158666.fb2 Tra dezerto kaj praarbaro - читать онлайн бесплатно полную версию книги . Страница 5

Tra dezerto kaj praarbaro - читать онлайн бесплатно полную версию книги . Страница 5

La antaŭkristnaskan vesperon kaj la unuan festotagon pasigis la infanoj parte je diservo, parte je la pririgardado de la ricevitaj donacoj kaj je la dresado de Saba. La nova amiko montriĝis kapabla kaj komprenema super ĉia atendo. Tuj la unuan tagon ĝi ellernis doni la piedon, alporti poŝtukojn, kiujn ĝi tamen ne redonis senreziste — kaj ĝi komprenis, ke lavi per sia lango la vizaĝon de Nel ne apartenas al ĝentilagoj ĝiaflanke. Nel, tenante la fingron sur la nazeto, donis al ĝi diversajn instruojn, kaj ĝi, jesante per la vost-svingado, konigis al ŝi tiamaniere, ke ĝi aŭskultas kun deca atento kaj prenas en konsideron. Dum la promenadoj tra la sablaj placoj en la urbo la gloro de Saba kreskis ĉiuhore, kaj eĉ, kiel ĉiu gloro, komencis havi malagrablajn sekvojn, ĉar ĝi amasigis tutajn arojn da arabaj infanoj. Komence ili tenis sin en certa distanco, tamen iom post iom kuraĝigitaj pro la mildeco de la „monstro", ili proksimiĝis pli kaj pli, kaj fine ili plenigis la placojn antaŭ la tendoj, ke oni ne povis libere moviĝi. Krom tio, ĉar ĉiu araba infano de mateno ĝis nokto suĉas sukerkanon, apud la infanoj svarmas ĉiam multega nombro da muŝoj, kiuj tedaj per si mem, estas ankaŭ danĝeraj, ĉar ili disportas infektaĵojn de egipta okul-inflamo. La servistaro penis tiukaŭze dispeli la infanojn, sed Nel ĉiam defendis ilin, kaj krom tio ŝi disdonis al la plej junaj „helou" (dolĉaĵojn), kio havigis al ŝi ilian grandan amon, sed samtempe ankaŭ pligrandigis ilian nombron.

Post tri tagoj komenciĝis la komunaj ekskursoj, parte per etŝpuraj fervojoj, da kiuj la angloj konstruis multe en Medinet-el-Fajum, parte sur azenoj, kaj kelkfoje ankaŭ sur kameloj. Montriĝis, ke en la laŭdoj koncerne al tiuj bestoj flanke de Idriso, ja estis multe da troigo, ĉar ne sole al fazeoloj, sed ankaŭ al homoj ne estis facile teni sin en la seloj. Sed estis vere, ke la kameloj apartenis efektive al la genro „hegin" (rajdbestoj) kaj ĉar oni nutris ilin bone per maizo (propra aŭ siria), iliaj ĝiboj estis grasaj kaj ili montris tiom da kuremo, ke oni devis ilin reteni. La sudananoj Idriso kaj Gebhro havigis al si, malgraŭ la sovaĝa brilo de iliaj okuloj, la fidon kaj korojn de la societo, kaj tio pro sia granda servemo kaj eksterordinara zorgemo rilate al Nel. Gebhro havis ĉiam kruelan kaj iom bestan fizionomion, sed Idriso, kompreninte bladaŭ, ke tiu malgranda personeto estas la okulo en la kapo de la tuta societo, deklaris ĉe ĉiu okazo, ke li pli zorgas pri ŝi ol pri sia „propra animo". S-ro Rawlison divenis, ke pere de Nel Idriso volas celi lian poŝon, sed opiniante samtempe, ke ne estas homo en la mondo, kiu ne devus ekami lian solan filineton, li estis danka al li kaj ne avaris „bakŝiŝojn" (trinkmonon).

Dum kvin tagoj la societo vizitis la ruinojn de la antikva Krokodilopoliso, kiuj situas proksime al la urbo, kie la egiptanoj iam kultis idolon nomitan Sebak, kiu havis homan figuron kaj krokodilan kapon. La sekva ekskurso estis al la piramido de Hanaro kaj al labirint-restaĵoj, kaj la plej longa kaj tuta sur kameloj ĝis la lago Karoun. Ĝia norda bordo estas nura dezerto, sur kiu krom ruinoj de malnovaj egiptaj urboj estas neniu vivosigno. Kontraŭe suden tiriĝas fruktodona, impona lando kaj sur la bordoj, kovritaj per eriko kaj kano, svarmas pelikanoj, flamingoj, ardeoj, sovaĝaj anseroj kaj anasoj. Tie Staĉjo trovis bonegan okazon demonstri la trafecon de siaj pafoj, same el ordinara pafilo kiel ankaŭ el la angla apogpafilo. Ili estis tiel eksterordinaraj, ke post ĉiu pafo aŭdiĝis mirigita ŝmacado de Idriso kaj de la arabaj remistoj, kaj la falantajn en la akvon birdojn akompanis ĉiam ekkrioj: Bismillah kaj Maŝallah!

