177670.fb2 ?u li venis trakosme? - читать онлайн бесплатно полную версию книги . Страница 20

?u li venis trakosme? - читать онлайн бесплатно полную версию книги . Страница 20

19

Kiel multaj, Stefano emis trovi Lizabetan kompatinda. Ŝia naiveco, io mallerta en ŝiaj movoj kaj sinteno, ŝia kortuŝa bezono admiri viron — egale ĉu Joĉjon aŭ Ospacin — igis lin percepti en ŝi personecon, al kiu baza sekureco mankis. Li ne povis scii, ke tiu ĝusta intuo rilatis al vivo stampita per serio da malfeliĉoj, inter kiuj bankroto de la patro kaj frua forpaso de la patrino estis nur la plej profunde vundaj al la psiko. Konstanta impreso, forta sed erara, ke ŝi ne estas amebla, malfaciligis al Lizabeta la homajn rilatojn, precipe se iom intimaj, tiel ke ŝi emis rifuĝi en solecon: kiel sekretariino, ŝi toleris nur postenojn, en kiuj ŝi disponis propran oficejon kaj povis grandparte organizi mem sian laboron; kiel sportemulino, ŝia prefero iris al longaj solecaj montekskursoj, al skiado kaj al naĝado en lokoj senhomaj. Ĉar ŝi tamen sopiris al homa komprenemo, ŝi vizitadis klubojn pli malpli strangulajn, kie ŝi neniam trovis la profundajn amikecojn, kiujn ŝi deziris havi, sed kiuj ŝin ankaŭ timigis. Ŝia bezono esti amata igis ŝin fari por la aliaj, kaj ankaŭ por la societoj, en kies vivo ŝi partoprenis, la plej malagrablajn taskojn, kiujn ŝi plenumis kun pedanta perfektemo. Sed tio altiris al ŝi pli da kompato ol da amo, kio malfeliĉigis ŝin. La neatenditan amon de Joĉjo ŝi ne komprenis. Ŝi akceptis ĝin kiel dian donacon, sen vere kredi — ĉar al ŝia naiveco kombiniĝis sufiĉe da sana prudento — ke ĝi havas seriozajn ŝancojn daŭri. Kaj tamen en Lizabeta multo estis aminda.

Eble pro la ĉi-supre menciita sento de kompato Stefano akceptis pasigi vesperon kun la fortika specimeno, kiel li emis enmense nomi ŝin. Sed nun li furiozis. Li paŝis apud ŝi sur la trotuaro, kaj plenis, rilate al ŝia amato, je sento plej amara.

“Vian Joĉjon mi memoros!” li prononcis acide. “‘Kulturu vian menson’, li diris; ‘Ekkonu personon, kiun vi devus koni’, li diris; ‘Plenigu per iom da substanco la vakuon de viaj pripentraj scioj’, li diris, ĉu ne? Tiajn vortojn li uzis en la mesaĝo, kiun vi transdonis al mi. Kaj nun…” Li ne sciis, kiel fini la frazon, kaj cetere tute ne zorgis pri tio, ĉu la frazo estos finita aŭ ne.

“Kaj nun li lacertas sub la kariba suno, dum vi furiozas pri la fiasko ĉi-vespera, kaj mi pro lia foriro”, Lizabeta diris, ne aspektante pli kontenta.

“Mi jam imagas, kion li diros, kiam li ekscios: ‘La sorto ĉiam metas barilon inter vi kaj kulturo’ aŭ ion similan.”

“Mi nur transdonis la bileton, kiun li petis min peri”, Lizabeta mildvoĉis, iom timante, ke la kolero de Stefano ekdirektiĝus al ŝi.

“Mi volis iri al Odeon. Ili prezentis Spioni en Hongkongo”, li grumblis.

“Tion vi spektos morgaŭ”, ŝi provis konsoli.

“Hodiaŭ estis la lasta tago”, Stefano plendis. “Se li ne estus tiom insistinta… Kultura vespero! Prelego pri pentrarto! Oj! Mi memoros liajn sugestojn!”

“Ankaŭ mi malkontentas. Atendi, kaj plu atendi, kaj atendadi, tio igas min treege nerva…”

“Mi efektive rimarkis. Mi eĉ min demandis, ĉu vi ne havas febron…”

“Ne, ne. Estas nur tio, ke atendadi vane tiel longe forrabas mian nervan ekvilibron. Tamen…”

“Tamen, se Joĉjo ne estus havinta tiun stultan ideon, mi estus vidinta filmon plenan je streĉaj aventuroj.”

“Kaj mi estus restinta tute sola dum la tuta vespero, ĉu ne?”

