158666.fb2
— Povas esti — respondis Staĉjo. — Ili estas tre inteligentaj bestoj kaj tiu sendube jam komprenis, ke ni ambaŭ estas al ĝi necesaj. Kiu scias, ĉu ĝi ne sentas por ni ankaŭ iom da dankemo; pli bone tamen estas ankoraŭ ne provi, kaj precipe ne provu tion Saba, ĉar la elefanto mortigus ĝin tutcerte. Kaj dumtempe eble ankaŭ ili interamikiĝos.
Pliajn vortojn de admiro pri la elefanto interrompis Kali, kiu, antaŭvidante, ke li devos ĉiutage labori pro la nutrado de la grandegulo, alproksimiĝis al Staĉjo kun kuraĝiga rideto kaj diris:
— Sinjoro granda mortigi elefanto, kaj Kali ĝin manĝi, anstataŭ kolekti herbo kaj branĉoj.
Sed „sinjoro granda" estis jam je cent mejloj for de la intenco mortigi la bestegon, kaj ĉar krome li estis denaske ege vigla, li tuj respondis:
— Vi estas azeno.
Malfeliĉe li forgesis, kion signifas azeno en la lingvo ki-svahili kaj li diris angle „donkey", kaj Kali, ne komprenante la anglan lingvon, videble opiniis tiun vorton iu komplimento aŭ iu laŭdo por si, ĉar post kelka momento la infanoj ekaŭdis, kiel, turnante sin al Mea, li diris fanfarone:
— Mea havi nigra haŭto kaj nigra cerbo kaj Kali estas „donkey".
Post kio li aldonis fiere:
— Sinjoro granda mem diri, ke Kali estas „donkey".
Dume Staĉjo, ordonante al ili ambaŭ, ke ili gardu la fraŭlineton kiel la okulon en la kapo, kaj okaze de iu akcidento ili senprokraste voku lin, li prenis la pafilon kaj iris al tiu deŝirita roko, kiu fermis la intermonton. Alveninte al la loko, li pririgardis ĝin atente, esploris ĉiujn fendiĝojn en ĝi, enŝovis stangon en fendon, kiun li trovis en la malsupra parto de la ŝtonego, mezuris precize ĝian profundecon, poste revenis per malrapida paŝo al la tendaro kaj, malferminte la skatolon kun ŝargaĵoj, li komencis kalkuli ilin. Sed apenaŭ li nombris ĝis tricent, kiam el la baobabo, kiu kreskis je 50 paŝoj de la tendo, aŭdiĝis la voĉo de Mea:
— Sinjoro, sinjoro!
Staĉjo alproksimiĝis al la giganta arbego, kies trunko, putrinta ĉe la tero, aspektis kvazaŭ turo, kaj demandis:
— Kion vi volas?
— Ne tro malproksime oni vidas multajn zebrojn kaj pli fore paŝtas sin antilopoj.
— Bone. Mi prenos la pafilon kaj iros, ĉar oni devos fumaĵi viandon. Sed por kio vi surgrimpis la arbon kaj kion vi tie faras?
La knabino respondis je tio per sia malgaja kantvoĉo:
— Mea vidis la neston de grizaj papagoj kaj volis alporti ilin al la juna fraŭlineto, sed la nesto estas malplena, do Mea ne ricevos kolringon.
— Vi ricevos ĝin pro tio, ke vi amas la fraŭlineton.
La juna negrino tuj malsuprengrimpis laŭ la malglata arboŝelo kaj kun ĝojplenaj okuloj, ŝi komencis ripeti:
— Ho jes! Jes! Mea amas ŝin tre — kaj kolringon same!
Staĉjo glatumis favore ŝian kapon, post kio li prenis la pafilon, fermis la skatolon kun ŝargaĵoj kaj ekiris al la loko, kie paŝtis sin zebroj. Post paso de duonhoro la resono de pafo atingis la tendaron, kaj post unu horo la malgranda ĉasisto revenis kun bona novaĵo, ke li mortpafis junan zebron kaj ke la ĉirkaŭaĵo estas plena de ĉasbestoj, ĉar li vidis de sur la altaĵo krom zebroj ankaŭ multajn arojn da antilopoj kaj grupeton da „water-buck", t.e. akvaj kaproj, paŝtantaj sin apud la rivero.
Poste li ordonis al Kali preni la ĉevalon kaj sendis lin por la ĉasita besto, kaj li mem komencis diligente rigardi la gigantan trunkon de la baobabo, ĉirkaŭiri ĝin kaj frapi per la karabenkolbo ĝian malglatan arboŝelon.
— Kion vi faras? — demandis Nel.
