Sed en la sama momento ŝia mentoneto komencis skuiĝi, el sub la kunpremitaj okulharoj eliĝis grandaj larmoj, kaj fine ŝi ekploris plenlarme. Ke tamen ŝi hontis pro tiuj larmoj kaj atendis de Staĉjo riproĉon por tio, do pro honto kaj iom pro timo, ŝi kaŝmetis sian kapeton sur lian bruston, malsekigante abunde lian veston. Sed li komencis tuj konsoli ŝin:
— Nel ne estu fontano. Ĉu vi vidis, ke ili forprenis de iu arabo la pafilon kaj kamelinon? Kaj ĉu vi scias, kion tio signifas? Tio signifas, ke en la dezerto estas multaj gardistoj. Unufoje tiuj kanajloj sukcesis kapti la gardiston, kaj alifoje ili mem estos kaptitaj. Tra Nilo krozas ankaŭ multaj vaporŝipoj… Vere! Ni revenos, Nel, ni revenos — kaj per vaporŝipo. Ne timu!…
Kaj li estus tiamaniere konsolinta ŝin ankoraŭ pli longe, se ne atentigus lin stranga sono, kiu venis de ekstere de la sablaj montetoj, kiuj formiĝis sur la fundo de la intermonto dum la lasta uragano. Ĝi estis simila al la altsona, metala voĉo de la kana ŝalmo. Staĉjo ĉesis interparoli kaj komencis aŭskulti. Post momento tiaj altsonaj kaj melankoliaj voĉoj aŭdiĝis el multaj flankoj samtempe. La knabon trabrilis la penso, ke tio estas eble la arabaj gardistoj, kiuj ĉirkaŭas la intermonton kaj kunvokas sin reciproke per fajfiloj. La koro denove komencis forte bati en lia brusto. Li rigardis kelkfoje al la sudananoj, esperante, ke sur iliaj vizaĝoj li vidos teruron, sed ne! Idriso, Gebhro kaj la du beduenoj krakmanĝis trankvile la biskvitojn, nur Ĥamiso ŝajnis esti iom mirigita. Kaj la voĉoj ripetiĝis senĉese. Post kelka tempo Idriso ekstaris kaj rigardis el la kaverno, post kio, revenante, li haltis ĉe la infanoj kaj diris:
— La sablo komencis kanti.
Staĉjo estis tiom interesita, ke li forgesis ĉi-momente sian deziron tute ne paroli kun Idriso, kaj demandis:
— La sablo? Kion tio signifas?
— Tio okazas kaj signifas, ke longe ne venos pluvo. Sed la varmego ne suferigos nin, ĉar ĝis Assuano ni veturos nur nokte.
Kaj pli multe oni ne povis ekscii de li. Staĉjo kaj Nel, aŭskultis ankoraŭ longe tiujn kuriozajn sonojn, kiuj daŭris tiel longe, ĝis la suno tute malleviĝis kaj subiris. Post tio baldaŭ noktiĝis kaj la karavano ekiris por daŭrigi sian vojon.
Tage ili kaŝiĝis en sekuraj kaj malfacile troveblaj lokoj meze de rokoj kaj disfalaĵoj, kaj nokte ili kuregis senspire, ĝis ili atingis la unuan katarakton. Kaj kiam la beduenoj ekkonis el la situo kaj formo de la „khor"-oj, ke Assuano restis jam malantaŭ ili, granda ŝarĝo falis de sur la brusto de Idriso. Ĉar ili jam suferis pro manko de akvo, ili alproksimiĝis al la rivero en distanco de duono da vojaĝtago. Tie la sekvan nokton Idriso, kaŝinte la karavanon, sendis la beduenojn kun ĉiuj kameloj al Nilo, por ke tiuj ĉi trinku sufiĉe da akvo por pli longa tempo. La fruktodona zono laŭlonge de Nilo estis jam pli mallarĝa malantaŭ Assuano. En kelkaj lokoj la dezerto atingis preskaŭ la riveron. La vilaĝoj kuŝis unu de la alia en grandaj distancoj. De neniu viditaj, la beduenoj revenis feliĉe kun grandaj akvoprovizoj. Necesis nur pensi pri la nutraĵo, ĉar la bestoj, nesufiĉe nutritaj de post semajno, tre malgrasiĝis. Iliaj koloj plilongiĝis, la ĝiboj kuntiriĝis kaj la piedoj fariĝis malfortaj. La proviantoj povus sufiĉi ankoraŭ por du tagoj. Idriso pensis, ke post du tagoj oni povos alproksimiĝi al la apudriveraj paŝtejoj, se ne dum la tago, do almenaŭ nokte, kaj eble tie oni povos aĉeti biskvitojn kaj daktilojn en iu vilaĝo.
