158492.fb2
Mi trovis rifuĝejon kontraŭ la ventego de la mondo; pia kaj nobla sinjoro, preninte min en sian servon, promesis zorgi pri mi ĝis mia morto.
Corselidse, la 1-an de Majo 1744.
Kiel belega lando estas ja ĉi tiu! Ĉio en plena florado! Verdaj arbaroj kaj verdaj herbejoj! Floroj ĉie! En Siberujo estas ankoraŭ vintro. Dio estu glorata pro tia interŝanĝo!
Mia sinjoro multe min amas, ofte mi devas sidi multajn horojn kaj rakonti al li pri milito kaj pri ĉiuj landoj, kiujn mi travagadis. Kaj se li volonte aŭskultas, mi volonte rakontas; ĝojigas min, rememorigi al mi miajn multajn suferitajn malfeliĉojn.
Corselidse, la 2-an de Julio 1744.
Ho, kompatema Dio! tiu maldolĉa pokalo ne estis ankoraŭ malplenigita! Ĉu la iama vundo refoje devas esti ŝire malfermata!? Jes, ĉar tio plaĉis al vi! – Mi ŝin revidis – ŝin? ho ne! ne ŝin! falintan anĝelon mi vidis, figuron de la mallumo –; ofte mi deziris esti mortinta, sed nun – mi malamas la vivon – mi ne povas plu skribi – –
Corselidse, la 8-an de Aŭgusto 1744.
Ne estas pro plezuro, ke mi reprenis la plumon; sed se iu ekvidos tiun ĉi taglibron post mia morto, tiam li vidos, kiel la peko punas la pekulon.
Tiun malĝojigan tagon mi distris min per promenado en nia bela ĝardeno. Kiam mi preteriris malfermitan kradpordon, tie staris viro, kies vizaĝo ŝajnis al mi konata, tamen la densa nigregriza barbo kaj malgajega rigardo preskaŭ min timigis.
"Ĉu vi estas ankaŭ tie ĉi?" diris li grimacante. La bastono defalis de mia mano, kaj ĉiuj miaj membroj ektremis – tio estis Jens!
"Kara mia Dio!" mi diris; "ĉu vin mi renkontas tie ĉi? Kie estas fraŭlino Sofia?"
Li eligis laŭtan blasfemon: "La diablo prenis la fraŭlinon kaj eĉ la virinecon; sed ĉu vi volas vidi mian kore amatan edzinon, jen tie ŝi estas kaj sarkas. Sofi'!" li ekkriis, "jen estas iama konato!"
Ŝi sin turnis duone – ŝi estis surgenue tri paŝojn de mi –, rigardis min unu momenton kaj denove eksarkis. Mi ekvidis eĉ ne unu movon sur ŝia vizaĝo – tiu vizaĝo! tiu iam tiel belega vizaĝo! kiel ĝi ŝanĝiĝis! Paleflava, kovrita je sulkoj; melankolia ĝi aspektis, kvazaŭ ĝi ridetis neniam. Larĝborda ĉapelo kun longaj ĉifonoj de nigra puntaĵo ĝin faris ankoraŭ pli malhela. Malpuraj vestaĵaĉoj, kiuj iam estis elegantaj kaj belegaj, pendis ĉirkaŭ ŝia dika, malgracia korpo. Mi sentis, ke mi tuj svenos. Min ekkaptis timo, abomeno, kvazaŭ mi subite vidis serpenton. Mi ne povis paroli, nek formovi min de tiu loko.
Jens eligis min de tiu stato. Li ekkriis: "Nun ŝi ne estas plu tiel bela kiel en tiu nokto, kiam ŝi enŝteliĝis en vian liton!"
Mi ektremis.
"Orumaĵo eluziĝis," li diris plue, "sed la belan haŭton ŝi havas ankoraŭ, fiera kaj malica ŝi estas ankoraŭ, kaj la buŝon ŝi povas movadi. He! via sinjorina moŝto! Parolu iom kun ni!"
Ŝi silentis kaj ŝajnigis, ke ŝi tion ne aŭdis, kvankam li parolis sufiĉe laŭte.
"Nun ŝi ne volas," li diris, "sed post kiam ni rehejmiĝos, ŝia buŝo estos kvazaŭ moviĝanta klaketilo. Ĉu vi ne havas ion por mi pro memoro al nia iama amikeco, Morten?"
Mi donis al li kelkan monon kaj foriris kvazaŭ en sonĝo en nian ĝardenon. Ĉe la ĝardenpordo staris mia sinjoro.
