158479.fb2 Sub kvaranteno la Grand-Hotelo - читать онлайн бесплатно полную версию книги . Страница 7

Sub kvaranteno la Grand-Hotelo - читать онлайн бесплатно полную версию книги . Страница 7

VI

Kiam Maud revenis en la ĉambron, dum la unua momento ŝi kredis, ke la piĵama fremdulo jam foriris. Ŝi fariĝis des pli malgaja, kiam la impertinenta fremdulo aperis kun gaja vizaĝo el malantaŭ la kurteno de la fenestro demandante:

– Kiel vi fartas?

Sur la koridoro denove aŭdiĝis bruo de paŝoj kaj voĉoj.

– Kial vi ne forlasis la ĉambron, kiam ĉiu iris en la halon?

– Mi kuraĝis fari nenion sen via istrukcio.

– Stultaĵo!

– Cetere ne ĉiu estis en la halo.

– Kiel vi komprenas tion?

– Ekzemple nek tiu homo povis esti tie, kiu portis tiun ĉi leteron al vi… – Kaj li montris sur la tablon, kie kuŝis la koverto.

La knabino konsterniĝis.

– Ĉu iu venis ĉi tien, kiam mi forestis?

– Jes…

Ŝirmalferminte la koverton, Maud legis tion. Poste ŝi ĵetis ĝin en la cindrujon, ekbruliginte ties randon. Ŝi atenteme rigardis, dum la papero malrapide forbrulis.

– Mi esperas, ke ĝi ne estas malbona sciigo? – demandis la fremdulo gaje babilante.

– Vi senintence estis atestanto de interparolo, el kio, malgraŭ ĉiu mia klopodo, vi aŭdis kelkajn vortojn…

– Mi povas certigi vin, ke ĝi estas, kvazaŭ…

– Silentu, mi petas!.. Mi ne scias, kia homo vi estas, sed mi sentas tiel, ke vi estas bonkora. Certe vi fuĝis el malfacila situacio kun mia helpo. Reciproku ĝin per tio, ke vi ne interesiĝos pri mi, se vi foriros de tie ĉi…

– Nun tute ne zorgu pri tio – trankviligis ŝin la junulo, – ĉar la kvaranteno daŭros kelkajn semajnojn, kaj dume ni povos priparoli tion…

– Eh! Ĉu vi ne pensas, ke vi restis ĉi tie dum la kvaranteno?

– Kien mi iru?

– Ĉu mi sciu tion?… Se vi ne havas kaŭzon por kaŝiĝi, tiam luu ĉambron.

– Mi havas kaŭzon kaŝiĝi, ĉar mia patro volas, ke mi edziĝu. Mi volis remi al la insulo Bali, kie loĝas mia amiko sur la marbordo, kaj li estus doninta al mi vestaĵon.

– Kie vi lasis viajn vestojn?

– Mia patro fermis tiun, por ke mi ne povu fuĝi. Matene okazintus mia geedziĝa festo, kaj tiam li estus doninta al mi la frakon. Sed nokte mi grimpis tra la fenstro, kaj mi ekvojis al Bali en piĵamo. La tempesto reĵetis min sur la strandon de la hotelo, kaj mi grimpis ĉi tien.

Maud iomete gajiĝis aŭdinte la folan historion kaj respondis pli amikeme:

– Ĉio ĉi estas tre malgaja aŭ komika; laŭ tio, kiel oni ĝin prenas, sed trankviliĝu; la kvaranteno devigas vin, ke vi kapitulacu. Vi ne povas kaŝiĝi en piĵamo dum semajnoj.

– Sed kion mi diros al la hotelisto, se li demandos: kiel mi venis ĉi tien, tiel leĝere vestita.

– Mensogu ian galantan aventuron, aŭ kion vi volas…

– Nu, bone. Mi iras. Mi dankas la senkoran gastigon… Ĉar vi ne donis al mi manĝi. Mi konstatas tion.

Ili silentis dum sekundo. La viro rigardis la bruliĝintan leteron en la cindrujo.

– Mi ŝatus, se vi fidus min – li diris poste. – Mi sentas tiel, ke vi estas en terura embaraso, kaj la pintnaza lakŝuo, kun kiu vi interparolis, ne estas tute decidiĝinta helpanto.

Maud rigardis antaŭ sin kun malgaja hezito.

– Ne. – diris Maud malgaje. – Bedaŭrinde vi ne povas helpi min.

– Kio okazos, se oni arestos vin?

– Kiel?! De kie… vi prenas tion?…

– Mi ne volas blufi. Mi aŭdis, ke vespere vi deziras fuĝi per aeroplano. Do estas veŝajne, ke oni persekutas vin. Ĉar vi devas resti pro la kvaranteno, facile povas okazi, ke oni vin kaptos…

– Sed kial vi pensas, ke la polico persekutas min?

– Ĝi estas evidenta, ĉar…

– Iu frapetis.

– Kiu estas tiu?

– La polico…