173928.fb2 La aventuro de La Sangofagoj - читать онлайн бесплатно полную версию книги . Страница 2

La aventuro de La Sangofagoj - читать онлайн бесплатно полную версию книги . Страница 2

― Ne, ne, ne la solaj, ne la solaj, mia kara sinjorino, ― li kriis. ― Via devo estus, kiel mi certas, ke via bona prudento sugestus, obei iujn ajn etajn ordonojn de mia edzino, kondiĉe ke ili estas tiaj ordonoj, kiujn sinjorinoj eble obeu. Vi antaŭvidas neniun malfacilaĵon, ĉu?

― Plaĉas al mi igi min utila.

― Ĝuste. Nu, laŭ vestoj, ekzemple. Ni estas kapricemoj, vi scias – kapricemaj sed bonkoraj – se oni petas al vi porti iun ajn robon, kiun ni donus al vi, vi ne kontraŭus al nia eta kaprico, ĉu?…

― Ne, ― mi diris, grandege mirfrapita pro liaj vortoj.

― …aŭ sidi ĉi tie aŭ sidi tie, tio ne ofendus al vi?…

― Ho, ne.

― …aŭ tondi vian hararon tre kurta antaŭ ol vi venos al ni?

Mi apenaŭ povis kredi je la oreloj. Kiel vi rimarku, s-ro Holmso, mia hararo estas iom abunda, kaj de tre nekutima kaŝtankoloro. Oni konsideris ĝin arta. Mi ne povas revi ke mi foroferas ĝin laŭ tia senpripensa maniero.

― Mi timas ke estas tute neeble, ―  mi diris. Li avide rigardis min per siaj malgrandaj okuloj, kaj mi povas vidi ke ombro pasas antaŭ lia vizaĝo kiam mi parolis.

― Mi timas ke estas tute deviga, ―  li diris. ― Tio estas kaprico de mia edzino, kaj la sinjorinan kapricon, vi scias, sinjorino, oni devas konsulti. Kaj do ĉu vi ne tondos vian hararon?

― Ne, sinjoro mi vere ne povas tion, ―  mi firme respondis.

― Ho, nu; do tio decidas la aferon. Estas domaĝe, ĉar iurilate vi tre taŭgas. Tiuokaze, f-ino Stopero, mi devas inspekti kelke da aliaj sinjorinoj.

La estrino jam sidadis dumtempe senvorte okupata pri siaj paperoj, sed ŝi ekrigardis min per tia ĉagrenita mieno, ke mi ne povis ne suspekti ke ŝi jam perdis bonegan procentaĵon pro mia malakcepto.

Ĉu vi deziras ke mi retenu vian nomon en miaj registroj? ―  ŝi demandis.

― Jes, bonvole, f-ino Stopero.

― Nu, vere, ŝajnas tute senutila, pro tio ke vi malakceptas la plej bonegan oferton per tia maniero, ―  ŝi akre diris. ― Vi apenaŭ povas esperi ke mi penas trovi alian tian oficon por vi. Adiaŭ, f-ino Huntero. Ŝi frapis surtablan gongon kaj paĝio kondukis min eksteren.

Nu, s-ro Holmso, kiam mi revenis al mia loĝejo kaj trovis nur iometan en la manĝoŝranko kaj du-tri fakturojn surtable; mi komencis demandi de mi mem ĉu mi estas tre sensaĝa. Post ĉio, se tiuj ĉi homoj havas strangajn furorojn kaj devigas obemon je la pli eksterordinaraj aferoj, ili almenaŭ emas pagi por tia strangeco. Tre malmultaj guvernistinoj en Anglio gajnas po cent pundojn jare. Krome kian utilas mia hararo al mi? Ofte la aspekton oni plibonigas per tondita hararo, kaj eble mi devus esti tia. Sekvantan tagon mi emis opinii ke mi eraris, kaj je la dua tago mi certis. Mi preskaŭ venkis mian fierecon ĝis tio ke mi emas reveni al agentejo por enketi pri tio ĉu la ofico estas ankoraŭ havebla, kiam mi ricevis ĉi tiun leteron de la sinjoro mem. Jen ĝi, mi legas ĝin al vi:

LA SANGOFAGOJ, APUD VINĈESTRO

ESTIMATA F-INO HUNTERO:

F-ino Stopero tre bonvole donis al mi vian adreson, kaj mi skribas por demandi, ĉu vi jam rekonsideris vian decidon. Mia edzino deziras ke vi venu, ĉar ŝi multe ŝatas mian preskripton pri vi. Ni volonte donos al vi po cent dudek pundojn jare. Por rekompenci al vi pro iu ajn eta maloportuno, kiun niaj furoroj kaŭzu al vi. Post ĉio ili estas ne tre devigaj. Mia edzino ŝatas specialan koloron de elektra bluo, kaj ŝatus ke vi portu tian robon en la domo dummatene. Ne devigas tamen ke vi aĉetu tian robon pro tio ke ni havas iun, kiu apartenas al nia kara filino Alica (nun en Filadelfio), kiu, mi opinias, sidus tre bone al vi. Do, rilate al tio ke vi sidas ĉi tie aŭ tie aŭ ke vi amuzas vin mem laŭ ia indikita maniero, tio ne bezonas kaŭzi al vi maloportunaĵon. Rilate al via hararo, sendube estas domaĝe, precipe ĉar mi ne povas ne rimarki ĝian belecon dum nia intervjuo, sed mi timas ke mi devas resti firme pri tiu ĉi punkto, kaj mi nur esperas ke la pliigita salajro rekompensu al vi pro la perdo. Viaj devoj, rilate al la infano, estas tre facilaj. Nu, penu veni, kaj mi renkontos vin kun la ĉaro en Vinĉestro. Sciigu min pri la tempo de via vagonaro.

