158479.fb2 Sub kvaranteno la Grand-Hotelo - читать онлайн бесплатно полную версию книги . Страница 40

Sub kvaranteno la Grand-Hotelo - читать онлайн бесплатно полную версию книги . Страница 40

XXXIX

Jam tagiĝis, kiam ili alvenis en la kontoron. Sedlintz kaj la oficiroj trinkis teon. Ĉiu sentis malvarmon interne. En la varmo tridek kvar celsiusgrada. La krajono plugis sulkojn sur la papero de la protokolo, ĉiu folio sorbis tiom da humido el la aero.

– Kie estas sinjoro direktoro Wolfgang? – demandis Elder.

– Iu iris por venigi lin. La direktoro alvenis kun taŭzitaj haroj, kun langvoraj okuloj, li estis raŭka kaj interfrotadis siajn malvarmajn manojn.

– Terure… estas terure… – li ripetadis senĉese.

– Kial vi lamentadas?! – admonis lin la ĉefinspektoro – se ne okazintus tiu malbenita historio, via profito estus malpli multe da mono. La hotelo estas plena de eminentaj gastoj dum tri semajnoj, en la plej malagrabla sezono.

– Sed pensu pri tiu skandalo!

– Ĝi estos bona reklamo. Via hotelo estos plenplena dum la venonta sezono.

– Sekvontjare finiĝos mia dek jara kontrakto, kaj la ŝtato evikcios la hotelon. Kion mi profitos el la reklamo?

– Nu. Ĉu vi do estas nur luanto?

– Jes.

– Ĉu sola?

Wolfgang hezitis.

– Ne… Mi fondis la banlokon, kaj mi ricevis dek jaran koncesion de la malajana reĝo, kiu estis leĝoobeema reganto sur la insulo Malgranda Lagonda, por fruktuzi la gastigajn establaĵojn. Sed tiel, ke li estas mia komanditanto. La nederlanda ŝtata administrado asprobis tion, kaj ankaŭ la „Nederlanda Banko”, kiel entreprenanto.

– Kiel eblas tiel simple manipulaĉi la ŝaltotabulon en la hotelo? Ekde hodiaŭ ni starigos gardiston tien.

– La elektra centralo estas apud la maŝinejo, kie restadas nur la hejtistoj kaj la mekanikisto. Ni ankoraŭ neniam havis kaŭzon estis singardemaj.

– Ni pridemandos la personaron de la maŝinejo. Krome tiuj indiĝenoj, kiuj nun estas en la hotelo, ili ĉiuj venu en la kontoron!

Wolfgang iris.

– Jen estas la fingrostampo – diris Sedlintz.

– Dankon. Jen prenu – respondis Elder kaj transdonis spegulon, pakitan en silkopaperon. – Fingropremaĵoj estas sur ĝi. Komparu ilin kun tiuj, kiujn ni jam havas.

Sedlintz forrapidis.

– De kie vi prenis la spegulon? – demandis la kapitano.

– Lastfoje ĝi estis en la mano de la krimulo.

– Ĉu ni arestos lin, se la fingrostapoj estos identaj kun tiuj, kiuj ni trovis sur la ŝaltostango.

– Ne. Ni havas malmulte da konvikto.

– Se li mallumigis ĉion dum la atako, ĉu tio ne estas sufiĉa pruvaĵo?

– Ĝi sufiĉas nur al tio, ke li partroprenis la perforton kontraŭ la polico, sed mi volas pruvi eĉ tion, ke li estas murdisto, ĉantaĝisto, rabisto!

– Kian alibion li havas?

– Nekontesteblan. Multaj fidindaj atestantoj, bonfide kaj ĵure konfesos, ke ili estis kun li…

– Kaj tamen…

– Tamen li estas la murdito.

Alvenis la personaro de la maŝinejo, la negra liftisto, mulata koktelisto, tamula ŝoforo, du indiĝenaj kuirhelpistoj, la malajana bildkart- kaj dancmaskvendisto, fine miksrasa lavistino.

– Ferguson! Bonvolu konduki la indiĝenojn en la najbaran ĉambron, elektu tiujn, kiuj havas senduban alibion, la ceteruloj envenu unuope.

…La kolorhaŭtuloj rigardis la policanojn kun timemaj, grandaj, rondaj okuloj. Ili sekvis Ferguson-on malkuraĝe flustrantaj.

– Nu – turniĝis Elder al la hejtistoj, starantaj en olea ĉemizpantalono. – Iu malŝaltis la kurenton proksimume antaŭ unu kaj duono da horo ĉe la elektra centralo. Kion vi scias pri tio?

– Mi tuj elrapidis, ĉar mi estis ĝuste apud la varmakva kaldronego – diris la mekanikisto, – kaj mi restarigis la elektrofluon kiel eble plej rapide. Polica oficiro, kiu venis kun lampo, anticipe faris ion.

