158666.fb2
— Kaj ĉu ili obeus vin?
— La patro de Kali porti felon de leopardo kaj Kali same.
Staĉjo komprenis, ke tio signifas, ke la patro de Kali estas reĝo, kaj li mem, kiel la plejaĝa el liaj filoj, la venonta estro de Va-hima. Do li demandis plu:
— Vi diris al mi, ke estis ĉe vi blankaj vojaĝantoj kaj ke pliaĝaj homoj memoras ilin.
— Jes, kaj Kali aŭdis, ke ili havis sur la kapoj multe da perkalo.
— Ho! — pensis Staĉjo — do ili ne estis eŭropanoj, nur araboj, kiujn la negroj pro ilia pli hela haŭtkoloro kaj blankaj vestoj opiniis blankuloj…
Ĉar Kali ne memoris ilin kaj ne povis doni pri ili pli precizajn klarigojn, Staĉjo demandis lin alimaniere:
— Ĉu la Va-himanoj ne mortigis iun el la blankvestitaj homoj?
— Ne! Va-himanoj kaj Samburuanoj ne povas tion fari.
— Kial?
— Ĉar ili diri, ke se ilia sango ensorbiĝi teren, pluvo ĉesi fali.
— Mi estas kontenta, ke ili tion kredas — pensis ree Staĉjo.
Poste li ankoraŭ demandis:
— Ĉa Va-himanoj akompanus nin ĝis la maro, se mi promesus al ili multe da perkalo, vitroperloj kaj pafiloj?
— Kali iri kaj Va-himanoj iri, sed sinjoro granda konkeri antaŭe Samburu, kiuj sidas ĉe alia flanko de la akvo.
— Kaj kio troviĝas post Samburu?
— Post Samburu ne estas montoj kaj estas nur ĝangalo kaj en ĝileonoj.
Per tio finiĝis ilia interparolo. Staĉjo pli kaj pli ofte pensis nun pri la granda vojaĝo al la oriento, memorante, kion diris Linde, ke oni povas tie renkonti arabojn el la apudbordaj regionoj, kiuj komercas per eburo, kaj eble ankaŭ misiajn ekspediciojn. Li sciis bone, ke tia vojaĝo por Nel estos ligita kun vico da teruraj penoj kaj novaj danĝeroj, sed li komprenis, ke ili ne povas dum la tuta vivo resti sur la monto de Linde kaj oni devos baldaŭ komenci la vojaĝon.
La plej konvena por tio estis la tempo post la pluva periodo, kiam la akvo ankoraŭ kovras infektajn kotaĵojn kaj troviĝas preskaŭ ĉie. La varmego sur la alta supraĵo ne estis turmenta; la noktoj estis tiel malvarmetaj, ke dum la dormado oni devis sin bone kovri. Sed en la ĝangalo malsupre estis jam rimarkeble pli varme kaj estis sciate, ke baldaŭ venos nemezurebla varmego. La pluvo nun malsekigis la teron jam malofte, kaj la akvonivelo en la rivero ĉiutage malaltiĝis. Staĉjo supozis, ke somere ĝi ŝanĝiĝas en unu el tiaj,khoroj", kiajn li ofte vidis en Libia dezerto kaj ke nur en la mezo de ĝia fluejo troviĝas mallarĝa akvostrio.
Tamen li prokrastis la vojaĝon de tago al tago. Sur la monto Linde ĉiuj sentis sin tiel bone, same la homoj kiel ankaŭ la bestoj! Nel liberiĝis ne sole de la febro, sed ankaŭ de la anemio, Staĉjo neniam suferis pro kapdoloro; la haŭto de Kali kaj Mea komencis brili kiel malhela atlaso, Nasibu aspektis kvazaŭ melono, iranta sur maldikaj piedoj, kaj King grasiĝis ne malpli ol la ĉevaloj kaj la azeno. Staĉjo sciis bone, ke tian duan,insulon" en la ĝangalmaro ili ne plu trovos ĝis la fino de sia vojaĝo. Kaj kun timo li rigardis la estontecon, kvankam ili havis nun grandegan helpon kaj ĉiuokaze ankaŭ defendon flanke de King.
