158666.fb2
El pola tradukis prof. Mieczysław Sygnarski
— Sciu, Nel — diris Staĉjo Tarkowski al sia amikino, eta anglino — ke hieraŭ alvenis „zabtje" (policistoj) kaj arestis la edzinon de la gardisto Smaino kaj ŝiajn tri infanojn — tiun Fatmon, kiu jam kelkfoje vizitis la oficejon de via patro kaj tiun de la mia.
Kaj la malgranda Nel, simila al ĉarma bildeto, rigardis per siaj verdetaj okuloj Staĉjon kaj demandis duonmire kaj duontime:
— Ĉu oni forprenis ŝin al malliberejo?
— Ne, sed oni ne permesis al ŝi forveturi al Sudano — kaj alvenis oficisto, kiu ŝin gardos, ke ŝi ne faru eĉ unu paŝon el Port-Saido.
— Kial?
Staĉjo, kiu estis finonta dek kvar jarojn kaj kiu tre amis sian okjaran kunulinon, sed opiniis ŝin ankoraŭ infano, diris kun mieno ege tromemfida:
— Kiam vi atingos mian aĝon, vi scios ĉion, kio okazas, ne sole laŭlonge de la Kanalo de Port-Saido ĝis Suezo, sed ankaŭ en la tuta Egiptujo. Ĉu vi nenion aŭdis pri Mahdi?
— Mi aŭdis, ke li estas malbela kaj malĝentila. La knabo ridetis kun kompato.
— Ĉu li estas malbela, mi ne scias. Sudananoj asertas, ke li estas bela. Sed diri, ke estas malĝentila la ulo, kiu murdis jam tiom da homoj, povas nur okjara knabineto, en robo tia — ĝis la genuoj!
— Paĉjo diris tion al mi, kaj paĉjo scias plej bone.
— Li diris tiel, ĉar alie vi ne komprenus. Al mi li certe ne esprimiĝus tiamaniere. Mahdi estas pli malbona ol tuta aro da krokodiloj. Ĉu vi komprenas? Bona eldiraĵo „malĝentila", tiel oni parolas al suĉinfanoj.
Sed vidinte la malserenan vizaĝon de la knabino, li silentiĝis, kaj poste li diris:
— Nel! Vi scias, ke mi ne volis ofendi vin; venos la tempo, ke ankaŭ vi estos dekkvarjara. Mi certe promesas tion al vi.
— Ĝuste! — respondis ŝi kun zorga rigardo — kaj se Mahdi invados antaŭe Port-Saidon kaj manĝos min?
— Mahdi ne estas kanibalo, do li ne manĝas homojn, li nur murdas ilin. Ankaŭ Port-Saidon li ne invados, kaj se li eĉ invadus kaj volus vin mortigi, antaŭe li havus aferon kun mi.
Tiu deklaro de Staĉjo kaj ties fajfsimila pernaza enspiro, kiu anoncis nenion bonan por Mahdi, trankviligis rimarkeble Nel'on rilate ŝian personon.
— Mi scias — ŝi respondis — vi ne transdonus min al li. Sed kial oni ne lasas Fatmon el Port-Saido?
— Ĉar Fatmo estas kuzino de Mahdi. Ŝia edzo, Smaino, deklaris al la egipta registaro en Kairo, ke li forveturos Sudanon, kie restadas Mahdi, kaj li akiros la liberon por ĉiuj eŭropanoj, kiuj falis en liajn manojn.
— Do Smaino estas bona?
— Atendu! Via kaj mia paĉjoj, kiuj bonege konis Smainon, tute ne fidis lin, kaj ili avertis paŝaon Nubara, ke ankaŭ li ne fidu lin. Sed la registaro konsentis forsendi Smainon kaj tiu restadas de post duonjaro ĉe Mahdi. Tamen la militkaptitoj ne sole ne revenis, sed el Kartumo oni ricevis sciigon, ke la mahdianoj traktas ilin pli kaj pli kruele, kaj ke Smaino, ricevinte de la registaro sufiĉe da mono, perfidis ĝin. Li aliĝis tute al Mahdi kaj estis de li nomita emiro. Oni rakontas, ke en tiu terura batalo, en kiu mortofalis generalo Hicks, Smaino estris la artilerion de Mahdi kaj li verŝajne instruis la mahdianojn manipuli per kanonoj, kion ili antaŭe, kiel sovaĝuloj, tute ne scipovis. Sed Smaino celas nun eligi el Egiptujo siajn edzinon kaj infanojn. Do, kiam Fatrno, kiu verŝajne sciis antaŭe, kion faros Smaino, volis sekrete forlasi Port-Saidon, la registaro nun arestis ŝin kune kun ŝiaj infanoj.
