158666.fb2
— Sendube — respondis s-ro Tarkowski — sed verdire, ĉu Smaino perfidis aŭ ne perfidis, la registaro ne rajtas reteni ŝin en Egiptujo, ĉar ŝi ne povas responsi pri sia edzo.
— La registaro permesas nun al neniu el la sudananoj elveturi sen speciala tralasatesto al Souakimo kaj al Nubio, do la malpermeso ne tuŝas nur Fatmon. En Egiptujo ili troviĝas multnombre; ili venas ĉi tien por perlabori monon, kaj inter ili estas ia kvanto da homoj, kiuj apartenas al la dangala gento, tio estas al tiu, el kiu devenas Mahdi. Jen ekzemple apartenas al ĝi, krom Fatmo kaj Ĥadigo, ankaŭ tiuj du kamelkondukistoj en Medinet. La mahdianoj nomas la egiptanojn turkoj kaj militas kontraŭ ili, sed ankaŭ inter la ĉitieaj araboj troviĝas sufiĉe da adeptoj de Mahdi, kiuj volonte forkurus al li. Oni devas kalkuli al ili ĉiujn fanatikulojn, ĉiujn iamajn partianojn de la paŝao Arabi kaj multajn el inter la plej malriĉaj klasoj. Ili riproĉas al la registaro, ke ĝi tute subiĝis al anglaj influoj, kaj ili asertas, ke la religio pro tio suferas. Dio scias, kiom el ili forkuris jam tra la dezerto, evitante la kutiman marvojon al Souakimo, do la registaro, sciiĝinte, ke ankaŭ Fatmo volas forkuri, ordonis gardi ŝin. Nur kontraŭ ŝi kaj kontraŭ ŝiaj infanoj, kiel parencoj de Mahdi mem, oni eble povos reakiri la militkaptitojn.
— Ĉu efektive la pli malaltaj klasoj en Egiptujo favoras Mahdi'on?
— Mahdi havas siajn adeptojn eĉ en la militistaro, kiu eble pro tio batalas tiel malbone.
— Sed kiamaniere la sudananoj povas forkuri tra la dezerto? Estas ja miloj da mejloj!
— Kaj tamen sur ĉi tiu vojo oni venigadis sklavojn al Egiptujo.
— Mi opinias, ke la infanoj de Fatmo ne eltenus tian vojaĝon.
— Ŝi volas ja mallongigi ĝin kaj veturi sur la maro al Souakimo.
— Ĉiuokaze kompatinda virino…
Je tio finiĝis la interparolo.
Kaj post dek du horoj la „kompatinda virino", enŝlosinte sin zorge en la domo kun la filo de la gardisto Ĥadigo, flustris en liajn orelojn kun sulkiĝintaj brovoj kaj malserena rigardo de siaj belaj okuloj:
— Ĥamiso, filo de Ĥadigo, jen estas la mono. Vi veturos jam hodiaŭ al Medinet kaj enmanigos al Idriso ĉi tiun skribaĵon, kiun je mia peto skribis al li la pia derviŝo Bellali… La infanoj de tiuj mehendisoj estas bonaj, sed se mi ne akiros la elveturpermeson, tiam ne estas alia rimedo. Mi scias, ke vi min ne perfidos… Memoru, ke ankaŭ vi kaj via patro devenas el la dangala gento, en kiu naskiĝis la granda Mahdi.
Ambaŭ inĝenieroj elveturis la sekvan tagon nokte al Kairo, kie ili estis vizitontaj la anglan rezidenton kaj partoprenontaj la aŭdiencon ĉe la vicreĝo. Staĉjo prikalkulis, ke tio povas daŭri du tagojn, kaj montriĝis, ke liaj prikalkuloj estis trafaj, ĉar la trian tagon vespere li ricevis de la patro, jam el Medinet, jenan depeŝon: „Tendoj preparitaj. Elveturu tuj post komenciĝo de ferioj. Fatmon sciigu pere de Ĥadigo, ke ni povis nenion fari por ŝi…" Similan depeŝon ricevis ankaŭ s-ino Olivier, kiu do tuj komencis prepari la vojaĝon helpe de la negrino Dinah.