“Vi estus povinta veni kun mi al la kinejo.”

“Ne. Mi ne ŝatas tiajn filmojn. Sed mi konfesas, ke ni estus povintaj fari ion pli agrablan ol atendi kune personon, kiu ne venas. Verdire, mi ne komprenas ŝin. Ŝi estas konata kiel tre akurata, ĝenerale. Ŝi estas tiel orgojla, ke ne facilanime ŝi submetiĝas al kritiko ne plenumante sindevontigon.”

“Parolante pri akurataj personoj, vi memorigas min pri mia onklino. Mi promesis viziti ŝin tuj post la prelego. Se vi permesas, mi iros tuj al ŝi. Estas pli saĝe, ke mia kolero trafu ŝin, ol vin, eĉ se nur pro tio, ke ŝi havas psikologan trejniĝon, kiu supozeble inkluzivas la arton elporti la furiozon de plej diversaj frustritoj, inkluzive de nevoj galhumoraj.”

Kaj kun tre abrupta ĝisrevido li forlasis Lizabetan.

*

“Saluton, Stefano!” Karal diris amike, malferminte la pordon. “Al kio mi ŝuldas la plezuron de tia surpriza vizito?”

“Al Joĉjo”, la nevo akravoĉe prononcis.

“Envenu kaj rakontu.”

“Mi volis iri al Odeon por spekti Spioni en Hongkongo…” komencis la junulo.

“…kaj videble vi ne iris”, daŭrigis la onklo. “Kial?”

“Ĉar jen la amatino de Joĉjo, unu el tiuj fortikaj specimenoj, kun kiuj ne estas fierige promeni — la amatino, ne Joĉjo; Joĉjo estas ĉio ajn, sed ne fortika — trenis min al prelego pri arto…”

“Kial do vi lasis tiun virinon submeti vin? Ĉu vi ŝin konas?”

“Apenaŭ. Ŝi transdonis bileton, kiun Joĉjo krajonaĉis la tagon antaŭ ol foriri. En ĝi li petis, ke mi invitu ŝin al prelego de Laŭra Pergame, kies subtitolo povus esti, liaopinie, ‘Ĉu eksterteranoj influis la arton de Gido Verstrata?’…Nu, mi bedaŭras la “Hongkongan Spionadon”…”

“Kio okazis?” demandis la polica detektivo, sed Stefano ne aŭdis kaj parolis plu pri sia temo:

“Mi diris al mi: ‘jen, mi vidos la virinon, kiu sukcesis veki malamon en mia onklino Ĝoja’. Tion mi trovis vere vidinda. Iu, kiu sukcesis kolerigi — eĉ se malvarme — la personon plej tolereman el la tuta universo! Kaj kiu gravas kadre de la enketo…”

“Kaj videble ŝi vin ne kontentigis”, la policano konstatis.

“Ŝi ne venis. La publiko komence atendis pacience, sed la pacienco pli kaj pli dissolviĝis, kaj fine transformiĝis al vera ribelo. La organizantoj repagis la biletojn. Ili diris, ke ili komprenas nenion. Laŭra Pergame ĝenerale estas plej akurata, kaj, kiam ŝi ne povas veni, ŝi telefonas. Ĉar ŝi nenion diris, ili ne dubis, ke ŝi venos. Ili telefonis al ŝia apartamento, sed neniu respondis. Unuflanke mi furiozas, ĉar mi maltrafis la filmon de Odeon…”

“…kaj ĉar tiu Joĉjo-hurio vin incitas, ĉu ne?” Jano interrompis kun rideto.

“Eble jes, sed aliflanke mi trovas interesa la fakton, ke tiu ĉiam akurata persono ne venis fari prelegon, por kiu la salono estis pli ol plenplena. Parenteze mi suspektas, ke tiu estas bonega komercistino, laboranta por Verstrata. En la anonco pri ŝia prelego estis dirite, ke ŝi parolos pri la eksterteranoj, kaj oni diskrete menciis, ke Gido Verstrata ĉiam iras al sia kabano apud Rafunja por pentri. Rafunja + Eksterteranoj = la Krimo al Ospaci, ĉu ne?”

“Vi pravas”, la policano diris. “Neniam, normale, priarta prelego altirus tiom da homoj. Sed ĉi-foje ĝi odoris je sango, kaj la amasoj eksentis urĝon altigi sian kulturan nivelon.”

“Ĉiaokaze, estis bonega reklamado, eĉ se ŝi ne venis. Eble la pentraĵoj de Verstrata vendiĝos pli altpreze. Interese, ĉu ne?”

Pli ol interesa ĝi estis.

