158479.fb2
La nokta vagado de Felikso sufiĉe foruzis la uniformon de kapitano Dickman. Nua aŭrore silentiĝis la hotelo tiom, ke la junulo kuraĝis iri al la helika ŝtuparo. Ĉiuokaze li devas redoni la vestaĵon de la kapitano. Momente li estis ankoraŭ en la keletaĝo.
– Damne…
Miksrasa virino sidis kun hotelservisto ĉe la helika ŝtuparo.
– Kredu min, Maartiino… La junulo mesaĝis pere de la ĉefkelnero, ke mi venu… Kaj li diris, ke mi ne bone gladas liajn ĉemizojn… Li estas bela homo kun infana vizaĝo, sed por mi nur vi…
– Kion li volis de vi?
– Vi diris, Maartiino, ke vi edzinigos min, se ni havos mil florenojn, kaj ni faros grandan negocon… Vi purigos ŝuojn sur la strato, mi estos lavistino en vaporlavejo…
– Se vi ne rakontos rapide, vi ricevos du vangofrapojn.
– La junulo de belega vizaĝo diris: li donos al mi mil florenojn. Se mi helpos lin forlasi la kvarantenon… Mi permesu al li fuĝu tra la defluejo de la lavoĉambro, kiun kovras granda krado al la kanalo… Morgaŭ vespere… je la deka horo…
– Tiam li mortigis la gaston.
La virino diris milde:
– Li do murdis… La kompatindulo certe devis fari tion. Venos alia gasto, sed ni povas fari mision el la mil florenojn kiel geedzoj…
– Nu! Se oni ekscios tion, vi povas ricevi dek jaran punon.
– Oni ne ekscios, Maartiino… vi vidos… La junulo estas bela kaj saĝa, li havas blankan haŭton, nigrajn, longajn brovojn…
– Li estas murdito.
– Ankaŭ tio povas esti…
– Mi nun devas iri. Mi diras nur tion, ke estu singarda!.. Kaj ne menciu min, se okazos io malbona…
Kisoj ŝmacas. Poste Martino iras supren, la virino revenas en la lavoĉambron kaj zumkantas.
Ankaŭ Felikso ekiras. Sur la etaĝon. Li nun li reportos la uniformon de Dickman. Sed kion li surhavos? Sekura lampo lumis blue malproksime, ĉe la kaldronegejo. Li ekvidis kelkajn oleajn pantalonĉemizojn. Li vestis sin per iu. Li trovis ankaŭ tretitajn, tolajn ŝuojn… Nu tiel… Kaj nun ek…
Li reportis la uniformon de Dickman. La kapitano pendigis ĝin por purigi tion. Male ĝi espektis tiel, kvazaŭ lia vestaĵo estus tute foruzita dum unu nokto.
Nun al Maud!.. Li singarde ŝteliris sur la ŝtuparo, poste sur la koridoro… Li kaŝe elrigardis ĉe la turniĝejo…
Li timiĝinte retropaŝis.
Policisto staris antaŭ la ĉambro de Maud!
Li tuj sciis, pri kio temas. Oni arestis ŝin. Li turniĝis kaj rerapidis sur la koridoro. Li iris tre aplombe, sen ĉiu singardo sur la unuan etaĝon kaj frapetis sur iu pordo.
– Envenu.
Li enpaŝis. Elder sidis ĉe la tablo en piĵamo kaj kuiris teon.
– Ĉu vi arestis ŝin? – demandis Felikso.
– Ŝi estas nur sub gardo.
– Kiam hodiaŭ nokte mi sincere rakontis ĉion al vi, tiam vi promesis, ke vi ne sciiĝos pri tio.
– La knabino memvole konfesis antaŭ la kapitano. Mi povis fari nenion alian. Trinku teon.
Felikso malgaje kirladis la varmegan trinkaĵon.
– Ĉu vi trovis la kajeron?
– Ne. Oni forportis la livreon el la kontoro en la lavejon, kaj kiam mi traserĉis ĝin, jam nenio estis en ties poŝo. Iu antaŭis min.
– Ĉu ne eblas helpi al la knabino?
– Ni havas esperon. Mi fidas tion.