Tiamaniere, antaŭ ol ili komencis pretiĝi al la vojaĝo, pasis ankoraŭ tuta semajno. En liberaj momentoj, kiam ili ne faris pakaĵojn, ili ne ĉesis flugigi flugdrakojn kun la sciigo, ke ili iras orienten, al ia lago kaj al la oceano. Kaj ili plu flugigis ilin pro tio, ke venis forta, uragan-simila, okcidenta vento, kiu forkaptis kaj portis ilin al la montaro kaj trans ĝin. Por ŝirmi Nel'on kontraŭ la varmego, Staĉjo faris el restaĵoj de la tendo palankenon, en kiu la knabineto devis sidi sur la elefanto. Post kelkaj provoj King alkutimiĝis al tiu negranda pezaĵo, kiel ankaŭ al la fiksado de la palankeno sur ĝia dorso helpe de fortaj palmŝnuroj. Tiu ŝarĝo estis cetere plumeto kompare kun aliaj, per kiuj oni intencis ĝin ŝarĝi kaj per kies apartigo kaj alligado estis okupataj Kali kaj Mea.
La malgranda Nasibu ricevis la komision sekigi bananojn kaj disfroti ilin inter du plataj ŝtonoj je faruno. En la deŝirado de la pezaj fruktofaskoj helpis lin ankaŭ King, ĉe kio ili ambaŭ tiom manĝis, ke baldaŭ apud la kabanoj mankis tute la bananoj. Pro tio ili devis iri al alia plantejo, situanta ĉe la kontraŭkuŝanta ekstremo de la plataĵo. Saba, kiu havis nenion por fari, akompanis ilin plej ofte en tiuj ekskursoj.
Sed Nasibu preskaŭ pagis sian fervoron per sia vivo, aŭ almenaŭ per mallibero unika en sia speco. Ĉar okazis, ke foje, kolektante bananojn ĉe la rando de kruta abruptaĵo, li ekvidis subite en rokobreĉo ian strangan vizaĝon. Ĝi estis kovrita per nigraj bestharoj, palpebrumis al li per la okuloj kaj montris kvazaŭ en rideto siajn blankajn kojndentojn. En la unua momento la knabo preskaŭ ŝtoniĝis pro teruro, kaj poste li komencis forkuri el ĉiuj fortoj.
Tamen, antaŭ ol li kuris dekkelkajn paŝojn, vila brako ĉirkaŭprenis kaj suprenlevis lin, kaj noktonigra monstro komencis forkuri kun li al la abismo.
Feliĉe, la giganta simio forkaptinta la knabon, povis kuri nur sur siaj du piedoj, pro kio Saba, kiu estis proksime al la loko, kuratingis ĝin facile kaj dronigis siajn kojndentojn en ĝian dorson. Komenciĝis terura batalo, en kiu la hundo, malgraŭ sia giganta kresko kaj forto, estus certe venkita, ĉar gorilo (Goriloj loĝas en la arbaroj de la okcidenta Afriko, sed Livingston renkontis ilin ankaŭ en la orienta Afriko. Ili kaptas ofte infanojn. La gorilo en la orienta Afriko estas malpli furioza ol tiu en la okcidenta, ĉar vundita ĝi ne mortigas la pafiston, sed kontentiĝas pri la formordo de liaj fingroj) venkas eĉ leonon. Sed simioj ĝenerale ne kutimas lasi la kaptaĵon, eĉ se temus pri perdo de libereco kaj vivo. La gorilo, kaptita de malantaŭe, ne povis facile atingi la hundon, sed kaptinte ĝin je la nuko per la maldekstra mano, jam suprenlevis ĝin, kiam neatendite la tero ektremis sub pezaj paŝoj — alkuris King.