Jam tiuvespere, petite de Karal, la kvartala polico iris viziti la apartamenton, dank’ al la ŝlosilo, kiun ĝi ricevis de la maljuna purigistino. La apartamento estis en ordo, kaj senhoma, kun neniu suspekta spuro.

La sekvantan matenon, Karal veturis al Rafunja, pensante, ke eble la pentristo havos ideon pri tio, kio okazis al la persono prelegonta pri li.

Du aŭtoj staris apud la lignodomo. Sed kiom ajn Karal tamburis sur la pordo, la muroj, la fenestroj, kiom ajn li kriis kaj vokis, la domo restis silenta. Li konstatis, ke la pordo eĉ ne estas ŝlosita. Li eniris. Endome estis neniu.

La kontraŭkutima neveno de Laŭra Pergame ĉe promesita prelego kaj la ĉeesto de du aŭtoj apud malplena domo kondukis al malplaĉa antaŭsento. Perturbita, Karal desupris al la loko nomata ‘Rafunja Teraso’. De la vojeto klif-randa, kiun li bone konis nun, li rigardis en la profundaĵon. Streĉante la okulojn, li kuntiris la brovojn, kaj decidis desupri rapidege.

*

La tuta gazetaro bolis per indigno. “Kion faras la polico?”, “La skandalo de l’ nesolvitaj krimoj”, “Al kiu nun la vico?” la titoloj kriaĉis, dum la artikoloj konsilis al ĉiu persono iomete fama eviti la riskan Rafunjan: fama ĵurnalisto/politikulo mortis tie, kaj nun fama pentristo kaj fama verkistino pri arto.

Ne estis dube, ke la du lastaj, kiel la unua, falis de la supra natura teraso. Sed same kiel pri la morto de Rik komplete mankis spuroj aŭ indikaĵoj, kiuj povus helpi scii pli.

La horloĝeto de Gido Verstrata — luksa ora objekto — frakasiĝis kiam la montriloj indikis 11:03 kaj la datfenestreto la ciferon “6”. Tion Karal ĝoje raportis al leŭtenanto Remon:

“Mi vizitis Verstratan la 6-an posttagmeze”, li klarigis. “Se lia horloĝeto estis ĝusta, li mortis samtage je la 23-a.”

Remon grimacis:

“Murdantoj niaepoke ne forgesas aranĝi la horloĝajn atestojn laŭ sia intereso. Ni esperu, ke la nekropsio informos nin.”

“Tamen, ĉi-foje ne estas kiel en la kazo de Rik Ospaci”, Karal rimarkigis. “Mi vizitis Laŭran Pergamen ĵaŭdon, t.e. la 6-an matene, kaj la pentriston la saman tagon posttagmeze. Ŝi ne faris sian prelegon vendrede vespere. Kaj mi malkovris la korpojn en la mateno de la 8-a, t.e. sabaton. Ili do mortis inter ĵaŭdo posttagmeze kaj sabato matene, kaj plej probable antaŭ la vendreda vespero.”

Fakte, kelnerino el restoracio en Malpaz, kie la vojo al Rafunja forlasas la valan vojon, rekonis la portreton de s-ino Pergame en la gazetoj kaj sciigis al la polico, ke la pripentra verkistino vespermanĝis en ŝia restoracio tiun ĵaŭdon kun pli juna virino.

La kelnerino priskribis la menuon, kiun Laŭra mendis, kaj la nekropsio konfirmis ŝian ateston. Kalkulante laŭ la horo de la manĝo, oni deduktis nedubinde, ke Laŭra Pergame mortis ĵaŭdon inter la 22-a kaj la 24-a.

Kaj jen Tribún publikigis artikolon, kiu pravigis konsiderindan kreskon de la eldonnombro. “Kial akuzi la policon?” ĝi titoliĝis. La bazan ideon ĝi esprimis jene: “Estas tute kompreneble, ke la polico povis fari nenion pri tiuj krimoj, ĉar ĝi frontas malamikon neatakeblan per normalaj rimedoj: estaĵojn el la kosmo”, kaj la gazeto menciis plurajn personojn loĝantajn pli malpli proksime al la rafunja regiono, kiuj asertis, ke en tiuj tagoj ili vidis “telerforman flugantan objekton” aŭ simple “tre luman aferon en la ĉielo”.