La nura vido de ili ekĝojigis la infanajn korojn. Sed subite okazis akcidento, kiu komplikis ĉiujn planojn kaj povis eĉ tute haltigi la elveturon. Ĝuste en la tago, en kiu komenciĝis la vintraj ferioj de Staĉjo, kaj unu tagon antaŭ ilia forveturo, skorpio pikis s-inon Olivier dum ŝia posttagmeza dormeto en ĝardeno. Tiuj venenaj kreaĵoj en Egiptujo estas kutime ne tro danĝeraj, tamen ĉi-foje ĝia piko povis fariĝi escepte pereiga. La skorpio rampis tra la supra apogrando de tola seĝo kaj pikis la kolon de s-ino Olivier en la momento, kiam ŝi premis ĝin per la kapo; kaj ĉar ŝi antaŭe suferis je erizipelo de la vizaĝo, ekestis la timo, ke la malsano ripetiĝos. Oni vokis tuj la kuraciston, kiu alvenis nur post du horoj, ĉar li estis okupita aliloke. La kolo kaj eĉ la vizaĝo jam ŝveliĝis, post kio aperis febro kun la kutimaj simptomoj de veneno. La kuracisto deklaris, ke en tiaj cirkonstancoj oni ne povas paroli pri elveturo, kaj li ordonis al la malsariulino tuj enlitiĝi. Rezulte de tio al la infanoj minacis, ke ili pasigos hejme la festotagojn de Kristnasko. Oni devas ĉe tio juste aldoni, ke en la unuaj momentoj Nel pli pensis pri la suferoj de sia instruistino ol pri la perdotaj agrablaĵoj en Medinet. Ŝi ploretadis nur ĉe anguloj je la nura penso, ke ŝi povos vidi paĉjon nur post kelkaj semajnoj. Staĉjo ne akceptis la akcidenton kun la sama rezigno kaj ekspedis antaŭ ĉio depeŝon, kaj poste leteron kun la demando, kion ili devas fari. La respondo alvenis post du tagoj. S-ro Rawlison interkompreniĝis antaŭe kun la kuracisto kaj, sciiĝinte de li, ke la minacanta danĝero estas jam forigita, kaj ke nur pro timo kontraŭ la ripetiĝo de la malsano li ne permesas al s-ino Olivier forlasi Port-Saidon, li certigis antaŭ ĉio bonan zorgon por ŝi kaj poste li sendis al la infanoj la permeson vojaĝi en akompano de Dinah. Sed ĉar ŝi, malgraŭ sia tuta sindono al Nel, ne scipovus helpi sin ĉe la fervojo kaj en hoteloj, la gvidanto kaj kasisto devis esti Staĉjo dumvoje. Estas facile kompreni, kiel fiera li estis pro tiu rolo kaj kun kia kavalira fervoro li certigis la malgrandan Nel, ke nenio malbona okazos al ŝi, kvazaŭ la tuta vojo al Kairo kaj al Medinet prezentus iajn malfacilaĵojn kaj danĝeron.