La araboj certigis, ke sur la dezerta bordo estas multaj lupoj kaj hienoj kaj, ke, submetinte sekrete kadavriĝintan ŝafon, oni povas certe renkontiĝi kun ili. Kaŭze de tiuj asertoj, s-ro Tarkowski kaj Staĉjo pasigis du noktojn en la dezerto apud la ruinoj de Dine. Sed la unuan submetitan ŝafon forŝtelis beduenoj tuj post ilia foriro, kaj la dua allogis nur laman ŝakalon, kiun mortpafis Staĉjo. La plua ĉasado devis esti ĉesigita, ĉar por ambaŭ inĝenieroj alvenis la tempo elveturi por la kontrolo de la akvo-laboroj ĉe Bahr-Jussef, en la ĉirkaŭaĵo de El-Lahum en sud-orienta direkto de Medinet.

S-ro Rawlison atendis malpacience la alvenon de s-ino Olivier. Malfeliĉe anstataŭ ŝi alvenis la letero de la kuracisto kun la sciigo, ke la iama erizipelo en la vizaĝo efektive renoviĝis pro la piko de la skorpio, kaj ke la malsanulino dum pli longa tempo ne povos forlasi Port-Saidon. La situacio fariĝis vere embarasa. Kunpreni la infanojn, la maljunan Dinah, la tendojn kaj la tutan servistaron estis neeble, ĉefe pro tio, ke la inĝenieroj devis esti hodiaŭ ĉi tie, morgaŭ aliloke, kaj ili povis ankaŭ ricevi la komision viziti la grandan kanalon „Ibrahimo". Tial post mallonga interkonsiliĝo s-ro Rawlison decidis lasi Nel'on sub la zorgo de la maljuna Dinah kaj Staĉjo, kaj sub la protekto de la itala konsul-agento kaj la loka „mudiro" (guberniestro), kun kiu li antaŭe konatiĝis. Li promesis ankaŭ al Nel, al kiu ne estis facile disiĝi de la patro, ke el ĉiuj pli proksimaj lokoj li kaj s-ro Tarkowski vizitos Medinet, aŭ, se troviĝos io vidinda, ili vokos la infanojn al si.

— Ni kunprenas Ĥamison — li daŭrigis — kiun ni okaze sendos por venigi vin. Dinah ĉiam akompanu Nel'on, sed ĉar Nel gvidas ŝin laŭ sia plaĉo, do vi, Staĉjo, zorgu pri ili ambaŭ.

— Vi povas esti certa — respondis Staĉjo — ke mi gardos Nel'on kiel mian propran fratinon. Ŝi havas Saban, kaj mi la pafilon, do iu provu malutili al ŝi…

— Ne temas pri tio — diris s-ro Rawlison. — Mi opinias, ke Saba kaj la pafilo tute ne estos al vi bezonaj. Vi estu tiel bona kaj gardu ŝin nur kontraŭ la laciĝo, kaj samtempe atentu, ke ŝi ne malvarmumu. Mi petis la konsulon, ke li tuj venigu la kuraciston el Kairo por la okazo, ke ŝi ne fartus bone. Ĥamison ni sendos por informoj kiel eble plej ofte. Ankaŭ la mudiro vizitos vin. Mi esperas, ke nia foresto neniam daŭros tro longe.

Ankaŭ s-ro Tarkowski ne ŝparis admonojn por Staĉjo. Li klarigis al li, ke Nel ne bezonos lian defendon, ĉar en Medinet, kiel ankaŭ en la tuta provinco El-Fajum, estas nek sovaĝuloj, nek sovaĝaj bestoj. Pensi pri io simila estus ridindaĵo kaj ne inda al knabo, kiu fariĝos bladaŭ dekkvarjara. Do li devas esti nur zorgema kaj atenta, ne devas entrepreni sola, kaj tiom malpli kun Nel iajn ekskursojn, precipe sur kameloj, sur kiuj la rajdado ĉiam estas tre laciga.

