174059.fb2
LA VAKA DOMO
de kavaliro Arthur Conan Doyle
[ORIGINALA TITOLO: THE EMPTY HOUSE]
desegnaĵoj de Sidney Pagetel la angla tradukis Darold Booton
Estis dum la printempo de la jaro 1894, kiam la tuta Londono interesiĝis kaj la laŭmodaro konsterniĝis pro la murdo de la honorinda[1] Ronaldo Adero sub la plej kuriozaj kaj neklarigeblaj cirkonstancoj. La publiko jam eksciis la detalojn de la krimo, kiujn oni rivelis dum la polic-enketo, sed multajn oni subpremis pro tio ke la kazo de la juĝa persekutisto tiom superverŝis ke ne necesas riveli ĉiujn faktojn. Nur nuntempe post preskaŭ dek jaroj, oni permesis al mi provizi la publikon per la mankantaj ĉeneroj, kiuj formis la tutan rimarkindan ĉenon. La krimo mem estis interesiga, sed tio estis nenio komparita al la nekredebla sekvo, kiu provizis min per la plej grandaj ŝoko kaj surprizo de iu ajn evento en mia aventuroplena vivo. Eĉ nun post tiu longa tempo, mi trovis min mem ekscita kiam mi pripensis ĝin, kaj mi sentis denove la subitan inundon de ĝojo, de miro kaj de nekredemo kiu tute mergis mian menson. Mi diru al la publiko, kiu jam montras iom da intereso pri tiu malmulta kiun mi fojfoje rakontis rilate al la agadoj de ĉi tiu tre rimarkinda homo, ke oni ne kulpigas min, se mi ne rilatis tion kion mi scias. Mi devus konsideri tion mia plej grava devo, sed li malpermesis min per ordo, kiun li retiris je la tria de la lasta monato.
Oni povas imagi ke mia intima kuneco kun Ŝerloko Holmso jam interesigis min profunde pri la krimo, kaj ke post lia malapero mi ĉiam zorge legis pri la variaj problemoj kiuj venis antaŭ la publiko. Kaj pli ol unufoje por kontentigi min mem, mi eĉ provis uzi liajn metodojn por tiajn problemojn solvi, kvankam ne tre sukcese. Tamen neniu atentigis min kiel la tragedio de Ronaldo Adero. Dum mi legis la verdikton de la mort-enketo, t.e. verdikto de intensa mortigo kontraŭ nekonato aŭ nekonatoj, mi konsciis pli klare ol antaŭe kiom mankas al la komunumo pro la morto de Ŝerloko Holmso. Estis punktoj pri tiu stranga afero, kiuj, mi certis, aparte allogus lin, kaj la penadon de la polico li suplementus aŭ pli probable anticipus per la sperta observpovo kaj la vigla menso de la unuaranga krim-detektiva agento en Eŭropo. La tutan tagon dum mi vizitis klientojn, mi pripensis la kazon kaj trovis neniun klarigon, kiu ŝajnis adekvata. Je risko ke mi enuigas la leganton, mi denove rilatas la faktojn kiel oni sciigis la publikon ĉe fino de la mort-enketo.
La honorinda Ronaldo Adero estis la dua filo de la grafo de Majnuto, kiu estis tiutempe guberniestro de unu al la Aŭstraliaj kolonioj.[2] La patrino de Adero jam revenis de Aŭstralio por operacio pri katarakto. Ŝi kaj ŝiaj gefiloj Ronaldo kaj Hilda loĝis kune ĉe 427 Parkstrateto. La junulo partoprenis en la plej bona socio, kaj laŭ ĉies scio, li havis neniun malamikon kaj neniun malvirton. Li kaj f-ino Edito Vudlio de Karsterso gefianĉiĝis, sed per interkonsento la gefianĉiĝo jam ĉesis antaŭ kelkaj monatoj. Estis neniu spuro pri iu ajn profunda sento pro tio. Ĉar la viro estis en mallarĝa kaj konvencia rondo, liaj kutimoj estis kvietaj kaj laŭ naturo li estis neemocia. Tamen estis al ĉi tiu komplezema juna aristokrato ke la morto alvenis per tre kurioza kaj neatendita maniero inter 10.00 kaj 11.20 la nokton de la 30a marto 1894.