Ĉiuj preparoj estis jam antaŭe finitaj, do la infanoj ekiris la saman tagon sur la kanalo al Izmailo, kaj de tie per fervojo al Kairo, kie ili estis tranoktontaj, por pluveturi la morgaŭan tagon al Medinet. Forlasante Izmailon, ili vidis la lagon Timsah, kiun Staĉjo jam konis, ĉar s-ro Tarkowski, fervora ĉasanto, kunprenis lin kelkfoje en libera tempo por ĉasi akvo-birdaron. Plue la vojo kondukis laŭlonge de Wadi-Toumilat, tuj apud la kanalo de dolĉa akvo, iranta de Nilo al Izmailo kaj Suezo. Ĉi tiu kanalo estis fosita jam antaŭ la Sueza, alie la laboristoj, okupitaj ĉe la granda verko de De Lesseps, estus tute senigitaj de trinkebla akvo. Sed ĝia fosado havis ankoraŭ alian sukcesan efikon. Jen la regiono, kiu antaŭe estis senfrukta dezerto, ekfloris denove, kiam trairis ĝin la potenca kaj reviviga torento de dolĉa akvo. La infanoj povis ekrimarki el fenestroj de vagono, ĉe la maldekstra flanko, la larĝan verdaĵonon, konsistantan el herbejoj, sur kiuj paŝtis sin ĉevaloj, kameloj kaj ŝafoj, kaj el kultureblaj kampoj, briletantaj per maizo, milio, alfo kaj aliaj specoj de furaĝaj kreskaĵoj. Apud la kanalbordo estis videblaj ĉiuspecaj putoj, rondformaj, provizitaj per siteloj, aŭ en la formo de ordinaraj putsvingiloj, ĉerpantaj akvon, kiun felahoj laboreme verŝis sur la bedaron aŭ disveturigis en bareloj per veturiloj tirataj de bubaloj. Super la grenkampoj ŝvebis kolomboj kaj kelkfoje subite leviĝis tutaj aroj da koturnoj. Laŭlonge de la kanalbordoj serioze promenadis cikonioj kaj gruoj. En la malproksimo, super la argilaj kabanoj de felahoj, leviĝis, kiel plumtufoj, kronoj de daktilaj palmoj.
Kontraŭe, norden de la fervoja linio etendiĝis la vera dezerto, sed ne simila al tiu, kiu kuŝis ĉe la alia flanko de Sueza Kanalo. Tiu aspektis kvazaŭ ebena marfundo, el kiu forfluis la akvo kaj restis nur la sulkiĝinta sablo, kaj ĉi tie la sablo estis pli flava, formanta kvazaŭ montetojn, kovritajn sur la deklivoj per eta griza kreskaĵaro. Inter tiuj altaĵoj, kiuj kelkloke formis altajn montetojn, kuŝis vastaj valoj, tra kiuj de tempo al tempo pasis karavanoj.
El la fenestroj de la vagono la infanoj povis vidi ŝarĝitajn kamelojn, kiuj sekvis unu post la alia, formante longan rubandon sur la sabla vastaĵo. Antaŭ ĉiu kamelo iris arabo en nigra mantelo kaj kun blanka turbano sur la kapo. La malgranda Nel rememoris la bildojn el la Biblio, kiujn ŝi rigardis hejme, kaj kiuj prezentis izraelidojn enirantajn Egiptujon en la tempo de Jozefo. Ili estis tute samaj. Sed ŝi ne povis bone ilin observi, ĉar ĉe la fenestroj ĉe tiu flanko de la vagono sidis du anglaj oficiroj kaj ili malebligis al ŝi la vidon.
Sed apenaŭ ŝi sciigis pri tio Staĉjon, li turnis sin kun ege serioza mieno al la oficiroj kaj diris, almetante la fingron al sia ĉapelo:
— Ĝentlemanoj, ĉu vi ne bonvolus cedi lokon al ĉi tiu malgranda miss, kiu deziras rigardadi kamelojn?
Ambaŭ oficiroj akceptis la proponon kun la sama seriozeco kaj unu el ili ne sole cedis la lokon por la scivola miss, sed ankaŭ li levis ŝin kaj starigis ŝin sur sian sidlokon apud la fenestro.
Kaj Staĉjo komencis prelegon:
— Tio estas la malnova regiono de Goshen, kiun la faraono redonis al Jozefo por liaj fratoj izrealidoj. Iam kaj ankoraŭ en antikvaj tempoj troviĝis tie ĉi kanalo de dolĉa akvo, tiel, ke ĉi tiu nova estas nur aliigo de la malnova. Sed poste ĝi ruiniĝis kaj la lando dezertiĝis. Nun la tero komencas esti denove fruktodona.
— De kie tio estas konata al vi, ĝentlemano? — demandis unu el la oficiroj.
— En mia aĝo tiaj aferoj estas jam konataj — respondis Staĉjo — kaj krom tio antaŭ nelonge profesoro Sterling prelegis al ni pri Wadi-Toumilat.
Kvankam Staĉjo parolis tre flue la anglan lingvon, tamen lia iom alia akcento atentigis la duan oficiron, kiu demandis:
— Ĉu la malgranda ĝentlemano ne estas anglo?