Sed Nel, aŭdinte tion, faris tiel malgajan mieneton, ke s-ro Tarkowski devis ŝin tuj trankviligi.

— Certe jes, — li diris, karesante ŝian hartufeton — vi rajdados sur kameloj, sed en nia ĉeesto, aŭ vojaĝante al ni, se ni sendos por vi Ĥamison.

— Kaj ni solaj rajtas fari neniajn ekskursojn, eĉ tiom mallongajn, tiom etajn? — demandis la knabineto.

Kaj ŝi komencis montri per fingreto, pri kiom etaj ekskursoj temas. Paĉjoj fine konsentis, kondiĉe ke ili okazos sur azenoj, ne sur kameloj — kaj ne al la ruinoj, kie estas facile fali en kiun ajn truon, sed sur vojoj al la proksima kamparo kaj transurbaj ĝardenoj. Dragomano kun alia servistaro de Cook estis ĉiam akompanonta la infanojn.

Post tio la du pli aĝaj sinjoroj elveturis ne malproksimen, sed nur al Hamaret-el-Makta, kaj post dek horoj ili revenis hejmen al Medinet ankoraŭ antaŭ la nokto. Tio ripetiĝis dum kelkaj tagoj, ĝis ili finis la kontrolon de la plej proksimaj laboroj. Poste, kiam ili estis devigitaj kontroli la pli malproksimajn terenojn, Ĥamiso alveturadis nokte kaj kunprenadis frumatene Staĉjon kaj Nel'on al tiuj urbetoj, en kiuj la patroj volis al ili montri ion vidindan. La infanoj pasigis la pli grandan parton de la tago kun siaj paĉjoj, kaj antaŭ la sunsubiro ili revenis al Medinet, al siaj tendoj. Estis tamen tagoj, en kiuj Ĥamiso ne venis kaj tiam Nel, malgraŭ la akompano de Staĉjo kaj Saba, en kiu ŝi trovis pli kaj pli novajn ecojn, atendis sopire la senditon. Tiamaniere pasis la tempo ĝis la festo de la Tri Reĝoj, kiam la du inĝenieroj revenis hejmen al Medinet.

Post du tagoj ili denove forveturis, deklarinte, ke ili forestos ĉifoje pli longan tempon kaj ke espereble ili atingos Beni-Suef, kaj de tie veturos al El-Fachen, kie komenciĝas la samnoma kanalo kondukanta malproksimen al la sudo laŭlonge de Nilo.

Granda do estis la mirego de la infanoj, kiam la trian tagon, antaŭ la tagmezo, Ĥamiso aperis en Medinet. Kiel unua renkontis lin Staĉjo, kiu estis tiam sur paŝtejo, por observi la paŝtiĝantajn kamelojn. Ĥamiso parolis kun Idriso kaj sciigis Staĉjon, ke li tuj venos al la tendoj por kunpreni lin kaj Nel'on, kiuj estas veturontaj al siaj patroj. La knabo ekkuris tuj kun la bona sciigo al Nel, kiu ludis kun Saba antaŭ la tendo.

— Ĉu vi scias! Alvenis Ĥamiso! — li kriis jam de malproksime.

Kaj Nel komencis tuj salteti, tenante ambaŭ piedojn kune, kiel tion faras knabinoj saltantaj kun la ŝnuro.

— Ni veturos! Ni veturos!

— Jes! Ni veturos malproksimen.

— Kaj kien? — demandis Nel, disŝovante per la maneto hartufon, kiu kovris ŝiajn okulojn.

— Mi ne scias. Ĥamiso diris, ke li baldaŭ venos al ni kaj klarigos ĉion.

— Kaj de kie vi scias, ke malproksimen?

— Ĉar mi aŭdis, kiel Idriso diris, ke li mem kaj Gebhro ekiros tuj kun la kameloj. Tio signifas, ke ni veturos per fervojo kaj renkontos la kamelojn tie, kie estos la paĉjoj, kaj de kie ni aranĝos certe ekskursojn.

Pro la ĉiamaj saltetoj la hartufo kovris denove ne sole la okulojn, sed ankaŭ la tutan vizaĝon de Nel, kaj ŝiaj piedoj resaltis de la tero, kvazaŭ ili estus el kaŭĉuko.

Post kelkaj minutoj alvenis Ĥamiso kaj salutis ilin ambaŭ.

— Khanage (sinjorido) — li diris al Staĉjo — ni veturas post tri horoj per la unua vagonaro.

— Kien?

