158492.fb2
Ho mondo! ho mondo! kiel trompa vi estas! Honesteco jam ne ekzistas, virto kaj honoro estas piedpremataj! Sed kial mi volas plendi? Ĉu mi estas pli bona ol ŝi? Ĉu mia peko estis pli malgranda, ĉar mi kredis, ke mia amo estas pli granda? Ho ve, mi akiris la rekompencon, kiun mi indas, ni estas egale malbonaj, unu perfidas la alian. Ho! vi trompa virino! vi falsa edzino de Potifaro! estis tial, kial vi eligis ekkrion kaj forkuris pro tio, ke vi aŭdis mian voĉon. Tio do estas malnova kutimo – kiam vi serĉis mian liton – ne, la liton de Jens! Malnova amo, malnova peko! dum mi vin adoris, dum mi konsideris vin kun respekto kiel sanktan anĝelon, tiam vi amintrigis kun mia kunservisto!
- Estis en la mezo de la nokto. Ebria pro dolĉaj rememoroj, mi iris en la ĝardenon. En malluma vojo mi vidis ion moviĝantan – ŝajnis al mi, ke tio estas ŝi. Rapide mi tien kuris – estis ŝi! Jes, estis ŝi, sed kiel mi ŝin trovis? Sur la genuo de Jens, kun la brakoj ĉirkaŭ lia kolo – ekterurite ĉiu forkuris sian vojon, kaj mi staris, kvazaŭ mi estis tuj falonta en abismon. La suno trovis min sur tiu sama loko, estis al mi malvarmege – mi tremis kiel poplofolio. Ho, vi mizera trompa malvirtigita mondo!
Thiele, la 9-an de Marto 1713.
Mi ŝin vidis por la unua fojo post tiu pekoplena nokto. Subita ruĝiĝo trakuris ŝian vizaĝon, ŝi ĉirkaŭrigardis en la ĉambro por ne vidi min. Mi sentis, ke mi fariĝas malvarma kaj varma samtempe. En la momento, kiam ni estis solaj, ŝi preteriris min rapide kaj diris kun duone fermitaj okuloj: "Silence! " Samtempe ŝi premis mian manon, kaj jen ŝi estis ekster la ĉambro.
Thiele, la 13-an de Aprilo 1713.
Ĉiuj en la bieno scias ĉion: La sinjoro, la sinjorino, tuta la bieno tion scias, kaj estas Mamsel Lapus , kiu ĝin malkovris kaj publikigis. La juna fraŭlino volonte ŝin mokŝercis; sed tion ŝi bone enskribis en sian memoron. Neniu rimarkis, ke tiu ruza virino komprenas la danan lingvon, kaj tial oni kelkfoje ne singarde diris ion, pri kio ŝi eksciis la veron. Poste ŝi tiel longe spionadis, ke fine ŝi sukcesis vidi ilin kune en la lito.
Ĉielo! kia skandalo estiĝis el tio! La sinjoro ĉirkaŭ-iradis kiel frenezulo kun sia pafilo por pafmortigi Jens'on, sed Jens estis jam malproksime sur sia ĉevalo. La juna fraŭlino sidis kiel malliberulino en la angulsalono, por ke la sinjoro ne faru al ŝi malbonon. Kara ĉielo! Kiel tio finiĝos? Mi tremas ĉiufoje, kiam mi aŭdas lian voĉon. Mia konscienco min kondamnas kaj faras min timemulo. Pento kaj timego tiel min atakis, ke amo kaj ĵaluzo estas tute pelitaj el mia brusto. Ho, ke mi estu kvindek mejlojn sub la tero!
Thiele, la 14-an de Aprilo 1713.
Jens estis tie ĉi. Li venis en la nokto en mian ĉambron por ekaŭdi, kiel ĉio okazas. Li estis kvazaŭ ebria homo, ploris kaj blasfemis samtempe. "Ne malkaŝu, ke mi estis tie ĉi," li diris, kiam li iris for, "alie vi estos morta homo!" Li sendube plenumos sian promeson; kaj mi estu singarda. Sed kion li do intencas? Li mem ne scias tion.
Thiele, la 17-an de Aprilo 1713.
La juna fraŭlino malaperis!
Estintan nokton ŝi forkuris tra la fenestro. Jens sen dubo estis tie ĉi por forkonduki ŝin, ĉar iu renkontis meznokte du personojn sur unu ĉevalo, sed pro la mallumeco li ne povis vidi, ĉu ambaŭ estas viroj. Tio okazis sur la vojo al Viborg, kaj ni ĉiuj estis eksterdome la tutan tagon por serĉi. Ni revenis ne trovinte ilin. Mi sciiĝis, ke ili transiris la ponton de Skjerno, sed mi estas prudenta kaj ne venos tro proksime al ili.