Ronaldo Adero ŝatis kartoludon – li daŭre ludis, sed neniam kontraŭ vetaĵo tro peza por li. Li membriĝis en la kartokluboj Baldvino,[3] Kavendiŝo kaj Bagatelo. Oni montris ke post la vespermanĝo je sia mortotago li ludis robron de visto en la ĉi-lasta klubo. Li ankaŭ ludis tiun posttagmezon. La atestoj de la aliaj ludantoj – s-ro Murio, kavaliro Johano Hardio kaj kolonelo Morano – montris ke oni viston ludis, kaj ke ĉiu el ili egale sukcesis. Adero eble perdis ne pli ol kvin pundojn. Li estis tre riĉa, kaj tia perdo ne ĝenis lin. Li kartoludis preskaŭ ĉiutage en unu el siaj kluboj, sed li estis zorgema ludanto, kaj kutime gajnis. Laŭ la atestoj, antaŭ kelkaj semajnoj kun kolonelo Morano kiel partnero, li jam gajnis preskaŭ £420n de Godfreo Milnero kaj lordo Balmoralo dum unu ludo. Jen la plej aktuala historio kiel rivelita dum la mort-enketo.
Je la krimonokto li hejmen iris de la klubo je la deka precize. La patrino kaj fratino alie vizitis parencon. La servistino atestis ke ŝi aŭdis lin eniri la frontan ĉambron en la dua etaĝo, kiu li kutime uzis kiel salono. Ŝi ekbruligis fajron en la kameno, kaj dum ĝi fumis ŝi malfermis la fenestron. Oni aŭdis neniun sonon el la ĉambro ĝis 11.20 ptm, kiam revenis lordino Majnuto kaj la filino. Por deziri al li bonan nokton, ŝi penis eniri lian ĉambron. La pordon oni ŝlosis de interne, kaj oni laŭte vokis kaj perkutis sen respondo. Per helpo oni perforte malfermis. La malfeliĉa junulo kuŝis surplanke apud la tablo. Oni horore mutilis lin per ekspansianta revolvera kuglo; sed neniun armilon oni trovis en la ĉambro. Surtable estis du dek-pundaj bankbiletoj kaj £17 10ŝ en oraj kaj arĝentaj moneroj aranĝitaj laŭ aroj de variaj sumoj. Estis ciferoj sur papero kontraŭ la nomoj de iuj el la klubamikoj. Per tio oni konjektis ke antaŭ sia morto li klopodis registri siajn perdojn kaj gajnojn.
Detala kontrol-esploro de la ĉirkaŭaĵoj nur montris ke la kazo estis eĉ pli kompleksa. Antaŭ ĉio ŝajne estis nenia kialo ke la junulo devis ŝlosi la pordon de interne. Eble tion faris la mortiganto kaj poste eskapis per la fenestro. La tero estis preskaŭ sep metrojn sube, tamen estis bedo de krokusoj florantaj tie. Nek la floroj nek la grundo montris spuron – nek estis spuro sur la mallarĝa gazono inter la domo kaj la vojo. Verŝajne do la junulo mem ŝlosis la pordon. Sed kiel li mortis? Neniu povis supren grimpi sen spuro. Supozu ke iu pafis tra la fenestro, tiu devus esti tre rimarkinda paflertulo, kiu povas trudi letalan vundon per revolvero. Aldone Parkstrateto estas homplena ĉefvojo; estis kabohaltejo nek pli ol cent metrojn for de la domo. Neniu aŭdis pafon. Kaj tamen estis mortigito, kaj estis revolvera pafaĵo, kiu eksplodis kiel mole pentigita kuglo, kiu kaŭzas tujan mortvundon. Jen la cirkonstancoj de la Parkstrateta Enigmo, kiun oni plu komplikis pro tio ke estis neniu motivo, ĉar, kiel mi jam diris, juna Adero havis neniun malamikon, kaj oni ne penis formovi la monon aŭ valoraĵojn el la ĉambro.