Li estis Sedlintz, kiu kolektis fingrostampojn.

– Ĉu vi ne vidis aliulon?

– Ne.

– Mi vidis strangan homon – diris la hejtisto. – Mi liveris koakson per puŝĉaro el la karboglitejo, kaj la ŝaltotabulo de la ekektra centralo estis videbla ĉe la turniĝejo. Mi ekvidis iun por momento, kiu kaŝe foriris. Mi sekvis lin, sed li malaperis ĉe la alia turniĝejo, kaj mi devis urĝe liveri la koakson… Li estis tre stranga homo…

– Kio estis stranga sur li?…

– Nu… mi klare vidis… Li estis mar-oficiro…

– Ĉu vere?

– Ankaŭ mi opiniis tion nekredebla: nokte mar-oficiro en la subteretaĝo de la hotelo…

– Jes. Ĝi estas sufiĉe stranga…Dankon, vi povas foriri.

La laboristoj de la maŝinejo forlasis la ĉambron.

Poste sekvis la pridemando de la indiĝenoj. Nur du el ili ne povis prezenti alibion: la lavistino kaj la vendisto de la kuriozaĵoj de la insulo, kiu cetere vendis ankaŭ bildkartojn.

– Kiel vi nomiĝas? – demandis Elder la lavistinon.

– Ĝilda… mi venis el Djajpur… Hindio…

– Ĉu vi estas lavistino?

– Jes… Malsupre en la keletaĝo. De kiam malsana sahibo estas en la domo… ne estas permesate… suprenveni ĉi tien…

– Kie vi loĝas?

– En la lavoĉambro…Mi loĝis antaŭ nelonge sur la etaĝo, en malgranda ĉambro, sed de kiam estas malsana sahibo…

– Mi scias tion. Ĉu vi rimarkis nenion nokte, kio estis stranga?

– La luno… estis tute ruĝa… Kvankam ĝi ne kutimas…

– Kiel vi vidis la lunon el la keletaĝo?! Ĉu?!

Ĝilda, la lavistino timiĝis.

– En… mia… sonĝo.

– Ne mensogu, ĉar mi tondigos vian hararon kalva…

Nun envenis la direktoro kun Martino. La knabino fikse rigardis la serviston…

– Se tondigi mian hararon, mi…

– Silentu! Vi do suprenvenis el la subteretaĝo, kial kaj kie vi estis? Parolu, ĉar… – kaptinte ŝian brakon, li levis ĝin per subita movo tiel, ke la genuoj de Ĝilda fleksiĝis pro timiĝo.

– Mi… renkontiĝis… kun Martino… mi ami grandega blanka servisto.

– Ĉu ŝi renkontiĝis kun vi?

– Jes – respondis Martin hezite.

Elder vidis bone, ke li venis en sakstraton, kaj li ne povas plu demandadi, ĉar io ne estas ordo.

– Forportu vin! – li kriis al la knabino. – De nun miaj okuloj estos sur vi.

La virino rapide elŝteliĝis kun mallevita kapo, ĵetinte malesperiĝintan rigardon al Martino

Sekvis la malajana kuriozaĵ- kaj bildkartvendisto. Li estis plenvestita per eleganta kombineo de subakviĝisto, sen kapujo, sed kun blua bantkravato. Lia nigra, artista ĉapelo ne havis randaĵon, li ne portis ŝuojn, ŝtrumpojn, sed jam delonge elmodiĝintaj manumoj ekbrilis super liaj pojnoj, kaj li balancis ostoprenilan promenbatonon. Dancmasko pendaĉis el la poŝo de la subakviĝista kombineo.

– Kiel vi nomiĝas?

– Admirinda Nalaya.

– Kio estas via profesio?

– Reĝo kaj galanteriisto.

– Kiel?

– Mi estas la reganto de la insulo, pro la favoro de la reĝino, kaj kunposedanto de ĉiuj gastigaj establaĵoj sur Malgranda Lagonda…

Tiu sciigo surprizis ankaŭ Elder-on.

– Kial vi loĝas en malpura ĉambro multope?

– Por ke oni ne sciu, kiu mi estas. En grandaj hoteloj ĝi ofte okazas, kion oni nomas inkognito.

– Kaj… kial vi vendas indiĝenajn dancmaskojn?

– Perlabori monon.

– Vi ja povus vivi grandsinjore el la enspezoj.

– Sed tiam aliulo povus vendi tiujn. Oni ne ŝatas indiĝenan direktoron, sed la dancmaskojn jes. Labori estas bone. Perlabori monon estas bone, malgraŭ tio, ke la kromenspezoj estas altaj. Ĝi estas vero.

Teninte maskon en sia mano, li rigardadis ĝin kun plezuro. Elder prenis tion de li.

– Ĉu ĝi estas kuriozaĵo sur Malgranda Lagonda?