— Kaj por kio Fatmo kaj ŝiaj infanoj estas bezonaj al la registaro?
— La registaro diros al Mahdi: „Redonu al ni militkaptitojn, kaj ni redonos al vi Fatmon".
Post tio ilia interparolo rompiĝis, ĉar la atenton de Staĉjo okupis birdoj flugantaj de la regiono Echtum om Farag al la lago Menzaleh. Ili flugis sufiĉe malalte, kaj en la travidebla aero oni vidis klare kelkajn pelikanojn kun koloj kurbigitaj surdorse, kiuj malrapide moviĝis per siaj grandaj flugiloj. Staĉjo komencis tuj imiti ilian flugadon, do li suprenlevis la kapon kaj kuris dekkelkajn paŝojn sur la digo, simile svingante la etenditajn manojn.
— Rigardu! Rigardu! Jen flugas flamingoj! — ekkriis subite Nel.
Staĉjo haltis sammomente, ĉar efektive post la pelikanoj, sed iom pli alte, estis videblaj kvazaŭ du grandaj, rozaj kaj purpuraj floroj, pendigitaj en la ĉielbluo.
— Flamingoj! Flamingoj!
— Ili revenas antaŭ la vespero al siaj sidlokoj sur insuletoj — klarigis la knabo. Ho, se mi havus pafilon!
— Kial vi volus pafi kontraŭ ilin?
— Virinoj ne komprenas tiajn aferojn. Sed ni iru plu, eble ni vidos pli multe de ili.
Dirinte tion, li prenis la knabineton je la mano, kaj ili iris al la unua kanala albordiĝejo post Port-Saido, kaj ilin rapidsekvis la negrino Dinah, iama vartistino de la malgranda Nel. Ili iris laŭ la digo, apartiganta la akvon de la lago Menzaleh de la Kanalo, sur kiu estis traveturanta sammomente granda angla vaporŝipo, direktata de piloto.
Alproksimiĝis la vespero. La suno staris ankoraŭ sufiĉe alte, sed ĝi kliniĝis jam al la flanko de la lago. Ĝia saleta akvo komencis orbrili kaj vibri per rebriloj de pavkoloroj. De la araba bordo etendiĝis ĝis la lazura ekstremo la palflava, sabloplena dezerto — silenta, minaca, senviva. Inter la vitrosimila, kvazaŭ mortinta ĉielo kaj la senlimeco de sulkiĝinta sablo estis neniu postsigno de viva estaĵo. Dum sur la Kanalo bolis la vivo, turniĝis la boatoj, disaŭdiĝis fajfoj de vaporŝipoj, kaj super Menzaleh flagris en la suno aroj da mevoj kaj sovaĝaj anasoj — tie, sur la araba bordo, etendiĝis kvazaŭ mortolando. Nur en la tempo kiam la suno, malleviĝante, fariĝis pli kaj pli ruĝa, la sabloamaso komencis alpreni violkoloron, tian, kian aŭtune havas erikejoj en polaj arbaroj.
La geknaboj, irante al la albordiĝejo, ekvidis ankoraŭ kelkajn flamingojn, al kiuj ridis iliaj okuloj, post kio Dinah deklaris, ke Nel devas jam hejmreveni. En Egiptujo, post tagoj, kiuj eĉ en vintro ofte estas varmegaj, sekvas noktoj tre malvarmaj; kaj ĉar la sanstato de Nel postulis grandan zorgon, ŝia patro, s-ro Rawlison, ne permesis, ke la knabino troviĝu post la sunsubiro ĉe la akvo. Do ili direktiĝis al la urbo, en kies rando staris proksime al la Kanalo la vilao de s-ro Rawlison — kaj en la momento, kiam la suno subakviĝis en la maro, ili troviĝis jam sub tegmento. Baldaŭ alvenis la invitita por la tagmanĝo inĝeniero Tarkowski, la patro de Staĉjo — kaj la tuta societo altabliĝis kune kun la francino Olivier, la instruistino de Nel.
