173928.fb2
― Ĉu ili ne estas freŝaj kaj belaj? ― mi kriis entuziasme kiel viro ĵus venanta de la nebuloj ĉe Bakerstrato.
Sed Holmso kapneis grave.
― Ĉu vi scias, Vatsono, ― diris li, ― ke estas malbeno de tia menso kiel la mia, ke mi devas rigardi ĉion rilate al mia propra fako. Vi rigardis tiujn sporadajn domojn kaj vi imponiĝas per ilia beleco. Mi rigardas ilin, kaj mia nura penso estas pri tio ke estas sento de izolado kaj ke oni povas senpunece krimi tie.
― Je l’ ĉielo! ― mi kriis, ― kiu kunmetus la krimon kun ĉi tiuj karaj malnovaj hejmbienoj?
― Ili ĉiam plenigas min kun certa teruro. Mi kredas, Vatsono, bazite sur mia sperto, ke la plej aĉaj kaj fifamaj stratetoj en Londono ne prezentas pli terurigan registron de la peko ol la ridetanta kaj bela kamparo.
― Vi teruras min!
― Sed la kaŭzo estas tre memklara. La premo de publika opinio povas fari en la urbo tion, kion la leĝo ne povas efektivigi. Estas neniu vojeto tiel abomena ke la kriego de terurita infano aŭ la sono de bato de la ebriulo ne kaŭzas simpation kaj indignon inter la najbaroj, kaj tiam la tuta maŝinaro de justeco estas ĉiam tiom proksima ke vorto de plendo povas efektivigi aferojn, kaj estas nur unu paŝo inter krimaĵo kaj la akuzitejo. Sed rigardu ĉiujn tiujn solecajn domojn- ĉiun el ili en la propra kampo, plenigitan plejparte kun la kompatindaj, sensciaj homoj, kiuj scias nur iomete pri la leĝo. Pensu pri la agoj de infera krueleco, la kaŝita malvirto kiu daŭras jaron post jaro, en tiaj lokoj, kaj neniu pli konscia. Se ĉi tiu petegantino povas iri al Vinĉestro, mi neniam timas pri ŝi. Estas la ok kilometroj da kamparo kiu endanĝeras. Tamen, estas klara ke ŝi ne estas persone endanĝerigita.”
― Ne. Se ŝi povas veni al Vinĉestro por renkonti nin, ŝi povas foriri.
― Jes ja. Ŝi estas libera.
― Do, kio misas? Ĉu vi povas proponi neniun klarigon?
― Mi jam elpensis sep apartajn klarigon, ĉiu el ili klarigas la sciitajn faktojn. Sed kiu el ili estas ĝusta, oni povas nur determini per freŝa informo, kiu sendube atendas nin. Nu, jen la turo de la katedralo, kaj ni lernos ĉion, kion f-ino Huntero diros.
La Nigra Cigno[9] estas konata gastejo en la Altstrato, ne malproksime de la stacidomo, kaj tie ni trovis la junulinon atendanta nin. Ŝi rezervis salonon, kaj la matenmanĝo atendas nin surtable.
― Ĝojigas min ke vi venas, ― ŝi serioze diris. ― Vi ambaŭ estas tiel afablaj; sed mi ja ne scias kion fari. Via konsilo estos entute netaksebla al mi.
― Bonvolu diri al ni, kio okazis.
― Mi diros tiele, kaj mi devas rapide, ĉar mi promesis al s-ro Rukastelo ke mi revenos je la tria. Mi akiris lian permeson veni en la urbeton ĉi-matene, kvankam li ne sciis mian celon.
― Ni aŭdu pri ĉiuj laŭorde. ― Holmso ŝovis siajn longajn maldikajn krurojn en la direkto de la fajro kaj kvietigis sin por aŭskulti.
― Unuavice, mi devas diri ke mi spertis, ĝenerale, neniun mistraktadon de ges-roj Rukastelo. Estas nur justa tion diri pri ili. Sed mi ne povas kompreni ilin, kaj mi ne estas trankvila pri tio.
― Kion vi ne povas kompreni?