"Ĉu vi konas tiujn homojn?" li demandis.
"Ho ve, vi bona Dio!" mi respondis. "Jes, mi konis ilin antaŭ multaj jaroj."
"Ili estas malbonaj homoj," li diris. "Ŝi estas malica kaj ekzilita, kaj li drinkas kiel porko. Ili loĝas de antaŭ kelkaj jaroj en domo ĉe la marbordo! Li fiŝkaptas kaj dum la labortagoj ŝi laboras en la ĝardeno. Ĉu ŝi devenas de honesta popolo?"
Tiam miaj larmoj ekfluis kaj senpezigis mian premitan koron. Mi rakontis al li, kiuj ili estas, kaj lia teruro estis tiel granda kiel mia malĝojo.
Corselidse, la 14-an de Septembro 1744.
Mi dubas pri tio, ĉu mi daŭre restos en tiu ĉi loko. Mia loĝado tie ĉi tute ne plu plaĉas al mi, de kiam mi scias, ke mi estas en ŝia proksimeco, kaj ĉar mi ne ĉiam povas eviti ŝin. Mi ankoraŭ ne parolis kun ŝi, ĉar mi ŝin evitas kiel demonon. Jens serĉas min kun trudemo, kiu plaĉas nek al mi nek al mia sinjoro. Kiam mi flaras lian brandodoran spiradon, tiam estas al mi, kvazaŭ iu prezentas al mi venenon por trinki.
Li rakontis al mi sian historion – ho, kiel terura, kiel abomena ĝi estas! En Danujo, en Germanujo ili vagadis de unu urbo al alia – li ludadis la kornon, kaj ŝi kantadis kaj ludadis sur la liuto; per tio ili perlaboris sian panon, kaj kiam tio ne sufiĉis plu, ŝi komencis metion, kiu disŝiras mian koron, kiam mi pensas pri tio. Fine ankaŭ tio devis fini, kaj ili estus pereontaj pro malhavo, se mia sinjoro ne estus kompatinta ilin. – Dio pardonu! Mi povus deziri denove esti en Siberujo.
Corselidse, la 1-an de Majo 1745.
Dio benu mian noblan sinjoron! Li divenis mian deziron morti en mia naskiĝloko, kaj tial ekhavigis al mi bonan oficon ĉe nova sinjoro en Thiele. Mardon mi forvojaĝos per ŝipo de Stubbekjøbing. Dio eterne rekompencu lin pro tio!
Surŝipe inter Sälland kaj Samsø, la 4-an de Junio 1745.
"Ne timu tiun, kiu mortigas nur la korpon; sed timu tiun, kiu ruinigas samtempe korpon kaj animon!"
Mi sentas la forton de tiuj vortoj de Dio.
Kiam mi staris en mia juneco sur tiuj ĉi ondoj antaŭ la kugloj de la svedoj, tiam mi sentis min pli bona, ol kiam mi vidis la falintan anĝelon de mia juneco en la ĝardeno de Corselidse. Glavoj kaj kugloj, batoj kaj pikoj, vundo kaj morto estas nenio kompare kun la perdiĝo de la amo kaj kompare kun ruiniĝo de senkulpa animo. Se mi estus vidinta tiam disŝirita de sovaĝaj bestoj ŝian belegan korpon, tio ne povus tiel premi mian bruston kiel en la tempo, kiam mi ŝin revidis insultata, ruinigita, malestimata kaj perdita sen savo. Kiam ŝi kuŝis tie kaj sarkadis la teron, ŝajnis al mi, kvazaŭ ŝi enterigis mian lastan esperon, mian lastan restaĵon de kredo al honoro kaj virto.
Sed mi diros, kiel ĉiam diris en Siberujo mia kunkaptito, la maljuna turko, meze de la plej grandaj mizeroj: "Dio estas granda!" Jes, kaj kompatema! Li povas kaj volas fari multe pli ol ni kompatindaj homoj komprenas.
Thiele, la 4-an de Julio 1745.