Dum la tuta tago mi pripensadis ĉi tiujn faktojn, kaj penis elpensi teorion, kiu povis klarigi ĉiujn kaj trovi la linion de la plej malgranda rezistemo, kiu laŭ mia kompatinda amiko estas la komencpunkto de ĉiu enketo. Mi devas deklari ke mi progresis nur malmulte. Ĉi-vesperon mi promenadis trans la Parko kaj trovis min proksimume je la sesa ĉe la Oksfordstrata fino de Parkstrateto. Aro da lantemuloj estis surstrate, ĉiuj spektis apartan fenestron. Tio montris al mi la domon, kiun mi deziras rigardi. Altstatura maldika viro kun malhelaj okulvitroj, kiu, mi suspektis, estis civilvestita detektivo, klarigis iun propran teorion, dum la aliaj amasiĝis ĉirkaŭe. Mi alproksimiĝis al li laŭeble, sed tio, kion li diris, ŝajnis al mi absurda, do mi foriris denove naŭzite. Kiam mi forturniĝis mi puŝis kontraŭ maljunan deformitan viron malantaŭ mi, kaj li faligis kelkajn librojn, kiujn li portis. Mi memoris dum mi alprenis tiujn ke mi rimarkis unu el la titoloj – La origino de la arbokulto. Imponis min ke la ulo devas esti libroamanto, kiu aŭ komerce aŭ hobie kolektis nekonatajn volumojn. Mi provis pardonpeti pro la akcidento, sed estis klare ke ĉi tiujn librojn, kiujn mi malfeliĉe mistraktis, alte estimis la posedanto. Kun malestima grumblo li forturniĝis kaj mi vidis lian kurban dorson kaj blankajn vangoharojn malaperi en la homamason.
Mia observado de 427 Parkstrateto malmulte klarigis la problemon kiu interesigis min. Malalta muro kaj relo, ne pli ol du metrojn altaj, apartigis la domo de la vojo. Estis tute facile do, ke oni povus eniri la ĝardenon, sed ne la fenestron, kiu estis neatingebla, ĉar estis neniu drenilo aŭ simila, kiun oni povis surgrimpi. Pli perpleksite mi revenis Kensingtonon. Mi ne estis en mia studejo kvin minutojn kiam la servistino eniris por anonci ke iu deziras viziti min. Al mia miro estis neniu alia ol la stranga maljuna librokolektanto – sia bruska velka vizaĝo kadrita per
“Vi estas surprizita, sinjoro,” diris li per kurioza kvaka voĉo.
Mi agnoskis, ke jes.
“Nu, mi havas konsciencon, sinjoro, kaj kiam mi hazarde vidis vin eniri ĉi tiun domon, dum mi lame iris post vi, mi pensis al mi, ke mi ĝuste eniru kaj vizitu tiun helpeman ĝentelmanon, kaj diras al li ke se mi estis iomete bruska laŭmaniere, mi ne intencis ĝeni, kaj ke mi estas tre dankema al li, ĉar li alprenis miajn librojn.”
“Vi troigas bagatelon,” mi diris, “ĉu mi rajtu demandi al vi, kiel vi scias min?”
“Nu, sinjoro, se mi ne estas tro libera kun vi, mi estas unu el viaj najbaroj, ĉar vi trovu mian etan librovendejon ĉe la stratangulo de Preĝejostrato, kaj tre plaĉas al mi vidi vin, mi certas. Eble vi mem kolektas, sinjoro. Jen Britaj birdoj,[4] kaj Katulo,[5] kaj La sankta milito[6] – ĉiu el ili bonaĉeto. Kun kvin volumoj vi ĝuste povus plenigi tiun manklokon en la dua breto. Aspektas malnete, ĉu ne, sinjoro?”
Mi turnis la kapon por rigardi la libroŝrankon malantaŭ mi. Kiam mi returnis, Ŝerloko Holmso staris ridetante trans la studeja tablo. Mi surpiediĝis, strebis al li kelkajn momentojn, tute mirigita, kaj tiam ŝajnas ke mi svenis por la unusola fojo dum mia vivo. Certe griza nebuleto turbulis antaŭ la okuloj, kaj kiam ĝi foriĝis, mi trovis ke mian kolumon oni malbutonis kaj la postgusto de brando estis sur la lipoj. Holmso klinis super mia seĝo kun sia flakono en la mano.
“Mia kara Vatsono,” diris la bone memorita voĉo. “Mi devas milfoje pardonpetas. Mi tute ne scias ke vin mi tiom afekcias.”
