174059.fb2 La vaka domo - читать онлайн бесплатно полную версию книги . Страница 2

La vaka domo - читать онлайн бесплатно полную версию книги . Страница 2

“Je l’ĉielo!” Mi kriis. “Estas mirinda.”

“Mi fidas ke la aĝo ne velku nek la kutimo malfreŝigu mian senliman varion,”[9] li diris, kaj mi rekonis en lia voĉo la ĝojon kaj la fieron de la artisto pro lia verkaĵo.

“Ĝi iom similas min, ĉu ne?”

“Mi pretas ĵuri, ke estas vi.”

“Por la produkto mi agnoskas s-ron Oskaron Meŭnieron de Grenoblo, kiu pasigis kelkajn tagojn muldi la vaksan statuon. Mi mem aranĝis la ceteran dum mi vizitis en Bakerstraton ĉipostmatene.”

“Sed kial?”

“Pro tio ke, mia kara Vatsono, mi havas gravan kialon deziri ke iuj opiniu ke mi estas tie kiam mi estas alie.”

“Kaj ĉu vi opinias ke oni gvatis la ĉambron?”

“Mi ja sciis ke oni gvatis.”

“Kiu gvatis?”

“Miaj malnovaj malamikoj, Vatsono. La ĉarma societo kies ĉefo kuŝas en la Kaskado Rajkenbako. Vi devas memori ke ili solaj sciis ke mi ankoraŭ vivas. Pli-malpli baldaŭ ili opiniis ke mi devas reveni al miaj ĉambroj. Ili daŭre gvatis kaj ĉimatenon ili vidis min alveni.”

“Kial vi scias?”

“Ĉar mi rekonis la gardiston, kiam mi ekrigardis el mia fenestro. Li estas sufiĉe sendanĝera ulo, nomita Parkero, laŭ metio ŝnurstrangulisto, kaj rimarkinde lerta zumfera ludanto, mi ne zorgis pri li. Sed mi multe zorgis pri la multe pli timiga homo kiun li reprezentas, la koramiko de Moriarto, la viro kiu faligis ŝtonojn super la klifo, la pli ruza kaj pli danĝera krimulo en Londono. Tiu estas la viro kiu ŝtelĉasas min ĉi-nokton, Vatsono, kaj tiu estas la viro kiu tute ne konscias ke ni ŝtelĉasis lin.”

Laŭgrade mia amiko rivelis sian planon. De tiu ĉi konvena gvatejo, la gvatantojn oni gvatos kaj la ŝtelĉasantojn oni ŝtelĉasos. La angula ombro tie for estis la logaĵo, kaj ni la ĉasontoj. Silente ni staris kune en la mallumo kaj observis la rapidantajn figurojn, kiuj ree pasis antaŭ ni. Holmso estis silenta kaj senmova, sed mi sciis ke li estas vigle atenta kaj ke li fiksis la okulojn sur la amasoj de pretepasantoj. Estis malmilda kaj ŝtorma nokto. La vento akre fajfis laŭ la longa strato. Multaj homoj movis tien kaj reen. La plejmulto el ili volviĝis per mantelo kaj skarpo, unu-dufoje ŝajnis al mi ke mi vidis la saman figuron, kaj mi aparte rimarkis du virojn, kiuj ŝajne ŝirmigis sin de la vento en la pordokadro de domo iom for laŭ la strato. Mi penis atentigi mian kunulon pri tiuj, sed li kriis iomete senpacience kaj daŭris fiksrigardi en la straton. Pli ol unufoje li baraktetis per la piedo kaj frapetis per la fingroj sur la muro. Evidentis al mi ke li iĝis maltrankvila, kaj lia plano ne tute sukcesas kiel li esperis. Fine dum alproksimiĝis meznokto kaj la strato laŭgrade malpleniĝis, li paŝis jen kaj jen en la ĉambro en neregebla agitato. Mi estis ion dironta al li, kiam mi levis la okulojn al la lumigita fenestro kaj denove estis surprizegita kiel antaŭe. Mi kroĉis la brakon de Holmso kaj fingromontris supren.

“La ombro jam moviĝas!” mi kriis.

Estis ja ne duonprofile, sed la dorso estis turnita en nia direkto.

La trijara foresto certe ne glatigis la malmildecon de lia temperamento aŭ de lia senpaciencon rilate al la malpli vigla intelekto.

