158666.fb2
Malgranda, eble dekdujara negro ĵetis sekan brulaĵon en la fajron, kiu lumigis la rokmuron kaj vicon da negroj dormantaj apud ĝi, ĉe ambaŭ flankoj de la tendo.
En unu momento Staĉjo malsuprenŝoviĝis laŭ la deklivo ĝis la fundo de la intermonto.
Pro laciĝo kaj kortuŝo li povis eligi dum kelka tempo eĉ ne unu vorton, kaj malfacile spirante li staris, antaŭ la viro kuŝanta sur la lito, kiu ankaŭ silentis kaj rigardis lin kun mirego simila al senkonscio.
Fine li vokis:
— Nasibu, ĉu vi ĉeestas?
— Jes, sinjoro, mi ĉeestas — respondis la negreto.
— Ĉu vi vidas iun kaj ĉu iu staras antaŭ mi?
Sed antaŭ ol la etulo sukcesis respondi, Staĉjo reakiris la parolpovon:
— Sinjoro — li diris — mi nomiĝas Stanislao Tarkowski. Mi forkuris kun la malgranda Miss Rawlison el la mallibero de la derviŝoj kaj ni kaŝiĝas en la ĝangalo. Sed Nel estas grave malsana, do mi petegas vin pri helpo por ŝi.
La nekonata viro rigardis ankoraŭ dum momento palpebrumante, poste li frotis sian frunton per la mano:
— Mi aŭdas, ne sole mi vidas — li diris al si mem. — Tio ne estas iluzio!… Kion? Helpon? Mi mem bezonas ĝin. Mi estas vundita.
Sed subite li skuiĝis, kvazaŭ el sonĝaj iluzioj aŭ rigidiĝo, rigardis pli konscie kaj kun ĝojbrilo en la okuloj li diris:
— Blanka knabo!… Mi vidas ankoraŭ blankulon!… Estu bonvena, kiu ajn vi estas. Vi menciis pri iu malsanulino? Kion vi deziras de mi?
Staĉjo ripetis, ke tiu malsanulino estas Nel, la filino de sinjoro Rawlison, unu el direktoroj de la Kanalo, ke ŝi havis jam du paroksismojn de febro kaj ke ŝi devos morti, se li ne havas kininon, por evitigi la trian.
— Du paroksismoj — malbona afero! — respondis la nekonato. Sed kininon mi povas doni al vi, kiom vi nur volas. Mi havas de ĝi kelkajn botelojn, kiuj certe ne pli utilos al mi.
Tiel dirante, li ordonis al la juna Nasibu doni al si grandan ladan skatolon, kiu estis verŝajne vojaĝa medikamentujo. Li eligis el ĝi du boteletojn, plenigitajn per blanka pulvoro kaj enmanigis ilin al Staĉjo.
— Jen la duono de tio, kion mi posedas. Sufiĉos almenaŭ por unu jaro…
Staĉjo estis krionta pro granda ĝojo, do li komencis dankegi al li kun tia fervoro, kvazaŭ temus pri lia propra vivo.
Kaj la nekonato faris kelkfoje signon per la kapo kaj diris:
— Bone, bone. Mia nomo estas Linde, mi estas sviso el Zuriko… Antaŭ du tagoj mi havis akcidenton: min grave vundis apro „ndiri".
Poste li turnis sin al la nigruleto:
— Nasibu, plenigu al mi la pipon.
Post kio li diris al Staĉjo:
— Dumnokte mi ĉiam havas pli altan temperaturon kaj eĉ kapturnojn. Sed la pipo klarigas miajn pensojn. Vi ja diris, ke vi forkuris el la mallibero de la derviŝoj kaj ke vi kaŝiĝas en la ĝangalo. Ĉu jes?
— Jes, sinjoro, tion mi diris.
— Kaj kion vi intencas fari?
— Rifuĝi al Abisenujo.
— Vi ja falos en manojn de la mahdistoj, kies taĉmentoj vagadas tra la tuta limzono.
— Tamen ni povas entrepreni nenion alian.
— Ho! Ankoraŭ antaŭ unu monato mi ja estus povinta helpi vin. Sed nun mi estas sola, konfidita nur al la favoro de Dio kaj de tiu nigra knabo.
Staĉjo rigardis lin kun miro:
— Kaj ĉi tiu tendaro?
— Estas tendaro de morto.
— Kaj ĉi tiuj negroj?
— Ĉi tiuj negroj dormas kaj ne plu vekiĝos…
— Mi ne komprenas…
— Estas la dormomalsano (En lastaj tempoj oni konvinkiĝis, ke tiun malsanon venigas la sama cecea muŝo, kiu mortigas bovojn kaj ĉevalojn. Tamen ĝia piko kaŭzas la dormomalsanon nur en certaj regionoj. Je la tempo de la Mahdirevolucio la kaŭzo de tiu malsano ankoraŭ ne estis konata).
La negroj estas homoj el la ĉirkaŭaĵo de la Grandaj Lagoj, kie tiu terura malsano daŭre regas, kaj ili ĉiuj malsaniĝis, krom tiuj, kiuj antaŭe jam mortis je variolo. Restis al mi nur ĉi tiu sola knabo…
Nur nun Staĉjo konsciiĝis, ke en la momento, kiam li malsuprenŝoviĝis en la intermonton, neniu negro moviĝis, eĉ tremis — kaj ke dum la tuta interparolo ĉiuj dormis: la unuj kun la kapoj apogitaj je la roko, la aliaj kun la kapoj klinitaj sur la bruston.
— Do ili dormas kaj ne plu vekiĝos? — li demandis, kvazaŭ li ne komprenus tion, kion li aŭdis antaŭe.
Kaj Linde diris:
— Ho, tiu Afriko estas vera kadavrejo!…
Sed pluajn vortojn interrompis al li la hufbatado de la ĉevaloj, kiuj, teruriĝinte pro io en la ĝangalo kaj saltetante sur siaj kunligitaj piedoj, alproksimiĝis al la rando de la intermonto, ĉar ili volis esti pli proksimaj al la homoj kaj la lumo.
— Jen la ĉevaloj! — diris denove la sviso. — Mi forprenis ilin de la mahdistoj, kiujn mi venkis antaŭ kelkaj tagoj. Ili estis en nombro de ĉirkaŭ tricent aŭ pli multe. Sed ili havis plejparte lancojn kaj miaj homoj remingtono-pafilojn, kiuj staras tie senutilaj apud la muro. Se al vi mankas armiloj aŭ ŝargaĵoj — tiam prenu, kiom vi volas… Prenu ankaŭ ĉevalon: pli rapide vi revenos sur ĝi al via malsanulino. Kiomjara ŝi estas?
— Okjara — respondis Staĉjo.
— Do ŝi estas preskaŭ infano. Nasibu donu al vi por ŝi teon, rizon, kafon kaj vinon… Prenu, kion vi volas el la provizo, kaj morgaŭ venu por novaj.
— Mi revenos tutcerte, por ankoraŭfoje danki vin tutkore kaj helpi vin laŭpove.
Kaj Linde diris:
— Bone estas almenaŭ rigardi eŭropan vizaĝon. Se vi revenos pli frue, mi estos pli konscia. Nun la temperaturo denove plialitiĝas, ĉar mi vidas vin duoble. Ĉu vi staras antaŭ mi duope? Ne… Mi scias, ke vi estas sola kaj ke tion kaŭzas mia temperaturaltiĝo… Ho, tiu Afriko!…