– Jes, tre kurioze, sinjoro, tiom ke ĝi tute ne estas trovebla ĉi tie.

– De kie vi havas tion?

– El Lejpcigo. Ĝi ne estas kuriozaĵo tie. Oni produktas tiujn. Ne estas tiel malbelaj maskoj ĉe ni. Ĉiu havas sian propran vizaĝon, tio estas sufiĉe malbela. Ankaŭ tio estas granda vero.

– Kie vi estis nokte?

– Sur la etaĝo. Mi interbatadis kun vi, kaj iu alpafis min.

– Kiel?! Ĉu vi estis tiu?

– Jes. Je la dekdua horo mi ŝteliris al la knabino kaj parolis kun ŝi, elveninte, vi atakis min, mi timiĝis… bum… bum, mi devis kuri.

Elder longe rigardis la rikanantan vizaĝon. La klarigo estas tre simpla aŭ tre artifika.

– Diru, reĝo, ĉu vi scias, kiu mi estas?

– Ĉiu scias. Vi estas saĝa kaj maljuna, kiel krokodilo, kaj la reĝino pagas al vi, por ke vi estu kruela sang-hundo, oni malamas kaj mortigos vin pro tio.

– Nu… Ĉu vi scias, kion mi kutimas fari al la krimuloj, kiam ili mensogas?

– Vi batas ilin, kaj ili malsaniĝas. Sed vi ne rajtas bati reĝon.

Li tuj ricevis tiel grandan vangofrapon, ke la pordisto vekiĝis el sia dormo en la halo.

– Mi opinias, sinjoro, mi eraris. Tamen eblas – diris la Admirinda Nalaya malgaje, kaj fajreroj dancis antaŭ liaj okuloj.

– Mi ĝojas, ke ni komprenis unu la alian. Nun rakontu, Nalaya, kial vi kaŝiĝis en ĉambro, kaj kial vi forkuris de antaŭ mi? Sed diru la veron!

– Mi diros la veron, ĉar mi tre malofte mensogas. Nokte iu vekis min el mia dormo. Estis mallumo, mi ne vidis lin. La maljuna gezetvendisto estas mia atestanto, en kies muzikskatolo ploras animo de mortintaj suĉinfanoj.

– Daurigu!

– Voĉo diris: „Venu malsuprene en la ilarkameron, apud la lavĉambro, kaj vi ricevos multe da mono.” Mi konjektis, sinjoro, ke temas pri malica sorĉo, kiun oni nomas friponeco.

– Kion vi diras?

– Kiam mi estis tronheredanto, mi laboris kiel ŝipohejtisto kaj ekkonis la civilizacion.

– Hm, daŭrigu!

– En la ilarkamero estis mallumo. Tiu homo klarigis al mi, kiu aperas nur nokte, kien mi devas iri, ke mi ne devas ŝteli, mi ricevos nur ian kajeron. Revininte, mi ricevos kvindek florenojn de li. Ĝi estis tre bona propono, sinjoro.

– Ĉu li diris nur tion?

– Jes.

– Elder ĉirkaŭrigardis.

– Ĉu troviĝas gumbastono ĉi tie?

– Aŭ… li diris tion – daŭrigis la reĝo rapide – se iu subite aperos renkonte al mi, mi ne timu, ĉar estos helpo… Poste mi reiris en la ilarkamaron, kaj mar-oficiro draste batis min tie, ĉar mi paŝis sur lian vizaĝon en la mallumo…

– Kion vi diras?

– Mar-oficiro vangofrapis min sur la koridoro de la keletaĝo, kiu havis grizan uniformon. Okazis nur tio.

– Nu!

– Mi ĵuras je miaj prauloj, ke mi ne trompos vin, blanka sinjoro de fulmrapidaj manoj.

– Kiel aspektis tiu, kiu flustradis.?

– Li estis singardema, por ke mi ne vidu lin en la malumo.

– Reĝo, nun vi diris multajn, grandajn mensogojn, kaj fine mi draste batos vin pro tio, ke vi longe estos malsana. Ankaŭ ĝi estas granda vero.

– Sed ĝi estas tre malgaja, sinjoro.

– Forportu vin! Ferguson, iru kun li, kaj pridemandu la maljunan gazetvendiston!

Sekvis Wolfgang.

– Kion vi scias pri tio, kion via kunulo rakontis?

– Nenion. Nur malnova kontrakto ligas lin al mi, cetere ni apenaŭ renkontiĝas.

Sedlintz revenis.

– Jen… – li transdonis la fingrostampojn. – Ili sendube koincias.

– Kio ĝi estas? – demandis Wolfgang.

– Fingrostampoj – respondis Elder kun stranga akcento.

La direktoro fariĝis mortopala, liaj lipoj ektremetis pro timiĝo, kaj subite li devis eksidi.