158666.fb2
— Allah! Eble ĝi retroiros.
— Ĝi ne retroiros!
Kaj denove ĉiuj silentiĝis. Oni aŭdis nur la ronkadon de la ĉevaloj kaj la rapidiĝintan spiron de la homaj brustoj.
— Lasu Kali'on libera de la ŝnuro — aŭdiĝis subite Ĥamiso al Gebhro — kaj ni forkuru sur la ĉevaloj, tiam la leono lin kaptos unuan kaj formanĝos.
— Faru tiel! — ripetis la beduenoj.
Sed Gebhro divenis, ke tiuokaze Kali povus suprengrimpi fulmrapide la rokan muron, kaj la leono atingos en la postkurado la ĉevalojn, do enkapiĝis al li alia terura penso. Li pikmortigos la knabon kaj ĵetos lin antaŭ la karavanon kaj tiam la besto, saltinte post ili, ekvidos sur la tero la sangantan karnon kaj haltos por ĝin formanĝi.
Do li altiris Kali'on per la ŝnuro al la selo kaj jam levis la tranĉilon, kiam en la sama sekundo Staĉjo kaptis lin je la vasta maniko de lia vesto.
— Kion vi faras, fripono?
Gebhro provis elŝiri sin, kaj se la knabo estus kaptinta lin je la mano, li certe elŝirus sin, sed ĉe la maniko ne estis tiel facile, do, elŝirante sin, li komencis samtempe kraĉospiri per sia obtuza voĉo pro kolerego:
— Hundo, se lia karno ne sufiĉos, mi pikmortigos ankaŭ vin ambaŭ! Allah! Mi pikmortigos, pikmortigos!
Kaj Staĉjo mortpaliĝis, ĉar fulmrapide trakuris lian kapon la penso, ke la leono, postkurante antaŭ ĉio la ĉevalojn, povas efektive en la kurego preterlasi la kadavron de Kali, kaj tiaokaze Gebhro certe pikmortigos laŭvice ilin ambaŭ. Do, tirante lin kun duobla forto je la maniko, li ekkriis:
— Donu al mi la pafilon!… mi mortpafos la leonon!
Tiuj vortoj ege mirigis la beduenojn, sed Ĥamiso, kiu vidis ankoraŭ en Port-Saido, kiel lerte Staĉjo pafas, komencis tuj krii:
— Donu al li la pafilon! Li mortpafos la leonon!
Gebhro tuj rememoris la pafojn super la lago Karoun, kaj antaŭ la terura danĝero li ne kontraŭstaris. Kun granda rapido li enmanigis al la knabo la pafilon kaj Ĥamiso malfermis tuj la skatolon kun ŝargaĵo, el kiu Staĉjo elprenis iom per la plena mano. Poste li saltis de sur la ĉevalo, ŝargis la pafilon kaj ekiris antaŭen.
Dum la unuaj paŝoj li estis kvazaŭ narkotita, kaj li vidis nur sin mem kaj Nel kun koloj tratranĉitaj de Gebhro. Sed tuj la pli proksima kaj pli terura danĝero forgesigis lin pri ĉio alia. Li havis antaŭ si la leonon! Ĉe la vido de la besto en liaj okuloj mallumiĝis. Li sentis malvarmon sur siaj vangoj kaj en la nazo, li sentis, ke liaj piedoj estas kvazaŭ el plumbo kaj ke mankas al li la spiro. Simple li timegis. En Port-Saido li ofte legis, eĉ dum la lecionoj en la lernejo, pri ĉasado je leonoj, sed tute alie estis rigardi bildojn en la libroj, kaj alie stari antaŭ la monstro, kiu nun rigardis lin kun mirego, sulkigante sian larĝan frunton, similan al celtabulo.
La araboj retenis la spiron en la brustoj, ĉar neniam en la vivo ili vidis ion similan. Unuflanke la malgranda knabo, kiu meze de altaj rokoj ŝajnis esti ankoraŭ pli malgranda, aliflanke la potenca bestego, ora en la sunradioj, grandioza, minaca, — „sinjoro kun la granda kapo", kiel diras la sudananoj.
Per la tuta forto de sia volo Staĉjo venkis la senmovecon de la piedoj kaj ŝoviĝis antaŭen. Dum momento ankoraŭ ŝajnis al li, ke lia koro atingas ĝis lia gorĝo — kaj tio daŭris tiel longe, ĝis li levis la pafilon al la vizaĝo. Tiam oni devis pensi pri io alia. Ĉu alproksimiĝi pli aŭ jam pafi? Kien celi? Ju pli malgranda la distanco, des pli certa la pafo… do antaŭen! Antaŭen! Kvardek paŝojn — ankoraŭ tro multe… tridek! — dudek! Jam la ventbloveto alportas la akran bestan odoraĉon…
La knabo haltis.