— Anglino estas la malgranda miss Nel, kiun ŝia patro konfidis al mi, ke mi gardu ŝin dumvoje, kaj mi ne estas anglo, sed polo kaj filo de kanalinĝeniero.
La oficiro ridetis, aŭdinte la respondon de la brava knabo, kaj diris:
— Mi tre ŝatas la polojn. Mi apartenas al kavaleri-regimento, kiu en la tempoj de Napoleono kelkfoje batalis kontraŭ polaj kavalerianoj, kaj tiu tradicio estas ĝis nun ĝia gloro kaj honoro (Tiuj regimentoj de la angla kavalerio, kiuj dum la tempo de Napoleono batalis kontraŭ la pola rajdistaro, fieras pri tio efektive ĝis hodiaŭ kaj ĉiu oficiro parolante pri sia regimento neniam forgesas diri: "Ni batalis kontraŭ polojn").
— Tre agrable estas por mi interkonatiĝi kun vi — respondis Staĉjo.
Kaj poste la interparolo fluis facile, ĉar la oficiroj videble amuziĝis. Montriĝis, ke ili ambaŭ veturas ankaŭ el Port-Saido al Kairo por intervidiĝi kun la angla ambasadoro kaj por ricevi la lastajn instrukciojn pri la longa vojaĝo, kiu ilin baldaŭ atendos. La pli juna el ili estis militkuracisto, kaj tiu, kiu parolis kun Staĉjo, kapitano Glen, estis veturonta laŭ ordono de sia registaro el Kairo tra Suezo al Mombasso kaj tie li estis transprenonta la administradon de la tuta lando, situanta apud la haveno kaj etendiĝanta ĝis la nekonata regiono de Samburo. Staĉjo, kiu kun granda plezuro legadis pri vojaĝoj tra Afriko, sciis bone, ke Mombasso situas je kelkaj gradoj trans la ekvatoro kaj ke la apudkuŝantaj landoj, kvankam alkalkulitaj jam al la sfero de anglaj aferoj, estas ankoraŭ efektive malmulte konataj, tute sovaĝaj, plenaj de elefantoj, ĝirafoj, rinoceroj, bubaloj kaj ĉiuspecaj antilopoj, kun kiuj ekspedicioj militaj, misiistaj kaj komercaj ĉiam renkontiĝas. Pro tio li enviis kapitanon Glen tutkore kaj deklaris, ke li devas nepre viziti lin en Mombasso kaj ĉasi kun li leonojn kaj bubalojn.
— Bonege, sed mi petas, vizitu min kun ĉi tiu malgranda miss — respondis ridante kapitano Glen kaj montrante al Nel, kiu en la sama momento foriris de la fenestro kaj eksidis apud li.
— Miss Rawlison havas patron — respondis Staĉjo — kaj mi estas nur dumvoje ŝia prizorganto.
Je tio la dua oficiro turniĝis vigle kaj demandis:
— Rawlison? — ĉu ne unu el la kanal-direktoroj kaj tiu, kiu havas fraton en Bombajo?
— En Bombajo loĝas mia onklo — respondis Nel, suprenlevante sian fingreton.
— Dio, via onklo, darling (amatino), estas edziĝinta kun mia fratino. Mi nomiĝas Clary. Ni estas do parencoj, kaj mi estas ege kontenta, ke mi renkontis vin kaj interkonatiĝis kun vi, mia malgranda, kara birdeto.
Kaj la doktoro estis efektive tre kontenta. Li diris, ke tuj post sia alveno al Port-Saido li demandis pri s-ro Rawlison, sed en la direktorejo oni informis lin, ke la direktoro forveturis jam pro la festotagoj. Li bedaŭris, ke la vaporŝipo, per kiu li estas veturonta kun Glen al Mombasso, elveturos el Suezo jam post kelkaj tagoj, pro tio li ne povos viziti ilin en Medinet.