Ve, ve al la mondo, en kiu ni vivas! Ve al mia kompatinda sinjoro! Li certe mortos pro tio. Li kuŝas, kaj al neniu estas permesate viziti lin.
Thiele, la 20-an de Aprilo 1713.
Hodiaŭ la sinjoro venigis min al si. Ho, kara Dio! Kiel pala li estis, kiajn kaviĝintajn vangojn li havis! Mi preskaŭ povus diri, ke li jam ne vivas.
"Morten!" li diris, kiam mi eniris. "Ĉu tio estas vi? Venu ĉi tien al mi!"
Tuj kiam mi aŭdis lian voĉon, mi ekploris. Ĉar estis, kvazaŭ lia voĉo venis el barelo, kaj kiam li vokis tra la pordego: "Morten! Venu kun la hundoj!", tiam estis, kvazaŭ la bieno renversiĝus, kaj kokoj kaj anasoj ekflugis ĉirkaŭe kun timego. Sed tiam li parolis mallaŭte, tiel flustre, ke mia koro estis rompiĝonta.
"Morten!" li diris, "ĉu vi ne vidis skolopojn?"
"Ne, via moŝto!" mi respondis plorante. "Mi tute ne estis eksterdome."
"Ho, vi ne estis?" li diris. "Mi ne plu pafos multajn!"
"Ho jes!" mi respondis. "Dio povas refoje helpi vin!"
"Ne, Morten!" li diris, "kun mi ĉio finiĝis. Se mi havus ankoraŭ Kresten!"
Jen li retenis du larmojn, kiuj estis eniĝontaj liajn kavajn okulojn.
"Kie estas Vaillant?" li demandis.
"Ĝi kuŝas ĉe la kameno," mi respondis.
"Voku ĝin!" li diris.
La hundo venis kaj kuŝigis la kapon sur la liton. La sinjoro longe frapetis ĝin karese kaj rigardis ĝin melankolie.
"Vi estis por mi fidela knabo," li diris. "Vi ne min forlasis. Kiam mi estos mortinta, vi pafmortigu kaj enterigu ĝin sub la granda frakseno ekster la enterigejo, sed pafu ĝin bone, kaj ne lasu ĝin diveni, kion vi intencas – promesu tion al mi!"
"Jes, via moŝto!" mi respondis.
"Ĝi apartenos al neniu alia," li diris, refalante sur la kapkusenon. "Mian ĉasĉevalon kaj la pafilon kaj mian portepeon vi heredos; mian blankfruntan ĉevalon vi neniam forlasos; se ĝi estiĝos tiel aĝa, ke ĝi ne povos plu manĝi, tiam mortpafu ĝin."
"Jes, kara sinjoro!" mi respondis; mi preskaŭ ne povis diri tion pro plorado.
"Kaj jen," li diris, "kuŝas papera saketo sur la tablo, vi ĝin heredu pro viaj bonaj servoj. – Nun iru, Morten! kaj preĝu al Dio por mia kulpa animo!"
Mi kisis lian manon, kiun li etendis al mi, kaj ŝanceliris al mia ĉambro – ho! Dio donu al li feliĉan morton! Li estis por mi tiel bona kaj favora sinjoro!
Thiele, la 3-an de Majo 1713.
Fine ankaŭ li mortis! Nun mi havas plu nenian amikon sur la tero. – Ĉi tie mi ne volas resti; mi volas foriri en la mondon por senigi min je miaj melankoliaj pensadoj –. Kompatinda Vaillant! Kiam mi ekprenis la pafilon, ĝi saltis ĉirkaŭe tiel ĝoja, ĝi ne sciis, ke mi kondukas ĝin al la morto –. Ne! tian ekpafon mi faros neniam plu dum mia vivo; kiam mi streĉis la ĉanon kaj ĝi tion aŭdis, svingis la voston kaj ĉirkaŭrigardis, ĝi atendis ĉasotaĵon kaj tute ne pensis, ke la kuglo estis destinata por ĝi mem; kiam la pulvo ekbrulis, kaj ĝi konvulsie kuŝis tere, estis, kvazaŭ mia koro estis saltonta el mia brusto. Ho, mia kara, mortinta sinjoro! Tio estis la lasta, la plej malfacila servo, kiun mi faris por vi.
Surŝipe apud Thune, la 17-an de Majo 1713.