Sufiĉis unu facila ekbato per la rostro, ke la terura,arbara diablo", kiel nomas ĝin la negroj, falu teren kun tute frakasita kranio kaj nuko. Sed por pli granda certeco aŭ pro denaska koleremo, King alnajlis ĝin ankoraŭ per sia kojndento al la tero kaj eĉ poste ne ĉesis venĝi ĝis Staĉjo, maltrankviligita per la muĝado kaj hurlado, alkuris kun la pafilo flanke de la kabanoj kaj ordonis al ĝi ĉesigi la venĝon.
La gorilo kuŝis nun en flako de sango, kiun ŝmace trinkis Saba kaj kiu ruĝiĝis sur la kojndentoj de King. Grandega ĝi kuŝis, montranta la sklerojn de siaj okuloj kaj la kojndentojn, terura ankoraŭ, kvankam jam senviva. La elefanto trumpetis triumfe, kaj pala pro teruro Nasibu rakontis al Staĉjo, kio okazis. Ĉi tiu pripensis dum momento, ĉu ne venigi ĉi tien Nel'on por montri al ŝi tiun monstran simion, sed li rezignis pri tiu intenco, ĉar subite kaptis lin iu stranga timego.
Nel ja ofte promenis sola tra la,insulo", do ankaŭ ŝi povis renkontiĝi kun simila okazintaĵo. Montriĝis do, ke la monto Linde tute ne estis sekura ŝirmejo, kiel oni komence opiniis.
Staĉjo revenis hejmen kaj tuj rakontis al Nel la akcidenton, kaj ŝi aŭskultis lin kun scivolo kaj timo, malfermante larĝe siajn okulojn kaj ripetante kelkfoje:
— Vidu, Staĉjo, kio do okazus sen King?
— Vere! — kun tia vartistino oni povas ne timi pri la infano, pro tio ĝis ni elveturos, ne eliru eĉ unu paŝon sen ĝi.
— Kaj kiam ni elveturos?
— La provizaĵoj estas jam pretigitaj, la ŝarĝaĵoj dividitaj, do oni devas nur ŝarĝi la bestojn kaj ni povos ekiri eĉ morgaŭ.
— Al la paĉjoj!
— Se Dio permesos — respondis Staĉjo serioze.
Sed ili ekiris nur kelkajn tagojn post tiu interparolo. La ekmarŝo okazis ĉe la tagiĝo je la sesa horo post mallonga preĝo, en kiu ili rekomendis sin varme al Dio. Fronte rajdis sur ĉevalo Staĉjo, kiun antaŭiris nur Saba. Post li majeste paŝis King, svingante per la oreloj kaj portante sur sia giganta dorso la tolan palankenon, en kiu sidis Nel kun Mea; poste sekvis unu post la alia la ĉevaloj de Linde, kunligitaj per longa palmŝnuro kaj portantaj multajn pakaĵojn. La karavanon fermis la malgranda Nasibu, rajdanta sur la azeno, grasiĝinta samgrade kiel li mem. Pro la frua horo la varmego komence ne estis dolorige sentebla, kvankam la tago estis sennuba kaj de trans la montaro Karamojo majeste leviĝis la suno, vualita per nenia nubeto. Sed orienta bloveto mildigis la ardon de ĝiaj radioj. De tempo al tempo leviĝis eĉ sufiĉe forta vento, sub kies spiro kuŝiĝis la herbaro, kaj la tuta ĝangalo ondis kvazaŭ maro. Post abundaj pluvoj ĉia kreskaĵo kreskis tiel abunde, ke precipe en malpli altaj lokoj en la herboj malaperis ne sole la ĉevaloj, sed eĉ la elefanto, tiel ke super la balancanta verda supraĵo oni vidis nur la blankan palankenon, kiu ŝoviĝis antaŭen kiel ŝipo sur lago. Post unuhora marŝo sur negranda seka altaĵo situanta oriente de la monto Linde ili trafis grandegajn kardojn, kun trunketoj same dikaj kiel arbetoj kaj kun floroj same grandaj kiel homa kapo. Sur la deklivoj de iuj montetoj, kiuj de malproksime ŝajnis esti nudaj, ili vidis erikojn altajn je ok metroj. Aliaj kreskaĵoj, kiuj en Eŭropo apartenas al la plej etaj, alprenis ĉi tie dimensiojn konformajn al la kardoj kaj erikoj, kaj grandegaj apartaj arboj, leviĝantaj super la ĝangalo, aspektis efektive kiel preĝejoj. Precipe figoarboj, nomataj,daro", kies plorantaj branĉoj, tuŝinte la teron, ŝanĝiĝas en novajn trunkojn, kovris grandegajn spacojn, tiel ke ĉiu arbo formis kvazaŭ apartan arbetaron.