Mi kroĉis lian brakon.
“Holmso!” mi ekkriis. “Ĉu estas vere vi? Ĉu vi vere povas vivi? Ĉu eblas ke vi sukcesis grimpi el tiu horora abismo?”
“Atendu momenton,” diris li. “Ĉu vi certas ke vi estas sufiĉe sana diskuti la aferon? Mi grave ŝokis vin per ne necese drama reapero.”
“Ĉio estas en ordo, sed vere, Holmso, mi povas almenaŭ kredi al miaj okuloj. Je l’ĉielo! Pensu, ke vi, antaŭ ĉiu alia, staru en mia studejo.” Denove mi kroĉis lian manikon kaj palpis la maldikan tendenecan brakon sube. “Nu, ĉiuokaze vi ne estas spirito.” mi diris. “Mia kara ulo, mi ravas vidi vin. Sidiĝu kaj diru al mi kiel vi eskapis el tiu terura abismo.”
Li sidiĝis kontraŭ mi, kaj ekbruligis cigaredon laŭ sia malnova senzorga maniero. Li vestiĝis per la ĉifona kitelo de la librovendisto, sed la cetero de tiu ulo – blankaj haroj kaj libroj – amase kuŝis surtable. Holmso aspektis eĉ pli maldika kaj pli akra ol antaŭe, sed estis mortblanka nuanco en lia agleca vizaĝo kiu sciigis min ke lia lastatempa vivo ne estis sana.
“Plaĉas al mi streĉi min, Vatsono,” li diris. “Estas senŝerce kiam altstaturulo devas kaŝi tri dek centimetrojn de sia alteco dum kelkaj horoj sinsekve. Nu, mia kara ulo, rilate al la klarigo. Se mi rajtu peti vian kunhelpon, antaŭ ni estas malfacila kaj danĝera nokto. Eble plibonas se mi rakontas tiun al vi kiam ni finos nian laboron.”
“Mi plenpleniĝas per scivolemo. Mi preferas aŭdi nun.”
“Ĉu vi kuniros kun mi ĉi-nokton?”
“Kiam ajn kaj kien ajn laŭ via plaĉo.”
“Tio estas kiel la malnova tempo. Estas sufiĉa tempo ke ni manĝu antaŭ ol foriri. Nu, pri la abismo. Ne estis malfacile eskapi el ĝi, pro tio ke mi neniam estis tie.”
“Ĉu vi neniam estis tie?”
“Ne, Vatsono, mi neniam estis tie. Mia noto al vi estis absolute aŭtentika. Mi ne dubis, ke mi jam finis mian karieron kiam mi perceptis la iom sinistran figuron de la forpasinta profesoro Moriarto starantan sur la mallarĝa pado, kiu elkondukis. Liaj grizaj okuloj sciigis min pri lia neŝanĝebla motivo. Ni interŝanĝis kelkajn vortojn, do, kaj mi akiris lian komplezan permeson skribi la mallongan noton, kiun vi poste ricevis. Mi postlasis ĝin kun mia cigaredujo kaj bastono, kaj mi iris laŭ la pado, Moriarto ankoraŭ tuj post mi. Kiam mi atingis la finon, mi staris enangulita. Li eltiris neniun armilon, sed li atakis min kaj ĵetis liajn longajn brakojn ĉirkaŭ min. Li sciis ke mi venkis lin, kaj li deziris venĝi sin kontraŭ mi. Ni kune ŝanceliĝis ĉe la rando de la akvofalo. Mi tamen iom scias la baritsuon,[7] aŭ la japanan sistemon de luktado, kiu pli ol unufoje estis utila al mi. Mi eskapis lin kaj li kun horora ekkrio luktis kelkajn sekundojn, kaj ungigis la aeron per ambaŭ manoj. Sed malgraŭ ĉiuj liaj penadoj li perdis la ekvilibron kaj falis super la randon. Kun la vizaĝo super la rando mi rigardis lin longatempe. Li frapiĝis kontraŭ roko, resaltis kaj plaŭde falis en la akvon.”
Mi mirege aŭskultis ĉi tiun klarigon, kiujn Holmso liveris inter ekblovoj de la cigaredo.