Saba ne plu ricevis manĝaĵon, nek akvon, kaj la infanoj konservis por ĝi manĝaĵ-restaĵojn. Sed ĝi iel helpis al si mem kaj alkuradis ofte al la ripoz-haltejoj kun sanga faŭko kaj kun postsignoj de mordvundoj sur la kolo kaj brusto. Ĉu la akiraĵo en tiuj bataloj estis ŝakaloj aŭ hienoj, ĉu eble sablaj vulpoj aŭ gazeloj, tion neniu sciis; sufiĉis, ke sur ĝi oni ne povis rimarki grandan malsaton. Ofte ĝiaj nigraj lipoj estis malsekaj, kvazaŭ ĝi estus trinkinta. La beduenoj divenis, ke ĝi elfosas profundajn kavojn sur la fundo de la intermontoj kaj tiamaniere akiras akvon, kiun ĝi antaŭe flarsentis sub la tero. Sammaniere devojiĝintoj ofte disfosas la fundojn de disfalaĵoj kaj se ili ne trovas akvon, ili preskaŭ ĉiam akiras malsekan sablon kaj, elsuĉante ĝin, trompas kaj mildigas siajn turmentojn pro la soifo.
En Saba ekestis ankaŭ grandaj ŝanĝoj. Ĝiaj brusto kaj nuko restis ĉiam potencaj, sed ĝiaj flankoj kaviĝis, pro kio ĝi ŝajnis ankoraŭ pli alta. En ĝiaj okuloj, ĉe ruĝetaj skleroj, estis nun io sovaĝa kaj minaca. Al Nel kaj al Staĉjo ĝi estis tre sindona kiel antaŭe, kaj ĝi permesis al ili fari pri si, kion ili volis. Al Ĥamiso ĝi svingis ankoraŭ la voston, sed kontraŭ la beduenoj kaj sudananoj ĝi ĉiam murmuris aŭ grincis per siaj teruraj kojndentoj, kiuj frapis kiel ŝtalaj najlegoj. Idriso kaj Gebhro komencis timi ĝin pli kaj pli. Kaj malgraŭ la servo ĝiaflanke ili tiel malamis ĝin, ke ili estus verŝajne mortpafintaj ĝin per la novakirita pafilo, se ne estus la deziro alporti al Smaino tiel kuriozan beston, kaj se ne estas la fakto, ke ili jam preterrajdis Assuanon.
Jes, Assuano estis jam malantaŭ ili. Staĉjo pensis pri tio ĉiam, kaj en lian animon komencis iom post iom enŝteliĝi la dubo, ĉu la postkurantoj efektive atingos ilin. Li ja sciis, ke ne sole Egiptujo mem, kiu finiĝis malantaŭ Wadi-Halfa, t.e. post la dua katarakto, sed anakaŭ la tuta Nubio estas ĝis nun en la manoj de la egipta registaro. Sed li komprenis, ke transe de Assuano, kaj precipe post Wadi-Halfa la postkurado havos pli kaj pli grandajn malfacilaĵojn kaj la ordonoj de la registaro estos certe neglekteme plenumataj. Li esperis nur, ke lia patro kune kun s-ro Rawlison, post aranĝo de la postkurado, iris el Fajumo al Wadi-Halfa per vaporŝipo kaj tie, ricevinte de la registaro soldatojn kun kameloj, penos fortranĉi la vojon al la karavano de sudo. La knabo rezonis, ke sur ilia loko li tiel farus, kaj pro tio li opiniis sian supozon tre verŝajna.