La regiono, vidata de malproksime, ŝajnis esti unu arbaro; tamen de proksime montriĝis, ke grandaj arboj kreskas en distanco de dekkelkaj, ofte de kelkdekaj paŝoj unu de la alia. En la norda parto oni vidis ilin eĉ tre malmulte kaj la regiono alprenis la karakteron de montara stepo, kovrita per ebena ĝangalo, super kiu elstaris nur ombrelformaj akacioj. Herboj estis tie pli verdaj, malpli grandaj kaj videble pli bonaj kiel paŝtaĵo, ĉar Nel de sur la dorso de King kaj Staĉjo de sur altaĵo, sur kiun li rajdis, vidis tiel grandajn arojn da antilopoj, kiajn ili ĝis nun nenie renkontis. Ili paŝtis sin aparte aŭ intermiksitaj: gnuoj, pufu-antilopoj, arieloj, antilopoj-bovinoj, bubaloj, saltantilopoj kaj grandaj tragelafoj. Ne mankis ankaŭ zebroj kaj ĝirafoj. Je la vido de la karavano la aroj ĉesis sin paŝti, levis la kapojn kaj, movante la orelojn, rigardis la blankan palankenon kun eksterordinara mirego, post kio ili fulmrapide forkuris ĉiudirekte; kurinte kelkcent paŝojn, ili ree haltis, ree rigardis tiun nekonatan objekton, ĝis fine, trankviliginte sian scivolon, ili komencis paŝti sin kviete. De tempo al tempo antaŭ la karavano saltleviĝis rinocero kun bruo kaj krako, sed malgraŭ sia malhezitema naturo kaj preteco al atakado de ĉio, kio nur aperos antaŭ ĝiaj okuloj, ĝi forkuris hontinde je la vido de King, kiun nur la ordono de Staĉjo povis reteni de postkurado.
La afrika elefanto malŝatas la rinoceron kaj, se ĝi trovos ĝian freŝan spuron, tiam, fidinte sian potencan forton, ĝi sekvas ĝin, ĝis ĝi atingos tiun kontraŭulon kaj batalvenkos ĝin preskaŭ ĉiam plensukcese. Al King, kiu certe jam venkis ne nur unu en sia vivo, ne estis facile dekutimiĝi de tio, sed ĝi estis tiel malsovaĝiĝinta kaj tiel ĝi kutimis opinii Staĉjon sia reganto, ke ekaŭdinte lian voĉon kaj rimarkinte liajn minace rigardantajn okulojn, ĝi tuj mallevis sian suprenlevitan rostron, kunmetis siajn orelojn kaj iris plu trankvile. Envere Staĉjo tre deziris vidi la batalon de tiuj du gigantuloj, sed li timis pri Nel. Se la elefanto komencus galopegi, la palankeno povus disfali kaj, kio estus pli malbona, la giganta besto povus per ĝi alkroĉi al iu arbobranĉo, kaj tiam la vivo de Nel estus en granda danĝero. Staĉjo sciis laŭ priskriboj de ĉasado, kiujn li legis jam en Port-Saido, ke la ĉasantoj je tigroj en Hindujo pli ol la tigrojn timas tion, ke la elefanto en paniko aŭ postkuro puŝos per la tureto kontraŭ arbo. Fine la galopado mem de la gigantulo estas tiom peza, ke similan rajdon neniu povus pli longe elteni sen malutilo al sia sano.