“Sed la piedsignojn!” mi ekkriis, “mi vidis per la propraj okuloj ke du homoj iris laŭ la pado sed neniu revenis.”
“Jen kiel okazis. Tuj kiam malaperis la profesoro, venis al mi en la kapo ke tia eksterordinara bonŝanco venis al mi de la Sorto. Mi sciis ke Moriarto ne estis la sola homo kiu ĵuris mortigi min. Estis almenaŭ tri aliaj kiuj plue deziris venĝi sin kontraŭ mi pro la morto de la ĉefo. Ili ĉiuj estis danĝeraj uloj. Unu el ili certe mortigos min. Aliaflanke, se la tuta mondo konvinkiĝis ke mi mortas, ĉi tiuj homoj agos tro libere. Ili sin malkaŝos kaj pli-malpli baldaŭ mi povos detrui ilin. Tiam estas tempo ke mi anoncu ke mi ankoraŭ estas en la lando de la vivanto. Tiom rapide agis la cerbo, ke mi kredis, ke mi tiun elpensis antaŭ ol profesoro Moriarto atingis la fundon de la akvofalo Rajkenbako.
“Mi stariĝis kaj esploris la ŝtonan muron malantaŭ mi. En via pitoreska rakonto pri la afero, kiun mi per granda intereso legis post kelkaj monatoj, vi asertis ke la muro estas apika. Tio ne estas tute vera. Kelkajn malgrandajn noĉojn oni trovis, kaj estis kornico. La klifo estis tiom alta ke estis neeble surgrimpi ĝin, kaj egale evidentas ke neeblas senspure iri laŭ la pado. Fakte mi povus inversigi miajn botojn, kiel mi faris kelkfoje antaŭe, sed tri aroj da piedsignoj certe sugestus trompon. Ĝenerale do, estis pli bone ke mi risku grimpi. Ne estis facile, Vatsono. La akvofalo bruegis sub mi. Mi ne estas fantaziulo, sed mi ĵuras, ke mi ŝajnis aŭdi la voĉon de Moriarto kriantan el la abismo. Eraro estus letala. Pli ol unufoje dum herbotuftojn mi eltiris aŭ la piedo stumblis el la malsekaj noĉoj en la roko, mi opiniis ke mi mortos. Sed mi lukte iris supren kaj fine mi atingis kornicon larĝan pli-malpli metron kaj kovritan per mola verda musko, kie mi povis kuŝi nevidate kaj tute komforte. Tie mi streĉis min, kiam vi, mia kara Vatsono, kaj viaj kunenktantoj esploris tre simpatie kaj tre neefike.
“Finfine, kiam vi formis viajn neeviteblajn kaj tute erarajn konkludojn, vi foriris hotelon, kaj mi estis sola. Mi jam imagis ke mi atingas la finon de miaj aventuroj, sed ne anticipita okazo montris ke ankoraŭ surprizoj atendis min. Grandega roko, falanta de supre, tondre preterpasis min, frapis la padon, kaj resaltis en la abismon. Tuj mi opiniis ke estas akcidento, sed tuj poste, supren rigardante mi vidis virkapon kontraŭ la malheliganta ĉielo, kaj alia ŝtono frapis la kornicon kie mi kuŝis tre proksime al mia kapo. Kompreneble estis evidente ke Moriarto ne estis sola. Komplico – eĉ tiu ekrigardo montris al mi kiel danĝera estis tiu komplico – gardis dum la profesoro atakis min. De malproksime kaj ne de mi vidite li vidis la morton de sia amiko kaj mian eskapon. Li atendis, kaj tiam ĉirkaŭirante la supron de la klifo, li penis sukcesi kie malsukcesis lia kamarado.
“Mi ne pripensis longatempe, Vatsono. Denove mi vidis la insistan vizaĝon super la klifo, kaj mi sciis ke estis la antaŭanto de alia ŝtono. Mi malsupren grimpis sur la padon. Mi opinias ke mi ne povus tion fari per kalkulado. Estis centfoje pli malfacile ol supren grimpi. Sed ne estis sufiĉe da tempo pensi pri la danĝero, ĉar alia ŝtono fajfe preterpasis min dum mi pendis de la kornicorando per la manoj. Meze en la vojo mi stumblis, sed, per la beno de Dio, mi surteriĝis sur la pado. Mi forkuris. Mi kuris ses kilometrojn super la montojn en la mallumo, kaj post semajno, trovis min en Florenco, certe ke neniu en la mondo sciis tion, kio okazis al mi.