S-ro Rawlison, unu el la direktoroj de la Suezkanala kompanio, kaj Władysław Tarkowski, supera inĝeniero de la sama kompanio, vivis jam multajn jarojn en la plej intima amikeco. Ili ambaŭ estis vidvoj. Sinjorino Tarkowski, denaska francino, mortis ĉe la naskiĝo de Staĉjo, tio estis antaŭ pli ol dek tri jaroj, kaj la patrino de Nel mortis pro ftizo en Heluano, kiam la knabino estis apenaŭ trijara.
Ambaŭ vidvoj loĝis en najbaraj domoj en Port-Saido kaj pro siaj okupoj ili intervidiĝis ĉiutage. La komuna malfeliĉo alproksimigis ilin unu al la alia ankoraŭ pli forte kaj plifortigis la amikecon antaŭe ekligitan. S-ro Rawlison ekamis Staĉjon, kiel propran filon, kaj s-ro Tarkowski estis preta ĵeti sin en fajron kaj akvon por la malgranda Nel. Post la plenumo de siaj taglaboroj la plej agrabla ripozo por ili estis paroli pri siaj infanoj, pri ilia edukado kaj estonteco. Dum similaj interparoloj plej ofte okazis, ke s-ro Rawlison laŭdis la talenton, energion kaj bravecon de Staĉjo, kaj s-ro Tarkowski raviĝis pri la dolĉeco kaj anĝela vizaĝeto de Nel. Ambaŭ opinioj estis ĝustaj.
Staĉjo estis iom tromemfida kaj iom fanfaronema, sed li lernis bonege, kaj la instruistoj de angla lernejo, kiun li vizitadis en Port-Saido, rekonis en li efektive nekutimajn kapablojn. La kuraĝon kaj kapablon sin helpi li heredis de sia patro, ĉar s-ro Tarkowski posedis tiujn ecojn altgarde, kaj grandparte al ili li ŝuldis sian nunan altan postenon. En la jaro 1863 li batalis senlace dum dek unu monatoj. Poste vundita, malliberigita kaj ekzilita Siberion, li forkuris post mallonga tempo kaj restadis eksterlande. Jam antaŭ la aliĝo al la insurekcio li estis inĝeniero, tamen ankoraŭ unu jaron li destinis por hidraŭlikaj studoj, post kio li ricevis postenon ĉe la kanal-konstruo kaj post kelkaj jaroj — kiam oni ekkonis liajn kompetentecon, energion kaj laboremon — li ricevis la altan postenon de supera inĝeniero.
Staĉjo naskiĝis, edukiĝis kaj atingis la aĝon de dek kvar jaroj en Port-Saido, ĉe la Kanalo, pro kio la inĝenieroj, kolegoj de la patro, nomis lin infano de la dezerto. Poste, vizitante lernejon, li ofte akompanis la patron, aŭ s-ron Rawlison, dum ferioj kaj festotagoj, en ekskursoj, kiujn ili ofice devis fari de Port-Saido ĝis Suezo, por kontroli laboron ĉe la digo kaj ĉe la profundigado de la kanal-fluejo.
Li konis ĉiujn — ne sole inĝenierojn kaj doganoficistojn, sed ankaŭ laboristojn, arabojn kaj negrojn. Li estis ĉie, enpenetradis ĉiun lokon, aperadis, kie oni lin tute ne atendis, li faris longajn ekskursojn laŭlonge de la digo, li promenveturis per boato tra Menzaleh, kaj li malproksimiĝadis sufiĉe fore. Li transiĝis la araban bordon kaj, ekkaptinte kies ajn ĉevalon, kamelon, aŭ eĉ azenon, li ŝajnigis esti kavaliro en la dezerto — unuvorte, kiel esprimiĝis s-ro Tarkowski, li „kastorumis" ĉie, kaj ĉiun liberan horon li pasigis ĉe la akvo.
