158666.fb2
— Pli malpli — konfirmis Staĉjo. Kartumo situas tie, kie la Blanka Nilo kuniĝas kun la Blua Nilo kaj formas unu riveron. Dividas nin de ĝi la grandega teritorio de Egiptujo kaj la tuta Nubio.
Poste li volis aldoni, ke eĉ se Medinet situus pli proksime al la landoj okupitaj de la ribelo, ja estos tie li kun sia pafilo, sed rememorante, ke por similaj fanfaronadoj li ricevis jam kelkfoje riproĉon de la patro, li eksilentis.
La pli aĝaj sinjoroj komencis tamen paroli pri Mahdi kaj pri la ribelo, ĉar ĝi estis la plej grava afero koncernanta Egiptujon. Sciigoj el la ĉirkaŭaĵo de Kartumo estis malbonaj. Sovaĝaj bandoj sieĝis jam la urbon de post ses semajnoj; la registaroj egipta kaj angla agadis malrapide. La helpo apenaŭ ekiris kaj oni timis ĝenerale, ke malgraŭ la gloro, braveco kaj kapableco de Gordon, tiu grava urbo falos en la manojn de la barbaroj. Same opiniis s-ro Tarkowski, kiu suspektis, ke Anglujo deziras, ke Mahdi forprenu Sudanon de Egiptujo. Tiamaniere Anglujo povus facile repreni ĝin de Mahdi kaj fari tiun grandegan teritorion sia posedaĵo. Sed tiun suspekton li ne komunikis al s-ro Rawlison, ne volante ofendi liajn patriotajn sentojn.
Ĉe la fino de la tagmanĝo Staĉjo komencis demandadi, kial la egipta registaro forprenis ĉiujn landojn, situantajn sude de Nubio, nome Kordofan'on, Darfur'on kaj Sudan'on ĝis Albert-Nianza — kaj senigis la tiean loĝantaron je la libero. S-ro Rawlison klarigis tion al li tiamaniere, ke ĉio, kion faris la egipta registaro, estis komisiita al ĝi de Anglujo, kiu etendis sian protektoraton super Egiptujo kaj efektive regis ĝin laŭ sia plaĉo.
— La egipta registaro senigis neniun je la libero — daŭrigis s-ro Rawlison — sed ĝi redonis ĝin al centoj, miloj, kaj eble al milionoj da homoj. En Kordofano, Darfuro kaj Sudano estis en lastaj tempoj neniaj sendependaj ŝtatoj. Apenaŭ ialoke iu eta suvereno pretendis pri iaj terenoj, li aneksis ilin perforte kontraŭ la volo de iliaj loĝantoj. Plejparte ili estis loĝataj de sendependaj arabo-negraj gentoj, tio estas de homoj, havantaj en si sangon de tiuj ambaŭ rasoj.
Ĉi tiuj gentoj vivis en ĉiama milito. Ili reciproke atakis sin kaj forprenis unu de la alia ĉevalojn, kamelojn, kornohavan brutaron kaj antaŭ ĉio sklavojn. Ĉe tio oni faris multe da kruelaĵoj. Sed la plej malbonaj estis komercistoj serĉantaj eburon kaj sklavojn. Ili formis kvazaŭ apartan klason, al kiu apartenis preskaŭ ĉiuj gentestroj kaj pli riĉaj komercistoj. Ili faris arm-ekspediciojn en la malproksiman internaĵon de Afriko, rabante ĉie eburon kaj kaptante milojn da homoj: viroj, virinoj kaj infanoj. Ili ruinigis ĉe tio vilaĝojn kaj koloniojn, dezertigis kampojn, verŝis riverojn da homa sango kaj murdis senkompate ĉiujn kontraŭstarantojn. La sudaj partoj de Sudano, Darfuro kaj Kordofano, same la landoj ĉe la supera Nilo ĝis la lagoj en kelkaj regionoj senhomiĝis preskaŭ komplete. Sed la arabaj bandoj enpenetris pli kaj pli malproksimen, tiel ke la tuta meza Afriko fariĝis larma