Fidele via,

ĜEFRO RUKASTELO.

Tio estas la letero, kiun mi ĵus ricevis, s-ro Holmso, kaj mi jam decidiĝis ke mi akceptos. Mi opinias, tamen, ke antaŭ ol mi klopodas kontakti s-ron Rukastelon, mi devas kunsulti vin.

― Nu, f-ino Huntero, se vi jam decidiĝis, tio finaranĝis la aferon. ―  diris Holmso, ridetante.

― Sed ĉu vi konsilu min refuzi?

― Mi konfesas, ke ĝi ne estas la ofico, kiun mi elektus por mia fratino.

― Kion signifas tio, s-ro Holmso?

― Ha, mi ne havas datenojn, mi ne povas determini. Eble vi mem jam formis ian opinion?

― Nu, ŝajnas al mi ke estas nur unu eblo. S-ro Rukastelo ŝajnas esti tre ĝentila, bonhumora viro. Ĉu estas neebla ke lia edzino estas freneza, ke li deziras kvietigi la aferon pro timo ke oni venigis ŝin en frenezazilo, kaj ke li indulgas ŝiajn kapricojn iel por eviti ikton?

― Tio estas ebla solvo – fakte, tiurilate, tio estas la plej ĝusta. Sed ĉiuokaze tio ne estas taŭga hejmo por junulino.

― Sed la mono, s-ro Holmso, la mono!

― Nu, jes, kompreneble la pago estas bona – tro bona. Tio igas min maltrankvila. Kial ili donos al vi po cent dudek pundojn jare, kiam ili povas dungi la plej bonan por kvardek pundoj? Devas esti ia grava subkialo.

― Mi opinias ke se mi diras al vi la cirkonstancojn, vi komprenos poste se mi deziros vian helpon. Mi sentos iom pli trankvile se mi sentas ke vi subtenas min.

― Ho, vi povas forporti ĉi tiun senton kun vi. Mi certigas vin ke via eta problemo promesas esti la plej interesiga, kiu jam venas al mi dum kelkaj monatoj. Estas io aparte kurioza pri iuj el la trajtoj. Se vi trovos vin en dubo aŭ danĝero

― En danĝero! Kian danĝeron vi antaŭvidas!

Holmso serioze kapneis. “Ĉesas la danĝero, se ni povas ĝin difini.” ― li diris. “Sed en kiu ajn momento, tage aŭ nokte, telegramo venigos al vi la helpon.”

― Tio sufiĉas.―  Ŝi ekleviĝis de sia seĝo, kun la anksieco forbalaita de la vizaĝo. ― Mi iros al Hampŝiro tre trankvile nun. Mi skribos al s-ro Rukastelo tuj, foroferos mian kompatindan hararon ĉi-vespere, kaj ekiros al Vinĉestro morgaŭ. ― Kun kelkaj dankemaj vortoj al Holmso, ŝi adiaŭis al ni ambaŭ kaj forhastis.

― Almenaŭ, ―  li diris dum mi aŭdis ŝiajn rapidajn firmajn paŝojn malsuprenirantaj, ― ŝi ŝajne estas junulino, kiu povas bone gardi sin mem.

―  Kaj ŝi bezonos singardi, ― diris Holmso grave. ― Mi tre eraras se ŝi ne kontaktos nin antaŭ ol multaj tagoj pasos.

Estas ne tre longe antaŭ ol la prognozo de mia amiko estis plenumita. Semajnduo pasis, dum mi ofte trovis ke mi pensis pri ŝi kaj mi scivolis, en kian strangan flankstrateton de homa travivaĝo ĉi tiu soleculino forvagis. La nekutima salajro, la kuriozaj kondiĉoj, la facilaj devoj, ĉiuj indikis iun malnormalan, kvankam ĉu kaprico aŭ komploto, ĉu la viro estas filantropo aŭ fiulo, estas preter mia determinpovo. Rilate al Holmso, mi observis ke li ofte sidis dum duona horo kun kuntirita brovo kaj abstrakta mieno sed li forbalais la aferon per mansvingo kiam mi ĝin menciis. “Dateno! dateno! dateno!” li kriis malpacience. “Mi ne povas fari brikojn sen argilo.”[5] Kaj tamen li ĉiam finis murmurante ke neniu fratino lia iam ajn akceptus tian oficon.

La telegramo, kiun ni fine ricevis, venis malfrue iun nokton ĵus kiam mi preparis enlitiĝi kaj Holmso komencis unu el siaj noktolongaj kemiaj esploroj, kiun li ofte faris, kiam mi postlasis lin klinanta super retorto kaj provtubo nokte kaj trovis lin same, kiam mi malsupreniris por matenmanĝo. Li malfermis la flavan koverton, ekrigardis la mesaĝon, kaj transĵetis ĝin al mi.

―  Trovu vagonaron en la horaro.[6] ― li diris, kaj returnis sin al sia kemia esploro.

La alvoko estis mallonga kaj urĝa:

“Bonvolu esti ĉe la Hotelo Nigra Cigno en Vinĉestro, meztage morgaŭ,” ĝi tekstis. “Venu! Mi ne scias kion fari.

“HUNTERO.”

―  Ĉu vi venu kun mi? ―  demandis Holmso, ekrigardante supren.

― Mi deziras tion.

― Do serĉu.

― Estas vagonaro je 9:30, ―  mi diris, ekrigardante mian horaron. ― Ĝi estas atendata je 11:30.

― Ĝuste. Eble mi devus prokrasti mian analizon de la acetonoj[7], ĉar ni devas esti plej freŝaj matene.