La patro ne kontraŭstaris tion, sciante, ke la remado, rajdado kaj ĉiama vivo en la libera naturo plifortigas la sanon de la knabo kaj evoludgas en li la kapablon sin helpi. Dank'al tio Staĉjo estis pli alta kaj pli forta ol aliaj knaboj en lia aĝo, kaj sufiĉis rigardi en liajn okulojn, por diveni, ke okaze de iu akcidento li pekos prefere per troa kuraĝo ol per timo. Kiel dekkvarjara knabo li estis unu el la plej bonaj naĝantoj en Port-Saido, kio ne estis bagatelaĵo, ĉar la araboj kaj negroj naĝas kiel fiŝoj. Pafante el karabenetoj de malgranda kalibro — kaj nur per kugloj, al sovaĝaj anasoj kaj al egiptaj anseroj, li akiris al si certajn manon kaj okulon. Lia revo estis ĉasi iam grandajn bestojn en Centra-Afriko, kaj li avide aŭskultadis la rakontojn de sudananoj okupitaj ĉe la kanal-konstruo, kiuj en sia patrujo renkontiĝis ofte kun grandaj rabobestoj kaj dikhaŭtuloj.
Ĉe tio estis ankaŭ avantaĝe, ke li lernis samtempe iliajn lingvojn. Suezan Kanalon ne sufiĉis trafosi, oni devis ĝin ankoraŭ konservadi, ĉar alie la dezerta sablo, kuŝanta sur ambaŭ bordoj, povus ĝin denove superŝuti dum unu jaro. La granda verko de De Lesseps postulas senĉesan laboron kaj gardemon. Pro tio ĝis la hodiaŭa tago por la pliprofundigo de ĝia fluejo laboras sub la kontrolo de spertaj inĝenieroj gigantaj maŝinoj kaj miloj da laboristoj. Ĉe la trafosado de la kanalo laboris ĉirkaŭ dudek kvin mil laboristoj. Hodiaŭ, rezulte de la finiĝo de la verko kaj de plibonigitaj novaj maŝinoj, oni bezonas rimarkeble malpli multajn, sed ilia nombro estas ĝis nun ankoraŭ sufiĉe granda. Inter ili estas pleje tieuloj, tamen ne mankas ankaŭ nubianoj, sudananoj, somalianoj kaj diversaj negroj, loĝantaj ĉe la Blanka kaj Blua Niloj, tio estas en la regionoj, kiuj antaŭ la ribelo de Mahdi estis okupitaj de la egipta registaro. Staĉjo vivis kun ĉiuj en bonaj rilatoj, kaj posedante, kiel kutime poloj, eksterordinaran lingvo-kapablon, li alproprigis al si, ne sciante mem kiel kaj kiam, multajn el iliaj dialektoj.
Naskiĝinta en Egiptujo, li parolis la araban lingvon kiel arabo. De zanzibaranoj, el kiuj multaj servis kiel hejtistoj ĉe maŝinoj, li ellernis la tre disvastigitan en la tuta Centra-Afriko lingvon „kiswahili", li scipovis eĉ interkompreniĝi kun negroj el la gentoj „dinka" kaj „ŝiluk", kiuj loĝis iom pli malsupre de Faŝodo ĉe Nilo. Krom tio li flue parolis angle, france kaj pole. Lia patro, fervora patrioto, zorgis ege pri tio, ke la knabo antaŭ ĉio konu perfekte sian gepatran lingvon. Staĉjo, memkompreneble, opiniis ĉi tiun lingvon la plej bela en la tuta mondo kaj instruis ĝin, ne sensukcese, al la malgranda Nel. Tamen li ne sukcesis, ke ŝi elparolu lian antaŭnomon Staĉjo, ne „Stes". Pro tio okazis ofte inter ili miskomprenetoj, kiuj daŭris nur, ĝis en la okuloj de la knabino aperis brilaj larmetoj. Tiam „Stes" petis pardonon de ŝi — kaj estis kolera pri si mem.