kaj sangoplena tero. Do Anglujo, kiu, kiel vi scias, persekutas en la tuta mondo sklav-komercistojn, konsentis, ke la egipta registaro okupu Kordofanon, Darfuron kaj Sudanon, ĉar tio estis la sola rimedo devigi tiujn rabistojn rezigni pri ĉi tiu abomena komerco kaj la sola rimedo reteni ilin en rigoro. La malfeliĉaj negroj respiris, la atakoj kaj rabadoj ĉesis kaj la homoj komencis vivi laŭleĝe. Memkompreneble tia stato ne plaĉas al la komercistoj; do kiam troviĝis inter ili Mohammed-Aĥmed, nomita hodiaŭ Mahdi, kiu proklamis la sanktan militon, sub la preteksto, ke en Egiptujo pereas la vera religio de Mahometo, ĉiuj ĵetis sin kiel unu homo al la batalo. Kaj jen disflamiĝis tiu terura milito, kiu, almenaŭ ĝis nun, malsukcesas al la egiptanoj. Mahdi venkis en ĉiuj bataloj la registaran militistaron, ekokupis Kordofanon, Darfuron, Sudanon; liaj bandoj sieĝas nun Kartumon kaj penetras norden ĝis la limo de Nubio.
— Kaj ĉu ili povas atingi Egiptujon? — demandis Staĉjo.
— Ne — respondis s-ro Rawlison. — Mahdi ja deklaras, ke li almilitos la tutan mondon, sed li estas sovaĝulo, kiu havas imagon pri nenio. Egiptujon li neniam okupos, ĉar Anglujo ne permesus tion.
— Kaj se la egipta armeo estos komplete neniigita?
— Tiam kontraŭstaros la angla militistaro, kiu de neniu kaj neniam estis venkita.
— Kaj kial Anglujo lasis al Mahdi okupi tiom da landoj?
— De kie vi scias, ke ĝi lasis — respondis s-ro Rawlison. Anglujo neniam rapidas, ĉar ĝi estas eterna.
La pluan interparolon ĉesigis la negro-servisto, kiu anoncis, ke alvenis Fatmo de Smaino kaj petegas aŭskulton.
La virinoj en Oriento okupiĝas preskaŭ ekskluzive pri aferoj hejmaj kaj ili malofte eliras el la haremoj. Nur pli malriĉaj iras al foirejoj aŭ laboras en la kamparo, kiel tion faras edzinoj de felahoj, tio estas egiptaj vilaĝanoj. Sed ankaŭ ĉi tiuj vualas tiam la vizaĝojn. Kvankam en Sudano, el kiu devenis Fatmo, tiu kutimo ne estas rigore observata, kaj kvankam ŝi vizitis jam antaŭe la oficejon de s-ro Rawlison, tamen ŝia alveno, precipe en tiu malfrua tempo kaj al privata domo, elvokis kompreneblan miron.
— Ni scios ion novan pri Smaino — diris s-ro Tarkowski.
— Jes — respondis s-ro Rawlison, samtempe ordonante al la servisto enkonduki Fatmon.
Post momento envenis la alta, juna sudanino, kun la vizaĝo tute nevualita, tre malhela haŭtkoloro kaj belegaj, kvankam sovaĝaj kaj iom malbonaŭguraj okuloj. Enirinte, ŝi tuj ĵetis sin teren, kaj kiam s-ro Rawlison ordonis, ke ŝi ekstaru, ŝi rektiĝis nur, sed restis sur genuoj.
— „Sidi" — ŝi diris — Allaho benu vin, vian idaron, vian hejmon, kaj vian brutaron!
— Kion vi volas? — demandis la inĝeniero.
— Kompaton, savon kaj helpon en la malfeliĉo, ho sinjoro! Jen mi estas malliberigita en Port-Saido kaj la pereo minacas min kaj miajn infanojn.
— Vi diras, ke vi estas malliberigita, kaj jen vi povis alveni ĉi tien, kaj eĉ nokte.
— Ĉi tien kondukis min „zabtje", gardas mian hejmon, kaj mi scias, ke ili havas ordonon baldaŭ senkapigi nin ĉiujn.