Li tamen ne ĉesis pensi pri la savo per sia propra mano. La sudananoj volis havi la pulvon por la rabita pafilo kaj tiucele ili decidis maltordi dekkelkajn el la pafil-ŝargaĵoj. Do li diris al ili, ke nur li mem povos tion fari kaj se iu el ili mallerte manipulos, tiam la ŝargaĵo eksplodos en iliaj fingroj kaj disŝiros krome iliajn manojn.
Idriso, ĝenerale timante la nekonatajn aĵojn kaj precipe la anglajn eltrovaĵojn, decidis fine konfidi tiun funkcion al la knabo. Staĉjo volonte okupiĝis pri tio esperante, ke la forta angla pulvo disŝiros ĉe la unua pafo la malnovan araban pafilon, kaj krom tio li povos kaŝi por si iom da ŝargaĵoj. Kaj li sukcesis tion fari pli facile, ol li pensis. Ili gardis lin ĉe tiu laboro, sed samtempe ili vigle interparolis, ne rimarkinte, ke Staĉjo kaŝis ĉe sia brusto sep ŝargaĵojn. Nun necesis nur akiri iamaniere la pafilon.
La knabo opiniis, ke malantaŭ Wadi-Halfa, t.e. post la dua katarakto, tio ne estos tro malfacila, ĉar li antaŭvidis, ke la gardemo de la araboj des pli malgrandiĝos, ju pli proksime ili estos al sia celo. La penso, ke li devos mortigi la sudananojn kaj beduenojn kaj eĉ Ĥamison, ĉiam teruris lin. Sed post la murdo, kiun faris antaŭ nelonge ia beduenoj, li ne hezitis plu. Li diris al si, ke temas ĉi tie pri la savo de Nel, pri ŝia libereco kaj vivo, kaj pro tio li ne bezonas indulgi la vivon de siaj malamikoj, precipe, se ili ne subiĝos kaj se okazos batalo. Sed temis ankaŭ pri la akiro de la pafilo. Staĉjo intencis akiri ĝin ruzmaniere kaj, se prezentiĝus konvena momento, ne atendi ĝis Wadi-Halfa, sed plenumi la agon kiel eble plej baldaŭ. Kaj li vere ne prokrastis.
Pasis jam du tagoj, post kiam ili preteriris Assuanon, kaj la trian tagon frumatene Idriso devis fine sendi la beduenojn por aĉeti nutraĵon, kiu jam tute mankis. Pro la malgrandigita nombro de la karavananoj Staĉjo diris al si: „Nun, aŭ neniam!" — kaj li tuj turnis sin al la sudanano kun jena demando:
— Idriso, ĉu vi scias, ke la lando, kiu komenciĝas ne tro malproksime post Wadi-Halfa, estas jam Nubio?
— Jes, mi scias. Mi estis dekkvinjara kaj Gebhro okjara, kiam nia patro kondukis nin el Sudano al Fajumo, kaj mi bone memoras, ke ni trarajdis tiam sur la kameloj la tutan Nubion. Sed tiu lando apartenas ankoraŭ al la turkoj (egiptanoj).
— Jes, Mahdi estas apenaŭ apud Kartumo, kaj vi vidas, kiel malsaĝe parolis Ĥamiso, dirante al vi, ke la soldatoj de la derviŝoj atingas jam Assuanon. Sed mi demandos vin pri io alia. Jen mi legis en libroj, ke en Nubio estas multaj sovaĝaj bestoj kaj multaj banditoj, kiuj servas al neniu kaj atakas same la egiptanojn kiel ankaŭ la konfesanojn de Mahdi. Per kio vi defendos vin, se atakos vin rabobestoj aŭ banditoj?