— La kuglo inter la okulojn, aŭ mia pereo! — li pensis. — En la nomo de la Patro kaj de la Filo.
Kaj la leono leviĝis, etendis la dorson kaj klinis la kapon. Ĝiaj lipoj ekmoviĝis, la brovoj ŝoviĝis sur la okulojn. Ĉi tiu eta estaĵo kuraĝis veni tro proksimen — do ĝi preparis sin por la salto, sidiĝante kun tremantaj femuroj sur la malantaŭajn piedegojn.
Sed Staĉjo dum unu palpebrumo rimarkis, ke la celmontrilo ĉe la pafilo troviĝas sur la frunto de la besto — kaj li tiris la ĉanon.
Ekbruegis la trafa pafo. La leono leviĝis tiamaniere, ke dum kelkaj momentoj ĝi rektiĝis per la tuta alteco, post kio ĝi falis dorsen kun la kvar piedoj direktitaj supren. Kaj en la lasta konvulsio ĝi ruliĝis de sur la roko teren.
Dum kelkaj minutoj Staĉjo tenis ankoraŭ la pafilon pafpreta, sed vidante, ke la konvulsio ĉesas kaj ke la palflava korpo streĉiĝis senmove, li malfermis la pafilon kaj ŝargis ĝin denove.
La rokmuroj ankoraŭ sonis ĉiuflanke per la tondra eĥo. Gebhro, Ĥamiso kaj la beduenoj ne povis komence vidi, kio okazis, ĉar dum la antaŭa nokto pluvis kaj la aero estis malseka, la fumo vualis ĉion en la malvasta intermonto. Nur post kiam la fumo malaperis, ili komencis ĝojkrii kaj volis kuri al la knabo, sed vane ĉar nenia forto povis devigi la ĉevalojn iri antaŭen.
Kaj Staĉjo returniĝis, ĉirkaŭprenis per la rigardo la kvar arabojn kaj fiksis la okulojn al Gebhro.
— Ho, sufiĉas! — diris, kunpremante la dentojn. — Vi transpasis la limon. Vi mortigos nek Nel, nek iun alian plu!
Kaj subite li eksentis, ke liaj nazo kaj vangoj repaliĝas, sed tio estis alia malvarmo, kaŭzita ne de timo, sed de terura kaj neevitebla decido, de kiu la koro en la brusto por momento preskaŭ ŝtoniĝis.
— Jes! Ili do estas friponoj, tiranoj, mortigistoj, kaj Nel estas en iliaj manoj!…
— Vi ne mortigos ŝin! — li ripetis.
Li alproksimiĝis al ili — ree haltis — kaj subite kun fulma rapideco levis la pafilon al la vizaĝo.
Du pafoj, unu post la alia, ekskuis per la eĥo la tutan intermonton. Gebhro falegis teren, kiel sako da sablo, kaj Ĥamiso kliniĝis en la selo kaj ekbatis per sanga frunto la ĉevalan nukon.
La du beduenoj eligis kriegon pro granda teruro kaj, elseliĝinte, sin ĵetis al Staĉjo. La vojkurbiĝo ne estis malproksime de ili kaj se ili estus forkurintaj malantaŭen, kion Staĉjo deziris en la animo, ili povus saviĝi de la morto. Sed al la blindigitoj pro teruro kaj kolerego ŝajnis, ke ili atingos la knabon, antaŭ ol li kapablos ŝanĝi la ŝargojn, kaj ili mortpikos lin per tranĉiloj. Malsaĝuloj! — Apenaŭ ili trakuris dekkelkajn paŝojn, ektintis denove la minaca pafilo, la intermonto resonis per la eĥo de novaj pafoj kaj ili ambaŭ teren falis, ĵetante sin kaj moviĝante kiel fiŝoj elakvigitaj.
Unu — malpli bone trafita — leviĝis ankoraŭ kaj apogis sin sur la manoj, sed en la sama momento Saba dronigis siajn kojndentojn en lian nukon.
Ekestis tombeja silento.
Interrompis ĝin la ĝemoj de Kali, kiu ĵetis sin sur la genuojn kaj, etendinte antaŭ si la manojn, kriis en la malklara lingvo „kisvahili":
— Bvana kubva! (Granda sinjoro!) mortigi leonon, mortigi malbonajn homojn, sed ne mortigi Kali!