— Al El-Gharak-el-Sultani, kaj de tie kune kun la pli aĝaj sinjoroj sur kameloj al Wadi-Rajan.

La koro de Staĉjo ekbatis pro ĝojo, sed samtempe mirigis lin iom la vortoj de Ĥamiso. Li sciis, ke Wadi-Rajan estas granda tereno de sablaj montetoj, troviĝanta sur la Libia dezerto sude kaj sudokcidente de Medinet, sed la patro kaj s-ro Rawlison, elveturante, deklaris, ke ili ekiras en tute kontraŭa direkto, al Nilo.

— Kio okazis do? — demandis Staĉjo. — Ĉu mia patro kaj s-ro Rawlison ne estas en Beni-Suef, nur en El-Gharak?

— Tiel konvenis al ili — respondis Ĥamiso.

— Sed ili komisiis nin skribi al ili al El-Fachen.

— En ĉi tiu letero skribas la pli aĝa efendi, kial ili estas en El-Gharak.

Kaj dum kelka tempo li serĉis ĉe si la leteron, post kio li ekkriis:

— Ho Nabi! (profeto) — mi lasis la leteron en la sako ĉe la kamelgvidantoj. Mi kuras tuj por trafi Idrison kaj Gebhron antaŭ ilia forrajdo.

Kaj li ekkuris al la kamel-kondukistoj, kaj dume la infanoj kun Dinah komencis prepariĝi por la vojo.

Ĉar ili esperis pli longan ekskurson, Dinah enpakis kelkajn robetojn, iom da tolaĵo kaj pli varman superveston por Nel. Ankaŭ Staĉjo pensis pri si mem, kaj antaŭ ĉio li ne forgesis kunpreni la pafilon kaj pafaĵojn, esperante renkontiĝi inter la montetoj de Wadi-Rajan kun lupoj kaj hienoj.

Ĥamiso revenis nur post unu horo, sed tiel ŝvitanta kaj penspira, ke dum momento li eĉ ne povis paroli.

— Mi ne plu trovis la kamel-kondukistojn — li komencis paroli — kaj mi tute vane kuregis post ili. Sed ne gravas, ĉar ni trovos la leteron kaj ambaŭ sinjorojn en El-Gharak. Ĉu Dinah ankaŭ devas veturi kun ni?

— Kial ne?

— Estus pli bone, ke ŝi restu. La pli aĝaj sinjoroj nenion menciis pri ŝi.

— Sed ili deklaris ĉe sia forveturo, ke Dinah devas ĉiam akompani la fraŭlineton, do ŝi veturos nepre ankaŭ nun.

Ĥamiso kliniĝis, almetante la manplaton al la koro, kaj diris:

— Ni rapidu, sinjoro, ĉar alie nia katr (vagonaro) foriros.

La pakaĵo estis jam preta, do ili troviĝis ĝustatempe ĉe la stacidomo. La distanco de Medinet ĝis Gharak ne estas pli ol tridek kilometroj, sed la flanka fervojeto, kiu ligas tiujn lokojn, veturas malrapide kaj haltas tre ofte. Se Staĉjo estus sola, li sendube preferus rajdadon sur kamelo ol veturadon per fervojo, ĉar li elkalkulis, ke Idriso kaj Gebhro, ekirinte du horojn antaŭ la ekveturado de la vagonaro, estos pli frue en Gharak ol ili. Sed por Nel la vojo estus tro longa, do la malgranda prizorganto, kiu bone memoris la admonojn de ambaŭ patroj, ne volis, ke la knabineto laciĝu. Cetere la tempo de la veturado pasis tiel rapide, ke ili apenaŭ rimarkis, ke ili alvenis en Gharak.

La malgranda stacidomo, de kie la angloj kutime faras ekskursojn al Wadi-Rajan, estis tute malplena. Ili trovis nur kelkajn vualitajn virinojn, kiuj portis oranĝojn en korboj, du nekonatajn kamelistojn-beduenojn, krom tio Idrison kaj Gebhron kun sep kameloj, el kiuj speciale unu estis tre ŝarĝita. Sed nek s-ro Tarkowski, nek s-ro Rawlison estis ĉe la stacidomo.

Idriso klarigis la foreston de la sinjoroj tiamaniere:

— La pli aĝaj sinjoroj forveturis al la dezerto por starigi tendojn, kiujn ili alveturigis el Etsah, kaj ordonis al ni, ke ni sekvu ilin.

— Kaj kiamaniere ni trovos ilin inter la montetoj? — demandis Staĉjo.