“Mia sola konfidenculo estis mia frato Mikrofto. Mi devas peti vian pardonon, mia kara Vatsono, sed estis gravege ke oni opinias ke mi estis morta, kaj tute certis ke vi ne povas verki tian konvinkigan rakonton pri mia malfeliĉa fino, se vi mem ne opiniis ke estas vera. Kelkfoje dum la lastaj tri jaroj mi komencis skribi al vi, sed ĉiufoje mi timis ke via tenera estimo por mi tentus vin al senprudento, kiu perfidus mian sekreton. Do mi forturniĝis de vi ĉivesperon kiam vi kaŭzis min faligi miajn librojn, ĉar tiutempe estis danĝere por mi, kaj signo de surprizo aŭ emocio viaparte atentigus iun pri mia identeco kaj kondukus al tre bedaŭrindaj kaj neripareblaj rezultoj. Rilate al Mikrofto, mi devis konfidenci lin por akiri la monon, kiun mi bezonis. Kompreneble en Londono eventoj ne okazis tiel bone kiel mi esperis, ĉar la proceso de la Moriata bando lasis du el la plej danĝeraj bandanoj, miajn proprajn plej venĝemajn malamikojn, liberaj. Mi vojaĝis du jarojn en Tibeto, do, kaj distris min mem per vizito al Lasso, kaj mi pasis kelkajn tagojn kun la ĉeflamao. Vi eble legu pri la rimarkindaj esploradoj de Norvegio nomita Sigersono, sed mi certas ke neniam venis al vi en la kapon ke vi ricevis novaĵon pri via amiko. Tiam mi pasis tra Persio, vizitis Mekkon, kaj pasis iomete da tempo kun la Kalifo ĉe Kartumo. La rezultojn mi jam komunikis al la Buroo pri eksterlandaj aferoj. Revenante al Francio, mi pasis kelkajn monatojn esplorante la derivaĵojn de karba gudro, kiun mi faris en laboratorio ĉe Montpeliero en suda Francio. Finante tiun al mia plaĉo kaj eksciante ke nur unu el miaj malamikoj restas en Londono, mi estis revenonta kiam min oni hastigis per la rimarkinda novaĵo pri la Parkstrateta Enigmo, kiu ne nur logis min per sia propra merito, sed kiu ŝajnis oferi iujn tre kuriozajn personajn oportunojn. Mi venis tuj Londonon, iris en mia propra persono al Bakerstrato, donis tre violentan ŝokon al s-ino Hudsono, kaj trovis ke Mikrofto konservis miajn ĉambrojn kaj dokumentojn kiel mi ilin lasis. Do, mia kara Vatsono, je la dua ptm hodiaŭ mi trovis min sur mia malnova brakseĝo en mia propra malnova ĉambro, kaj dezirante nur ke mia malnova amiko estu sur la seĝo, kiun li tiom ofte ornamis.”
Tiu estis la rimarkinda rakonto, kiun mi aŭskultis tiun aprilan vesperon – rakonto, kiu estus al mi komplete nekredebla, se ne konfirmiĝis per la efektiva vidaĵo de la altstatura maldika figuro kaj la vigla avida vizaĝo, kiun mi neniam esperis vidi denove. Iel li eksciis pri mia propra malfeliĉa funebro, li montris sian simpation per maniero ol per vortoj. “La laboro estas la plej bona antidoto por la aflikto, mia kara Vatsono,” li diris, “kaj mi havas laboraĵon por ni ambaŭ ĉi-nokton, kiu mem, se ni sukcesos, pravigos niajn vivojn sur ĉi tiu planedo.” Vane mi petegis al li diri plue. “Vi aŭdos kaj vidos sufiĉe antaŭ la mateno,” li respondis. “Ni devas diskuti la tri pasintajn jarojn. Tiu sufiĉu ĝis duono post la naŭa, kiam ni komencis nian notindan aventuro pri la vaka domo.”