Staĉjo intence troigis la danĝeron, parolante pri sovaĝaj bestoj; sed rabatakoj okazis en Nubio sufiĉe ofte de post la milito, precipe en la sudaj partoj de la lando, kiuj limis Sudanon.
Dum momento Idriso meditis pri la demando, kiu surprizis lin tute neatendite, ĉar ĝis nun li ne pensis pri tiu nova danĝero, kaj respondis:
— Ni havas tranĉilojn kaj la pafilon.
— Tia pafilo taŭgas por nenio.
— Mi scias. La via estas pli bona, sed ni ne scipovas el ĝi pafi, kaj ni ne donos ĝin en viajn manojn.
— Eĉ neŝargitan?
— Jes, ĉar ĝi povas esti sorĉita. Staĉjo ekmovis la ŝultrojn.
— Idriso, se tion dirus Gebhro, mi ne mirus, sed pri vi mi pensis, ke vi estas pli saĝa. Sciu, ke per la neŝargita pafilo eĉ via Mahdi mem ne povas pafi.
— Eksilentu! — akre interrompis lin Idriso. — Mahdi povas pafi eĉ el sia fingro.
— Tiam ankaŭ vi pafu tiamaniere.
La sudanano rigardis penetre en la okulojn de la knabo.
— Kial vi volas, ke mi donu al vi la pafilon?
— Mi volas instrui al vi, kiamaniere oni pafas el ĝi.
— Ĉu tio estas tiel grava?
— Jes, tio estas tre grava, ĉar se atakos nin banditoj, tiam ili povas mortigi nin ĉiujn! Sed se vi timas la pafilon kaj min mem, tiam ne donu ĝin al mi.
Idriso silentiĝis. Esence li timis, sed li ne volis tion konfesi antaŭ la knabo. Li tre deziris konatiĝi kun la angla armilo, ĉar per ĝia posedo kaj lerta manipulado li multe gajnus en la tendaro de la mahdianoj — ne parolante jam pri tio, ke okaze de iu atako li pli facile povus defendi sin.
Do post mallonga medito li diris:
— Bone. Ĥamiso donu al vi la pafilon kaj vi muntu ĝin.
Ĥamiso indiferente plenumis la ordonon, al kiu Gebhro ne povis kontraŭstari, ĉar li estis okupita pri la kameloj. Staĉjo eligis per iom tremantaj manoj la tubingon kaj pafiltubojn kaj donis ilin al Idriso.
— Vi vidas, ke ili estas malplenaj — li diris.
Idriso prenis la pafiltubojn kaj trarigardis supren.
— Jes, en ili estas nenio.
— Nun atentu — diris Staĉjo — tiamaniere oni muntas la pafilon (dirante tion, li samtempe kunmetis ĝin) kaj tiamaniere oni ĝin malmuntas. Ĉu vi vidas? Mi malmuntas ĝin denove kaj nun vi kunmetu ĝin.
La sudanano, kiu rigardis ĉiujn movojn de Staĉjo kun granda atento, komencis provi. Ne tuj li sukcesis, sed ĉar la araboj estas ĝenerale tre lertaj, post mallonga tempo la pafilo estis denove kunmetita.
— Malfermu! — komandis Staĉjo.
Idriso malfermis la pafilon senpene.
— Fermu!
Tion faris Idriso eĉ pli facile.
— Nun donu al mi du malplenajn ŝargaĵ-mantelojn. Mi instruos al vi, kiamaniere oni enmetas la ŝargaĵojn.
La araboj konservis eluzitajn mantelojn, ĉar ili estis latunaj, sekve valoraj por ili. Idriso tuj donis al Staĉjo du el ili, kaj la instruo rekomenciĝis.