“Kompreneble ĝi moviĝis,” diris li, “Ĉu mi estas tia farseca fuŝulo, Vatsono, ke mi starigus evidentan pupon, kaj esperas ke la plej ruzajn ulojn en Eŭropo tio trompus? Ni estas en ĉi tiu ĉambro du horojn, kaj s-ino Hudsono jam ŝanĝas la figuron okfoje aŭ unufoje ĉiun duonhoron. Ŝi ŝanĝis de la fronto, tiel ke ŝian ombron oni ne vidas. Ha!” li anhelis akre. En la duonhela lumo mi vidis ke li ĵetis la kapon antaŭen, li iĝis rigide atenta. Ekstere en la strato estis tute senhoma. Eble tiu du viroj ankoraŭ kaŭris en la pordokadro, sed mi ne povis vidi ilin. Ĉio estis silenta kaj malluma krom tiu briliga flava ekrano kiu nigre konturigis antaŭ ni. Denove en la tuta silento mi aŭdis tiu mallaŭtan siblan noton, kiu signifis la intensan subpremitan eksciton. Tuj poste li tiris min en la plej malluman angulon de la ĉambro, kaj mi sentis lian avertantan manon sur miaj lipoj. La fingroj, kiuj kroĉis min, tremetis. Neniam mi sciis mian amikon tion ekscitan, kaj tamen la malluma strato ankoraŭ etendis senmove kaj solece antaŭ ni.

Sed subite mi konsciis pri tiu, kiun liaj pli akraj sensoj jam distingis. Mallaŭta ŝteleca sono venis en la orelojn, ne de la direkto de la strato sed de la malantaŭo de la domo mem en kiu ni kaŝis nin. Pordo malfermiĝis kaj fermiĝis. Tuj poste oni aŭdis paŝojn laŭ la koridoro – paŝojn kiujn oni intencis esti silentaj, sed kiuj reeĥis akre tra la vaka domo. Holmso kaŭris malantaŭen kontraŭ la muro, kaj mi faris same. Mi kroĉis mian revolveron. Strabante tra la mallumo, mi vidis malprecizan virfiguron iomete pli nigran ol la fono. Li staris momente, kaj tiam li malrapide antaŭeniris, kaŭrante, minacante en la ĉambron. Li estis ene de tri metroj de ni, tiu ĉi sinestra figuro, kaj mi jam pretigis min por la atako antaŭ ol mi komprenis ke li tute ne sciis ke ni estas tie. Li paŝis proksime al ni, ŝteliris al la fenestro kaj tre mallaŭte kaj senbrue malfermis kelkajn centimetrojn. Dum li sinkis sin ĝis la malfermo, la lumo de la strato, ne plu duonheligita per la polva vitro plene falis sur lian vizaĝon. La viro ŝajnis tute ekscita. Liaj du okuloj brilis kiel steloj, kaj lia vizaĝo estis konvulsia. Li estis maljuna viro, kun maldikaj elstaranta nazo, alta senhara brovo, kaj grandegaj grizaj lipharoj. Operan ĉapelon li puŝis malantaŭen sur la kapo, kaj blanka ĉemizo[10] brilis el la mantelo. Lia vizaĝo estis marasama kaj malhela, profunde markita per sovaĝaj faltoj. Permane li ŝajne portis bastonon, sed kiam li metis surplanken, ĝi sonis metale. Tiam el la poŝo de la mantelo li eligis masan aferon, kaj okupiĝis pri iu tasko, kiu finiĝis per laŭta klaktinto kaj akra kliko, kvazaŭ bolto falis en sian lokon. Ankoraŭ surgenue li klinis sin antaŭen kaj premis iun stangon per sia tutaj pezo kaj forto. Tio rezultis en longa zumada kaj grinca bruo, kiu finiĝis per fortega kliko. Li rektigis sin kaj mi vidis ke li tenis ian pafilon kun kurioze misformita kolbo. Li malfermis la postaĵon, enmetis ion, kaj klike fermis. Kaŭrante li metis la fino de la paftubo sur la kornicon de la fenestro, kaj mi vidis ke la longaj lipharoj etendis super la fusto kaj lia okulo briletis dum li strebis laŭ la celilo. Li kontente suspiris dum li premkaresis la kolbon al la ŝultro, kaj mi vidis tiun mirindan celon. La nigran viron sur la flava fono klare li celumis. Dum momente li estis rigida kaj senmova. Tiam la fingro premis la ellasilon. Estis strange laŭta zumsono kaj longa arĝenta tintado de rompita vitro. Tuj Holmso saltis kiel tigro sur la dorson de la paflertulo kaj ĵetegis lin survizaĝen. Tiu tuj surpiedigis sin, kaj per konvulsia forto ekkaptis Holmson ĉe la gorĝo, sed mi frapis lin surkape per la kolbo de mia revolvero, kaj li falis denove ĝisplanken. Mi falis sur lin, kaj dum mi tenis lin mia kamarado vokis per akra fajfilo. Estis bruego de kurantaj piedoj sur la pavimo, kaj du uniformitaj policanoj kaj civilvestita detektivo hastis tra la ĉefpordo kaj en la ĉambron.