Estis ja kiel antaŭe, je la koncernita horo mi trovis min apud li en kabrioleto kun mia revolvero en la poŝo kaj kun ekscito de la aventuro en la koro. Holmso estis frida kaj severa kaj silenta. Dum la lumo de la stratolampoj faladis sur lian aŭsteran vizaĝon, mi vidis ke liaj brovoj penseme kuntiriĝis kaj liaj maldikaj lipoj kunpremiĝis. Mi ne sciis, kiajn sovaĝajn bestojn ni estis ĉasontaj en la malluma ĝangalo de krima Londono, sed min oni certigis pro la mieno de la majstra ĉasisto ke la aventuro estas tre grava – dum la sardona rideto, kiu kelkfoje aperis tra la asketa mieno, aŭguris malmultan bonon por la ĉasoto.
Mi opiniis ke ni iros Bakerstraton, sed Holmso haltigis la kabrioleton ĉe la stratangulo de Placo Kavendiŝo.[8] Mi observis kiam li eliris ke li zorgeme rigardis ambaŭdirekte, kaj ĉe ĉiu sekvanta stratangulo li zorgeme certigis sin ke neniu sekvis. Nia kurso certe estis kurioza. La scio de Holmso pri la flankvojetoj de Londono estis eksterordinara, kaj nun li rapide kaj memfide pasis tra reto de stalaleoj kaj staloj, pri kies ekzisto mi tute ne sciis. Ni eliĝis fine en malgrandan vojon kun vico de malnovaj mallumaj domoj, kiu kondukis en Manĉestrostraton kaj ĝis Blandfordostrato. Tie li rapide eniris mallarĝan pasejon, pasis tra ligna barilopordo en vakan korton, kaj tiam li malŝlosis flankopordon de domo. Ni kune eniris kaj li fermis la pordon malantaŭ ni.
La domo estis tute malluma, sed evidentis al mi ke estis vaka domo. La sentapiŝa planko knaris kaj kraketis sub niaj piedoj, kaj per mia etendita mano mi palpis muron kun ĉifona tapetpapero. La malvarma maldikaj fingroj de Holmso kroĉis mian pojnon kaj li kondukis min antaŭen laŭ longa koridoro, ĝis mi malklare vidis malhelan vazistason. Tie Holmso subite turniĝis dekstren, kaj ni trovis nin en granda, kvadrata, vaka ĉambro, tre malluma en la anguloj sed meze estis malforte lumigita per malproksima stratolampo. La fenestro havis abundan tavolon da polvo, tiel ke ni preskaŭ ne povis reciproke percepti la alian. Mia kunulo metis la manon sur mia ŝultro kaj la lipoj proksime al mia orelo.
“Ĉu vi scias kie ni estas?” li flustre diris.
“Certe jen estas Bakerstrato,” mi respondis strabante tra la malpura fenestro.
“Precize. Ni estas en Kamdena domo, kiu staras kontraŭ nia propra malnova loĝejo.”
“Sed kial ni estas ĉi tie?”
“Ĉar ĝi regas tre bonan vidaĵon de tiu pitoreska domo. Ĉu mi ĝenu vin, mia kara Vatsono, stari pli proksime al la fenestro? Sed klopodu ne montri vin mem, kaj tiam rigardu niajn malnovajn ĉambrojn – la komencopunkton de tiom multe el viaj eta fefabeloj. Ni vidu, ĉu mia tri jara foresto forigis mian surprizopovon.”
Mi rampe alproksimiĝis antaŭen kaj transe rigardis la konatan fenestron. Kiam mi ekvidis, mi anhele ekkriis pro miro. La rulkurtenon oni jam fermis, kaj forta lampo lumigis la ĉambron. La ombro de viro, kiu sidiĝis sur seĝo, ĵetiĝis sur la lumigitan ekranon de la fenestro. Mi ne povus erari rilate al la pocizio de la kapo, la formo de la ŝultroj, la akreco de la vizaĝo. La vizaĝo estis turnita duonprofile, kaj aspektis kiel unu el tiuj nigraj siluetoj ŝatitaj de niaj geavoj. Ĝi estis perfekta kopio de Holmso. Tiom mirigita mi estis, ke mi ĵete etendis la manon por certigi min ke la viro mem staris apud mi. Li tremetis pro silenta ridado.
“Nu?” diris li.