— Diru kiel prudenta virino — respondis s-ro Rawlison, movante la brakojn. — Vi ne estas en Sudano, sed en Egiptujo, kie oni neniun mortigas senjuĝe, do vi povas esti certa, ke eĉ ne unu haro falos de sur via kapo, nek de sur la kapo de viaj infanoj.
Sed ŝi komencis petegi lin, ke li intervenu ankoraŭfoje ĉe la registaro en ŝia afero kaj elpetu por ŝi permeson veturi al Smaino.
— Angloj tiel grandaj kiel vi, sinjoro — ŝi diris — ĉion povas fari. La registaro en Kairo opinias, ke Smaino perfidis, kaj tio estas malvera! Estis ĉe mi hieraŭ arabaj komercistoj, kiuj alveturis el Souakimo, kaj antaŭe ili aĉetis gumon kaj eburon en Sudano, kaj ili informis min, ke Smaino kuŝas malsana en El-Faŝero kaj vokas min al si kune kun la infanoj por beni ilin.
— Fatmo, ĉio ĉi estas nur via fantaziaĵo — interrompis s-ro Rawlison.
Sed ŝi komencis ĵuri je Allaho, ke ŝi diras la veron. Kaj poste ŝi deklaris jenon: Se Smaino resaniĝos, tiam li sendube elaĉetos ĉiujn kristanajn militkaptitojn, se li tamen mortos, tiam ŝi, kiel parencino de la derviŝestro, facile trovos al li vojon kaj akiros, kion ŝi volos. Oni nur permesu al ŝi elveturi, ĉar ŝia koro en la brusto hurletas pro sopiro al la edzo. Pri kio ŝi, malfeliĉa virino, kulpis al la registaro kaj la kedivo? Ĉu ŝi povas pri tio respondi, ke la sorto faris ŝin parencino de la derviŝo Mahommed-Aĥmedo?
Fatmo ne kuraĝis en ĉeesto de „angloj" nomi sian parencon Mahdi, ĉar tio signifas elaĉetanto de la mondo — ŝi ja sciis, ke la egipta registaro opinias lin ribelanto kaj trompisto. Sed frapante ĉiam per la frunto kaj alvokante la ĉielon por atesto de sia senkulpeco kaj malfeliĉo, ŝi komencis plori kaj samtempe vee hurli, kiel kutimas fari virinoj en Oriento post la perdo de siaj edzoj kaj filoj. Poste ŝi ĵetis sin ree vizaĝaltere, aŭ pli ĝuste sur la tapiŝon, per kiu la pargeto estis kovrita — kaj ŝi atendis silente.
Nel, kiu estis iom dormema antaŭ la fino de la tagmanĝo, nun komplete ekvigliĝis, kaj kiel bonkora knabineto, ŝi kaptis la manon de la paĉjo kaj kelkfoje kisante ĝin, komencis peti por Fatmo:
— Helpu ŝin, paĉjo! Helpu ŝin!
Kaj Fatmo, komprenante verŝajne angle, diris inter plorego, ne deturnante sian vizaĝon de la tapiŝo:
— Benu vin la granda Allaho, paradiza floro, ĝuego de Omajo, senmakula steleto!
Kvankam Staĉjo estis en la animo tre kolera kontraŭ la mahdianoj tamen ankaŭ li kortuŝiĝis pro la petego kaj doloro de Fatmo. Krom tio Nel pledis por ŝi, kaj li volis ĉiam tion, kion volis Nel — do post momento li parolis, kvazaŭ al si mem, sed tiel laŭte, ke ĉiuj povu lin aŭdi.
— Se mi estus la registaro, mi permesus al Fatmo forveturi.
— Sed, ĉar vi ne estas la registaro — respondis al li s-ro Tarkowski — vi faros pli bone, ne entrudiĝante en tion, kio ne estas via afero.