“Ĉu estas vi, Lestrado?” diris Holmso.

“Jes, s-ro Holmso. Mi mem traktas la aferon. Mi ĝojas ke vi estas denove en Londono, sinjoro.”

“Mi opinias ke vi deziras iomete da neoficiala helpo. Tri nesolvitajn mortigojn dum unu jaro oni devas ne permesi. Sed vi traktis la Molesean Enigmon per malpli ol via kutima… Tiel estas, vi traktis mezbone.”

Ni ĉiuj surpiediĝis. Nia kaptito anhele spiradis – du fortaj policanoj ambaŭflanke. Jam kelkaj spektantoj kolektiĝis surstrate. Holmso fermis la fenestron kaj la rulkurtenon. Lestrado eligis du kandelojn, kaj la policanoj malfermis siajn lanternojn. Fine mi povis rigardi nian kaptiton.

Li turnis tre virecan kaj tamen sinestran vizaĝon en nia direkto. La brovo de la filosofo supre kaj la makzelo de la voluptulo sube – la viro devis komenci kun grandaj kapabloj por aŭ la bono aŭ la malbono. Sed oni ne povis rigardi liajn kruelajn bluajn okulojn kun velkaj skeptikaj palpebroj, aŭ la sovaĝan agreseman nazon kaj la minacantan profunde falditan brovon kaj ne vidi la danĝerosignojn de la Naturo. Li tute ne atentis nin, sed liaj okuloj fikse rigardis la vizaĝon de Holmso per esprimo malama kaj mira. “Vi diablo!” li ree murmuris. “Vi ruza ruza diablo!”

“Ha, Kolonelo!” diris Holmso aranĝante sian ĉifitan kolumon. “Vojaĝoj finiĝas – geamantoj renkontiĝas,”[11] kiel tekstas la malnova teatraĵo. Mi opinias ke mi ne havas la plezuron renkonti vin de post kiam vi favoris min per via atento dum mi kuŝis sur la kornico super la Kaskado Rajkenbako.”

La kolonelo ankoraŭ fiksrigardis mian amikon kiel trancito. “Vi ruza ruza diablo!” estis liaj solaj vortoj.

“Mi ne jam prezentas vin,” diris Holmso. “Jen, sinjoroj, estas kolonelo Sebastiano Morano, unu el la anoj de la Hindia milito de ŝia Reĝa Moŝto, kaj la plej bona pafisto pri grandaj ĉasaĵoj produktita de nia Orienta Imperio. Ĉu mi pravas, kolonelo, kiam mi diras ke vi pafkaptis pli da tigroj ol iu ajn alia?”

La feroca maljunulo diris nenion, sed ankoraŭ rigardegis mian kunulon. Pro siaj sovaĝaj okuloj kaj hirtaj lipharoj li mem mirinde aspektis kiel tigro.

“Mi miras ke tia simpla taktiko povus trompi tian lertan ŝakirion,”[12] diris Holmso. “Devas esti konata al vi. Ĉu vi ne subarbe ŝnuris kapridon, kuŝis vin supere kun via pafilo kaj atendis ĝis la logaĵo allogis la tigron? Tiu ĉi vaka domo estas mia arbo, kaj vi estas mia tigro. Vi eble pretigis aliajn pafilojn okaze ke estus kelkaj tigroj, aŭ en la neprobebla kazo ke vi miscelumas. Jen,” li fingromontris ĉirkaŭe, “estas miaj pafiloj. La paralelo estas ekzakta.”

Kolonelo Morano antaŭen saltis kaj minace grumblis, sed la konstabloj malantaŭen tiris lin. La furioza mieno aspektis terure.

Mi konfesis ke vi iomete surprizis min,” diris Holmso, “mi ne anticipis ke vi mem uzus ĉi tiun vakan domon kaj la oportunan frontan fenestron. Mi jam imagis ke vi pafus de la strato, kie mia amiko Lestrado kaj liaj gajuloj atendis vin en embusko. Krom tio, okazis ĉio kiel mi esperis.”

Kolonelo Morano turnis sin al la oficiala detektivo.

“Vi aŭ havas aŭ malhavas ĝustan kaŭzon por min aresti,” diris li, “sed almenaŭ estas neniu kialo ke mi devas elteni la mokadon de ĉi tiu ulo. Se mi estas en la manoj de la leĝo, faru ĉion laŭleĝe.”