― La kialojn por ilia konduto. Sed mi diras ĉion al vi kiel ĝi okazis. Kiam mi alvenis, s-ro Rukastelo veturigis min per sia ĉaro al La Sangofagoj. Ĝi estas, kiel li diris, bele lokita, sed la domo mem ne estas bela, ĉar ĝi estas granda kvadrata domo kalkolakta, sed ĉie makuligita kaj striita per humideco kaj aĉa vetero. Ĉe tri flankoj estas arbaroj, kaj ĉe la kvara estas kampo, kiu deklivis suben al la Sudhamptona ŝoseo, kiu kurbas proksimume cent metrojn preter la ĉefpordo. La tereno antaŭa apartenas al la domo, sed la arbaroj apartenas al la ĉasbesta konservejo de Lordo Sudertono. Amaso de sangofagoj tuj antaŭ la ĉefpordo donis la nomon al la domo.
― Min veturigis mia ĉiam afabla dunganto, kaj li prezentis min tiuvespere al sia edzino kaj la infano. Ne estas vera tio, kion ni konjektis en viaj ĉambroj en Bakerstrato, s-ro Holmso. S-ino Rukastelo ne estas freneza. Mi trovis ke ŝi estas silentema, palvizaĝa virino, pli multe juna al sia edzo, ne pli ol tridekjaraĝa, mi opinias, dum li estas almenaŭ malpli ol kvardekkvinjaraĝa. De ilia interparolo mi konkludis ke ili jam geedziĝas proksimume sep jarojn, ke li estis vidvo, kaj ke lia sola infano de la unua edzino estas filino, kiu iris Filadelfion. S-ro Rukastelo private diris al mi ke la kialo por ŝia foriro estas neracia antipatio al ŝia duonpatrino. Ĉar la filino ne povas esti malpli ol dudekjaraĝa, mi certe povas imagi ke ŝia rilato al la edzino de ŝia patro devas esti ne komforta.
S-ino Rukastelo ŝajnas al mi senkolore en menso kaj ankaŭ en aspekto. Ŝi imponas al mi nek favore nek malfavore. Ŝi estas neniulo. Oni bone komprenas ke ŝi estas pasie sindona al kaj sia edzo kaj sia eta infano. Ŝiaj helgrizaj okuloj vagas de unu al la alia rimarkante ĉiun etan mankon kaj se eble ĝin antaŭevitas. Li estas afabla al ŝi ankaŭ laŭ sia bruska, brua maniero, kaj entute ili ŝajnas feliĉa paro. Kaj tamen ĉi tiu virino havas ian sekretan doloron. Ŝi ofte perdiĝis en profunda pensado, kun la plej malfeliĉa aspekto survizaĝe. Pli ol unufoje mi ektrovis ŝin larmanta. Iam mi opinias ke estas la dispozicio de ŝia infano, kiu ĝenas ŝian menson, ĉar mi neniam renkontis tiel tute trodorlotan kaj tiel malafablan etan estaĵon. Li estas malgranda por sia aĝo, kun kapo, kiu estas misproporcie granda. Sian tutan tempon li pasas en alternado inter sovaĝa kolerŝtormo kaj malgaja paŭto. Ŝajnas ke li ĝojas dolorigi ĉiun kreitaĵon pli malfortan ol li, kaj li montras tre rimarkindan talenton pri la planado kaj kaptado de musoj, etaj birdoj kaj insektoj. Sed mi preferas ne paroli pri la kreitaĵo, s-ro Holmso, kaj, certe, li ne estas grava al mia historio.
― Ĝojigas min aŭdi ĉiujn detalojn, ― rimarke diris mia amiko, ― ĉu ili ŝajnas rilataj aŭ ne.
Mi penos ne ellasi ĉiun gravan. La unu malplaĉa afero pri la domo, kiu tuj trafis min, estas la aspekto kaj konduto de la geservistoj. Estas nur du, viro kaj lia edzino. Tolero, tio estas lia nomo, estas malĝentila kruda viro, kun grizaj haroj kaj vangoharoj kaj kun la konstanta odoro de alkoholaĵo. Dufoje de post mi estas ĉe ili, li estis tre ebria, kaj tamen s-ro Rukastelo ŝajne ne rimarkis. Lia edzino estas tre altstatura kaj estas forta virino kun maldolĉa mieno tiel silentema kiel s-ino Rukastelo kaj multe malpli afabla. Ili estas tre malplaĉa paro, sed feliĉe mi pasas plej multe da mia tempo en la infanĉambro kaj mia propra ĉambro kiuj estas apudaj en angulo de la domo.
