174014.fb2
— Mi supozas ke ne eblas scii, kiomalta estis la ulmo, — mi demandis.
— Mi povas tuj sciigi vin. Ĝi altmezuris dudek du metrojn.
— Kiel vi scias tion? — mi surprizite demandis.
— Kiam mia malnova repetitoro proponis trigonometrian ekzercon, ĝi estis ĉiam en la formo de alteca mezurado. Kiam mi estis knabo, mi mezuris ĉiujn surbienajn arbojn kaj konstruaĵojn.
— Tio estis ne atendita bonŝanco. Miaj informoj kolektiĝis pli rapide ol mi povis ĝuste esperi.
— Diru al mi, — mi demandis, — ĉu via ĉefservisto iam faris tian demandon?
Reĝinaldo Musgravo mirege rigardis min. ‘Nun ke vi memorigis min,’ li respondis, ‘Bruntono demandis al mi pri la alteco de la arbo antaŭ ĉirkaŭ tri monatoj rilate al iu disputeto inter li kaj la grumo.’
— Tio ja estis bonega novaĵo, Vatsono, ĉar montris al mi ke mi spuras la ĝustan vojon. Mi suprenrigardis la sunon. Ĝi estis malalte en la ĉielo, kaj mi kalkulis ke post malpli ol unu horo ĝi estos ĝuste super la plej altaj branĉoj de la malnova kverko. Plenumiĝis do unu kondiĉo de la rito. Kaj la ombro de la ulmo devis signifi la foran finon de la ombro, alie la trunkon oni elektus kiel gvidilon. Mi devis, do, trovi la lokon, kie la fora fino de la ombro falos, kiam la suno estos ĝuste super la kverko.
— Tio devis esti malfacile, Holmso, kiam la ulmo ne plu ekzistas.
Nu, almenaŭ mi sciis ke se Bruntono povas trovi tion, mi povas ankaŭ. Krome ne estas malfacile. Mi iris kun Musgravo al lia studejo kaj ĉizis ĉi tiun kejlon, kiun mi ligis al ĉi tiu longa ŝnuro kiun mi nodis je ĉiu metro. Tiam mi prenis fiŝkanon, kiu longas ĝuste du metrojn, kaj reiris kun mia kliento al la antaŭa loko de la ulmo. La suno ĝuste atingis la supron de la kverko. Mi starigis la fiŝkanon, markis la direkton de la ombro, kaj mezuris. Estis tri metrojn longa.
Kompreneble oni nun simple kalkulas. Se la kano du metrojn longa faras ombron tri metrojn longa, arbo dudek du metrojn alta faros ombron tridek tri metrojn longa, kaj la direkto de la unua estas la direkto de la alia. Mi mezuris la distancon, kiu venigis min preskaŭ al la muro de la domo, kaj mi metis mian kejlon en tiu loko. Vi povas imagi mian ĝojegon, Vatsono, kiam ene de kvin centimetroj de mia kejlo estis konusa marko en la grundo. Mi sciis ke ĝi estas la marko farita de Bruntono por lia mezurado, kaj mi ankoraŭ prave spuris.
De tiu komenco mi klopodis paŝi, trovinte la ĉefpunktojn per poŝkompaso. Po dek paŝoj ĉiupiede venigis min paralele kun la muro de la domo, kaj denove mi markis la lokon per kejlo. Tiam mi zorge paŝis kvin orienten kaj du suden. Venigis min al sojlo mem de la malnova pordo. Du paŝoj okcidenten signifas ke mi devis iri du paŝojn laŭ ŝtonpavimita koridoro, kaj tiu estis la loko indikita de la rito.
Neniam mi sentis tian desaponton, Vatsono. Dummomente ŝajnis al mi, ke devas esti ia radikala eraro en mia kalkulado. La malleviĝanta suno brilis sur la koridoran plankon, kaj mi povis vidi ke la malnovaj, perpiede eroditaj pavimŝtonoj estis firme kuncementitaj, kaj certe ne jam moviĝis dum multaj jaroj. Bruntono ne jam aferis ĉi tie. Mi frapis la plankon, sed ĉie sonis same, kaj ne estis iu ajn fendosigno. Sed feliĉe, Musgravo, kiu komencis valortaksi la signifon de mia esploro, kaj kiu estis nun tiel ekscitita kiel mi, elpoŝigis sian manuskripton por kontroli mian kalkuladon.
— Mi jam opiniis ke tio signifas ke ni devas fosi suben, sed nun, kompreneble, mi konstatis tuj, ke mi eraras. "Estas kelo sube, ĉu?" — mi kriis.
— Jes, kaj tiel malnova kiel la domo. Jen la pordo suben.
Ni malsupreniris per serpenta ŝtona ŝtuparo, kaj mia kunulo per alumeto lumigis grandan lampon starantan sur barelo en angulo. Tuj estis evidenta ke ni venas fine al la ĝusta loko, kaj ke ni ne estas la nuraj lastatempaj vizitantoj.
Oni uzis ĝin kiel lignostaplo, sed la ŝtipoj, kiujn evidente oni jam disĵetis sur la planko, amasiĝis flanken, por malplenigi la plankan centron. En ĉi tiu spaco kuŝis granda kaj peza pavimŝtono kun rusta fera ringo centre. Al la ringo oni ligis ŝafistan skarpon.
— Je Jovo! — kriis mia kliento. — Tiu estas la skarpo de Bruntono, pri tio mi povas ĵuri. Kion faris la kanajlo ĉi tie?
Laŭ mia propono oni venigis kelkajn graflandajn policanojn, kaj tiam mi penis levi la ŝtonon per la skarpo. Mi nur povas movi ĝin iomete, kaj estis nur per helpo de la konstabloj ke mi fine sukcesis porti ĝin flanken. Nigra kavo faŭkis sube en kiun ni ĉiuj strabe rigardis, dum Musgravo, genuiĝante surflanke, puŝis suben la lanternon.
Malgranda kamero ĉirkaŭ du metrojn profunda kaj unu metron kvadrata malfermiĝis antaŭ ni. Ĉe unu flanko estis dikmalalta latunbindita ligna monkesto, kies kovrilo estis supre ĉarnirita, kun ĉi tiu kurioza malmoderna ŝlosilo elstaranta el la seruro. Ĝi estis tegita ekstere per dika polvtavolo, kaj la lignon tramordis humideco kaj vermoj, tiel ke livida fungo estis interne. Kelkaj metalaj diskoj, malnovaj moneroj verŝajne tia, kian mi tenas ĉi tie, disĵetiĝis sur la fundo de la kesto, sed ĝi enhavis neniun alian.
Ĝuste nun, tamen, ni ne koncernis pri la malnova kesto, ĉar niaj okuloj fiksiĝis sur tiu kiu kaŭris apud ĝi. Estis virfiguro, vestita en nigra kompleto, kiu kaŭris sur la poplitoj kun la frunto sinkis sur rando de la kesto kaj la du brakoj disĵetitaj ambaŭflanke. Tiu pozicio jam tiris la stagnantan sangon al la vizaĝo, kaj neniu povis rekoni tiun distorditan lividan mienon; sed lia staturo, liaj vestaĵoj kaj lia hararo sufiĉe montris al mia kliento, kiam ni eltiris la kadavron, ke ĝi estas ja lia malaperinta ĉefservisto. Li jam mortis antaŭ multaj tagoj, sed ekzistis neniu kontuzo aŭ neniu vundo montri kiel li trafis sian teruregan sorton. Post kiam oni portis la kadavron de la kelo, ni trovis nin ankoraŭ alfrontitaj per problemo preskaŭ tiel imponega kiel tiu, kun kiu ni komencis.
Mi konfesas ke ĝis tiam, Vatsono, mi desapontiĝis pri mia enketo. Mi fidis ke mi solvos la aferon, kiam mi fine trovos la lokon aludita en la rito; sed nun mi estis tie, kaj mi ankoraŭ ne sciis tion, kion la familio opiniis inde kaŝi per tia komplika antaŭzorgo. Ja mi ĵetis lumon sur la sorton de Bruntono, sed nun mi devis konstati kiel tiu sorto trafis lin, kaj kio estis la parto prenita en la afero de la malaperintino. Mi sidiĝis sur bareleto en la angulo kaj zorgeme pripensis la aferon.
Vi konas miajn metodojn en tiaj kazoj, Vatsono. Mi metas min en la situacio de la viro, kaj, unue taksante lian intelekton, mi penas imagi kiel mi mem procedas sub la samaj cirkonstancoj. En ĉi tiu kazo, estis simple, ĉar la intelekto de Bruntono estis tute unuaranga, tiel ke ne estas necesa kalkuli kun la persona egaligo, kiel nomis la astronomoj. Li scias ke oni kaŝis ion valoran. Li eltrovas la lokon. Li trovas ke la kovrila ŝtono estas ĝuste tro peze por nehelpata viro. Kion do li faros? Li ne povas helpiĝi de ekstere, eĉ se estas iu je kiu li fidas, sen malŝlosi la pordojn kaj sen konsiderinda risko ke oni rimarkis lin. Pli bone, se eble, ke li havas helpanton de interne. Sed al kiu li petos? Ĉi tiu junulino amis lin. La viro ĉiam malfacile konstatas ke li fine perdu la amon de la virino, kiel ajn malbone li traktis ŝin. Li klopodas per kelkaj atentaĵoj pacigi la junulinon Hovelson, kaj tiam varbi ŝin kiel sian komplicon. Kune ili venas dumnokte al la kelo, kaj iliaj kombinitaj fortoj sufiĉos levi la ŝtonon. Ĝis nun mi povas sekvi iliajn agadojn kvazaŭ mi efektive vidis ilin.