Staĉjo tamen ne atentis lian vokadon. Dum kelka tempo li staris kiel konsternita, post kio, rimarkinte la paliĝintan vizaĝeton de Nel kaj ŝiajn duonkonsciajn okulojn plilarĝigitajn pro teruro, saltis al ŝi:
— Nel! ne timu!…
— Nel! ni estas liberaj!…
Envere ili estis liberaj, sed devojiĝintaj en la senhoma dezerto, en la faŭkego de la „nigra kontinento".
Antaŭ ol Staĉjo kaj la juna negro forŝovis la kadavrojn de la mortigitaj araboj kaj la pezan korpegon de la leono, la suno jam malleviĝis kaj baldaŭ estis alvenonta la nokto. Sed neeble estis pasigi la nokton en la proksimo de la kadavroj, do kvankam Kali, montrante al la mortpafita leono, glatumis al si la bruston kaj ripetis, ŝmacante per la lango: „Msuri niama" (bona viando), Staĉjo ne permesis al li okupiĝi pri „niama". Anstataŭ tio li ordonis al li rekapti la ĉevalojn, kiuj diskuris post la pafoj. La nigra knabo plenumis tiun ordonon eksterordinare lerte, ĉar anstataŭ sekvi ilin en la intermonto, kio kaŭzus ilian pluan forkuron, li surgrimpis la altaĵon kaj mallongigante al si la vojon per evitado de la kurbaĵoj li baris al la fortimigitaj ĉevaloj la vojon. Tiamaniere li kaptis du ĉevalojn kaj du aliajn li returnigis al Staĉjo. Nur la ĉevalojn de Gebhro kaj de Ĥamiso oni ne povis trovi, sed sufiĉis ĉi tiuj kvar, ne kalkulante la azenon, kiu estis ŝarĝita per la tendo kaj aliaj objektoj kaj kiu vizaĝe al la tragikaj okazintaĵoj montris vere filozofian trankvilon. Oni trovis ĝin malantaŭ kurbaĵo, paŝtanta sin sur la fundo de la intermonto, kie kreskis iom da herbo.
La sudanaj ĉevaloj estas ĝenerale alkutimiĝintaj al la vido de sovaĝaj bestoj, sed ili timas la leonojn; estis do sufiĉe malfacile konduki ilin preter la rokoj, apud kiuj nigriĝis la sangoflakoj. La ĉevaloj ronkis, disblovante la naztruojn kaj etendante la kolojn al la sangmakulitaj ŝtonoj, sed kiam la azeno, moviginte iom la orelojn, trankvile preteriris la lokon, ili ankaŭ faris la samon. Estis jam nokto, ili marŝis ĉirkaŭ unu kilometron kaj haltis en loko, kie la intermonto larĝiĝis ree al malgranda, amfiteatra valeto, sur kiu kreskis dense dornoj kaj arbustoj de la pikhava mimozo.
— Sinjoro — diris la juna negro — Kali ekbruligi fajro, granda fajro.
Kaj preninte la larĝan sudanan glavon, kiun li trovis ĉe la kadavro de Gebhro, li komencis per ĝi tranĉi dornojn kaj eĉ pli grandajn arbetojn. Post la ekbruligo de la fajro li faris tion ankoraŭ pli longe, ĝis li sukcesis kolekti provizon, kiu povis sufiĉi por la tuta nokto.
Poste li kaj Staĉjo starigis la tendeton por Nel apud la alta, perpendikla muro de la valo, kaj ĉirkaŭis ĝin per duonronda, larĝa kaj alta dornbarilo, t.n. „zeribo". Staĉjo sciis el priskriboj de afrikaj migradoj, ke la vojaĝantoj sin ŝirmas tiamaniere kontraŭ atakoj de sovaĝaj bestoj. Sed la ĉevalojn oni ne povis loki malantaŭ la barilo, do la knaboj senseliginte ilin kaj depreninte de ili la ladajn ujojn kaj sakojn, kunligis ilin forte, por ke ili ne tro foriĝu serĉante herbon kaj akvon. Mea trovis cetere akvon en proksima loko, en roka kavo formanta kvazaŭ malgrandan basenon, apud la kontraŭsituantaj rokoj. Ĝi estis en sufiĉa kvanto, ke ĝi povis sufiĉi por la ĉevaloj kaj por la kuirado de la numidoj pafitaj matene de Ĥamiso. En la selsakoj, kiujn kune kun la tendo penportis la azeno, troviĝis ankaŭ ĉirkaŭ tri potegoj da „durro" kaj kelkaj plenmanoj da salo, krom tio fasko da sekigitaj maniok-radikoj. Sufiĉis do por abunda vespermanĝo. Sed profitis el ĝi plejparte nur Kali kaj Mea. La juna negro, kiun Gebhro terure malsatigis, konsumis tian kvanton de tiu nutraĵo, kia povis satigi almenaŭ du homojn. Sed por tio li estis dankema per la tuta koro al siaj novaj gesinjoroj kaj tuj post la vespermanĝo li ĵetis sin teren antaŭ Staĉjo kaj Nel signe de tio, ke li deziras resti ilia sklavo ĝis la fino de sia vivo. Poste li faris simile humilegan adoron al la pafilo de Staĉjo, komprenante videble, ke pli sekure estas havigi al si la favoron de tiel minaca armilo. Post tio li deklaris, ke dum la dormo de „granda sinjoro" kaj „bibi" li gardestaros alterne kun Mea, por ke la fajro ne estingiĝu — kaj li ekkaŭris apud ĝi, murmurante mallaŭte kvazaŭ kanteton, en kiu ripetiĝis ofte la vortoj: „Simba kufa! simba kufa!", kio signifas en la lingvo "ki-svahili": leono mortpafita.
