158492.fb2
Fraŭlino Sofia ankaŭ min mokridas, – tamen tio plibeligas ŝian vizaĝon, ĉar ŝi havas belajn dentojn.
Thiele, la 7-an de Novembro 1709.
Hieraŭ mi pafis vulpon! La sinjoro nomis min bona knabo kaj donacis al mi inkrustitan pulvujon. La instruado de Jens portis bonajn fruktojn. La pafado estas tamen agrabla. – La studado en la franca lingvo prosperas pli bone, mi eklernas la elparoladon. Antaŭ nelonge mi aŭskultis ĉe la pordo, kiam mademoiselle legis kun la fraŭlino. Kiam ili finis kaj iris for, mi enŝteliĝis por vidi, kiun libron ili uzis. Diable! Kiel mi miris! Ĝi estis la sama, kiun mi mem posedas kaj kiu nomiĝas: L'école du monde . Nun mi staras ĉiutage ekster la pordo kun la libro en la mano kaj aŭskultas –– tio funkcias bone. La franca lingvo estas pli bela ol mi supozis; ĝi sonas mirinde, kiam fraŭlino Sofia ĝin parolas.
Thiele, la 13-an de Decembro 1709.
Hieraŭ Dio savis mian sinjoron pere de mia malforta mano. Ni havis grandan peladon en la arbaro de Lindum. Venante ĉe la griza marĉo, subite virporko aperis, kiu rekte alkuris al la sinjoro. Li pafis kaj trafis ĝin, sed malgraŭ tio la besto lin atakis. La sinjoro ne timis, li eltiris sian tranĉilegon kaj volis enpuŝi ĝin en la bruston de la virporko, sed malsukcesis. Kion fari? – Ĉio okazis en unu momento tiel, ke neniu povis veni por helpi. Ĝuste kiam mi volas iri tien, ni vidas nian sinjoron sur la dorso de la virporko, kaj jen ili forrapidis. "Pafu!" li ekkriis al la rajdistestro – kiu estis lia dekstra flankulo – sed li ne kuraĝis. "Pafu en liajn korpon kaj krurojn!" ekkrias li al Jens, dum li preteriras lin; la pafilo de Jens ne funkcias. Nun la virporko sin turnas kaj preterkuras min. "Pafu Martino! se ne, mi rajdos kun la virporko rekte al la infero!" li ekkrias.
En la nomo de Dio! pensis mi, celante al la postaĵo de la besto, kaj mi trafis ĝin tiel feliĉe, ke mi frakasis ambaŭ ĝiajn koksojn. Mi ĝojis, ĉiuj ĝojis, sed plej multe ĝojis nia sinjoro.
"Tio estis majstra pafo," diris li, "gardu la pafilon, kiun vi manuzis tiel lerte! Kaj aŭdu!" li diris al la rajdistestro, "vi azenido! Stampu la plej dikan fagon en la arbaro por lia maljuna patrino! Jens povas iri hejmen kaj meti pli bonan ŝtonon sur sian pafilon!" Kiam ni rehejmiĝis tiun vesperon, ĉiu informiĝis kaj rakontis pri la okazintaĵo. La sinjoro frapis mian ŝultron, kaj fraŭlino Sofia ridetis tiel amike al mi, ke mia koro kvazaŭ saltis en mian gorĝon.
Thiele, la 11-an de Januaro 1710.
Estas agrabla vetero! La suno leviĝas tiel ruĝa kiel brulanta karbo. Estas stranga vidaĵo, kiam ĝi tiel brilas tra la blankaj arboj, kaj ĉiuj arboj aspektas kvazaŭ pudritaj, kaj la branĉoj ĉirkaŭe pendas teren. La maljuna "Grand Richard" estas ruinigita, kelkaj el ĝiaj branĉoj jam rompiĝis. Ĝuste tian saman veteron ni havis antaŭ ok tagoj, kiam mi glitveturis al Fussingø kaj kiam mi staris post fraŭlino Sofia. Ŝi volis mem konduki la ĉevalojn, sed post kvarono da horo ŝiaj fingretoj ekfrostiĝis.
"J'ai froid ", ŝi diris al si mem.
"Ĉu mi kondukos, fraŭlino?" mi diris.
"Comment! " ŝi diris, "ĉu vi komprenas france?"
"Un peu, mademoiselle! " mi respondis.