Dum du tagoj post mia alveno al La Sangofagoj, mia vivo estis tre kvieta; je la tria tago, s-ro Rukastelo malsupreniris post la matenmanĝo kaj flustris ion al sia edzino.
"Ho, jes! ― diris li turnante en mia direkto, ― ni estas dankema al vi, f-ino Huntero, ĉar vi konformiĝis al niaj kapricoj ke vi fortondis vian haron. Mi certigas vin, ke tio ne distris ne eĉ la plej malgrandan joton de via aspekto. Ni vidos kiel la elektra-blua robo plibeligis vin. Vi trovos ĝin sur la lito en via ĉambro, kaj se vi bonvolu surmeti ĝin, plaĉegas al ni ambaŭ."
La robo, kiun mi tie trovis, estis de kurioza blua koloro. Ĝi estis farita de bonega ŝtofo, speco de mola drapo, kaj certe oni antaŭe portis ĝin. Ĝi ne povus sidi al mi pli bone, se oni mezurus min por ĝi. Pro la aspekto ges-roj Rukastelo ambaŭ esprimis ravon, kiu ŝajnis troige fervora. Ili atendis min en la salono, kiu estas granda ĉambro etendante laŭlonge de la tuta antaŭo de la domo, kun tri longaj fenestroj etendantaj suben ĝisplanke. Oni metis seĝon proksime al la centra fenestro, kun la malantaŭo turnita en ties direkto. Oni petis ke mi eksidiĝu sur ĝi, kaj tiam s-ro Rukastelo, irante jen kaj jen en la kontraŭa flanko de la ĉambro, komencis rakonti al mi serion de la plej humuraj rakontoj, kiun mi iam aŭdis. Vi ne povas imagi kiel komika li estis, kaj mi ridadis ĝis tuta lacigo. S-ino Rukastelo, tamen, kiu laŭŝajne havas nenian senson de humuro ne eĉ ridetis, sed sidis kun manoj en sino kaj malĝoja anksia mieno. Post ĉirkaŭ horo, s-ro Rukastelo subite diris ke estas tempo ke oni komencas la ĉiutagajn devojn, kaj ke mi ŝanĝu mian veston kaj iru al eta Edvardo en la infanĉambro.
Post du tagoj sama prezento okazis sub precize similaj cirkonstancoj. Denove mi ŝanĝis mian veston, denove mi sidis ĉe fenestro, kaj denove mi ridis tre entuziasme pro la humuraj rakontoj, de kiuj mia dunganto havis grandegan repertuaron, kaj kiujn li rakontis neimiteble. Tiam li transdonis al mi flavkovritan romanon, kaj flanketen movante mian seĝon por tio ke mia propra ombro ne falu sur la paĝon, li petis ke mi laŭtlegu al li. Mi legis proksimume dek minutojn, komencante meze en la ĉapitro, kaj tiam subite, meze en frazo li ordonis ke mi ĉesu kaj ŝanĝu veston.