“Nu, tio estas sufiĉe ĝusta,” diris Lestrado. “Ĉu vi deziras diri nenion plu, s-ro Holmso, antaŭ ol ni foriros?”

Holmso alprenis la potencan aero-pafilon de la planko, kaj esploris la meĥanismon.

“Jen admirinda kaj unika armilo,” diris Holmso, “senbrua kaj ege potenca. Mi konis Herderon, la blindan meĥanikiston, kiu konstruis laŭ la ordono de la forpasinta profesoro Moriarto. Dum jaroj mi konscias ke ĝi ekzistas, kvankam mi neniam havis oportunon kontrol-esplori. Mi sugestas ke vi rigardu ĝin, Lestrado, kaj ankaŭ la kuglojn.”

“Vi povas certigi vin pri tio, s-ro Holmso,” diris Lestrado dum ĉiuj iris al la pordo. “Ĉu vi deziras iun alian diri?”

“Nur ke mi deziras demandi, kian krimon oni intencas imputi?”

“Kian imputon, sinjoro? Nu, kompreneble, ke li penis mortigi s-ron Ŝerlokon Holmson.”

“Nepre ne, Lestrado. Mi proponas ke mi neniel aperas en la afero. Al vi, kaj al vi sola, apertenas la krediton por la rimarkinda aresto. Jes, Lestrado, mi gratulas vin! Per via kutima miksaĵo de ruzo kaj aŭdaco, vi kaptis lin.”

“Kaptis lin! Kaptis kiun, s-ro Holmso?”

“La viro, kiun la tuta policaro vane serĉas – kolonelo Sebastiano Morano, kiu mortpafis la honorindan Ronaldon Aderon per ekspansia kuglo el aero-pafilo tra la malfermita fenestro de la duetaĝa fronta ĉambro de numero 427 Parkstrateto la 30an de la lasta monato. Tio estas la imputo, Lestrado. Nu, Vatsono, se vi povas elteni trablovon pro la rompita vitro, mi opinias ke duonhoro kun cigaroj en mia studejo provizos al vi profitdonan distraĵon.”

Niaj malnovajn ĉambrojn oni ne ŝanĝis dank’ al la kontrolo de Mikrofto Holmso kaj la tuja zorgo de s-ino Hudsono. Kiam mi eniris, mi vidis, ke malgraŭ la malkutima neteco, la malnovaj aĵoj estis ĉiuj en siaj propraj lokoj. Estis la ĥemiejo kaj la acido-malkulita ligna tablo. Tie sur breto estis vico da imponegaj kolekto-libroj kaj referencaj libroj, kiujn multaj el niaj kuncivitanoj ĝoje bruligus. La diagramoj, la violonujo kaj la piporako – eĉ la Persia pantoflo, kiu enhavas la tabakon – ĉiuj trafis miajn okulojn, kiam mi ĉirkaŭrigardis. Estis du okupantoj en la ĉambroj – s-ino Hudsono, kiu ĝojbrilis kiam ni eniris – la alia, la kuroza pupo, kiu rolis tiom grave dum la noktadventuro. Ĝi estis vakskolora modelo pri mia amiko, tiom admirinde elfarita ke ĝi estis perfekta faksimilo. Tiu staris sur malgranda tablo kaj vestiĝis per malnova tualeta robo, kiun Holmso tiel drapiris ĉirkaŭe, ke la iluzio de la strato estis perfekta.

“Ĉu vi antaŭzorgis, s-ino Hudsono?” diris Holmso.

“Mi surgenuiĝis, sinjoro, ĝuste laŭ via ordono.”

“Bonege. Vi faris ĉion bonege. Ĉu vi rimarkis kien iris la kuglo?”

“Jes ja. Mi bedaŭras ke ĝi fuŝis vian belan statuon, ĉar ĝi pasis tra la kapo kaj bategis sin kontraŭ la muro. Mi alprenis de la tapiŝo. Jen!”

Holmso montris ĝin al mi. “Mola revolvera kuglo, kiel vi perceptas, Vatsono. Estas tre ruza, ĉar kiu anticipus trovi ke tian oni pafis per aero-pafilo? Bone, s-ino Hudsono, mi estas dankema pro via helpo. Nu, Vatsono, lasu min vidi vin sur via malnova seĝo denove, pro tio ke estas kelkaj punktoj kiujn ni devas diskuti.”

Li malvestigis sin de la ĉifona kitelo kaj nun li estis la malnova Holmso vestita per la bruna tualeta robo, kiun li prenis de la figuraĵo.

“La nervoj de la malnova ŝakirio ne perdis sian stabelecon, nek la okuloj sian akrecon,” diris li ridante dum li esploris la frakasitan brovon de la statuo.