158479.fb2 Sub kvaranteno la Grand-Hotelo - читать онлайн бесплатно полную версию книги . Страница 42

Sub kvaranteno la Grand-Hotelo - читать онлайн бесплатно полную версию книги . Страница 42

XLI

Kiam Felikso denove estis sur la koridoro, jam komenciĝis la ĉiutaga vivo de la hotelo. Gastoj rapidis al la banĉambroj en piĵamo, kvazaŭ en uniformo: viŝtuko sur ilia brako, sapo kaj dentobroso en ilia mano.

Grincado aŭdiĝis el la direkto de la ŝtuparo, oni portis fornojn, hejtotajn per koaks-ardaĵo. La rusto komenci ronĝi la metalajn objektojn de la gastoj en kelkaj ĉambroj, kaj la ŝimo penetris inter la gladitajn tolaĵojn, kiu post du-tri vaporplenaj tagoj jam ŝvebas en la aero de la Sud-mara tropiko. Rezoluta komencisto, memvole kvaranteniginta, petis permeson starigi koks-fornojn en la Grand-hotelo, ĉar ĝi ne havis hejtaparatojn. Oni portis la kradajn ujojn, plenigitajn per ardaĵo, en la ĉambrojn.

Malgraŭ la langvoriga varmo, ĉiu ĝojis pro la „hejtado”, ĉar la muroj fariĝis mucidaj, kaj ne estis defendo kontraŭ la moskitoj, kvankam la sufoka malbonodoro de la incesita citronelo ŝvebis en la aero.

La klimato jam komence de la malseka sezono ne estis taŭga al tio, ke la organismo de blanka homo funkciu normale. Oni sukcesis izoli la peston, sed intertempe okazis malaria malsano. Apopleksio-simila reŭmatisma simptomo paralizis la krurojn de fraŭlino Jörins. Artikoj malakre doloris, migreno, bronkito kaj stomak-irito turmentis la loĝantojn de la hotelo. Kelkfoje flava, malbonodora nebulo kovris la insulon dum horoj, poste la densa, tropika pluvego senĉese falis tamburante sur ĉio

Oni trinkis nekredeblan kvanton da alkoholaĵo en la danc-drinkejo. Ĝi varmigis, kaj mildigis la akrajn dolorojn… La gastoj estis incitemaj, malbonhumoroaj, okazis multaj kvereloj, intrigoj, kaj sur iu etaĝa ĉambro angla lordo motopafis sin je la brusto, pri kiu poste evidentiĝis, ke li fuĝis el Nederlando, kiel defarŭdinta enkasigisto… Komenciĝis invado de miliono da insektoj kaj lumbrikoj el la malseka tero jam sekve de la unua abunda pluvego. La petrol-aspergado kontraŭ la formikoj signifis nur alian turmentigan aromon en la sufoka aero. Defleur Odette, la belega, belga estrino de la danc-drinkejo venenis sin per adrenalino, kiun la markizo uzis kontraŭ siaj astmaj perturboj; nun ŝi estas inter vivo kaj morto, neniu konas la antaŭaĵojn de la malgaja evento.

Kelkiuj komencas senfinan kartludadon. Baronino Petrona ofte eksplodas per histeria plorado, Markheit provas ĉiumaniere trankviligi ŝin, kaj dume malaperas lia poŝhorloĝo…

Felikso jam ŝatus nur razi sin. Li vagaĉas sur la etaĝaj koridoroj. Fine el iu ĉambro elvenas Erich Kramartz, la junulo, bela kiel filmstelulo, kun infana vizaĝo, kiu havas pentrinde arkformajn, certagrade arte flegitajn brovojn. Li ankoraŭ ne estas tridek jara. Poŝtuko pendas el lia supra poŝo, lia du-butonvica jako estas ĉefverko de tajloro.

Li foriras fajfante, freŝe.

Felikso malfermas la pordon de Kramartz per la ĝenerala ŝlosilo. Li rapidas en la banĉambron.

Jen la razilo! Rapide. Sed li apenaŭ ŝmiras sian vizaĝon per la kremo, la ŝlosilo turniĝas en la seruro.

Iu venas.

Kramartz revenis kun sinjorino Hould, kiu estis diketa belulino, havanta la aĝon, kiel la virinoj en la romanoj de Balzac.

– Kial vi faras tion, Maryorie? – diras la junulo incitite, kaj malpacience. Se vi jam decidis tion, ne turmentu vin.

– Komprenu, Doddy… ĝi ne estas tiel simple… – respondis sinjorino Hould per tremanta voĉo. – Se iam ni forlasos la hotelon, kaj Arturo definitive ekscios ĉion, tiam jam estos… vane.