Sed la „granda sinjoro" kaj malgranda "bibi" ne estis emaj dormi. Nel, je la insistaj petoj de Staĉjo, glutis apenaŭ kelkajn pecetojn da rostita numido kaj kelkajn grajnerojn da kuirita „durro". Si diris, ke ŝi volas nek manĝi nek dormi, nur trinki. Staĉjon kaptis la timo, ke ŝi havas febron, sed li tuj konvinkiĝis, ke ŝiaj manetoj estis malvarmetaj, preskaŭ malvarmaj. Tamen li persvadis ŝin, ke ŝi eniĝu sub la tendon, kie li preparis por ŝi la kuŝejon, esplorinte antaŭe tre atente, ĉu en la herbo ne estas kaŝitaj skorpioj. Li mem sidiĝis sur la ŝtono kun la pafilo en la mano, por defendi ŝin kontraŭ la atakoj de sovaĝaj bestoj, se praktike la fajro montriĝus malsufiĉa ŝirmo. Ekkaptis lin grandega laciĝo, kaj elĉerpiĝo. En la animo li ripetis al si: „Mi mortpafis Gebhron kaj Ĥamison, mi mortpafis la beduenojn, mi mortpafis la leonon kaj nun ni estas liberaj". Sed estis al li, kvazaŭ tiujn vortojn flustris al li iu alia kaj kvazaŭ li mem ne komprenis bone, kion tio signifas. Li sentis nur, ke ili estas liberaj, sed ke okazis samtempe io terura, kio plenigis lin per timo kaj premegas lian bruston kvazaŭ peza ŝtono. Fine liaj pensoj komencis rigidiĝi. Longan tempon li rigardis la grandajn noktajn papiliojn, kiuj ŝvebis super la flamoj, kaj fine li komencis kliniĝi kaj dormeti. Ankaŭ Kali dormetis, sed li vekiĝis de tempo al tempo kaj ĵetis branĉojn al la fajro.
La nokto fariĝis profunda kaj, kio malofte okazas en la tropikaj regionoj, tre kvieta. Oni aŭdis nur la krakadon de la brulantaj dornaĵoj kaj la sibladon de la flamoj, kiuj lumigis ĉirkaŭe la rokajn murojn. La luno ne heligis la internon de la intermonto, sed supre briletis svarmoj da nekonataj steloj. La aero fariĝis tiom malvarma, ke Staĉjo skuiĝis de la dorma rigideco kaj komencis zorgi, ĉu la malvarmo ne suferigos la dormantan Nel. Sed li trankviliĝis, rememorante, ke li lasis al ŝi sub la tendo la plejdon, kiun Dinah kunprenis jam el Fajumo. Venis ankaŭ al li la penso, ke vojaĝante de Nilo senĉese supren, kvankam nerimarkeble, ili devis dum tiom da tagoj atingi jam sufiĉe alte, do ĝis regiono, en kiu la febro ne tiel minacas, kiel en la malalta fluejo de la rivero. La akra nokta malvarmo ŝajnis konfirmi tiun supozon. Kaj tiu penso donis al li kuraĝon. Li alproksimiĝis al la tendo por subaŭskulti, ĉu Nel dormas trankvile, post kio li revenis, sidiĝis pli proksime al la fajro kaj denove komencis dormeti, kaj li eĉ ekdormis profunde.
Subite vekis lin la ekmurmuro de Saba, kiu antaŭe kuŝiĝis por dormi tuj apud liaj piedoj.