Sed aliflanke la ĉeesto de King forigis multajn danĝerojn. Koleremaj kaj aŭdacaj bubaloj, kiujn ili renkontis tiun tagon rapidantaj al la malgranda lageto, kie kutimis kolektiĝi vespere ĉiu ĉirkaŭaĵa besto, forkuris je ĝia vido kaj, ĉirkaŭirinte la tutan lageton, trinkis de la alia flanko. King, alligita nokte je la malantaŭa piedego al la arbo, gardis la tendon, en kiu dormis Nel; ĝi estis gardo tiel certa, ke Staĉjo ja ordonis bruligi la fajron, sed opiniis tute malbezone ĉirkaŭi la tendon per zeribo, kvankam li sciis, ke en la ĉirkaŭaĵo, kie estas tiom multe da antilopoj, ne povas manki leonoj.
Efektive okazis en la sama nokto, ke kelkaj el ili komencis muĝi inter grandegaj juniperoj (Juniperoj en Abisenujo kaj en la montaro de Karamojo atingas 50 metrojn da alteco), kiuj kreskis sur la deklivoj de montetoj. Malgraŭ la flamanta fajro, leonoj, allogitaj per la odoro de la ĉevaloj, alproksimiĝis al la tendaro, sed kiam fine King ne volis plu aŭdi iliajn voĉojn kaj subite en la nokta silento aŭdiĝis kvazaŭ tondro ĝia minaca,baritus" (,baritus" — tiel la romanoj nomis la kanton aŭ la militkrion de la legioj kaj germanoj, kaj ankaŭ la muĝon de elefantoj) — ili tuj silentis, kompreninte videble, ke estas pli bone ne kontaktiĝi kun tia potenculo. La infanoj dormis do dum la restinta parto de la nokto bonege kaj nur dum la tagiĝo ili ekiris plu.
Sed por Staĉjo komenciĝis denove la zorgoj kaj maltrankviloj. Unue li rimarkis, ke ili vojaĝas malrapide kaj ke ili ne povos trapasi pli multe ol dek kilometrojn tage. Tiamaniere antaŭeniĝante, ili povus post unu monato atingi la limon de Abisenujo. Sed ĉar Staĉjo decidis en ĉio iri laŭ la konsilo de Linde, kaj Linde asertis kategorie, ke al Abisenujo ili ne povos traiĝi, restis al ili nur la vojo al la oceano. Sed, laŭ la prikalkuloj de la sviso, de la oceano dividis ilin pli ol mil kilometroj, kaj en la rekta linio, ĉar al la pli sude situanta Mombasso estis ankoraŭ pli malproksime, la tuta vojaĝo devus daŭri pli ol tri monatojn. Staĉjo pensis kun timo, ke tio signifas tri monatojn da penoj, malfacilaĵoj kaj danĝeroj flanke de negraj gentoj, kiujn ili povus renkonti. Ili estis ankoraŭ en la senhoma lando, el kiu la loĝantaron elpelis la variolo kaj famoj pri kruelaĵoj de la derviŝoj.
Sed Afriko estas ĝenerale multeloĝata, do ili devis pli aŭ malpli frue eniri la regionojn, kiuj estis loĝataj de nekonataj gentoj, regataj, kiel kutime, de sovaĝaj kaj kruelaj reĝetoj. Estis do en tiaj cirkonstancoj vere malfacile konservi la vivon kaj liberon.
