinde estas verŝajne, ke mi maltrafis celon en la mallumo. Sed de kie venis tiu, kiu batis vin je la kapo?

– El proksima ĉambro. Mi aŭdis grinci la pordon, kaj tuj poste li batis min per fera aŭ guma bastono.

Ili estis antaŭ la pordo de la knabino. Elder frapetis.

– Jes! – kriis trankvila voĉo.

Maud rigardis al ili kun serena vizaĝo. Nun ŝi ne ludis rolon. Ĉesis ŝia ĉiu timo kaj angoro. Ŝi rezignis sian sorton.

– Mi opinias, fraŭlino Borckman – diris Elder, – estus plej bone, se vi rakontus dekomence ĉion, kio okazis hodiaŭ nokte ĉi tie… se ĝi havas kunligon kun la nuna esplorado – li aldonis rapide.

– Bone…

Ŝi rakontis, ke iu petis de ŝi noktomezan renkontiĝon perletere, krome la subitan aperon de la stranga vizitanto, kaj ŝi citi la interparolon precize.

Elder pennsadis.

– Vi diris dum la lasta pridemandado, ke vi scis pri nenia „notkajero”.

– Mi diris malveron. Mi ŝtelis la priskribon de profesoro Decker pri la Bananoksido. Krimulo ĉantaĝis min per io, pri kio mi ne konfesas. Mi volis transdoni la notkajeron al li, sed bedaŭrinde, ĝi malaperis. Nek pri tio mi deziras paroli.

– Tiam ni devas aresti vin, fraŭlino Borckman – diris Elder ĝemante.

– Tio estas komprenebla – respondis Maud trankvile.

– Nun ni denove parolu pri via vizitanto. Ĉu vi estas certa pri tio, ke vi bone citis la vortojn de tiu homo?

– Mi havas tre bonan memorkapablon.

– Ĉu li komencis paroli jene: „ne ekfumu”?

– Ne tute. Li diris kategorie: „ne ekfumi!”

– Ĉu fine li diris tion: „Mi pensados pri tio… vi trovos informon ĉe la pordo?”

– Ne tute: „Mi devas pensadi… Informo estos ĉe la pordo…”

– Dankon. Tiel ni facile kaptos iun kunkulpulon. Bonan nokton, fraŭlino Borckman. Fidu min, se eblas, mi tiros vin el la peĉo, sen tio, ke malbono okazus al vi. Bonvolu resti de nun en via ĉambro. Ni starigos gardiston antaŭ vian pordon.

La kapitano nervoze demandis Elder-on sur la koridoro:

– Kial vi diris tion, ke iu komplico estas konata?

– Ĉar ne estos malfacile trovi tiun inter la indiĝenoj, loĝantaj en la hotelo, kiu hodiaŭ vespere estis en la ĉambro de la knabino.

– De kie vi prenas tiun pli novan surprizigan aferon? – demandis Markheit.

– Estas karakteriza indiĝena kutimo uzi plej ofte infinitivon anstataŭ la diversaj verboformoj, ĉar en ilia primitiva lingvo apenaŭ estas konjugacio. Ni diras tion: „ne ekfumu, mi pensados…” La indiĝeno diras jene: ne ekfumi”… „Mi devas pensadi.”

– Mi opinias, ke vi denove trafis kape la najlon… – murmuris la kapitano.