Li komisiis al Nel saluti la patron kaj promesis skribi al ŝi el Mombasso. Ambaŭ oficiroj okupiĝis nun plejparte pri konversacio kun Nel, tiel ke Staĉjo restis iom flanke. Kompense ĉe ĉiuj stacioj aperis grandnombre mandarinoj, freŝaj daktiloj kaj eĉ bonegaj sorbetoj, t.e. refreŝigaj trinkaĵoj. Krom Staĉjo kaj Nel, profitis de ili ankaŭ Dinah, kiu, ĉe ĉiuj siaj kvalitoj, distingiĝis per nekutima frandemo.
Tiamaniere la vojo al Kairo tre mallongiĝis por la infanoj. Ĉe la adiaŭo la oficiroj kisis la manetojn kaj kapeton de Nel kaj premis varme la manon de Staĉjo. Kapitano Glen, al kiu tre plaĉis la kuraĝa knabo, diris duonŝerce kaj duonvere:
— Aŭskultu, mia knabo! Kiu scias, kie, kiam kaj en kiaj cirkonstancoj ni povas ankoraŭ renkontiĝi en la vivo. Sed memoru, ke ĉiam vi povas kalkuli je mia favoro kaj helpo.
— Kaj reciproke! — rediris Staĉjo kun dignoplena riverenco.
Same s-ro Tarkowski, kiel ankaŭ s-ro Rawlison, kiu amis eksterordinare sian malgrandan Nel, tre ekĝojis pro la alveno de la infanoj. Ankaŭ la juna pareto salutis kun ĝojo siajn patrojn, sed tuj ili komencis ĉirkaŭrigardi la tendojn, kiuj estis jam interne komplete aranĝitaj kaj pretaj por akcepti tiel amindajn gastojn. Montriĝis, ke la tendoj estis komfortaj, duoblaj, unuj tegitaj per blua, la aliaj per ruĝa flaneloj, kovritaj malsupre per feltaĵo kaj tiel vastaj kiel grandaj ĉambroj. La kompanio, por kiu estis tre grava la opinio de la altrangaj kanaloficistoj, tre penis, ke ili sentu sin kiel eble plej bone kaj komforte. S-ro Rawlison timis komence, ke pli longa restado subtende malutilos al la sano de Nel, kaj se li konsentis, do nur pro tio, ke okaze de malbona vetero ili povus ĉiam enhoteliĝi. Tamen nun, ĉirkaŭrigardinte detale ĉion, li certiĝis, ke tagoj kaj noktoj, pasigitaj en la libera naturo, estos centoble pli utilaj por lia sola filino ol la restado en malbone ventolitaj ĉambroj de la lokaj hoteletoj. Tion favoris ankaŭ belega vetero.
Medinet, aŭ El-Medine, ĉirkaŭita de la sablaj montetoj de la Libia dezerto, havas klimaton multe pli bonan ol Kairo kaj ne senkaŭze oni nomas ĝin „lando de rozoj". Pro sia ŝirmita situo kaj abunda malseketeco en la aero, la noktoj estas tie tute ne tiel malvarmaj kiel en aliaj partoj de Egiptujo, situantaj eĉ pli sude. Vintro estas eĉ ĝuplena, kaj ĝuste de post novembro komenciĝas la plej granda disvolviĝo de la kreskaĵaro. Daktilaj palmoj, olivarboj, da kiuj ĝenerale estas malmulte en Egiptujo, figarboj, oranĝujoj, grandegaj ricinujoj, granatujoj kaj diversaj aliaj sud-kreskajoj kovras arbare tiun ĝuplenan oazon. La ĝardenoj estas kvazaŭ superŝutitaj per grandega ondo de akacioj, siringoj kaj rozoj, tiel ke nokte ĉiu blovo alportas ilian ebriigan bonodoron. Oni enspiras ĉi tie per plena brusto kaj „oni ne volas morti", kiel diras la tieaj loĝantoj.