Tiam ŝi turnis sin kaj rigardis min fikse en la okulojn. Mi prenis kondukilon en ĉiu mano kaj tenis ambaŭ brakojn ĉirkaŭ ŝi. Mi etendis ilin kiel eble plej multe por ne proksimiĝi al ŝi tro multe; sed ĉiufoje kiam la glitveturilo skuiĝis kaj mi ŝin tuŝis, estis, kvazaŭ mi tuŝis varman fornon. Ŝajnis al mi, kvazaŭ mi flugus kun ŝi tra la aero, kaj antaŭ ol mi tion sciis, ni estis en Fussingø. Se ŝi ne estus ekkriinta: "Tenez Martin! Arrêtez-vous! " mi estus veturinta rekte al Randers aŭ ĝis la fino de la mondo. Ĉu ŝi refoje glitveturilos hodiaŭ? Sed jen venas Jens kun la pafilo de la sinjoro, kiun li purigis – sekve ni ĉasos.
Thiele, la 13-an de Februaro 1710.
Mi ne sentas min bonstata. Estas kvazaŭ peza ŝtono kuŝus sur mia brusto. Mi preskaŭ ne manĝas, kaj nokte mi ne povas dormi. Estintan nokton mi havis strangan sonĝon: mi imagis, ke mi staras sur la posta parto de l' glitveturilo de fraŭlino Sofia; sed subite mi sidis en la glitveturilo kaj ŝi sur miaj genuoj. Mi tenis mian dekstran brakon ĉirkaŭ ŝia talio, kaj ŝi tenis la maldekstran ĉirkaŭ mia kolo. Ŝi sin kurbis kaj kisis min; sed en la sama tempo mi vekiĝis. Ve! Mi tiel volonte daŭrigus tiun sonĝon! – Tio estas stranga libro, kiun ŝi pruntedonis al mi; mi amuzas min per ĝi ĉiuvespere – kiu do povus estiĝi tiel feliĉa kiel tiu tartara princo! – Ju pli mi legas la francan lingvon, des pli multe mi ŝatas ĝin; mi preskaŭ forgesas mian latinaĵon pro tio.
Thiele, la 23-an de Marto 1710.
Hieraŭ, kiam ni revenis de la skolopĉasado, la sinjoro diris al mi: "Kaj mi konstatis, ke vi komprenas france?" "Malmulte, sinjoro," mi respondis. "Sekve vi ne plu povas servadi ĉetable; ni ja ne povos malfermi la buŝon pro vi." "Ve!" mi ekkriis, "ĉu via sinjora moŝto do ne volas min eksigi?"
"Point du tout ," li respondis. "De nun vi povos esti mia valet de chambre ! kaj kiam junkro Kresten vojaĝos Parizon, vi lin akompanos – kion vi opinias pri tio?"
Mi estis tiel kortuŝata, ke mi ne povis diri unu vorton, sed kisis lian manon. Kvankam mi nun tre ĝojas, ŝajnas tamen al mi, ke mi nevolonte volas forlasi ĉi tiun lokon, kaj mi vere kredas, ke mia sano depost tiu tempo estiĝis pli malbona.
Thiele, la 1-an de Majo 1710.
Ho ve, mi malfeliĉulo! Nun mi scias, kio al mi mankas; Ovidius al mi ĝin diris, tre precize li priskribis al mi mian malsanon. Se mi ne eraras, ĝi nomiĝas Amor , t. e. amo, kaj tiu, en kiun mi enamiĝis, estas sendube fraŭlino Sofia.
Ho, mi kompatinda malsaĝulo! Kiel tio finiĝos? Mi devas ekzameni liajn remedia amoris!
– Ĵus mi ŝin vidis staranta kaj parolanta en la koridoro kun Jens; tio tratranĉis mian koron. Ŝajnas al mi, ke mi devus dispafi lian kranion, sed jen ŝi pretersaltetis min kun rideto; – mi sentis, kvazaŭ mi estus ĉasanta kaj kvazaŭ ĉasotaĵo venis sub la trafpovo de mia pafilo, mia koro frapis al miaj ripoj, kaj nur kun peno mi povis spiri, kaj miaj okuloj estis kvazaŭ kunekreskintaj kun la ĉasotaĵo – ah, malheureŭ que je suis!
Thiele, la 17-an de Junio 1710.
Kiel dezerta ŝajnas al mi la bieno kaj enuiga. La gesinjoroj estas for kaj revenos post ok tagoj. Kiel mi pasigos ilin? Mi havas plezuron por nenio. Mia pafilo pendas polvokovrita kaj rustita, kaj mi ne ĝin purigas. Mi ne povas kompreni, kiel Jens kaj la aliaj povas esti tiel ĝojaj kaj gajaj; ili parolas kaj ridas tiel, ke ĝi kaŭzas eĥon en la flanka konstruaĵo – mi ĝemas kiel botaŭro. Ho, fraŭlino Sofia! Ke vi estu farmista knabino aŭ mi princo!