S-ro Rawlison estis ankaŭ bonkora kaj li bone komprenis la situacion de Fatmo, sed frapis lin en ŝiaj vortoj diversaj maleblaĵoj, kiuj ŝajnis al li simpla mensogo. Havante preskaŭ ĉiutage rilatojn kun la doganoficejo en Izmailo, li bone sciis, ke neniaj novaj transportoj de gumo aŭ de eburo, traiĝis lastatempe tra la Kanalo. La komerco pri tiuj varoj ĉesis preskaŭ komplete. Ankaŭ arabaj komercistoj ne povis reveni el la urbo El-Faŝero, situanta en Sudano, ĉar la mahdianoj ĝenerale en la komenco ne enlasis ĉe si komercistojn, kaj tiujn, kiujn ili povis kapti, ili prirabis kaj retenis en malliberejo. Estis do preskaŭ certe, ke la rakonto pri la malsano de Smaino estas pura mensogo.
Sed, ĉar la okuletoj de Nel rigardis ĉiam petege al la paĉjo, kaj tiu ne volis malĝojigi la knabineton, li diris post momento al la sudananino:
— Fatmo, mi jam skribis al la registaro en via afero, sed senefike. Kaj jen aŭskultu! Morgaŭ kun ĉi tiu mehendiso (inĝeniero), kiun vi vidas, ni elveturos al Medinet-el-Fajum; survoje ni haltos dum unu tago en Kairo, ĉar la kedivo volas paroli kun ni pri la kanaloj, kiuj kondukas de Bahr-Jussef, kaj doni al ni ĉi-rilatajn komisiojn. Dum la interparolo mi penos prezenti al li vian aferon kaj akiri por vi lian favoron. Sed nenion pli mi povas fari kaj promesi al vi.
Fatmo tuj leviĝis kaj, etendinte ambaŭ manojn kiel signon de sia dankesprimo, ekkriis:
— Do mi estas jam savita!
— Ne, Fatmo — respondis s-ro Rawlison — ne parolu pri savo, ĉar mi jam diris al vi, ke morto minacas nek vin, nek viajn infanojn. Tamen, ĉu la kedivo permesos vian forveturon, mi ne garantias, ĉar Smaino ne estas malsana, sed li estas perfidulo, kiu, forpreninte la registaran monon, eĉ ne pensas elaĉeti la militkaptitojn de Mahommed-Aĥmed.
— Smaino estas senkulpa, sinjoro, kaj kuŝas en El-Faŝero — ripetis Fatmo — kaĵ eĉ se li perfidus la registaron, tiam mi ĵuras antaŭ vi, mia bonfaranto, ke, se oni permesos al mi forveturi, tiel longe mi petegos Mahommed-Aĥmedon, ĝis mi elpetos viajn militkaptitojn.
— Do bone. Mi promesas al vi ankoraŭfoje, ke mi pledos por via afero ĉe la kedivo.
Fatmo komencis frapi kliniĝojn.
— Dankon al vi „Sidi"! Vi estas ne nur potenca, sed ankaŭ justa. Kaj nun mi petegas vin ankoraŭ, ke vi permesu al ni servi vin kiel sklavoj.
— En Egiptujo neniu povas esti sklavo — respondis kun rideto s-ro Rawlison. Da servistaro mi havas sufiĉe, kaj viajn servojn mi ne povas elprofiti ankaŭ pro tio, ke, kiel mi jam diris al vi, ni ĉiuj forveturos al Medinet kaj povas esti, ke ni restados tie ĝis ramadano.
— Mi scias, sinjoro, ĉar diris al mi pri tio la gardisto Ĥadigo. Mi venis ne sole petegi vin pri helpo, sed ankaŭ por informi vin, ke du homoj el mia dangala gento, Idriso kaj Gebhro, estas kamelkondukistoj en Medinet kaj ke ili frapos frunton antaŭ vi, tuj kiam vi alvenos, oferante al vi siajn servojn kaj kamelojn.
— Bone, bone — respondis la direktoro — sed tio estas la afero de la Cook-kompanio, ne mia.
Fatmo, kisinte la manojn de ambaŭ inĝenieroj kaj infanoj, eliris, benante precipe Nel. La du sinjoroj silentis kelkan tempon, kaj poste s-ro Rawlison diris: