174014.fb2 La musgrava rito - читать онлайн бесплатно полную версию книги . Страница 1

La musgrava rito - читать онлайн бесплатно полную версию книги . Страница 1

ORIGINALA TITOLO: THE MUSGRAVE RITUAL

desegnaĵoj de Sidney Paget

el la angla tradukis Darold Booton

Anomalio kiu ofte imponis min pri la karaktero de mia amiko Ŝerloko Holmso estas tio, ke kvankam per siaj pensmetodoj li estis la plej ordema kaj plej metodika de la homaro, kaj kvankam ankaŭ li afektis certan malpompan formalecon de vestaĵoj, li estis des pli en siaj personaj kutimoj unu el la plej malnetaj uloj kiu iam frenezigis kunloĝanton. Ne ke mi mem tute ne estas konvencia tiarilate. La senordaj aferoj en Afganlando, aldone al mia natura bohemia dispozicio, farigis min pli sendisciplina ol estas deca al kuracisto. Sed ĉe mi estas limo, kaj kiam mi trovas viron, kiu tenis siajn cigarojn en la karbujo, sian tabakon en la antaŭo de persia pantoflo, kaj siajn nerespondatajn korespondaĵojn trapikitajn per poŝtranĉilo centre de sia ligna kamenbreto, tiam mi ekhavigis al mi virtajn afektaĵojn. Mi ĉiam kredas, ankaŭ, ke pafilekzerco nepre devus esti subĉiela distraĵo; kaj kiam Holmso, en unu el siaj strangaj humoroj, sidadis en brakseĝo kun sia pistolo kaj cent Boksistaj kartoĉoj[1] kaj klopodis ornami la kontraŭan muron per patriota “V.R.” farita el kuglaj krateretoj, mi sentegis ke nek la etoso nek la aspekto de nia ĉambro estas plibonigita.

Nian ĉambraron oni ĉiam plenigis per kemiaĵoj kaj krimaĵoj, kiuj kutime vagas en neprobablajn lokojn; kaj troviĝis en la buterujo aŭ eĉ en malpli agrablaj lokoj. Sed al mi liaj dokumentoj estas la granda kerno. Li timegis pri la detruado de dokumentoj, precipe tiuj alligitaj kun siaj pasintaj kazoj, kaj tamen unufoje dum unu-du jaroj li kolektis energion resumi kaj aranĝi ilin; ĉar, kiel mi iam menciis ie en ĉi tiuj senkoheraj rakontaĵoj, la eksplodo de pasia energio, kiam li efektivigis la rimarkindajn farojn alligitajn al sia nomo, sekviĝis per reagoj de letargio dum kiu li ripoze kuŝadis kun sia violono kaj siaj libroj, apenaŭ movante krom de sofo al tablo. Do monate post monato liaj dokumentoj kolektiĝis ĝis ĉiuj anguloj de la ĉambro plenpleniĝis per pakoj de manuskriptaĵoj, kiujn oni nepre ne bruligis, kaj neniu, krom la posedanto, rajtis formeti. Iun vintran nokton, dum ni sidis kune apud la fajro, mi kuraĝiĝis proponi al li ke, dum li finis alglui eltondaĵojn en sian rutinan libron, li devu uzi la venontajn du horojn por farigi nian ĉambron iom pli loĝebla. Li ne povis nei la justecon de mia peto, do kun iom bedaŭra mieno, li iris al sia dormĉambro el kiu li revenis baldaŭ tirante grandan stanan kofron. Tiun li metis meze en la planko, kaj kaŭriĝante sur skabelo antaŭ ĝi, li malferme ĵetis la kovrilon. Mi povis vidi ke ĝi estis jam trione plena per stakoj de paperaĵoj ligitaj per ruĝaj bendoj en distingajn pakojn.

— Jen estas sufiĉe da kazoj, Vatsono, — diris li, petole okulumante al mi. — Mi opinias ke se vi konus ĉiujn, kiujn mi havas en ĉi tiu kofro, vi petus ke mi eltiru iujn anstataŭ ke enmetu aliajn.

— Ĉi tiuj estas registroj de viaj fruaj kazoj, ĉu? — mi demandis, — mi ofte deziris ke mi havas notojn pri tiuj kazoj.

— Jes, mia knabo, tiuj ĉi estis antaŭtempe faritaj, antaŭ ol mia biografo venis por glori min. — Li prenis pakon post pako per maniero tenera kaj karesema. — Ĉiuj ĉi ne estas sukcesaj, Vatsono, — diris li. — Sed estas interesigaj enigmoj inter ili. Jen la registro pri la Tarletonaj murdoj, kaj la kazo de Vambero, la vinvendisto, kaj la aventuro de la maljuna rusino, kaj la kurioza afero pri la aluminia lambastono, aldone al kompleta rakonto pri Rikoleto, la bulpiedulo, kaj lia abomeninda edzino. Kaj jen – ha, nu, estas vere iu iomete rara.

Li plonĝigis la brakon profunde en la kofron kaj elvenigis lignan kesteton kun tia glitanta kovrilo, kian oni uzas kiel infanan ludilujon. De ties interno li eltiris ĉifitan paperaĵon, malmodernan latunan ŝlosilon, lignan kejlon alligitan al bulo de ŝnuro, kaj tri malnovajn metalajn diskojn.

— Nu, mia knabo, kion vi deduktas el ĉi tiu aro? — li demandis, ridante pro mia esprimo.

— Estas kurioza kolekto.

— Tre kurioza, kaj la historio alligita imponos al vi eĉ pli kurioza.

— Ĉi tiuj relikvoj havas historion, ĉu?

— Tiagrade ke ili ja estas historio.

— Kion vi intencas?

Ŝerloko Holmso alprenis ĉiun unope kaj metis laŭ la tabla rando. Tiam li residiĝis sur sia seĝo kaj rigardadis ilin per glimbrilo de kontentiĝo en la okuloj.

—  Ĉi tiuj, — li diris, — estas ĉiuj, kiujn mi ankoraŭ havas, por rememorigi min pri la aventuro de la Musgrava rito.

Mi jam aŭdis lin mencii la kazon pli ol unufoje, kvankam mi neniam povas amasigi la detalojn. “Mi ĝojos,” — diris mi, —  se vi faros rakonton pri ĝi.”

—  Ĉu lasu la malordon? — li petole kriis. — Via neteco ne subtenas iom multe de streĉado, post ĉio, Vatsono. Sed mi ĝojos ke vi aldonu ĉi tiun kazon al via kroniko, ĉar estas punktoj en ĝi kiuj farigis ĝin unika en la krimaj registroj de ĉi tiu aŭ, mi kredas, de iu ajn alia lando. Kolekto de miaj atingoj estas certe nekompleta kiu enhavas neniun rakonton pri ĉi tiu tre stranga afero.

— Vi memoru kiel la afero de la Gloria Skoto, kaj mia interparolo kun la malfeliĉa viro, kies sorton mi rakontis al vi, unue turnis mian atenton en la direkto de la profesio kiu iĝis mia vivlaboro. Vi vidas min nun kiam mian nomon oni konas vaste kaj dise, kaj kiam la publiko kaj la oficiala polico agnoskas min nun kiel finan kasacian kortumon en dubaj kazoj. Eĉ kiam vi konis min unue je la tempo de la afero, kiun vi rememorigis en "Etudo en skarlato", mi jam estigis konsiderindan, kvankam ne lukran, kontaktaron. Vi apenaŭ ne povas kompreni, do, kiom malfacilon mi unue trovis, kaj kiom longe mi atendis antaŭ ol mi sukcesis fari ioman progreson.

—  Kiam mi unue alvenis Londonon, mi akiris ĉambrojn en Strato Montaguo, proksime al la Brita Muzeo, kaj tie mi atendis, plenumante mian abundan libertempon per la studado pri ĉiuj branĉoj de la scienco, kiuj eble farigis min pli efika. Foje kaj refoje mi trafis kazojn, precipe per la enkonduko de malnovaj kunstudentoj, ĉar dum mia lasta jaro ĉe universitato estis iom multe da parolumo tie pri mi mem kaj miaj metodoj. La tria el ĉi tiuj kazoj estis tiu de la Musgrava rito. Pro la intereso vekita de tiu, pro la kurioza ĉeno de eventoj kaj pro la granda afero, kiu montriĝis riskata mi spuras mian unuan paŝon en la direkto al mia nuna profesio.

— Reĝinaldo Musgravo estis samkolegiano mia, kaj mi iomete konis lin. Ĝenerale li ne estis populara inter la nediplomataj studentoj, kvankam ŝajnis al mi, ke tio, kion oni taksis kiel fieraĉon, estis vere peno kovri naturan senmemfidegon. Laŭ aspekto li estis ege aristokratia, maldika, altnaza, grandokula, kaj tamen kun elegantaj manieroj. Li estis ja ido de unu el la plej malnovaj familioj en la regno, kvankam lia branĉo estas kadeto, kiu disiĝis de la nordaj Musgravoj, iam dum la deksesa jarcento kaj estigis sin en okcidenta Susekso, kie la Domego Hurlstono eble estas la plej malnova loĝejo en la graflando. Ia de lia denaskloko alkroĉis al la viro, kaj mi neniam rigardis lian palan akran vizaĝon aŭ la sintenon de lia kapo sen asocii lin kun la grizaj arkopasejoj kaj la fenestrokrucaĵoj kaj la tuta respektinda ruino de feŭda fortikaĵo. Unu- aŭ dufoje ni vagis en interparolon, kaj mi povas memori ke kelkfoje li esprimis avidan interesiĝon je mia metodoj observemaj kaj induktaj.

— Dum kvar jaroj mi vidis nenion pri li ĝis iun matenon li eniris mian ĉambron en Strato Montaguo. Li apenaŭ ne ŝanĝiĝis, kaj vestiĝis kiel laŭmoda viro – li estis ĉiam iometa dando – kaj konservis la samon malpompan, dolĉan manieron kiu antaŭe distingis lin.

—  Kiel vi fartas, Musgravo? — mi demandis post elkora manpremo.

— Vi eble aŭdis pri la morto de mia kompatinda patro, — diris li; —  li forpasis antaŭ ĉirkaŭ du jaroj. De post tiam mi kompreneble devas regi la Hurlstonan bienon, kaj aldone kiel parlamentano por mia kvartalo, mia vivo estas aferema. Sed mi komprenas, Holmso, ke vi praktikigas tiujn lertecojn, per kiuj vi antaŭe mirigis nin?

— Jes, — mi diris, — mi gajnis mian vivrimedon per miaj perceptivoj.

— Ĝojigas min tion aŭdi, ĉar via konsilo estas al mi treege valora. Okazis strangaj aferoj ĉe Hurlstono, kaj la policanoj ne jam povis ĵeti lumon sur la okazaĵojn. Estas vere eksterordinara kaj neklarigebla afero.

— Vi povas imagi per kioma avideco mi aŭskultis lin, Vatsono, ĉar la unua oportuno mem, kion mi sopiris dum ĉiuj tiuj monatoj de malagado ŝajnis esti de mi atingebla. En mia plej interna koro mi kredis ke mi povas sukcesi en tiu kiun aliaj malsukcesis, kaj nun mi havas oportunon por elpruvi min mem.

— Donu al mi la detalojn, mi petas, —  mi kriis.

Reĝinaldo Musgravo eksidiĝis kontraŭ mi kaj ekbruligis la cigaredon kiun mi puŝis al li.

— Vi devas scii, — li diris, — ke kvankam mi estas fraŭlo, mi devas reteni konsiderindan servstabon ĉe Hurlstono, ĉar ĝi estas dissternigita malnova domo kaj bezonas iom multe da prizorgemo. Mi ĉaskonservas ankaŭ dum la fazanomonatoj, mi kutime havas domgastojn, do maltaŭgas manki servistojn. Entute estas ok servistinoj, kuiristino, ĉefservisto, du lakeoj kaj knabo. Kompreneble estas aparta stabo ĝardena kaj stala.

— El la geservistoj tiu, kiu servis plejlonge estas Bruntono, la ĉefservisto. Li estis juna instruisto sen ofico kiam mia patro dungis lin, sed li estis viro de granda energio kaj karaktero, kaj baldaŭ li iĝis tre valora en la hejmo. Li estis plenstatura, belaspekta viro, kun belega frunto kaj kvankam li estas ĉe ni dum dudek jaroj li ne povas esti pli ol kvardekaĝa nun. Pro liaj personaj avantaĝoj kaj liaj eksterordinaraj talentoj – ĉar li scipovas kelkajn lingvojn kaj ludis preskaŭ ĉiujn muzikilojn – estas mirinde ke li estu kontenta resti tiel longe en tia ofico; sed mi supozas ke li estis komforta kaj malhavis la energion fari iun ŝanĝon. La ĉefservisto de Hurlstono estas ĉiam afero, kiu memoriĝis de ĉiuj vizitantoj.

— Sed tiu ĉi perfekta modelo havas unu difekton. Li estis iometa Donjuano, kaj vi povas imagi ke por tia viro estas malfacile roli en kvieta kampara kvartalo. Kiam li estis edzo, ĉio estas bone, sed post kiam li estis vidvo, ni havis abundan ĝenon pro li. Antaŭ kelkaj monatoj ni esperis ke li estis edziĝonta denove, ĉar li fianĉiĝis al Raĥelo Hovelso, nia dua domservistino; sed li forlasis ŝin ekde tiam kaj kunuliĝis kun Johana Tragelio, la fratino de la ĉefa ĉasgardisto. Raĥelo – kiu estas tre bona knabino, sed de ekscitiĝema kimra temperamento – suferis iometan cerban febron kaj iradas tra la domo nun – aŭ iradis ĝis hieraŭ – kiel livida-okula ombro de sia antaŭa memo. Tiu estis la unua dramo ĉe Hurlstono; sed la dua venis por puŝi ĝin for de niaj mensoj, kaj ĝi antaŭiĝis per la hontiĝo kaj maldungo de ĉefservisto Bruntono.

— Jen kiel okazis. Mi jam diris ke la viro estis inteligenta, kaj ĉi tiu inteligenteco mem kaŭzis lian ruiniĝon, ĉar ĝi ŝajnis konduki al nesatigebla scivolemo pri aferoj, kiujn eĉ ne koncernas lin. Mi tute ne sciis, kiomgrade li kondukiĝis ĝis la plej nura hazardo malfermis miajn okulojn.

— Mi jam diris ke la domo estas dissternigita. Iun tagon lastan semajnon – je ĵaŭdovespero, precize – mi trovis ke mi ne povas dormi, malsaĝe trinkinte tason da café noir [2] post la vespermanĝo. Post kiam barakti kontraŭ ĝi ĝis la dua matene, mi sentis ke estas tute senespere, do mi leviĝis kaj lumigis kandelon intencante daŭrigi legi romanon. La libron, tamen, mi postlasis en la bilarda ĉambro, do mi vestigis min en ĉambrorobo kaj ekiris por reakiri ĝin.

Por atingi la bilardejon mi devas malsupreniri ŝtuparon kaj transiri la ĉefan koridoron, kiu kondukis al la librarejo kaj la pafila ĉambro. Vi povas imagi mian surprizon, kiam, dum mi rigardis laŭ ĉi tiu koridoro, mi vidis ekbrilon de la malfermita pordo de la librarejo. Mi mem jam mallumigis la lampon kaj fermis la pordon antaŭ ol mi enlitiĝis. Kompreneble mia unua penso estis pri domŝtelisto. La koridoroj ĉe Hurlstono plejparte ornamiĝis per malnovaj armiloj. El tiuj mi ekprenis milithakilon, kaj tiam, postlasante la kandelon, mi piedpinte iris laŭ la koridoro kaj gvatis ĉe la malfermita pordo.

Bruntono, la ĉefservisto, estis en la librarejo. Li sidis plenvestite sur komforta seĝo, kun maposimila papereto surgenue, kaj la frunto kliniĝis antaŭen sur la manoj en profunda pensado. Mi konsterniĝis per mirego, rigardante lin de la mallumo. Kandeleto sur la tabla rando elsendis malfortan lumon, kiu sufiĉis montri al mi ke li estis plenvestita. Subite, dum mi rigardis, li ekleviĝis de sia seĝo, kaj, irante al ŝranko flanka, li malŝlosis kaj eltiris unu el la tirkestoj. El tiu ĉi li prenis paperon, kaj, reirante al sia seĝo, li disternis ĝin apud la kandeleto sur tabla rando kaj komencis studi per atentego. Mia indigno pro tiu ĉi trankvila ekzameno de miaj familiaj dokumentoj superregis min tiomgrade ke mi paŝis antaŭen, kaj Bruntono, supren rigardante, vidis min staranta en la pordokadro. Li eksaltis pieden, lia vizaĝo livida per timego, kaj puŝis en brustpoŝon la maposimilan papereton, kiun li estis originale studanta.

— Do! — diris mi. — Tiele vi repagas al mi por la fido, kiun mi havis pro vi. Vi lasos mian dungigon morgaŭ.

Li riverencis kun aspekto de viro, kiu estas tute disfrakasita kaj ŝteliris preter mi senvorte. La kandeleto estis ankoraŭ surtable, kaj per ties lumo mi ekrigardis por vidi tian, kia estas la papero, kiun Bruntono eltirkestigis. Al mia surprizo ĝi estas sensignifa afero, nur ekzemplero de la demandoj kaj respondoj en la kurioza malnova ceremonio nomita "la Musgrava rito". Ĝi estas speco de ceremonio apartenante al mia familio, kiun ĉiu Musgravo dum la pasintaj jarcentoj recitas atingante majoritatan aĝon – privata interesaĵo, kaj eble iomete grava por la arkeologo, kiel niaj propraj blazonoj kaj komisionoj, sed de nenia praktika uzado.

— Ni devas reveni al la papero poste, —  diris mi.

— Se vi opinias ke estas vere necesa, — li hezite respondis. — ĉiuokaze, mi denove ŝlosis la ŝrankon per la ŝlosilo postlasata de Bruntono, kaj ekturniĝis por foriri kiam mi surpriziĝis trovi ke la ĉefservisto jam revenis kaj staris antaŭ mi.

— S-ro Musgravo, mastro, — li kriis per voĉo raŭke per emocio. — Mi ne povas toleri malhonoriĝon, sinjoro. Mi jam estis fiere pri mia vivrango, kaj malhonoriĝo mortigus min. Mia sango estos sur via kapo, sinjoro – vere – se vi malesperigos min. Se vi ne povas reteni min post tiu ĉi okazaĵo, do pro la Dia bono permesu ke mi demisiu kaj foriru post monato, kvazaŭ laŭ mia volo. Mi povas toleri tion, s-ro Musgravo, sed bonvolu ne elĵeti min antaŭ tiuj, kiujn mi tiom bone konas.

— Vi ne meritas tian konsideron, Bruntono, —  mi respondis. — Via konduto estas fifamege. Tamen, ĉar vi jam estas longtempe ĉe la familio, mi ne deziras publike hontigi vin. Monato, tamen, estas tro longe. Foririgu vin post semajno kaj proponu tian kialon, kia plaĉas al vi.

— Nur semajnon, sinjoro? — li kriis per malespera voĉo. — Semajnduon – permesu almenaŭ du semajnojn.

— Semajnon, —  mi ree diris, —  kaj konsideru ke oni taksas vin tre malsevere.

— Li forrampe iris kun la vizaĝo sinkigita surbruste, kiel rompita viro, dum mi mallumigis la kandelon kaj reiris al mia ĉambro.

— Dum du sekvantaj tagoj Bruntono tre diligente plenumis siajn devojn. Mi ne aludis tion, kio okazis kaj atendis iom kurioze por vidi kiel li kaŝos sian hontiĝon. La trian tagon, tamen, li ne aperis post la matenmanĝo, kiam li kutime ricevis miajn ĉiutagajn ordonojn. Kiam mi foriris la manĝoĉambron, mi hazarde trafis Raĥelon Hovelson, la domservistinon. Mi diris al vi ke ŝi nur lastastempe resaniĝis kaj aspektis mizere pala kaj mi protestis pro tio ke ŝi eklaboras.

— Vi devas enlitiĝi, —  mi diris, — deĵoru denove kiam vi estos pli forta.

Ŝi rigardis min per tiel stranga esprimo ke mi eksuspektis ke ŝi cerbe malsaniĝas.