Staĉjo simple esperis, ke se ili trafos la genton Va-hima, li povos ekzerci en la pafado kelkdekojn da batalantoj kaj poste li inklinigos ilin per grandaj promesoj, ke ili akompanu lin ĝis la oceano. Sed Kali havis nenian imagon pri tio, kie loĝas Va-hima, kaj Linde, kiu iom aŭdis pri ili, povis ankaŭ nek indiki la vojon al ili, nek diri precize la regionon de ili okupitan. Linde menciis pri iu granda lago, pri kiu li sciis nur el rakontoj, kaj Kali asertis tutcerte, ke ĉe la unua flanko de ĉi tiu lago, kiun li nomis Bassa-Narok, loĝas Vahima, ĉe la alia Samburu. Staĉjon turmentis tio, ke en la geografio de Afriko, kiun en la lernejo en Port-Saido oni instruis tre detale, estis nenia mencio pri tia lago. Se parolus al li pri ĝi nur Kali, li supozus, ke tio estas Vikoria-Nianza, sed ne povis tiamaniere erari Linde mem, kiu iris ĝuste de Viktoria norden, laŭlonge de la montaro Karamojo. Ankaŭ el informoj ricevitaj de la tieaj loĝantoj, li konkludis, ke tiu mistera lago kuŝas pli malproksime al oriento kaj nordo. Staĉjo ne sciis, kion pensi pri ĉio ĉi, kaj aliflanke li timis, ke li povus tute ne trafi la lagon kaj la genton Va-hima. Li timis ankaŭ sovaĝajn gentojn, senakvajn ĝanĝalojn, netraireblajn montojn, la cecean muŝon, kiu mortigas la bestojn, li timis ankaŭ la beriberon (dormomalsanon), la febron por Nel, varmegojn, kaj tiujn nemezureblajn teritoriojn, kiuj dividis ilin ankoraŭ de la oceano.
Sed post la forlaso de la monto Linde restis al ili nenio alia ol iri antaŭen, ĉiam orienten kaj orienten. Linde ja diris, ke tio estas vojaĝo super la fortoj eĉ de sperta kaj energia vojaĝanto. Sed Staĉjo akiris jam multan sperton, kaj se temis pri energio, li decidis eligi el si tiom da inventemo, kiom nur necesos, por ŝpari la fortojn de Nel.
Do li decidis vojaĝi nur de la sesa horo matene ĝis la deka antaŭtagmeze, kaj la duan etapon, de la tria ĝis la sesa vespere, t.e. ĝis la sunsubiro, fari nur tiam, se ili ne trovus akvon dum la unua etapo.
Intertempe, ĉar pluvis tre abunde dum la,massiko", ili ĉie trovis akvon. Lagetoj, formataj per pluvegoj en valoj, estis ankoraŭ bone plenigitaj, kaj de la montaro malsuprenfluis tie ĉi kaj tie riveretoj, en kiuj estis akvo kristala kaj malvarma. La banado en tiu akvo estis bonega kaj krom tio tute sendanĝera, ĉar krokodiloj loĝas nur en pli grandaj akvoj, kie ne mankas fiŝoj, kiuj estas ilia kutima nutraĵo. Sed Staĉjo ne permesis al la knabineto trinki la akvon nekuirita, kvankam li heredis de Linde bonegan filtrilon, kies funkciado plenigis la negrojn ĉiam per mirego. Kali kaj Mea, vidante, kiel la filtrilo enmetita en malklaran, blankan akvon, tralasas en la kolektujon nur tute puran kaj travideblan, kuŝis pro ridego kaj batis per la manplatoj siajn genuojn, signo de mirego kaj ĝojo.
Ĝenerale la vojaĝo iris en la komenco facile. Ili havis de Linde sufiĉe grandajn provizojn da kafo, teo, sukero, buljono, diversaj konservaĵoj kaj ĉiuspecaj medikamentoj. Staĉjo ne bezonis ŝpari la pakaĵojn, ĉar ili estis pli multaj, ol ili povis kunpreni; ne mankis ankaŭ diversaj iloj, ĉiuspecaj armiloj, kiuj ĉe renkontiĝo kun negroj povis esti tre utilaj. La lando estis fruktodona; ĉasaĵo, t.e. freŝa viando, ĉie abundis. Same la fruktoj. Tie ĉi kaj tie en malaltaĵoj oni povis trovi kotaĵojn, sed ili estis ankoraŭ kovritaj per akvo, do ne infektantaj la aeron per malutilaj miasmoj. Moskitoj, kiuj infektas je febro, ne estis sur la altaĵoj. La varmego de la deka matene ja iĝis neeltenebla, sed la malgrandaj vojaĝantoj haltis dum tiuj,blankaj horoj" en la profunda ombro de grandaj arboj, tra kies densaĵo povis traiĝi neniu sun-radio. La sanstato de Nel, de Staĉjo kaj de la negroj estis bonega.