Li havis tamen la malbelan kutimon paroli neglekte pri ŝiaj ok vivojaroj kaj kontraŭstarigi al ili sian „seriozan" aĝon kaj sperton. Li asertis, ke knabo, kiu finos dek kvar jarojn, ja ankoraŭ ne estas plenkreskulo, sed almenaŭ ne estas plu infano. Li estas jam kapabla al ĉiuspecaj heroaj agoj, precipe, se li havas en siaj vejnoj sangon polan kaj francan. Li deziris plej varme, ke aperu kiam ajn la okazo por tiaj agoj, precipe en la defendo de Nel. Ili ambaŭ eltrovadis diversajn danĝerojn kaj Staĉjo devis respondi al ŝiaj demandoj, kion li farus, se ekzemple eniĝus en ŝian hejmon tra fenestro dekmetra krokodilo, aŭ skorpio tiel granda kiel hundo. Al ili ambaŭ eĉ por momento ne enkapiĝis la penso, ke baldaŭ la minaca realo multe pli superos ĉiajn iliajn fantazi-plenajn supozojn.
Intertempe atendis ilin hejme dum la tagmanĝo bona sciigo. Sinjoroj Tarkowski kaj Rawlison estis invititaj antaŭ kelkaj semajnoj, kiel spertaj inĝenieroj, pririgardi kaj pritaksi laborojn, gvidatajn ĉe la tuta reto de kanaloj en la provinco El-Fajum, en la ĉirkaŭaĵo de la urbo Medinet, proksime al la lago Karoun, kaj laŭlonge de la riveroj Jussef kaj Nilo. Ili estis tie restadontaj ĉirkaŭ unu monaton kaj ricevis jam tiucele forpermesojn de la propra kompanio. Ĉar alproksimiĝis la festotagoj de Kristnasko, ili ambaŭ, ne volante disiĝi de la infanoj, decidis, ke Staĉjo kaj Nel veturos ankaŭ al Medinet. Aŭdinte tiun novaĵon, la infanoj preskaŭ ne povis regi sin mem pro granda ĝojo. Ĝis nun ili konis la urbojn situantajn laŭlonge de la kanalo, nome Izmailon kaj Suezon, kaj trans la kanalo Aleksandrion kaj Kairon, apud kiu ili vidis la grandajn piramidojn kaj Sfinkson. Sed tiuj estis mallongaj ekskursoj, dum la ekspedicio al Medinet-el-Fajum postulis tutan tagon de veturado per fervojo laŭlonge de Nilo suden, kaj poste de El-Wasta okcidenten al la Libia dezerto. Staĉjo konis Medinet el rakontoj de pli junaj inĝenieroj kaj vojaĝantoj, kiuj veturadis tien por ĉasi ĉiuspecan akvo-birdaron, dezertajn lupojn kaj hienojn. Li sciis, ke ĝi estas aparta, granda oazo, situanta ĉe la maldekstra bordo de Nilo, sed sendependa de ĝiaj superbordiĝoj, kaj posedanta sian propran akvo-sistemon, faritan per la lago Karoun, Bahr-Jussef kaj per tuta reto de etaj kanaloj. Tiuj, kiuj vidis tiun oazon, opiniis, ke kvankam tiu regiono apartenas al Egiptujo, tamen, apartigita de ĝi per la dezerto, ĝi formas malsaman tutaĵon. Nur la rivero Jussef kunligas, kvazaŭ per blua, maldika ŝnureto, tiun regionon kun la Nil-valo. Granda akvo-abundo, fruktodoneco de la grundo kaj bonega kreskaĵaro formas el ĝi kvazaŭ teran paradizon, kaj vastaj ruinoj de la urbo Krokodilopoliso allogas tien centojn da scivolaj turistoj. Al Staĉjo tamen pleje plaĉis la bordoj de la lago Karoun kun svarmoj de birdaro kaj ekspedicioj al la dezertaj montetoj Guebel-el-Sedment por ĉasi vulpojn.