Duan fojon – eble lastan fojon – mi adiaŭas vin, ho mia kara naskiĝlando! Adiaŭ, ho verda arbaro – kaj bruna stepo! Adiaŭ ĉiu ĝojo de mia juna aĝo! Pli malpeza estis mia koro, kiam antaŭ du jaroj mi trafendis tiujn ĉi ondojn; tiam mi havis mian bonan sinjoron, nun li ripozas en sia tombo, same kiel mia junkro; kaj ŝi – kiun mi volonte forgesus – vagadas en la mondo, Dio scias kie kaj kiel. Mi do provos la ludadon de la sorto kaj manĝos mian panon inter fremduloj. Jes! la militon mi provos! Ĝi donos panon aŭ morton! La blankfrunta ĉevalo kaj mi iros kune, ĝi estas mia lasta amiko en la mondo.
Svedujo, la 13-an de Junio 1716.
Ĉi tie mi sidas kiel milit-kaptito en fremda lando. Ĝis nun mia glavo min helpis. Mia kolonelo kaj mi batalis kontraŭ malamikoj; sed ni estis du kontraŭ dek. Ho ve, mia kompatinda ĉevalo! Vi devis morti – ho ke mi mortu ankaŭ!
Stockholm, la 14-an de Junio 1716.
Tio ne povas daŭri pli longe! Ili min trenis de unu fortikaĵo al alia; ili allogis kaj minacis min, por ke mi soldatiĝu, sed prefere mi pereos en subtera malliberejo ol batali kontraŭ mia propra reĝo kaj estro. Ankoraŭ pli volonte mi havus mian liberecon. Mi klopodos ĝin akiri aŭ trovi la morton!
Nordkøping, la 3-an de Februaro 1718.
Fine kaj spite al ĉio mi estiĝis sveda soldato! Kvankam mi kiel eble plej singarde min kaŝis kiel ĉasotaĵo en arbaro kaj meze de ŝtonegoj, tamen ili min trovis. Kion alian mi devus fari? Pli bone estas sub la bona ĉielo de Dio inter glavoj kaj kanonoj ol inter kvar muroj de malliberejo! Ili promesis al mi, ke neniam mi batalos kontraŭ miaj samlandanoj, sed nur kontraŭ Grandrusoj – ili eble havas la veran kuglon kun la nomo de Morten Vinge sur ĝi.
Siberujo, la 15-an de Majo 1721.
Sinjoro mia Dio! Kiel strangaj estas viaj vojoj! Multajn milojn da mejloj de Danujo mi estas tie ĉi en duone sovaĝa kaj zorgoplena lando; mi iras trans frostitajn riverojn kaj vagas en la neĝo ĝis miaj genuoj; sed hejme la arbaro kaj la kamparo surmetis sian verdan somer-vestaĵon. Ekster mia malnova ĉambrofenestro staras la pomujo plena je floroj, la kanabeno kantas en la grosarbetaĵo, la sturno sidas sur la preĝejo kaj flutas sian ĝojan melodion, kaj la alaŭdo kantas alte en la nuboj. Tie ĉi blekas vulpoj kaj ursoj; akcipitroj kaj korvoj blekas en la nigraj arbaroj. Kie do finiĝos tiu ĉi dezerto? Ve! kie finiĝos mia mizera vivo?
Riga, la 2-an de Septembro 1743.
Ĉu mi unu fojon ĝisvivos la tagon, kiam mi revidos mian naskiĝlandon? Dum longaj zorgoplenaj jaroj, dum dudek-kvar vintroj mi ĉasadis zibelojn kaj mustelojn en la arbaroj de Siberujo! Kiel longe jam tedis min la vivo! Sed pacience mi volas atendi, ĝis kiam mia Dio kaj savinto min vokos. Eble li volas, ke miaj lacaj membroj ripozu en la tero de mia patrujo –. Ho, mi vidas suprentirita la danan flagon, la karan signon de la Kruco kaj de la Savinto! Mia animo, gloru la Sinjoron! Ĉio, kio estas en mi, gloru lian sanktan nomon.
Falster, la 23-an de Oktobro 1743.
Mi estas tute proksime de la morto aŭ tre malproksime de ĝi! En ventego kaj malbonega vetero mi alproksimiĝis al mia amata naskiĝlando. La ondegoj bategis nian ŝipon kaj minacis engluti nin! Sed la Sinjoro savis min, lia mano min subtenis –, li ne volas nun retiri ĝin de mi, kvankam malriĉa kaj duone nuda mi estas ironta inter fremduloj.