158666.fb2
— Aŭ ili liveros nin al la registaro, kiu tuj ordonos pendigi nin.
— Ne, Idriso. Vi sendube pendos, sed nur tiuokaze, se oni kaptos vin dum la forkurado. Kaj tio certe okazos. Sed, se vi mem reiros, neniu puno vin trafos kaj krom tio vi fariĝos riĉuloj ĝis la vivofino. Vi scias, ke la blankuloj el Eŭropo ĉiam plenumas siajn promesojn. Jen mi donas al vi ĵurpromeson en la nomo de ambaŭ mehendisoj, ke estos tiel, kiel mi diris.
Kaj Staĉjo estis efektive certa, ke lia patro kaj s-ro Rawlison centoble pli preferos plenumi la de li faritan promeson ol elmeti ilin ambaŭ, kaj precipe la knabineton Nel, al terura vojaĝo kaj ankoraŭ pli terura vivo inter la sovaĝaj kaj furiozaj bandoj de Mahdi.
Pro tio Staĉjo kun batanta koro atendis la respondon de Idriso, kiu profundiĝis en silenton kaj nur post kelka tempo respondis:
— Vi diras, ke la patro de la malgranda „bint" kaj la via donos al ni multan monon?
— Jes!
— Kaj ĉu ilia tuta mono kapablos malfermi al ni la pordon de la paradizo, kiun malfermos unu beno de Mahdi?
— Bismillah! — ekkriis je tio ambaŭ beduenoj kune kun Ĥamiso kaj Gebhro.
Staĉjo tuj perdis la tutan esperon, ĉar li sciis, ke la orientanoj ja estas monavidaj kaj korupteblaj, sed se la pura mahometano ekrigardas iun aferon flanke de sia religio, tiam ne estas en la mondo tiaj trezoroj, kiuj kapablus lin tenti.
Kaj Idriso, incitita per la ekkrio, parolis plu, kaj videble jam ne por respondi al Staĉjo, sed prefere por akiri pli da rekono kaj laŭdo flanke de siaj kamaradoj:
— Ni estas feliĉaj, ke ni apartenas al tiu generacio, kiu eligis la sanktan profeton, sed la nobla Fatmo kaj ŝiaj infanoj estas liaj parencoj kaj la granda Mahdi amas ilin. Kiam do ni transdonos al li vin kaj la malgrandan „bint", li ŝanĝos vin kontraŭ Fatmo kaj ŝiaj filoj, kaj nin li ekbenos. Sciu, ke eĉ la akvo, en kiu li ĉiumatene lavas sin laŭ la reguloj de la Korano, sanigas malsanojn kaj pardonas pekojn, kaj tiom pli lia beno!
— Bismillah! — ripetis la sudananoj kaj beduenoj.
Sed Staĉjo, kaptante la lastan eblon de la savo, diris:
— Tiam forprenu min solan, kaj la beduenoj reiru kun la malgranda „bint". Kontraŭ mi oni eldonos Fatmon kaj ŝiajn filojn.
— Eĉ pli certe oni eldonos ŝin kontraŭ vi ambaŭ.
Je tio la knabo turnis sin al Ĥamiso:
— Via patro respondecos pri viaj agoj.
— Mia patro estas jam en la dezerto, sur la vojo al la profeto — rediris Ĥamiso.
— Do oni kaptos kaj pendigos lin.
Ĉi tie Idriso rekonis la neceson kuraĝigi siajn kamaradojn:
— Tiuj vulturoj — li diris — kiuj formanĝos la karnon de niaj ostoj, eble ankoraŭ ne estas elkovitaj. Ni scias, kio minacas nin, sed ni ne estas infanoj kaj la dezerton ni bone konas delonge. Tiuj homoj (ĉe tio li montris al la beduenoj) estis multfoje en Berberujo kaj ili konas tiajn vojojn, sur kiuj kuradas nur gazeloj. Tie neniu trovos nin kaj neniu postkuros nin. Ni devas deflankiĝi por akvo al Bahr-el Jussef, kaj poste al Nilo, sed ni faros tion nokte. Ĉu vi opinias, ke apud la rivero ne estas kaŝitaj amikoj de Mahdi? Kaj mi diros al vi, ke ju pli malproksime suden, des pli multaj ili estas, ke tutaj gentoj kaj iliaj ŝejkoj atendas nur konvenan momenton, por ekpreni la armilon defende al la vera religio. Ili mem liveros akvon, manĝaĵon, kamelojn — kaj erarigos la postkurantojn. Vere ni bone scias, ke al Mahdi estas longa vojo, sed ni scias samtempe, ke ĉiu tago alproksimigos nin al la ŝaffelo, sur kiu la sankta profeto genuas por preĝi.