Sed liaj ferioj estis komenciĝontaj nur post kelkaj tagoj; kaj ĉar la labor-kontrolo ĉe la kanaloj estis afero tre urĝa kaj la sinjoroj ne povis perdi eĉ unu tagon, ili decidis, ke ili solaj forveturos senprokraste, kaj la infanoj kun s-ino Olivier, unu semajnon poste. Nel kaj Staĉjo estus preferintaj veturi tuj kun siaj patroj, sed Staĉjo ne kuraĝis pri tio peti ilin. Anstataŭe ili komencis demandi pri diversaj aferoj koncernantaj la vojaĝon, kaj kun novaj ĝoj-eksplodoj ili sciiĝis, ke ili ne loĝos en maloportunaj, grekaj hoteloj, sed en tendoj liverotaj de la Cook-vojaĝkompanio. Tiamaniere aranĝas kutime la aferon la vojaĝantoj, kiuj el Kairo forveturas al Medinet por pli longa tempo. Cook liveras tendojn. servistaron, kuiristojn, manĝaĵprovizojn, ĉevalojn, azenojn, kamelojn kaj kondukistojn, tiel ke la vojaĝanto ne bezonas pensi pri io. Tio ja estis sufiĉe multekosta vojaĝmaniero, sed sinjoroj Tarkowski kaj Rawlison ne bezonis kalkuli tiurilate, ĉar ĉiuj elspezoj estis pagotaj de la egipta registaro, kiu invitis ilin, kiel kompetentulojn, pritaksi kaj revizii la kanallaborojn. Al Nel, kiu super ĉio ŝatis rajdi sur kamelo la patro premesis, ke ŝi ricevos specialan, ĝibhavan rajd-kamelon, sur kiu, kune kun s-ino Oliver aŭ kun Dinah kaj foje kun Staĉjo ŝi partoprenos en komunaj ekskursoj al pli proksimaj regionoj de la dezerto kaj al Karoun. Kaj al Staĉjo s-ro Tarkowski promesis, ke li permesos al li iam nokte eliri kontraŭ lupoj — kaj ke, se li akiros bonan ateston en la lernejo, li ricevos veran anglan mallongan apogpafilon kaj ĉiujn ĉas-bezonaĵojn. Ĉar Staĉjo estis certa pri sia bona atesto, li tuj opiniis sin posedanto de la pafilo, kaj li promesis al si plenumi per ĝi diversajn mirigajn kaj memorindajn heroaĵojn.
Je tiaj projektoj kaj interparoloj la tagmanĝo pasis al la feliĉigitaj infanoj. La plej malmultan fervoron al la decidita vojaĝo montris s-ino Olivier, al kiu ne plaĉis forlasi la oportunan vilaon en Port-Saido kaj kiun teruris la sola penso, ke ŝi loĝos dum kelkaj semajnoj subtende, kaj precipe malplaĉis al ŝi la intenco ekskursi sur kameloj. Okazis jam kelkfoje, ke ŝi estis devigita provi similan rajdadon, kiel kutimas fari pro scivolo ĉiuj eŭropamoj loĝantaj en Egiptujo, kaj ĉiam tiuj provoj finiĝis por ŝi malsukcese. Foje la kamelo leviĝis tro frue, kiam ŝi ankoraŭ ne enseliĝis, kaj pro tio ŝi falis teren de sur ĝia supro. Alifoje dromedaro ne apartenanta al la facilportantaj, traskuis ŝin tiel, ke dum du tagoj ŝi apenaŭ povis rekonsciiĝi. Unuvorte — se Nel, post du aŭ tri promenrajdadoj, kiujn permesis s-ro Rawlison, certigis, ke nenio en la mondo estas pli agrabla ol ĉi tiu rajdado, s-ino Olivier kontraŭe havis nur malagrablajn rememorojn. Ŝi diris, ke tio estas bona por araboj, aŭ por tia etulino kiel Nel, kiu ne pli multe skuiĝos ol muŝo, kiu sidiĝas sur kamel-ĝibo, sed ne por personoj seriozaj kaj ne tro malpezaj, kiuj samtempe havas inklinon por neeltenebla mar-malsano.
Sed rilate al Medinet-el-Fajum, ŝi havis ankaŭ aliajn timkaŭzojn. Jen en Port-Saido, kiel ankaŭ en Aleksandrio, Kairo kaj la tuta Egiptujo, oni parolis pri nenio alia ol pri la ribelo de Mahdi kaj pri kruelaĵoj de derviŝoj. S-ino Olivier, ne sciante precize, kie situas Medinet, maltrankviliĝis, ĉu ĝi ne estos tro proksime al la mahdianoj, kaj fine ŝi komencis demandi pri tio s-ron Rawlison.
Sed li ekridetis nur kaj diris:
— Mahdi sieĝas ĉi-momente Kartumon, en kiu defendas sin generalo Gordon. Ĉu vi scias la distancon de Medinet ĝis Kartumo?
— Mi havas pri tio nenian imagon.