Kaj li respondis:
— Rigardu, kiel ĝi estas giganta. Dek kvin personoj, preninte sin je la manoj, ne sukcesus certe ĉirkaŭpreni tiun arbegon, kiu memoras eble la tempojn de faraonoj. Sed la trunko en sia malsupra parto estas tute putrinta kaj malplena. Ĉu vi vidas tiun malfermaĵon, tra kiu oni povas facile eniĝi en ĝian internon? Oni povus tie aranĝi kvazaŭ grandan ĉambron, en kiu ni ĉiuj povus bone loĝi. Venis tio en mian kapon, kiam mi vidis Mea'n meze de la branĉaro kaj poste, ĉasante zebrojn, mi ĉiam pensis pri tio.
— Sed ni estas ja pluirontaj al Abisenujo.
— Jes. Sed oni devas antaŭe ripozi, kaj mi diris hieraŭ al vi, ke ni decidis resti ĉi tie unu semajnon, aŭ eĉ du. Vi ne volas forlasi vian elefanton, kaj mi timas pri vi pro la pluva sezono, kiu jam komenciĝis kaj dum kiu la febro estas preskaŭ certa. Hodiaŭ estas bela vetero, tamen vi vidas, ke nuboj amasiĝas ĉiam pli dense — kaj kiu scias, ĉu la pluvo ne falos jam antaŭ la vespero. La tendo ne ŝirmas vin sufiĉe, kaj en la baobabo, se ĝi ne estas putrinta ligno ĝis la supro de la trunko, ni povas ridi pri la plej granda pluvego. Estus ankaŭ en ĝi pli sekure ol en la tendo, kaj se ĉiuvespere oni ŝirmus tiun malfermaĵon kaj la fenestrojn, kiujn mi aranĝus por la taglumo, tiam povus ĉirkaŭ la arbego muĝi multe da leonoj. La printempa pluvperiodo ne daŭras pli longe ol unu monaton kaj mi pli kaj pli pensas, ke oni devas nepre transatendi ĝin. Kaj se jes, tiam pli bone ĉi tie ol ie ajn alie kaj pli bone en ĉi tiu giganta arbego ol sub la tendo.
Nel ĉiam konsentis ĉion, kion volis Staĉjo, do ŝi konsentis ankaŭ nun, tiom pli, ĉar la penso pri la restado ĉe la elefanto kaj pri la loĝado en la baobabo plaĉis al ŝi eksterordinare. Ŝi komencis do tuj pripensi, kiamaniere ili aranĝos la loĝejon, kiel ili meblos la ĉambrojn kaj kiel ili invitos sin reciproke por „five o'clock"-oj kaj tagmanĝoj. Fine ili ambaŭ amuziĝis sufiĉe — kaj Nel volis tuj ĉirkaŭrigardi en la nova loĝejo, sed Staĉjo, kiu ĉiutage fariĝis pli sperta kaj singarda, retenis ŝin de tro subita mastrumado.
— Antaŭ ol ni mem tie ekloĝos — li diris — oni devas elpeli la antaŭajn loĝantojn, se iaj tie troviĝas.
Dirinte tion, li ordonis al Mea enĵeti en la internon de la baobabo kelkajn ardantajn kaj freŝajn, do forte fumantajn branĉojn. Kaj montriĝis, ke li bone faris, ĉar la giganta arbo estis delonge enloĝata de tiaj gemastroj, je kies gastamo oni ne povis kalkuli.