Vi povas facile imagi, s-ro Holmso, kiom kurioza mi iĝis pri tio, kio povas esti la signifo de ĉi tiu eksterordinara prezento. Mi observis, ke ili ĉiam zorgeme turnis mian vizaĝon for de la fenestro, por ke min igis konsumita per la deziro vidi tion, kio okazas malantaŭ mi. Komence ŝajnis neeble, sed mi elpensis planon. Mia manspegulo jam rompiĝis, do feliĉa penso kaptis min, kaj mi kaŝis spegulan pecon en mia naztuko. Je la sekvanta okazo, meze de mia ridado, mi almetis la naztukon al la okuloj, kaj povis sukcese vidi ĉion malantaŭ mi. Mi konfesas ke mi desapontiĝis. Estis nenio. Almenaŭ tio imponis min unuavide. Sed duavide, tamen, mi perceptis ke estis viro staranta en la Sudhamptona ŝoseo. Li estis malgranda barbita viro en griza kompleto, kiu ŝajne rigardis supren en mia direkto. La vojo estas grava ŝoseo, kaj estas kutime homoj tie. Ĉi tiu viro, tamen, apogis sin sur la barilo ĉe la limo de nia kampo, kaj serioze supren rigardis. Mi mallevis la naztukon kaj ekrigardis s-inon Rukastelon kaj trovis ke ŝiaj okuloj fiksiĝis sur mi per plej esplorema rigardo. Ŝi diris nenion, sed mi certas ke ŝi divenis ke mi havas spegulon en la mano, kaj ke mi vidas tion, kio estis malantaŭ mi. Ŝi ekleviĝis tuj.
"Ĝefro, ― ŝi diris, ― estas arogantulo sur la vojo tie, kiu fiksrigardas f-inon Hunteron."
― Ĉu neniu amiko via, f-ino Huntero? ― li demandis.
― Ne, mi konas neniun en ĉi tiu loko.
― Ho ve! Kiom tre impertinenta! Bonvolu ĉirkaŭturni kaj formangesti al li.
― Certe estas pli bone ne rimarki.
― Ne, ne, li ĉiam lantos ĉi tie. Bonvolu turni kaj fore mangesti al li.
― Mi faris laŭordone, kaj samtempe s-ino Rukastelo tiris la rulkurtenon. Tio estis antaŭ semajno, kaj de tiu tempo mi neniam sidis ĉe la fenestro, nek portis la bluan robon, nek vidis la viron en la vojo.
― Bonvolu daŭrigi, ― diris Holmso, ― via rakonto promesas esti tre interesiga.
― Mi timas ke vi trovos ke ĝi estas tre malkonekta, kaj eble estas nur iometa rilato inter la variaj okazaĵoj pri kiuj mi parolas. Je mia unua tago ĉe La Sangofagoj, s-ro Rukastelo kondukis min al dometo apud la kuireja pordo. Dum ni alproksimiĝis, mi aŭdis la akran klakadon de ĉeno, kaj la sonon de la movado de granda besto.
― Vidu tien! ― diris s-ro Rukastelo, montrante al mi fendeton inter du tabuloj. ― Ĉu li ne estas belulo?
― Mi trarigardis kaj konsciis du ardajn okulojn, kaj malklaran figuron kunpremitan en la mallumo.
― Ne timu, ― diris mia dunganto ridante pro mia eksalto. ― Estas nur Karlo, mia dogo. Mi diras ‘mia,’ sed vere aĉa Tolero, mia grumo estas la sola viro, kiu povas regi lin. Ni nutras lin nur unufoje ĉiutage, kaj ne tiom multe, por ke li estu ĉiam atakema. Tolero liberigas lin ĉiunokte, kaj Dio helpu la transpaŝanton, kiun li kaptos per siaj dentegoj. Por via propra bono ne iru ekstere dumnokte pro iu ajn kialo, ĉar kostos al vi la vivon.
“La averto ne estis malsincera, ĉar post du noktoj mi okaze rigardis el mia dormĉambra fenestro ĉirkaŭ la duan matene. Estis belega lunlumita nokto kaj la gazono antaŭ la domo estis arĝenteca kaj preskaŭ brila kiel dumtage. Mi staris ravite per la paca beleco de la sceno, kiam mi konsciis ke io movis sub la ombro de la sangofagoj. Kiam ĝi eliĝis en la lunlumon, mi vidis tion, kio ĝi estas. Estis giganta hundo, tiel granda kiel bovido, flavbruna, kun pendanta vangego, nigra muzelo, kaj enormaj disstreĉitaj ostoj. Ĝi malrapide iris trans la gazono kaj malaperis en la ombron ĉe la kontraŭa flanko. Tiu teruriga gardanto sendis al mia koro timegon, kiun, mi opinias, neniu rabisto povus.
