158479.fb2
Longa, konsternita paŭzo. Sinjoro sub la lito sentas tiel, kvazaŭ li estus kaptita je la gorĝo.
– Sed ja… – aŭdiĝis la voĉo de la virino – vi diris, ke… oni mortigis doktoron Ranke en la ĉambro n-ro 71…
– Ĉu mi estus dirinta tion?… Mi eraris. Ĝi okazis en la ĉambro n-ro 70, en tiu de sinjoro Vangold. Via ĉambro estas n-ro 72, kaj en la ĉambro n-ro 71 loĝas neniu.
Ĝi estis insida kaptilo, sendube. Nun jam ĝena homoro peziĝis sur la ĉambron.
Seĝo krakas…
– Nu… – diris la rondpinta, fabrika ŝuo afable – mi pensas, ke ni finis per tio la formalaĵon. Estas bone transpasi tion… Pardonu, se mi superflue ĝenis vin…
– Faras nenion – seĝo krakas. – Mi rimarkas, ke mi ne vidis la dukon, kiam li foriris de mi… Mi nur supozis, ke el la ĉambro de Vangold…
– Estas kompreneble. Mi tute ne skribos tion en la protokolon… La nomo de tiel delikata, eleganta sinjoro neniel povas havi ion komunan al la afero.
– Ankaŭ mi same opinias.
– Mi ĝojas, ke nia opinio koincidas. Mi alte estimas la dukon, kaj lordo Shilling, la gubernatoro de insulo Tonga, al kiu mi povis helpi en kelkaj aferoj, matene li promesis al mi, ke li prezentos min al la duko dum la tagmanĝo. Bedaŭrinde, la kvaranteno vanigis tion.
– Nu… ĉu vi ne kun la stabo de la kvaranteno alvenis?
– Tute ne temas pri tio. Mi esploris en alia afero, kaj ankaŭ mi devis resti ĉi tie pro la kvaranteno.
– Ĉu okazis… io alia krimo en la hotelo?
– Ne en la hotelo. Nur la piedsignoj de la plej danĝera krimulo de la insularo kondukis ĝis la hotelo. Oni nomas lin “Teruro de Javo” en la krimula mondo. Li murdas, rabas kruele. Kaj li havas erarige agrablan eksteraĵon. Li malaperis en la ĝardeno de la hotelo. Se mi scius, ke li vere troviĝas ĉi tie, mia kapo ne dolorus pro la murdo… Strange, mi trovis tian blankan butonon el osto apud la mortigita doktoro Ranke. Ĝi tre memorigas min pri butono de piĵamo… Ĉu ne?
– Oni ne kudras blankan ostobutonon sur vestaĵon de viro…
– Ne sur vestaĵon, kiun oni portas sur la strato. Sed eble sur piĵamon, ĉar la koncernulo fuĝis de antaŭ mi en piĵamo, sed povas esti, ke li fuĝis en alian direkton. Estus bonŝanca hazardo, se la kvaranteno donus lin en mian manon.
La rondpintaj ŝuoj kuntuŝiĝis ĉe la maleoloj, kvazaŭ ili portanto kliniĝus…
Pordogrincado…
– Mi tre ĝojis… – diras Maud.
– Se vi havas ion por diri, fraŭlino, vi povas fidi min. Mi ne estas senkora sbiro…
La pordo fermiĝis. Kiam Maud returniĝis, la piĵamulo jam sidis en la brakseĝo kaj fumis.