Sed por du homoj, unu el ili virino, devis esti malfacile levi tian ŝtonon. Ne estis tiel facila afero por solidkorpa Suseksa policano kaj mi. Kion ili farus por sin helpi? eble tion, kion mi mem farus. Mi leviĝis kaj zorgeme ekzamenis ĉiujn ŝtipojn, disĵetitajn sur la planko. Preskaŭ tuj mi trovis tion kion mi atendis. Unu ŝtipo, ĉirkaŭ unu metron longa havis notindan noĉon ĉe unu fino, kaj kelkaj aliaj premrompiĝis ĉe flankoj kvazaŭ kunpremitaj per iu konsiderinda pezo. Evidente kiam ili tiris la ŝtonon supren, ili puŝis la ŝtipojn en la fendon ĝis fine la aperto estis sufiĉe granda ke oni povis trarampi. Oni tenis ĝin malfermata per ŝtipo prenita laŭlonge, kiu eble igus noĉon ĉe la pli malalta fino, ĉar la tuta pezo de la ŝtono premis ĝin suben sur la rando de la alia slabo. Ĝis nun mi ankoraŭ pravas.
Kaj nun kiel mi devis procedi por rekonstrui ĉi tiun meznoktan dramon? Evidente, nur unu homo povis eniri la kavon, kaj tiu estis Bruntono. La junulino devis atendi supre. Tiam Bruntono malŝlosis la keston, transdonis la enhavaĵon supozeble – ĉar oni ne trovis ĝin – kaj tiam – kaj tiam kio okazis?
Kia subbrulanta fajro de venĝo subite ekflamiĝis en la animo de ĉi tiu pasia Keltulino, kiam ŝi konstatis ke ŝi havas povon super la viro kiu mistraktis ŝin – mistraktis ŝin, eble pli ol oni suspektas? Ĉu estis la sorto ke la ŝtipo glitis kaj ke la ŝtono forfermis Bruntonon en tiu, kiu iĝis lia tombo? Ĉu ŝi nur kulpas pri silento pri lia sorto? Aŭ ĉu iu subita frapo per ŝia mano forfrapis la subtenon kaj igis la slabon fali? Kiaokaze, mi ŝajnis vidi tiun virinan formon ankoraŭ kroĉanta ŝian trezoron kaj freneze suprenkuranta la serpentan ŝtuparon kaj aŭdanta la dampatajn ŝirkriojn kaj la marteladon de la frenezaj manoj kontraŭ la ŝtonan slabon, kiu sufoke mortigis ŝian malfidelan aminton.
Jen la sekreto de ŝia pala vizaĝo, ŝiaj agititaj nervoj, ŝiaj sonoradoj de histeria ridado la sekvantan matenon. Sed kia estis la enhavaĵo de la kesto? Kie ŝi ĝin metis? Kompreneble, devis esti la malnovaj metalaĵoj kaj ŝtonetoj, kiujn mia kliento eltiris el la lageto. Ŝi jam forĵetis ilin tien je la unua oportuno por forigi la lastan spuron de sia krimo.
Dum dudek minutoj mi sidis senmove, elpensante la aferon. Musgravo ankoraŭ staris kun palega vizaĝo, svingante la lanternon kaj strebe rigardante en la kavon.
— Jen estas moneroj de Reĝo Karlo I, — diris li, montrante la malmultajn, kiujn enhavis la kesto; — vi pravas pri la dato de la rito.
— Ni trovos iun alian de Karlo I, — mi kriis, dum la ebla signifo de la unuaj demandoj de la rito subite trafis min. — Mi vidu la enhavaĵojn de la sako eltirita el la lageto.
Ni supreniris al lia studejo kaj li kuŝigis la aĵojn antaŭ mi. Mi povis kompreni kial li opinias tiajn kiel nur gravetaj, kiam mi rigardis, ĉar la metalaĵoj estis preskaŭ nigraj kaj la ŝtonoj malbrilaj. Mi frotis unu el la ŝtonoj per maniko, tamen, kaj ĝi ekbrilis poste kiel fajrero en la malluma kavo de la mano. La metalaĵo formis duoblan ringon, sed oni tordis ĝin de la originala formo.
