158666.fb2
La doktoro estis miopulo, do li sendis al la tendo por kampa lorno. Poste li rigardis tra ĝi al la objekto montrita de la negroj — kaj granda miro montriĝis sur lia vizaĝo.
— Petu, ke la kapitano venu ĉi tien — li diris.
Sed antaŭ ol la negroj kuris al li, la kapitano aperis antaŭ la tendo, ĉar li volis iri ĉasi antilopojn.
— Rigardu, Glen — diris la doktoro, montrante per la mano supren.
La kapitano ankaŭ suprenlevis la kapon, metis la manon al la okuloj, por pli bone vidi, kaj ekmiris ne malpli ol la doktoro.
— Flugdrako! — li ekkriis.
— Jes, sed negroj ne lasas flugdrakojn, do de kie ĝi venas ĉi tien?
— Eble iu kolonio de blankuloj troviĝas en la ĉirkaŭaĵo aŭ iu misio?…
— La trian tagon la vento blovas de la okcidento, tio estas de terenoj nekonataj kaj verŝajne ne loĝataj, kiel ĉi tiu ĝangalo. Vi scias cetere, ke ĉi tie estas nek kolonioj, nek misioj.
— Tio estas vere interesa kaj atentinda…
— Oni devas nepre depreni tiun flugdrakon…
— Oni devas. Eble ni sciiĝos, de kie ĝi venas.
La kapitano donis la ordonon. La arbo estis kelkdek metrojn alta, sed la negroj suprengrimpis tuj ĝian pinton, deprenis singarde la malliberigitan flugdrakon kaj transdonis ĝin en la manojn de la doktoro, kiu, rigardinte ĝin, diris:
— Estas iaj surskriboj… Ni rigardu…
Kaj duonferminte la okulojn, li komencis legi. Subite lia vizaĝo ekŝanĝiĝis, liaj manoj ektremis.
— Glen, — li diris — prenu ĝin, tralegu kaj certigu min, ke mi ne ricevis sunfrapon kaj ke mi estas ĉe sanaj sentorganoj!
La kapitano prenis la bambuan kadreton, al kiu estis fiksita la folio, kaj li legis jenajn vortojn:
NELLY RAWLISON KAJ STANISLAO TARKOWSKI,
forsenditaj el Kartumo al Faŝodo,
kaj el Faŝodo kondukitaj orienten de Nilo,
elŝiriĝis el la manoj de la derviŝoj.
Post longaj monatoj da vojaĝo ili alvenis al lago,
situanta suden de Abisenujo.
Ili iras al la oceano.
Ili petegas tujan helpon.
Sur la rando de la folio troviĝis ankoraŭ la sekva aldono, alskribita per etaj literoj:
„Ĉi tiu flugdrako, laŭvice la kvindek-kvara, estas suprenlasita de sur la montoj ĉirkaŭantaj nekonatan en geografio lagon. Kiu trovos ĝin, donu informon al la Estraro de la Kanalo en Port-Saido, aŭ al kapitano Glen en Mombasso. — Stanislao Tarkowski".
Kiam la voĉo de la kapitano forsonis, ambaŭ amikoj komencis rigardi sin reciproke en silento.
— Kio tio estas? — demandis fine doktoro Clary.
— Mi ne fidas la okulojn! — respondis la kapitano.
— Tio ja ne estas iluzio?
— Ne!
— Tute klare estas skribita: „Nelly Rawlison kaj Stanislao Tarkowski".
— Kiel eble plej klare…
— Kaj ili povas esti ie en ĉi tiuj regionoj?
— Dio savis ilin, do verŝajne tiel estas.
— Dankon al Li por tio! — ekkriis la doktoro kun fervoro.
— Sed kie ilin serĉi?
— Ĉu nenio plu estas sur la flugdrako?
— Estas ankoraŭ kelkaj vortoj, sed en loko disŝirita de la branĉoj. Malfacile estas ilin deĉifri.
Ili ambaŭ klinis la kapojn super la folio kaj post pli longa esploro ili sukcesis trasilabi:
„La pluva sezono jam longe pasis for".
— Kion tio signifas? — demandis la doktoro.
— Tion, ke knabo perdis la tempo-kalkulon.
— Kaj tiamaniere li volis pli malpli signi la daton. Vi pravas. Do tiu flugdrako ne povas esti suprenlasita antaŭ longa tempo.
— Se tiel estas, ili ambaŭ povas troviĝi ne tro malproksime.
La incitita, interrompita interparolo daŭris ankoraŭ dum momento, post kio ili ambaŭ denove komencis esplori tiun dokumenton kaj diskuti aparte pri ĉiu skribita vorto. Tamen la afero ŝajnis al ili tiel neverŝajna, ke, se tio ne okazus en regionoj, kie tute ne estis eŭropanoj, je preskaŭ sescent kilometroj de la plej proksima bordo, la doktoro kaj la kapitano supozus, ke eble temas pri iu nematura ŝerco, kiun plenumis iuj eŭropanaj infanoj post tralego de la gazetoj priskribantaj la forkapton, aŭ de edukatoj de iu misio. Tamen malfacile estis ne kredi la okulojn: ili havis ja la flugdrakon en la mano, kaj la malmulte forviŝitaj surskriboj nigriĝis antaŭ ili distingeble.
Sed multaj aferoj ne estis klarigeblaj por ili. De kie la infanoj prenis la paperon por la flugiloj? Se ĝin liverus al ili iu karavano, tiuokaze ili certe aliĝus al ĝi kaj ne vokus pri belpo. Kial la knabo ne penis forkuri kune kun sia kamaradino al Abisenujo? Kial la derviŝoj forsendis ilin orienten de Nilo, en nekonatajn regionojn? Kiamaniere ili sukcesis elŝiriĝi el la manoj de la gardistoj? Kie ili kaŝiĝis? Pro kiu miraklo ili dum la longaj monatoj de la vojaĝo ne malsatmortis? ne fariĝis viktimoj de rabobestoj? kial ne murdis ilin sovaĝuloj? Al tiuj demandoj ili neniel povis trovi respondojn.
— Nenion mi komprenas, nenion mi komprenas, — ripetis doktoro Clary — tio estas nur Dia miraklo!