Du malfermaĵoj estis en la arbo: unu vasta, duonon de metro super la tero, la dua malpli granda, ĉirkaŭ en alteco de unua etaĝo en urbaj domoj. Apenaŭ Mea enjetis en la malsupran malfermaĵon la brulfumantajn branĉojn, tuj el la supra malfermaĵo komencis elflugi grandaj vespertoj, kiuj, blindigitaj pro la sunbrilo, ĉirkaŭflugis la arbon kvazaŭ frenezaj, akre kriante. Sed post momento el la malsupra malfermaĵo elŝoviĝis fulmrapide la vera mastro, nome grandega boa-serpento, kiu digestis evidente en duondormo la restojn de la lasta kaptaĵo. Nur kiam la fumo atingis ĝiajn naztruojn, ĝi vekiĝis kaj ekpensis pri sia savo. Ĉe la vido de la ferkolora korpaĉo, kiu kvazaŭ grandega risorto saltis el la fumanta arbotruego, Staĉjo ekkaptis Nel'on per la brakoj kaj komencis forkuri kun ŝi en la direkto de la malfermita ĝangalo. Sed la amfibio, mem ekterurita, ne intencis postkuri ilin; anstataŭ tio, tordiĝante meze de la herbo kaj disstarigitaj pakaĵoj, ĝi forkuradis kun grandega rapideco en la direkto de la intermonto, volante kaŝi sin inter rokrompaĵoj kaj fendaĵoj. La infanoj retrankviliĝis. Staĉjo starigis Nel'on sur la teron kaj eksaltis por preni la pafilon, post kio li sekvis la serpentegon al la intermonto, kaj Nel postkuris Staĉjon. Sed post dekkelkaj paŝoj tiel eksterordinara vido ekbatis iliajn okulojn, ke ambaŭ haltis konsternitaj. Jen supre, super la rando de la intermonto, aperis por palpebrume daŭro la korpaĉo de la serpentego kaj, zigzaginte en la aero, falis denove malsupren. Post momento ĝi aperis duafoje kaj ree malsuprenfalis. La infanoj, alkurinte ĝis la rando, vidis kun mirego, ke ilia nova amiko, la elefanto, ludis tiamaniere kun la boa-serpento kaj, sendinte ĝin unue en dufojan aerveturon, nun piedpremis ĝian kapon per sia giganta, ŝtiposimila piedego. Fininte tiun operacion, ĝi denove levis per sia rostro la ankoraŭ tremantan korpon, sed ĉi-foje ne ĵetis ĝin supren, nur rekte en la akvofalon. Post kio, balancante ambaŭflanken kaj ventumante per la orelegoj, ĝi komencis penetreme rigardi Nel'on, kaj fine ĝi etendis al ŝi sian rostron, kvazaŭ postulante rekompencon por sia heroa kaj samtempe ege prudenta faro.
Kaj Nel alkuris tuj al la tendo kaj, reveninte kun amaso da sovaĝaj figoj, komencis al ĝi ĵeti po kelkajn, kaj la elefanto serĉis ilin diligente en la herbo kaj enmetis unu post la alia en sian faŭkon. Tiujn, kiuj enfalis en pli profundajn fendojn, ĝi spirblovante eligis per tia forta blovado, ke kun la figoj supren flugis ŝtonoj grandaj kiel homa pugno. Tiun spektaklon la infanoj akceptis per aplaŭdoj kaj rido. Nel revenis kelkfoje por novaj provizoj, ne ĉesante aserti ĉe ĉiu figo, ke la elefanto estas jam komplete malsovaĝa kaj ke ŝi povus eĉ nun malsupreniri al ĝi.
— Vidu, Staĉjo — jen ni havos protektanton! Ĉar ĝi timas neniun en la dezerto: nek leonon, nek serpentegon, nek krokodilon. Plue ĝi estas tre bona — kaj ĝi amas nin tutcerte.
— Se ĝi malsovaĝiĝos — diris Staĉjo — kaj se mi povos lasi vin sub ĝia protekto, tiam efektive mi iros ĉasi en plena trankvilo, ĉar pli bonan defendanton mi ne povus serĉi al vi en la tuta Afriko.
Post momento li aldonis:
— La tieaj elefantoj estas pli sovaĝaj, sed mi legis, ke ekzemple la aziaj havas specialan inklinon al infanoj. Neniam okazis en Hindujo, ke elefanto malutilis al infano kaj se ĝi fŭrioziĝas, kio okazas de tempo al tempo, tiam la lokaj loĝantoj elsendas infanojn por trankviligi ĝin.
— Jen vidu, vidu!
— Ĉiuokaze vi faris bone, ke vi ne permesis al mi ĝin mortpafi.
Je tio la pupiloj de Nel ekflamis pro ĝojo, kvazaŭ du verdetaj fajretoj. Ekstarante sur la piedfingretoj, ŝi metis sur la brakojn de Staĉjo siajn du manojn kaj, klinante la kapeton malantaŭen, ŝi demandis, rigardante al liaj okuloj:
— Mi agis, kvazaŭ mi estus kiomjara? — diru! — kiomjara?
Kaj li respondis:
— Almenaŭ sepdekjara.
— Vi ĉiam ŝercas pri mi.
— Koleretu, koleretu! — kaj kiu liberigos la elefanton?
Aŭdinte tion, Nel komencis tuj kaĵoli kvazaŭ juna katineto.
— Vi! Kaj mi tre amos vin pro tio kaj ankaŭ ĝi.
— Mi pensas pri tio, — diris Staĉjo — sed tio ne estas facila laboro kaj mi ne faros tion nun, sed nur tuj antaŭ nia plua ekiro.
— Kial?
— Tial, ke ĝi certe forlasus nin, se mi liberigus ĝin, antaŭ ol ĝi malsovaĝiĝos kaj alkutmiĝos al ni.