— Vi memoru, — mi diris, — ke la rojalistoj progresis en Anglio eĉ post la morto de la reĝo, kaj ke kiam ili finfine fuĝis, ili eble postlasis multe da iliaj plej valoraj havaĵoj enterigitaj post ili, intencante reveni por tiujn dum pli paca tempo.
— Mia praulo, Ralfo Musgravo, estis eminenta kavaliro kaj la ĉefhelpanto de Karlo II dum liaj vagadoj. — diris mia amiko.
— Ha, jes ja! — mi respondis. — Nu, mi opinias ke tio devas doni al ni la lastan ĉeneron, kiu mankas. Mi devos gratuli vin ke vi ekposedas, kvankam per tragika maniero, relikvon de granda valoro, sed de eĉ pli granda graveco kiel historia kuriozaĵo.
— Kio estas tio, do? — li mirege anhalis.
— Ĝi estas neniu alia ol la antikva krono de la reĝoj de Anglio.
— La krono!
— Precize. Konsideru la vortojn de la rito. Kion ĝi tekstas? — Kies estis ĝi? — La foririnto. — Tio estas post la ekzekucio de Karlo. Tiam, — Kiu posedos? — La venonto.— tiu estis Karlo II, kies alvenon oni jam antaŭvidis. Mi opinias ke povas ne dubi ke ĉi tiu frakasita kaj misformita krono iam encirkligis la kapojn de la reĝaj Stuartoj.
— Kaj kiel ĝi venis en la lageto?
— Ha, al tiu demando oni povos respondi nur post iom da tempo. — Kaj mi skizis al li la tutan ĉenon de konjektado kaj pruvado kiun mi konstruis. Krepuskis kaj la luno hele brilis en la ĉielo antaŭ ol mi finis la rakonton.
— Kaj kial do la kronon oni ne redonis al Karlo? — demandis Musgravo puŝante la relikvon en la tolan sakon.
Ha, vi atingas la kernon pri la unusola punkto, kiun ni eble ne povos klarigi. Probable la Musgravo kiu konis la sekreton mortis intertempe kaj per iu preteratento postlasis ĉi tiun gvidilon al sia posteulo sen klarigo. De tiu tago ĝis la hodiaŭa oni transdonis ĝin de patro al filo ĝis fine ĝi venis en la atingon de la viro kiu elŝiris la sekreton kaj perdis sian vivon en la risko.
Kaj tio estas la historio de la Musgrava rito, Vatsono. La krono estas ĉe Hurlstono – kvankam estis iom da leĝa ĝeno kaj estis konsiderinda sumo pagenda antaŭ ol oni permesis ke ĝi konserviĝu tie. Pri la virino oni aŭdis nenion, kaj supozeble ŝi forlasis Anglion kaj forportis sin kaj la memoron de sia krimo al iu lando preter la maro.[5]
“Boksistaj kartoĉoj” (Angle, Boxer Cartridges) La nomo “Boxer” estis uzita en Anglio kiel komuna nomo por iu ajn centra-pafita kartoĉo, speco de municio perfektigita de Kolonelo Boxer, RA, en 1867.
Café noir (Esperante, nigra kafo) – kafo sen aŭ lakto aŭ kremo.
“La sesa de la unua.” – Kiam la rakonton oni eldonis en la “Strand Magazine”, la rito enhavis nur sep koplojn. Koplon “Kiu monato?” “La sesa de la unua.” oni forigis, sed kiam la rakonton oni inkludis en la “Newnes” volumo de la Memoir en 1894, la oka estis aldonita. Iel la forigita tempospuro, deviga por la solvo, revenis en la riton. Ĉiu sekvanta brita eldono de la rakonto enhavas ĉi tiun koplon sed ne la usonaj eldonoj.
“Pro la konfido.” (Angle, “For the sake of the trust.”) la adapto de “Murdo en la katedralo” de la forpasinta T. S. Eliot enhavas tiujn vortojn. Tio igis iujn komentantojn spekulacii ke Eliot kaj Doyle uzis komunan fonton. Sed Eliot mem klarigis la aferon en letero al s-ro Nathan L. Bengis: “Mia uzo de la Musgrava rito estis intenca kaj tute konscia.” (Times Literary Supplement (Tempo-literatura suplemento), Londono, 25 septembro 1951).
Por la numero de marto 1927 de la “Strand Magazine” kavaliron Arthur Conan Doyle oni petis fari liston de liaj propraj preferataj rakontoj pri Ŝerloko Holmso (ne inkludante la rakontojn de la Kazolibro pro tio ke ĉi tiujn rakontojn oni tiutempe ne kolektis libroforme). Doyle elektis dek du, el kiuj li rangigis “la Musgrava rito”n numero 11.