158479.fb2 Sub kvaranteno la Grand-Hotelo - читать онлайн бесплатно полную версию книги . Страница 47

Sub kvaranteno la Grand-Hotelo - читать онлайн бесплатно полную версию книги . Страница 47

XLVI

Iu batfaligis la gardiston, starigitan al la elektra centralo.

Kiam la ŝaltostango estis malsuprentirita, bluaj fajreroj disŝpruciĝis, kaj fariĝis mallumo, post kelksekuda paŭzo knalis tri pafoj. Kiu batfaligis la policiston, li tuj ŝtelumis supren, sur la duonetaĝon, rapide la ĉambro…

Li retropaŝis Blinde. Lumo de lampo trafis lian vizaĝon, kaj revolvero de polica oficiro direktiĝis al li.

– Levu la manojn, Wolfgang! – kriis Sedlintz. – Sed tre rapide.

Antaŭ ol Wolfgang povintus rekonsciiĝi pro la suprizo, jam mankateno estis sur li, kaj oni puŝis lin en sian ĉambron. Post minuto oni alkondukis la katenitan Admirindan Nalaya, kun sanganta nazo.

La kapitano restarigis la ordon sur la etaĝo.

– Ĉiu iru en sian ĉambron – stentoris la kapitano. – Estas nenia problemo! Vi ne devas timi!

Tiam kelkaj personoj svenis. Policisto venis kuregante:

– La hotelo brulas!

Oni batrompis la vitrotabuleton de la fajrosignalilo sur la muro de la koridoro. Post nelonge aŭdiĝis la sirenoj de la alvenanta fajrobrigado.

La Grand-Hotelo brulas! La flamoj de la fajro lumis malproksimen el la etaĝaj fenestroj.

Unue nur grupo da fajroestingistoj trapasis la kordonon de la kvaranteno, ĉar kiu enpaŝas ĉi tien, tiu ne povas reveni. Feliĉe tiu grupo sukcesis estingi la malgravan fajron, kaj la gastoj, kolektiĝintaj en la halo denove povis iri en sian ĉambron

Elder unuavice zorgis ne pri la arestitoj, vidinte, ke Felikso iomete ŝanceliĝas, sed li venas sur siaj piedoj kun Markheit. Li pridemandis la policajn oficirojn.

Antaŭe la ĉefinspektoro priparolis kun ili, se denove mallumiĝos, ĉiu rapidu al difinita loko, kaj ili ne moviĝu, kio ajn okazu. Li postenigis la oficirojn al la etaĝaj ŝtuparejoj kaj la kelkaj ĉambroj.

– Kie estas Ferguson?

La oficiro anonciĝis. Sango fluetis sur lia frunto, kaj ekimozo kovris lian duonvizaĝon.

– Kio okazis?

– Mi staris… ĉe la teretaĝa… suprenirejo… kiel vi ordonis… Iu venis… mi kaptis lin… li batis min je la kapo…

– Li ne povas forfuĝi! Ni traserĉos la domon! – kriis Elder. – Ni devas trovi homon, kiu portas ruĝan, kvadratitan piĵamon… Ek!

Felikso rapidis en la lavoĉambron. Estis mallumo. Li konjektis, kien fuĝis tiu homo.

– Ĝilda.

– Jen mi estas, sahibo… – La lampo eklumis. La hinda virino staris antaŭ li tremante.

– Mi serĉas homon, kiu portas piĵamon.

Ĝilda silentis.

– Se vi permesis al li malsupreniri, diru al mi. Tiam ne estos problemo. Cetere vi perdiĝos.

– Li malsupreniris ĉi tie, sinjoro.

– Kiel li aspektis?

– Mi ne vidis lian vizaĝon… li kovris ĝin per tuko…

– Bone, Ĝilda.

La krada fermoplato jam facile formoviĝis. Oni levis ĝin jam la trian fojon tiutage.

Felikso rapide malsupreniris sur la ferŝtupetaro kaj kuris. Rufaj ratoj, grandaj kiel katoj diskuris ĉien…

Fine, kiam li haltis aŭskultadi, kvazaŭ sonus klakado de malproksimaj paŝoj. Li kuris sur la piedfingroj, plenforte…

Li ekvidis la fuĝanton ĉe iu turniĝejo. Li estis en piĵamo. Li kovris sian vizaĝon per tuko, kiel bandito…

Nun li turniĝas kaj rimarkas la persekutanton. Li kuras!

Ĉe la sekva kurbiĝo Felikso postkuras lin sen ĉiu antaŭzorgemo.

Du pafoj knalas en la malvasta, volba kanalo per timpan-kreviga eĥo…

Io ekbatas la junulon, ke li devas sidiĝi apud la muro. La mondo nebuliĝis antaŭ li.

…La piĵamulo, sur la vizaĝo kun kovrotuko kuras plu. Li jam faris pli grandan vojon, ol Kramartz. Li suprenrapidas sur la sekva ferŝtupetaro… Post longa klopodo li sukcesis elgrimpi…

Li staras sur la asfalto. Li ĉirkaŭrigardas spiregante…

Soldatoj kaj fajroestingistoj ĉirkaŭas lin subite…

Haste li kaptas sian revolveron, sed glavoplato frapas sur lian manon, ke li faligas la armilon.

– Ne… Ĝi estus tro simpla – diras Elder, elpaŝinte el la grupo kaj deŝiras la tukon de sur la vizaĝo de la piĵamulo…

La ĉirkaŭstrantoj retropaŝas terurite. La vizaĝon de la arestito kovras malbelaj, ruĝaj cikatroj.

– Sinjoro profesoro Decker: mi arestas vin.

Mankateno klakis.