En la kvina tago de la vojaĝo Staĉjo rajdis sur King kune kun Nel, ĉar ili trafis larĝan zonon de akacioj, kiuj kreskis tiel dense, ke la ĉevaloj povis iri nur laŭ la vojstrio farita de la elefanto. La horo estis frua, la mateno serena kaj rosabunda. La infanoj interparolis pri la vojaĝo kaj pri tio, ke ĉiu tago tamen alproksimigas ilin al la oceano kaj al la patroj, al kiuj ili ambaŭ ĉiam tre sopiris. De post la tempo de ilia forkapto el Fajumo tio estis neelĉerpebla objekto de ĉiuj interparoloj, kiuj kortuŝis ilin ĉiam ĝislarme. Kaj ili ripetis konstante la samon: ke la paĉjoj supozas, ke ili jam ne plu vivas, aŭ ke ili pereis poreterne — kaj ili ambaŭ ĉagreniĝas kaj, spite de la espero, sendas arabojn al Kartumo por informoj, kaj ili estas jam malproksimaj, ne sole de Kartumo, sed ankaŭ de Faŝodo, kaj post kvin tagoj ili estos ankoraŭ pli malproksimaj — kaj poste denove ankoraŭ pli malproksimaj, ĝis fine ili atingos la oceanon, aŭ antaŭe jam aliajn lokojn, de kie oni povos sendi depeŝon. En la tuta karavano la ununura persono, kiu sciis, kio ilin ankoraŭ atendas, estis Staĉjo; Nel kontraŭe estis plej profunde konvinkita, ke ne ekzistas en la mondo afero, kiun,Stes" ne scipovus solvi, kaj ŝi estis tute certa, ke li kondukos ĝin ĝis la fino. Do, antaŭirante la okazaĵojn, ŝi imagis en sia malgranda kapeto, kio estos, kiam alvenos la unua informo pri ili — kaj babilante kvazaŭ birdeto, ŝi rakontis tion al Staĉjo.,Sidas — ŝi diris — la paĉjoj en Port-Saido kaj ploras, — kaj jen eniras,boy" kun depeŝo. Kio estas tio? Mia aŭ via paĉjo malfermas ĝin, rigardas la subskribon kaj legas:,Staĉjo kaj Nel". Ho, kiom granda estos ilia ĝojo! Ili tuj eksaltos, por veturi renkonte al ni! Regos granda ĝojo en la tuta hejmo — la paĉjoj ĝojegos kaj ĉiuj ĝojos — kaj oni laŭdos vin — kaj ili alveturos — kaj mi ĉirkaŭprenos forte paĉjon je la kolo kaj poste ni estos ĉiam kune… kaj…"
Kaj finiĝis per tio, ke ŝia mentoneto komencis skuiĝi, la belegaj okuletoj ŝanĝiĝis en du fontanojn, kaj fine ŝi apogis sian kapeton sur la brako de Staĉjo kaj ploris, ploris pro bedaŭro, pro sopiro kaj ĝojo je la penso pri la okazonta renkontiĝo. Kaj Staĉjo, flugante per la pensoj en la estontecon, divenis, ke la patro estos fiera pri li, ke li diros al li:,Vi distingiĝis, kiel decis por polo" — kaj granda kortuŝo kaptis lin, kaj en la koro naskiĝis sopiro, fervoro kaj nefleksebla, kiel ŝtalo, kuraĝo.,Mi devas nepre — li diris al si mem — savi Nel'on, mi devas ĝisvivi tiun feliĉan momenton". Kaj tiam ankaŭ al li ŝajnis, ke ne ekzistas tiaj danĝeroj, kiujn li ne povus venki, nek tiaj malhelpoj, kiujn li ne povus disrompi.