Similan klimaton havas nur Heluano, situanta ĉe la alia flanko de Nilo, sed multe pli norde, kvankam ĝi ne havas tiel abundan kreskaĵaron. Sed al Heluano estas ligita por s-ro Rawlison malĝoja rememoro, ĉar tie mortis la patrino de Nel. Kaŭze de tio li preferis Medinet — kaj rigardante nun la serenan vizaĝon de sia knabineto, li promesis al si en la animo aĉeti ĉi tie post mallonga tempo terpecon kun ĝardeno, konstrui sur ĝi oportunan anglan domon kaj pasigi en tiu benita regiono ĉiujn forpermesojn, kiujn li povos akiri, kaj post la finkonstruo de la kanalo li eĉ povos ĉi tie ekloĝi por ĉiam.
Sed tio estis planoj por la malproksima estonteco kaj ankoraŭ ne tute certaj. Intertempe la infanoj turniĝis de post sia alveno ĉie, kvazaŭ muŝoj, dezirante ankoraŭ antaŭ la tagmanĝo trarigardi ĉiujn tendojn, azenojn kaj kamelojn enloke dungitajn de Cook. Tamen montriĝis, ke la bestoj troviĝis sur la malproksima paŝtejo kaj ke oni povos rigardi ilin nur morgaŭ. Anstataŭ tio Nel kaj Staĉjo rimarkis kun plezuro, apud la tendo de s-ro Rawlison, Ĥamison, la filon de Ĥadigo, sian bonan konaton el Port-Saido. Li ne apartenis al la servistaro de Cook kaj s-ro Rawlison estis eĉ mirigita renkonti lin en El-Medinet, sed ĉar li uzis lin antaŭe kiel portanton de diversa ilaro, li akceptis lin ankaŭ nun kiel kurieron kaj knabon por ĉiuspecaj servoj.
La vespera tagmanĝo estis bonega, ĉar la maljuna Kopt, kiu jam de multaj jaroj estis kuiristo en la Cook-kompanio, volis nun montri sian kulinaran arton. La infanoj rakontis pri sia interkonatiĝo kun du oficiroj dum la vojaĝo, kio okupis speciale s-ron Rawlison, kies frato Rikardo, edziĝinta kun la fratino de doktoro Clary, restadis efektive de post multaj jaroj en Hindujo. Ĉar ĉi tiu geedza paro estis senida, la oĉjo tre amis sian malgrandan nevineton, kiun li konis sole el fotografajo, kaj li demandis ĉiam pri ŝi en ĉiuj siaj leteroj. Ambaŭ patroj amuziĝis ankaŭ pro la invito al Mombasso, kiun Staĉjo ricevis de kapitano Glen. La knabo opiniis ĝin tute serioza kaj li promesis al si decide iam viziti sian novan amikon trans la ekvatoro. Tiam s-ro Tarkowski devis al li klarigi, ke la anglaj oficistoj neniam restadas longe en la oficejo de la sama loko pro la mortiga klimato de Afriko kaj ke antaŭ ol li — Staĉjo — fariĝos plenkreska, la kapitano havos jam la dekan postenon laŭvice, aŭ eble li ne estos plu inter la vivantoj.
Post la tagmanĝo la tuta societo iris antaŭ la tendojn, kie la servistaro starigis faldeblajn tolseĝojn, kaj por la sinjoroj pretigis sifonojn kun sodo-akvo kaj brandon. Estis jam nokto, sed eksterordinare varme, kaj plenlune, do estis lume kiel dum la tago. La blankaj muroj de la urbaj konstruaĵoj lumis verdkolore kontraŭ tendoj, la steloj brilis sur la ĉielo, kaj en la aero disvastiĝis bonodoro de rozoj, akacioj kaj heliotropoj. La urbo jam dormis. En la nokta silento aŭdiĝis nur de tempo al tempo laŭtaj voĉoj de gruoj, ardeoj kaj flamingoj, flugantaj de la Nilbordo en la direkto de la lago Karoun. Subite tamen aŭdiĝis laŭta, bas-tona bojado de hundo, pro tio la infanoj tre miris, tiom pli, ĉar ĝi ŝainis eliri el la tendo, kiun ili ankoraŭ ne kontrolis, kaj kiu estis destinita kiel magazeno por seloj, ilaro kaj diversaj vojaĝ-akcesoraĵoj.
— Ho, kiel grandega devas esti la hundo. Ni iru tien rigardi ĝin — diris Staĉjo.