— Bismillah! — ekkriis triafoje la kamaradoj.
Kaj estis videble, ke la estimo al Idriso pligrandiĝis inter ili. Staĉjo komprenis, ke ĉio estas perdita, do volante savi almenaŭ sian amikinon de la sudanana malico, li diris:
— Post ses horoj la malgranda fraŭlineto alvenis apenaŭ viva. Kiel vi povas pensi, ke ŝi eltenos tiel longan vojaĝon? Sed se ŝi mortos, mi mortos ankaŭ, kaj tiam kun kio vi alvenos al Mahdi?
Nun Idriso ne trovis respondon, kaj Staĉjo, vidinte tion, parolis plu:
— Kaj kiel akceptos vin Mahdi kaj Smaino, kiam ili sciiĝos, ke pro via malsaĝeco Fatmo kaj ŝiaj infanoj devos perdi la vivon?
Sed la sudanano jam rekonsciiĝis kaj respondis:
— Mi vidis, kiel vi kaptis Gebhron je la gorĝo. Je Allaho, vi estas vera leonido kaj ne mortos tiel facile, kaj ŝi…
Ĉe tio li rigardis al la kapeto de la dormanta Nel, apogita sur la genuoj de la maljuna Dinah, kaj li finis per ia strange milda voĉo:
— Por ŝi ni prizorgos sur la kamelĝibo nesteton, kiel por birdeto, por ke ŝi tute ne sentu laciĝon kaj povu dum la vojaĝo dormi same trankvile, kiel ŝi dormas nun.
Dirinte tion, li tuj iris al la kamelo kaj kune kun la beduenoj komencis prepari sur la dorso de unu el la plej bonaj dromedaroj sidlokon por la knabineto. Ĉe tio ili multe babilis kaj iom disputis, sed fine helpe de ŝnuroj, lanaj kovraĵoj kaj bambuaj stangetoj ili aranĝis ion en la speco de profunda, senmova korbo, en kiu Nel povis sidi aŭ kuŝi, sed el kiu ŝi neniel povis elfali. Super tiu sidloko, tiel vasta, ke ankaŭ Dinah povis en ĝi lokiĝi, ili disetendis tolan baldakenon.
— Jen vi vidas — diris Idriso al Staĉjo — la ovoj de koturno ne povus rompiĝi en tiuj feltaĵoj. La maljuna virino vojaĝos kun la fraŭlineto, por ke ŝi povu servi ŝin tage kaj nokte… Vi eksidos kun mi sed vi povas ankaŭ rajdi apud ŝi kaj gardi ŝin.
Staĉjo estis kontenta, ke li akiris almenaŭ tiom. Konsiderinte la situacion, li venis al la konkludo, ke plej verŝajne oni estos kaptitaj, antaŭ ol ili atingos la unuan katarakton, kaj tiu penso donis al li esperon. Dume li estis antaŭ ĉio tre dormema, do li promesis al si, ke li alligos sin al la selo per kiu ajn ŝnuro, kaj ĉar li ne devos subteni Nel'on, li dormos dum kelkaj horoj.
La nokto iom paliĝis kaj la ŝakaloj ĉesis hurladi en la intermontoj. La karavano estis jam baldaŭ ekironta, sed la sudananoj, rimarkinte la tagiĝon, iris malantaŭ apudan rokon kaj tie, konforme al la Koran-ordonoj komencis la matenlavadojn, uzante por tio sablon anstataŭ akvon, kiun ili deziris ŝpari. Poste eksonis iliaj voĉoj, dirantaj „soubhg", tio estas, la unuan matenpreĝon. En la profunda silento oni povis klare aŭdi iliajn vortojn: „En la nomo de la kompatema kaj bonkora Dio estu gloro al Sinjoro, al la mondreganto, kompatema kaj bonkora en la tago de la lasta juĝo. Vin ni adoras kaj konfesas. Vin ni petegas pri helpo. Konduku nin sur la vojoj de tiuj, al kiuj vi ne avaras bonfarojn kaj gracojn, kaj ne sur la vojetoj de la pekuloj, kiuj tiris sur sin vian koleron kaj kiuj eraras. Amen".