Kaj nun mi devas diri al vi ion tre strangan. Kiel vi scias, mi jam fortondis mian hararon en Londono, kaj metis ĝin en granda volvo ĉe la fundo de mia kofro. Iun vesperon, post kiam mi enlitigis la infanon, mi komencis amuzi min per esplorado de la meblaro en mia ĉambro kaj per la aranĝado de miaj havaĵoj. En la ĉambro estas malnova komodo, la du supraj tirkestoj malplenaj kaj malŝlositaj, la malsupra ŝlosita. Mi jam plenigis la du suprajn per miaj tolaĵoj, por tio ke mi ankoraŭ devis formeti multe da la ceteraj, mi nature ĝeniĝis ke mi ne povas uzi la trian tirkeston. Trafis min ke ĝi estis erare ŝlosita, do mi alprenis mian ŝlosilaron, kaj provis ĝin malŝlosi. La unua mem malŝlosis, kaj mi malfermis la tirkeston. Ĝi enhavis nur unu aferon, sed mi certas ke vi ne povas diveni, kio estas tio. Estis mia harara volvo.
Mi alprenis ĝin kaj kontrol-esploris. Ĝi estis de la sama nekutima koloro, kaj la sama abundo. Sed tiam imponis min ke tio ne estas eble. Kiel mia hararo povis esti forŝlosita en tirkesto? Kun tremantaj manoj mi malfermis mian kofron, kaj eltiris la enhavaĵojn, kaj de la fundo eltiris mian propran hararon. Mi kune kuŝigis la du buklojn, kaj mi certigis vin, ke ili estis identaj. Ĉu tio ne estas eksterordinara? Mi tute ne povas kompreni kion tio signifas. Mi retirkestigis la strangan hararon, kaj diris nenion pri la afero al la geRukasteloj ĉar mi sentis ke mi malĝuste malfermis la ŝlositan tirkeston.
Mi estas observema, kiel vi jam rimarku, s-ro Holmso, kaj baldaŭ mi bone sciis la planon de la tuta domo. Estas unu alo, en kiu oni ŝajne ne loĝis. Pordo kontraŭ tiu, kiu kondukis al la loĝejo de la geToleroj, kondukis al tiu ĉi ĉambraro, sed ĝi estis ĉiam ŝlosita. Iun tagon, tamen, kiam mi supreniris, mi trafis s-ron Rukastelon eliranta ĉi tiun pordon kun ŝlosilaro en mano. Li aspektis malsimila al la dika, gaja viro, kiun mi kutime konas. Liaj vangoj estis ruĝaj, lia brovo estis ĉifita per kolero, kaj la vejnoj estis etenditaj ĉe la tempioj pro pasio. Li malŝlosis la pordon kaj hastis preter min senvorte kaj senrigarde.
Tio kuriozigis min, do kiam mi eliris por promeni en la bieno kun la infano, mi promenis al la flanko de kiu oni povas vidi la fenestrojn de tiu parto de la domo. Tie estis kvar fenestroj laŭvice. Tri estis nur malpuraj, dum la kvara estis ŝutrizita. Ĉiu evidente estis senhoma. Dum mi promenis jen kaj jen, ekrigardante ilin kelkfoje, s-ro Rukastelo eliris al mi aspektante gaja kaj joviala kiel kutime.
― Ha! ― diris li, ― vi devas taksi min malĝentila, se mi pasis vin senvorte, mia kara junulino. Mi estis antaŭokupita pri aferoj.’
Mi certigis lin, ke mi ne ofendiĝis. ‘Parenteze,’ diris mi, ‘vi ŝajne havas grandan ĉambraron supre, kaj unu ĉambro estas ŝutrizita.
Li aspektis surprizite, ŝajnis al mi, kaj li eksaltetis pro mia rimarko.
― Fotografio estas unu el miaj ŝatokupoj, ― diris li. ― Mi estigis mian mallumĉambron tie. Sed, ho ve! Kian observeman junulinon ni venigis. Kiu kredus tion? ― Li ŝerce parolis, sed liaj okuloj malŝerce rigardis min. Li estis suspekta, kaj ĉagrenita, sed ne ŝercema.