– Sed jen estas mi…

– Nun. Ĉu se vi ne estos post unu jaro? Doddy! Mi forlasos ne nur mian edzon, sed ankaŭ mian infanon… Mi havas neniun, nur vin…

– Ĉu tio ne sufiĉas? Mi amas vin, Maryorie…

– Vi havas nur dudek ses jarojn… kaj mi…

– Sinjorino Hould estis kvardek du jara virino. Ŝi havis belan vizaĝon, diketan, sed proporcian staturon. Kelkaj sulkoj estis en ŝiaj okulanguloj kaj ĉirkaŭ ŝia kolo, sed ili estis videblaj nur tiam, kiam ŝi ne pudris sin sufiĉe.

– Ni vojaĝos al Kairo, Maryorie. Kaj ni faros ian prudentan aferon…

– Ĉu se tio ne sukcesos?

– Ĝi sukcesos!

– Kiom da mono vi esperas ricevi por miaj juveloj?

– Altan sumon. Tiuj estas belegaj ŝtonoj, nun la kurzo de brilianto estas favora… Unuavice ni aranĝos belan neston, kaj restos sufiĉe por bazigi nian ekzistadon… Ni estos feliĉaj, Maryorie.

– Ho, Doddy… Tiel malfacile estas al mi.

La junulo ĉirkaŭbrakumis ŝin.

– Ĉar tiu malseka klimato estas terura. Ĝi faras nin sentimentala…

– Ne… ne… Mi timas vin… Kiu vi estas?

– Ĉu vi nun denove memorigas min pri tio, ke mi estis dancisto? Ĉu eble vi malestimas min?

– Ne koleru, Doddy.

– Ĝi jam tro sufiĉas al mi!

Malferminte fakon de la skribotablo, li metis kaseton antaŭ la virinon.

– Jen estas viaj juveloj Kaj revenu en vian hejmon.

– Ne koleru min, Doddy. Mi ne volis ofendi vin.

– Doloras, ke vi riproĉas min pro mia pasinteco. Mi estis finekzamenonta inĝeniero, nia familio malriĉiĝis, mia patro malsaniĝis, ni bezonis monon, tial do mi dancis…

– Mi scias, mi scias… Pardonu min, sed… mi amas kaj timas vin… Ne koleru…

Li denove ĉirkaŭbrakumis ŝin.

– Mia malkuraĝeta Maryorie… Fidu min.

Felikso rapide elgrimpis sur la eskalon per rapideco de pra-rutinulo, de tie en la ĉambron de la lavistino, poste li denove troviĝis sur la koridoro. Kion fari? Li malsupreniros en la keletaĝon. Eble li trovos tie trankvilan lokon, kie li povos razi sin… Rapide al la helika ŝtuparo.

La atmosfero nek en la subteretaĝo estis trankvila. Laboristoj fervoris ĉirkaŭ la kaldronegejo. Ili iradis tien-reen… Li rimarkis ferpordon sur la murod de iu flankkoridoro.

La deponejo! La kolektejo de la malplenaj valizoj. Oni ĵus portas kofron al la ŝarĝolifto…

– Lasu la pordon de la deponejo malfermita, por aerumi, kaj ankaŭ koaksforno estas bezonata, ĉar ĉiu kofto estos ŝima – diris Martino al la grumo. Poste ili foriris per la lifto.

– Felikso ensteliĝis. Li penetras profunde en la deponejon. En ĝia fino malgranda, aeruma fenestro lumas desupre, kiu donas vidon al la ĝardeno. Vere terura odoro regas ĉi tie. Li tute ne konjektis, ke la ŝima ledo tiel fetoras. Li klopodis iri proksime al la kel-fenestro, ĉar li sentis tiel, ke li tuj malbonfartos, se li ne povas enspiri freŝan aeron. Li flankentiris kelkajn kofrojn. Li facile forigus grandan valizon, barantan lian vojon, sed tio ne sukcesas… Kial ĝi estas tiel peza? Stariginte, li rulis la kofron, ke ĝi turniĝis de iu ekstremaĵo al la alia.

Fine li eksidis sur la plankon, metis apud sin la razilon kun inkrustita prenilo, kiu havis la surskribon „Sidney Crick”, kaj li serĉadis la kremon… Sed la fetoro estis neeltenebla. Li volis iris pli proksime al la fenestro… Terure…

Li denove turnis la kofron. Ties fermoplato subite malfermiĝis, kaj mortintaĵo falis sur la plankon.

Ĝi estis la kadavro de sinjorino Villiers!