– Atentu min, Elder, vi estis mia samlaernejano kaj mia amiko. Ankaŭ nun vi estas tio. Mi ne koleris vin eĉ momenton, kiam vi gardis min, kiel malliberulon, vi ŝtelis mian vestaĵon, ke mi devis fuĝi en piĵamo. Eble vi pravis, kiam vi plenumis tiel la ordonojn de mia patro. Mi ne koleris vin. Sed se vi ne konsideras tiun knabinon kiel escepto, se vi severe obeos la ordonon de la devo… – Li ĉesis paroli. – Mi estis tre frivola knabo – li komencis denove. – Nun ĝi estas alia afero. Mi amas la knabinon, kaj mi edzinigos ŝin. Se necese, post la plenumo de ŝia puno. Mi atendos ŝin ĉe la pordego, kiam ŝi liberiĝos…
– Ŝi estas eminenta knabino…
– Sed eble vi ne devas fari tion. Aŭskultu min: nun jam mi devas kaŝiĝadi ĉi tie ĝis la fino de la afero.
– Bedaŭrinde. Mi devintus trovi vin pli frue. Vi havas nenian alibion.
– Vere estas tiel. Sed ni jam ne povas helpi tion. Mi kaŝiĝados plu… Eĉ tio povas okazi, ke mi fuĝos kun la knabino.
Sekvis mallonga paŭzo.
– Nun mi diros ion al vi, Felikso. Ĵus vi ne menciis tion, ke mi staris en Weltewreden; kiel fiaskinta advokato, kaj vi protekte helpis min dungiĝi ĉe la polico. Mi neniam forgesos danki tion al vi. Sed se vi provos fuĝis kun fraŭlino Borkman, mi estos agopreta, kaj mi kaptos vin kun ŝi, plenumante tion, kion mia policista honoro postulas de mi. Poste mi skribe demisios, ĉar mi ŝuldas per tio, kiel ĝentilulo. Al vi kaj al mi, ĉar mi povas danki ĉion al vi.
Felikso ekstaris.
– Mi komprenis vin.
– Fidu min kaj la veron. Nenio estas perdiĝinta. Estu pacienca
– Mi ne kredas vin. Adiaŭ.
Kaj li iris, tute ne utiligante la okazon razi sin ĉe Elder, kvankam timige densa barbo kovris iun lian vangon. Li simple rapidis al la ĉambro de la knabino.
– Kion vi volas? – demandis la policisto, iom mirante pro la duone razita homo, portanta ĉemizpantalonon.
– Ĉu ne estas permesate eniri? – diris Felikso laŭte. – Mi muntos la kranon de la varma akvo. Oni telefonis al mi.
La policisto frapetis kaj malfermis la pordon. Felikso staris sur la sojlon, por ke Maud vidu lin.
– Ĉu la muntisto bezonatas? – demanis la gardisto.
– Jes – respondis Maud. – Mi venigis lin.
– Vi do rapidu – diris la policisto al Felikso, lasante vojon, por ke la mutisto eniru, poste li mansalutis kaj repaŝis sur la koridoron.
Kiam la pordo malfermiĝis, li rapidis al Maud kaj kisis ŝian manon.
– Ĉu la kajero? – demandis la knabino.
– Ĝi perdiĝis… malaperis. Mi ne havas multe da tempo, Maud, koncize: paku viajn plej bezonatajn aferojn en necesujnon. Estu preta en ĉiu momento, ke ni fuĝos.
– Ne!
– Silentu!
Ili parolis preskaŭ kvereleme, kaj Felikso subite tiris al knabinon al si, forte ĉirkaŭpreninte ŝin.
– Vi fuĝos kun mi, Maud. Ni vojaĝos al Usono. Se ni eliros de tie ĉi, tiam ni ludante povos forvojaĝi el kiu ajn haveno.
– Mi ne volas… pli multe da… viktimoj – ŝi protestis kun malmulte da konvinkiĝo, tute alpremiĝinte al la viro.
– Mi amas vin, Maud. Nenio gravas al mi! Mi amas vin, kaj ĉu vi fuĝos, ĉu ne, mi interdividos kun vi ĉion, kio okazos al vi…
Dume iliaj lipoj jam preskaŭ tuŝiĝis.