158479.fb2 Sub kvaranteno la Grand-Hotelo - читать онлайн бесплатно полную версию книги . Страница 46

Sub kvaranteno la Grand-Hotelo - читать онлайн бесплатно полную версию книги . Страница 46

XLV

…La junulo ŝteliris sur la koridoro. Ne staris policisto antaŭ la pordo de la knabino… Ĉu la ĉefinspektoro tamen volas helpi?… Li frapetis. Ekpreminte la klinkon, li enpaŝis…

En la mallumo, sur la kutima loko de la knabino, li vidis ombron sidi en brakseĝo.

– Maud… li flustris malcerte.

– Ŝi ne estas ĉi tie – respondis trankvila voĉo. Elder sidis en la brakseĝo.

– Kie estas la knabino?!

– En sekura loko. Ĉar mi sciis, ke vi volas fuĝi kun ŝi, mi zorgis pri ŝia sekureco. Maud estas severe gardata.

Elder!

– Vidu, oldulo mia, nun la vero luktas kontraŭ la peko. La vero devas venki sur la malfacila vojo, laŭ ĉiu regulo de la kavalireco. Mi kredas tion, mi vivas por ĝi, kaj mi ne kompromisas. Ni devas pruvi la senkulpecon de la knabino. Se vi fuĝos kun ŝi, tiam ĝi estos akvo al la muelilo de fripono.

– Ĉu se ni ne sukcesos pruvi sian senkulpecon?

– Tiam… tiam..

– Tiam vi ruinigis ŝian vivon…

Elder pensadis.

– Trankviliĝu Felikso. Ni havas multajn ŝancojn. Poste mi serĉos la tapiŝon. Estas malfacile neniigi grandan, persan tapiŝon, kaj ili tamen ne miksos la personaron en tion. Bruligi ĝin ne eblas… Se la tapiŝo retroviĝos, ni gajnos!

– Pri kia tapiŝo vi parolas?

– Pri rustkolora, persa tapiŝo.

– Wolfgang transportigis ĝin en la ĉambron n-ro 102… kiam mi banis min…

– Kion vi diras?! Ĉu en la ĉambron kun la enfalinta muro?

– Jes.

– Dio mia, se mi estus sciinta tion pli frue… Kial vi ne diris tion… Ni iru! – Li ankoraŭ neniam vidis Elder-on tiel ekscitita.

Ili rapidis…

La tapiŝo estis en la malseka, mucida ĉambro. Elder surgenuiĝis, poste…

Felikso preskaŭ falis surdorsen pro la surprizo. La ĉefinspektoro kuŝiĝis sur la tapiŝo, premis sian vizaĝon al ĝi, kaj flaradis tion…

– Jes… – li flustris poste. – Mi konjektis bone… Kaj liaj okuloj brilis febre. – Vi ne devas fuĝi, oldulo mia. Nun jam ĉio estas evidenta. Venu, ni rulfaldu la tapiŝon…

La elektra lumo estingiĝis en tiu momento…

– Atentu! – kriis Elder, sed jam malfrue. Iu, enŝteliĝinte tra la malfermita pordo, batis Felikson je la kapo, ke li svenis. Elder pafis tri foje. La tondroj timige eĥis. Sed li pafis ne al la atakanto, sed en la aeron.

Dume fajro ekflagris sur la tapiŝo per grandaj flamoj. Iu ĵetis eteran bombon sur la persan tapiŝon, sed li tuj elŝteliĝis, kaj Elder, kiu stumblis en la korpo de Felikso, ne atingis la fuĝinton. Li kuregis kuntreninte Felikson… Sed kvazaŭ je donita signalo, manlampoj ekbrilis ĉe ĉiu turniĝejo. Policistoj rapidis al difinitaj lokoj. Elder saltadis kvar-kvin ŝtupojn sur la ferŝtupetaro…

La fuĝanto vidis ekbrili lampon sur ĉiu etaĝo… Malantaŭe la persekutanto… antaŭ li staris policaj oficiroj sur ĉiu etaĝo en difinita loko… Subite li haltis…

Elder, saltinte dek ŝtupojn, ĵetis sin sur lin, kaptinte lian gorĝon. Ili falis unu sur la alian.

– Lampon! – li kriegis plengorĝe. – Nun vi estas kaptita, fripono, la ludo finiĝis.

La alia homo rezigne respondis:

– Ĝi estas granda vero, sinjoro.