158479.fb2 Sub kvaranteno la Grand-Hotelo - читать онлайн бесплатно полную версию книги . Страница 45

Sub kvaranteno la Grand-Hotelo - читать онлайн бесплатно полную версию книги . Страница 45

XLIV

Kiam Ĝilda eklumigis la laméon, ŝi ekkriis pro timo. Duone razita homo staris vidalvide al ŝi, en lia mano kun valizeto.

– Silentu! Vi kontrabandis iun el la kvaranteno! Tial oni transportos vin al Sumbava.

– Mi petegas, sahibo…

– Vi havas unu rimedon por saviĝi! Ne pli ol unu kaj duono da horo mi estos ĉi tie kun virino. Se ni malsupreniros en la kanalon, tiam restos sekreto, kio okazis. Se vi ne estos ĉi tie post unu kaj duono da horo, tiam mi denuncos vin.

– Mi estos ĉi tie, sahibo.

Felikso supreniris sur la ŝtuparo en lia mano kun la valizeto, portante la juveloj de Maryorie. En la mallumo, kiam Doddy klopodaĉis per la krado, li interŝanĝis la juvel-valizeton kun la necesujo de Ĝilda.

Li haltis sur la senhoma teretaĝa koridoro antaŭ pordo.

Li subaŭskultis. Tomba, raŭka voĉo diris:

– Vane… mi estis aparte de vi… du tagojn. Ankaŭ al mi estas kapute… Ĝi estis kontaĝa malbeno…

– Mi bedaŭras, Hacker… – diris alia tomba voĉo. – Mi jam… ne abomenas vin… Vi dividis kun mi… las mortan solecon… Dankon…

– Mi ne…

Alumeto krepitis. Iu ekfumis cigaredon.

– Sciu… – spiregis Bruns per malforta voĉo – mi farus multajn aferojn… alimaniere… se… se mi ne devus morti… Mi estis fia bruto… Kvankam mi havas tiom da mono… tiom… kaj… mi neniam faris… ion bonan… Nun jam estas malfrue… Iu malbenis min…

– Mi ĉiam pensis, ke tio estas idiotaĵo…

– Ankaŭ mi… Nun evidentiĝis, ke ĝi tamen ne estas tio. Post la tria mimozo… nun mi devas morti…

– Sed kian rilaton mi havas… al tio… sen ĉiu aparta mimozo?!

– Vi inklinas… al la malbeno…

Profunda ĝemo.

– Mi agis malbone, Hacker…

– Mi vertiĝas… Sinjoro Bruns…

– Ne diru… Bruns… Mi estas Hermann Thorn… Sed mi ne uzas… tiun nomon… La polico serĉas… malnovan bandestron de rabistoj… Mi prirabis kason de ŝipo en Kairo… Nun jam mi povas konfesi tion.

Silento.

– Kie estas la pasintaj… belaj tempoj.

Felikso enpaŝis en la ĉambron sen frapeto kaj diris rapide al la du surprizitaj homoj:

– Koncize, mi ne havas tempon. Pro dankemo, bonvolu ne interesiĝi pri mi. Vi havas nenian malsanon. La malbeno estas stultaĵo. La cigaredoj estas venenitaj. Ne fumu ilin. Trinku alkoholaĵon kaj nigran kafon, post du tagoj vi resaniĝos…

– De kie… vi scias tion?

– Konkurenca kontrabandisto sisteme venenas viajn cigaredojn. Bonfarton.

Li elŝteliĝis kaj fermis la pordon…

La flava, grase ŝvitanta, morte enkaviĝinta vizaĝo de Bruns mirante direktiĝis al la pordo. Liaj okuloj el du nigraj kavoj lumis langvore. Sed tuj kaptinte botelon da brando, li metis ĝin al sia buŝo.

– Friponoj… – siblis Bruns. – La anglaj agentoj faris tion… Sed ili amare pentos ĝin… ĉar se estas vere, kemi resaniĝos, tiam ve al ili… He! Demetu tiun botelon, vi, hirudo!

– Kiel? – spiregis Hacker kontente – ĵus mi kredis tion, se vi resaniĝos, tiam vi fondos dimanĉan, eklezian lernejon.

– Idiotaĵo! Dronigi la ŝipojn… de tiuj fiuloj… kial vi rikanas?

– Mi… nur pensis… – li singultis. – Cetere: ĉu vi ne volas kanti?

– Ne!

– Kvankam… mi estas via bona sekretario…

– Vi ne estas mia sekretario! Kaj vi neniam estos tio!

– Sed… pripensu tion, sinjoro Hermannn Thorn…

Bruns ekmordetis sian lipon kaj diris mallaŭte:

– Cetere povas esti, ke mi dungos vin…

Sekvonttage Markheit notis du akutajn etilismulojn apud la malariuloj en sia taglibro.