Kaj Staĉjo, aŭskultante tiujn voĉojn, suprenlevis siajn okulojn — kaj en tiu malproksima regiono, inter palflavaj surdaj sabloj, li komencis preĝi:
— „Sub Vian defendon ni rifuĝas, sankta Dipatrino…"
La nokto paliĝis. La homoj estis jam sidiĝontaj sur kamelojn, kiam subite ili rimarkis dezertan lupon, kiu, ŝovinte la voston sub sin, trakuris la intermonton en distanco de cent paŝoj de la karavano kaj, eliĝinte sur la kontraŭan plataĵon, plukuris kun ĉiuj simptomoj de timego, kvazaŭ ĝi forkurus antaŭ iu malamiko. En la egiptaj dezertoj ne estas tiaj sovaĝaj bestoj, antaŭ kiuj lupoj sentas timon kaj pro tio tiu vido ege maltrankviligis la sudanajn arabojn. Kio do povus esti? Ĉu eble jam alvenas la postkurantoj? Unu el la beduenoj suprenrampis rapide sur la rokon, sed apenaŭ li ekrigardis antaŭ si, li ŝoviĝis eĉ pli rapide malsupren:
— Je la profeto! — li ekkriis konfuzita kaj ektimiĝinta — eble nun leono kuras al ni kaj ĝi estas jam proksime al ni!
Kaj tiumomente de malantaŭ la rokoj aŭdiĝis baritona „vov!", post kio Staĉjo kaj Nel ekkriis kune:
— Saba! Saba!
Ĉar arabe tiu vorto signifas leonon, do la beduenoj terurĝis ankoraŭ pli multe, sed Ĥamiso ekridis kaj diris:
— Mi konas ĉi tiun leonon.
Dirinte tion, li fajfis laŭte — kaj en la sama momento la grandega dogo aperis inter la kameloj. Vidinte la infanojn, ĝi saltis al ili, renversis pro ĝojo Nel'on, kiu etendis al ĝi la manetojn, metis la antaŭajn piedojn sur Staĉjon, poste, hurletante kaj bojante, ĝi ĉirkaŭkuris ilin ambaŭ kelkfoje, denove renversis Nel'on, ree levis sin sur Staĉjon kaj fine, kuŝiĝinte ĉe iliaj piedoj, komencis spiregi.
Ĝiaj korpoflankoj estis enkaviĝintaj, de sur ĝia elpendanta lango falis ŝaŭmpecoj, tamen ĝi svingis la voston kaj suprenlevis la amplenajn okulojn al Nel, kvazaŭ ĝi volus al ŝi diri: „Via patro ordonis al mi gardi vin, do mi estas ĉe vi!"
La infanoj sidiĝis ĉe ambaŭ flankoj de la hundo kaj komencis ĝin karesi. La du beduenoj, kiuj neniam vidis similan estaĵon, rigardis ĝin kun admiro, ripetante: „Allah! o kelb kebir!" (Je Dio, tio estas granda hundo!). Kaj ĝi kuŝis dum kelka tempo trankvile, sed poste ĝi levis sian kapegon, entiris la aeron en sian nigran nazon, kiu similis al granda trufo, priflaris ion kaj saltis al la estingiĝinta fajrujo, ĉe kiu kuŝis la manĝaĵrestaĵoj.
En la sama momento kapraj kaj ŝafaj ostoj komencis kraki kaj rompiĝi, kiel pajleroj, en ĝiaj fortegaj dentoj. Post ok homoj, kalkulante al ili ankaŭ la maljunan Dinah kaj Nel, tiuj ostrestaĵoj estis sufiĉaj eĉ por tia „kelb kebir".
Sed la sudananoj ĉagreniĝis pri ĝia alveno, kaj la du kamelgvidantoj, vokinte Ĥamison flanken, komencis paroli al li kun maltrankvilo kaj eĉ kun ekscito:
— Diablo alportis al ni tiun hundon! — ekkriis Gebhro — sed kiamaniere ĝi trovis la vojon al la infanoj, se al Gharak ili veturis per fervojo?
— Certe per la kamel-spuroj — respondis Ĥamiso.