Thiele, la 28-an de Junio 1710.
Nun la bieno staras antaŭ miaj okuloj, kvazaŭ ĝi ĵus estus kalkpentrita kaj ornamita. La arboj en la ĝardeno ricevis delikatan koloron, kaj ĉiuj homoj aspektas tiel mildaj. – Fraŭlino Sofia rehejmiĝis, ŝi eniris tra la pordego kiel la suno tra nubo; tamen mi tremetas kiel poplofolio. Estas bone kaj samtempe malbone esti enamiĝinta.
Thiele, la 4-an de Oktobro 1710.
Ni havis belegan ĉasadon hodiaŭ! La arbaro de Hvidding enhavis pli ol tricent pelistojn, ĉar ili venis de Viskum kaj Fussingø kun ĉiuj siaj ĉashundoj. Ĉe tagiĝo ni estis jam tie venintaj de Thiele. Estis tute kviete en la aero, kaj dika nubo kovris la tutan ĉirkaŭaĵon: oni vidis nur la pintojn de Bavu-altaĵoj super ĝi. Tre malproksime ni povis aŭdi la bruantajn paŝojn de la pelistoj kaj kelkan bojadon de hundoj.
"Nun ili venas de Viskum," diris la sinjoro, "mi povas aŭdi la ĉasistojn."
"Jen ili ankaŭ venas de Fussingø," diris Jens, "tio estas Perdriks, kiu bojas."
Ni povis vidi ankoraŭ nenion pro la nubo, sed ni aŭdis la bruadon de veturiloj, la spiradon de la ĉevaloj, kaj la paroladon kaj ridadon de la pafistoj. Jen la suno aperis kaj la nubo foriĝis iom post iom. Estiĝis plena de movado ĉiuflanke. La arbaradministranto jam komencis ordigi la pelantojn, oni aŭdis ilin flustri al tiuj, kiuj volis paroli laŭte, kaj kelkfoje ekmoviĝis la bruiloj. De okcidento kaj sudo ĉasistoj venis veturantaj kaj post ili sekvis veturiloj kun hundoj, kies vostoj pendis trans la plankoj de la veturiloj, kaj de tempo al tempo altiĝis hundkapo, kiu ekhavis vangfrapon de la ĉasist-knaboj. Nu, la sinjoro mem deĉevaliĝis kaj irinte laŭlonge de la longa valo, li haltis en la mezo de la arbaro. Tie li fajfis, kaj subite la kornludisto ludis gajan melodion. La hundoj estis malkunigitaj, kaj baldaŭ ili bojis, unu post la alia kaj fine ĉiuj kune. Leporoj, vulpoj kaj cervoj aperis kaj malaperis sur la arbarkovrita monteto. De tempo al tempo pafo sonis, kaj ĝia eĥo aŭdiĝis ĝis en la valo. La pelantojn mi ne povis vidi, sed mi aŭdis iliajn vokadojn kaj ekkriojn, kiam cervo aŭ leporo volis preterkuri ilian vicon. Mi pafis du vulpojn kaj unu kapron antaŭ la matenmanĝo. Dum la matenmanĝo la hundoj estis kunligitaj kaj la kornoludisto ludis, kaj poste ni refoje ĉasis. Vidu: jen ĉe la fino de la valo ekhaltis du veturiloj kun ĉiuj sinjoroj kaj fraŭlinoj kaj inter ili fraŭlino Sofia. Tio savis la vivon al vulpo, ĉar kiam mi ekvidis la fraŭlinon, la vulpo preteriris min. Du horojn antaŭ la vespero la arbaro estis senigita de ĉasotaĵo kaj la ĉasado finiĝis. Ni ĉiuj ricevis tridek el la pafitaj ĉasaĵoj, kaj junkro Kresten, kiu estis pafinta la plej multajn vulpojn, estis honorata per muzikaĵo de la kornoludisto.
Thiele, la 17-an de Decembro 1710.
Hieraŭ mi sekvis mian karan patrinon al ŝia ripozejo. La nova predikisto – Dio rekompencu lin pro tio! – honoris ŝin per funebra predikaĵo, kiu daŭris sep kvaronojn da horo. Ŝi estis al mi bona kaj kara patrino – Dio donu al ŝi feliĉan reviviĝon![8]
Thiele, la 23-an de Januaro 1711.