Fine mia ŝipo eniris mian lastan havenon! Dum pli ol tridek jaroj mi vagadis ĉirkaŭe sur la sovaĝa haveno de la mondo por fini tie, kie mi komencis. Kion mi faris en tiuj jaroj? Kion mi gajnis? Tombon – ripozejon ĉe miaj praavoj. Tio estas nenio kaj tamen ne tiel malmulte; mi havas amikojn, konatojn sur kaj sub la tero. Tie staras ankoraŭ la pomarbo ekster mia fenestro, ĝi estiĝis pli aĝa, sed forteco estas en ĝia trunko, uraganoj kurbigis ĝian kapon, kaj sur ĝiaj branĉoj kreskas musko kiel grizaj haroj sur la kapo de maljunulo. Ĉe la preĝeja muro mi vidas la grandan fraksenon, sub kies blanka radiko mi enterigis la kompatindan Vaillant. Tiamaniere mi rekonas multajn arbojn, multajn erike-kovritajn altaĵojn kaj eĉ la senvivajn ŝtonojn starantajn neŝanĝe dum miljaroj, kaj kiuj vidas generacion post generacio kreski kaj velki. La generacio, kiun mi konis, ankaŭ malaperis. Nova sinjoro, novaj servistoj – mi estas fremdulo, alilandulo inter ili ĉiuj.
Thiele, la 2-an de Septembro 1749.
Hodiaŭ forpasis kvindek-ses jaroj, de kiam mi vidis la lumon de la mondo! Sinjoro Dio! kie estas tiuj jaroj? tiuj multaj miloj da tagoj? Kie estas la ĝojoj de mia juneco? Ili estas ĉe miaj tiamaj amikoj. – Estis en ĉi tiu sezono; ni vere ĝuis la plezurojn de la ĉasado. Kiel ĝoje tio okazis, kiam ni eliris en la matenon! La ĉasistoj ekkriis, kaj la hundoj bojis, kaj la ĉevaloj piedfrapetadis tiel senpacience kiel ni mem. Ni serĉis jen perdrikojn sur la erikejo, jen la cervojn en la arbaro –, kun ludado kaj kantado ni iris hejmen. Nun ĉio estas tie ĉi silenta kiel en monaĥejo, la sinjoro tute ne sin okupas pri ĉasado. Silenteme kaj sole la ĉasisto eliras, kaj senparole li revenas: Tiu generacio estas malĝoja kiel mi mem.
Thiele, la 12-an de Januaro 1751.
Estas trankvila belega vintronokto! Ĉio, kion mi vidas, estas blua kaj blanka. La luno forpelis antaŭ si la stelojn, ĉar ĝi volas lumi sola. Tiel bele ĝi lumis ankaŭ foje – antaŭ multaj jaroj, kiam mi kondukis la veturilon de fraŭlino Sofia. Mia juna amo lumis tiel hele kaj ĝoje kiel la luno, kaj ŝia estis ankaŭ pura kaj nemakulita kiel la ĵus falinta neĝo. Nun mia amo estas malluma kiel la erikejo, kiam vintre la neĝo forfandiĝis, kaj ŝia – se ŝi vivas ankoraŭ – certe estas simila je valo de Siberujo post superakviĝo, plena je mallumaj serpentformaj riveretoj plenŝutitaj de altaĵetoj kaj renversitaj arboj.
"Jes, Sinjoro! Sinjoro! Se vi trafas iun per granda puno pro malbonaj faroj, tiam vi faras tion, por ke lia mizera korpo forfandiĝu kiel tineo; certege! Ĉiuj homoj estas vantaĵo!"
Føulum, la 12-an de Majo 1753.
Dimanĉon por la unua fojo mi funkciis kiel dekano de Thiele kaj Vinge. La favora sinjoro venigis min tien ĉi, kiam li estis mortonta. Nun mi loĝas en la domo de mia patro; sed mi loĝas tutsola. Ĉiuj amikoj de mia juneco jam delonge mortis; nur mi postrestis kiel senfolia arbo sur la erikejo, sed post mallonga tempo mi ripozos ĉe ili kaj estos la lasta de mia generacio. Ĉi tiuj paĝoj estos miaj postsignoj.
Se iu – kiam mi estos mortinta kaj for – legos ilin, tiam li ĝemos dirante:
"Kiel la herbo estas nia vivo, Kiel la flor' staranta sur la kampo En plena belegeco, sed sen forto. – Ĉar kiam vento blovas trans la floron, Rompiĝas la trunket', perdiĝas belegaĵo, Kaj oni eĉ ne scias, kie ĝi iam staris. – Sed la kompatemo de Dio estas de eterneco ĝis eterneco."
Maksimoj kaj Pensoj.
De Markizo de Maricá.
La aŭtoro, Markizo de Maricá (Mariká) estas la plej fama brazila moralisto.
* * * * *
La bonfarado estas ĉiam feliĉiga kaj ĝustatempa, se la prudento ĝin direktas kaj rekomendas.