Silento…
La blankharulo malrapide etendis sian manon al la malantaŭa poŝo. Maud ambaŭmane kaptis lian brakon, antaŭ ol li estus elpreninta la revolveron. Poste la ĵus nervoza, maltrankvila virino kvazaŭ estus ŝanĝiĝinta, ŝi kriis kviete, preskaŭ indiferente:
– Mi ne komprenas vin! Ĉu la polico serĉas min?… Kia stultaĵo ĝi estas?
– La polico petas, ke ĉiu gasto de la hotelo venu en la vestiblon.
– Kial?
– Ĉar la Grand-Hotelo estas sub kvaranteno – respondis la voĉo. Paŝoj malproksimiĝis, kaj la frapeto jam aŭdiĝis el la najbareco.
– Ni perdiĝis – diris la princo post momenta silento.
– Stultaĵo. Kaj ne kaptadu vian manon konstante al via malantaŭa poŝo.
– Tiu movo trankviligas min. Dum la pistolo estas ĉe mi, ĝis tiam…
– Mi ne volas aŭdi tiajn vortojn de vi! – kriis Maud energie.
„Ŝi tuj fermas ankaŭ lin en la banĉambron” – pensis la frivola nekonato sub la lito.
– Nun unuavice ni iros en la vestiblon, kaj ni ekscios, kio okazis en la hotelo…
– Sed se vi ne rifuĝos hodiaŭ vespere, tiam ĉio finiĝos!
– Bonvolu silenti. Neinformite, ni ne povas prijuĝi la situacion.
La junulo aŭdis la pordon fermiĝi. Li ĝemis malpeziĝinte. Li ankoraŭ atendis kelkajn sekundoj, poste li decidis elgrimpi…
Ekbruo…
Li regrimpis rapide. Kio ĝi estas? La pordo malrapide malfermiĝis, kaj paŝo grincis. Ĉu eble oni volas purigi la ĉambron? Ne estas verŝajne. Tiu homo envenas tre singarde. Li ŝteliras, mi petas!
Estus bone elrigardi. Sed nur la piedoj estas videblaj. Blankaj tenisŝuoj; iom malpuraj, kaj strangaforma, bruna makulo troviĝas ĝuste sur ies pinto. Certe ĝi estas kafo.
La tenisŝuoj malproksimiĝas. La pordo fermiĝas.
Nun!
Li elgrimpis rapide. Se la gastoj estas en la vestiblo, la ĝardeno estas senhoma. Li ĉirkaŭrigardis… Letero kuŝis sur la tablo. Rigardu! La blankaj tenisŝuoj kun stranga kafmakulo enŝteliĝis kun ĝi… Tajpita adreso:
„Al fraŭlino Maud Borckman, etaĝo I, ĉambro n-ro 72…”
Negravas, iru plu! Li ŝteliris al la fenestro. Poste li retropaŝis…
Kio okazas ĉi tie? Ĉu la hotelo fariĝis batalkampo? Sapeista taĉmento laboris en la ĝardeno. Ili starigis dratbarilon. Ili laboris mallongtempe, sed la dratbarilo jam staris, duoncirkle, trans la ĝardeno, kaj ekstere staris gardistoj kun bajoneto antaŭen. Piramidforme apogitaj pafiloj, vaporanta kaldrono, bivakantaj soldatoj. La militistaro okupis la ĉirkaŭaĵon de la hotelo.
La impertinenta fremdulo staris senkonsile ĉe la fenestro… poste li iris en la banĉambron kun mallevita kapo, en memvolan malliberecon.