Malagrabla vintro! Nenia glitveturado! Mi sopiris ĝin de post la sankta Martinotago, sed vane! Pluvado kaj ventego, suda vento kaj malĝojiga vetero. Pasintan jaron en tiu ĉi tempo ni veturis al Fussingø; ho kiam mi pensas pri tiu vespero! La luno lumis tiel blanke kiel arĝenta telero sur la blua ĉielo kaj ĵetis nigrajn ombrojn sur la vojoflankon en la blankan neĝon. Mi klinis min tiel, ke mia ombro kunfandiĝis kun tiu de fraŭlino Sofia, tiam ŝajnis al mi, kvazaŭ ni estas unu. Malvarma vento blovis renkonte al ni, kaj ĝi reblovis ŝian dolĉan elspiron – mi ĝin enspiris kiel vinon – ho ve, mi malsaĝulo! mi enamiĝinta malsaĝulo! je kio utilos al mi ĉiuj tiuj pripensadoj? Dimanĉon mi vojaĝos al Kopenhago kun junkro Kresten, kaj ni restos tie la tutan someron. Mi pensas, ke mi mortos, antaŭ ol venos la monato Majo. – Ah, mademoiselle Sophie! adieu! unè ternel adieu!
Sur la maro inter Samsø kaj Sälland, la 3-an de Februaro 1711.
La suno subiras post la kara Jylland; ĝia rebrilaĵo sterniĝas malproksimen sur la kvieta maro kiel senfina vojo el fajro. Mi imagas, ke ĝi min salutas de mia hejmo – ve, tio estas tre malproksima, kaj mi pli kaj pli malproksimiĝas.
Kion do oni nun faras en Thiele? Io tintetas en mia dekstra orelo, – – ĉu tio estas fraŭlino Sofia, kiu nun parolas pri mi? Ho ne! mi estas ja nur malriĉa servisto, kiel do ŝi povus pensi pri mi, same kiel pri la maristo, kiu iras tien kaj returnen sur la ferdeko kun krucigitaj brakoj? – li rigardas tiel ofte norden – kio do estas tie por rigardi? "Svedo!" li diras; "Dio helpu kaj savu nin!"
Kallundborg, la 4-an de Februaro 1711.
Nun mi scias, kio estas milito – mi ĉeestis batalon kaj – glorata estu la Sinjoro de Zeboat! – ni venkis. Estis svedaj kaperistoj, kiel diris la ŝipestro. Matene, tuj kiam tagiĝis, ni vidis ilin je distanco de duona mejlo; oni estis dirinta, ke ili nin persekutis.
"Ĉu estas inter la pasaĝeroj kelkaj, kiuj havas la kuraĝon batali kontraŭ la svedaj gastoj?" diris la ŝipestro.
"Mi havas bonan pafilon," respondis junkro Kresten, "kaj mia servisto havas ankaŭ unu; ĉu ni foje klopodos la ĉasadon, Morten?"
"Kiel ordonas la junkro!" mi diris, kurante kajuton, kie mi ŝarĝis niajn pafilojn; tiam mi portis ilin kun pulvo kaj kugloj sur la ferdekon. Du jutlandaj soldatoj venis el la ŝipkelo, ĉiu havis sian muskedon kaj la ŝipestro hispanan pafilon, tiel longan kiel li mem; la direktisto kaj la maristoj alportis hakilojn kaj hokstangojn.
"Ĉu ni ne povas velforkuri de ili, mia kara kapitano?" mi demandis.
"Ne, pro la diablo," li respondis. "Vi ja vidas, ke ili velatingas nin tiom, kiom ili povas; vi aŭdos baldaŭ iliajn kanonojn; sed se vi timas, vi povos iri hejmen kaj kuŝiĝi antaŭ la komodo de via patrino."
Subite strio da fumo rulis de la sveda ŝipo, kaj tuj poste ni aŭdis teruran bruadon kaj krakadon super niaj kapoj. Baldaŭ nova ekpafo aŭdiĝis kaj refoje unu, kaj la lasta kuglo forŝiris spliton de nia masto. Mi sentis min tre stranga, mia koro ekbatis, kaj ĉio krakis ĉirkaŭ mi. Sed la sveda ŝipo tiom alproksimiĝis al ni, ke la kugloj de niaj pafiloj povus atingi la kaperojn, kaj kiam mi pafis por la unua fojo, estis al mi, kvazaŭ mi partoprenis pelĉasadon. La svedoj alproksimiĝis pli kaj pli, kaj ni staris post la kajuto kaj pafis al ili je ĉiuj niaj fortoj. Multaj kaperistoj falis precipe per la kugloj de la junkro kaj de mi.
"Se ni povas trafi skolopon, Morten, ni povas ankaŭ trafi svedon, kiam li staras senmove!" li diris.