La artikolo faris plurajn hipotezojn por klarigi la morton de la pentristo Verstrata kaj de Laŭra Pergame. Unu estis, ke la eksterteranoj mortigis ilin — kiel, laŭ tiu teorio, Rikardon Ospacin — pro ties tro granda scivolemo: la teranoj proksimiĝis, kiam okazis ia eksperimento, kiu nepre devis resti sekreta. Alia estis, ke ili mortigis Ospacin, ĉar tiu ne akceptis unu (aŭ plurajn) el iliaj instrukcioj pri la politika kampanjo, kaj la du aliaj estis likviditaj, ĉar ili malkovris ion, kio povus helpi kompreni la forpason de la juna ĵurnalisto/politikulo.

Ideo, simila al ĉi-lasta, jam de kelka tempo turniĝis en la menso de Karal: ke tiuj, kiuj respondecas pri la duobla murdo — eĉ se ili ne estas eksterteranoj — povus esti agintaj pro la motivo, ke tiuj du ion eksciis pri la faligo de Rik.

Kiam li legis la artikolon en Tribún, Karal malbonhumoris. Li ne kredis je tiu alimonda hipotezo. Kaj tamen, ĝi ĝenis lin, kvazaŭ iu parto de li, ne agnoskata “oficiale” en lia menso, timus kontraŭ ĉia prudento, ke troviĝus io vera en tiu fantazia supozo. Kaj finfine, ĉu vere estus kontraŭprudente tion pensi?

Li meditis pri tio, ĵus leginte la gazeton en sia oficejo, kiam oni telefonis el la akceptejo, ke juna virino deziras paroli kun li pri la Ospaci-afero. Tiu junulino, svelta, eleganta, kun ridemaj okuloj, ne restis longe, kaj ŝia informo alportis nenion vere novan. Tamen ĝi intensigis la malbonhumoron de Jano. Ŝi klarigis, ke ŝi laboras ĉe Vespera Folio, kaj ke, troviĝante en loko, kie ŝi devus ne esti, ŝi neintence aŭdis kverelon inter Oskaro Kolombét, la gazetdirektoro, kaj lia amdonantino Elga Misuro: ĉi-lasta postulis altiĝon en la gazeta hierarkio; se Kolombét ne konsentas, ŝi minacis riveli al persono, kiun amikino ŝia konas en la administra konsilantaro, ke Rik Ospaci kolektis ĉantaĝan dosieron pri Kolombét, provis uzi ĝin por efektivigi premojn sur la direktoro, kaj tiel altiris sur sin murdon fare de ĉi-lasta…

“La amdonantino do kredas lin kulpa,” Jano ripetis al si, “sed tio ne signifas, ke ŝi pravas. Kaj eĉ se jes, kiel pruvi la aferon?” Li ekiris hejmen grumblante.

*

“Trezorejo! Vera trezorejo!” ekkriis la malgranda dikulo admirante la pentraĵojn. Karal, kiu esploris kun li la subtegmentejon de la pentrista domo, lin rigardis ridetante. La eta sfereca specialisto pri artaĵoj kaj antikvaĵoj, kiu laŭbezone helpis la policon, ĉiam amuzis lin, kun siaj luneca vizaĝo kaj krispaj mallongaj haroj, kiuj similigis lin al karikaturo.

La ejo plenis je pentraĵoj, ĉiuj kun la tiel karakteriza stilo de Gido Verstrata.

“Nekredeble! Estas simple nekredeble!” entuziasmis la pufa estuleto.

“Kio estas tiel malfacile kredebla?” Karal demandis.

“Ke li havas tiom! Vi staras antaŭ riĉego, kara amiko mia, riĉego! Verstrata estas konata kiel pentristo, kiu faras maksimume du pentraĵojn jare, kaj ili nun atingis tian prezon, ke tio ebligas al li tute komforte vivi. Ĉiu el ĉi tiuj estas facile vendebla. Kun tia jam preparita stoko, li povus vivi ankoraŭ dudek jarojn… aŭ pli ĝuste liaj heredantoj povos…”

“Li estis ne nur bona pentristo, sed ankaŭ lerta negocisto, ŝajnas al mi”, respondis Jano. “Li sciis, ke se li vendos siajn verkojn tro rapide, ilia valoro malaltiĝos.”

“Rigardu!” admirvoĉis la arta spertulo. “Ĉi tiu estas belega!”

Pri pentrado la polica detektivo estis tute neklera, sed li ŝatis la verkojn de Verstrata, ĉar ili ne estis abstraktaj. Realismaj ili ankaŭ ne estis, sed almenaŭ la temo tuj kompreniĝis, kiom ajn simbole ĝi estis prezentita. Plaĉis al Karal la elekto de la koloroj kaj io tre fajna en la konturoj, pro kio la pentraĵo iel similis al simpla desegno.

“Bela ĝi certe estas,” li diris, “sed ĉu la astronomiaj ciferoj, kiujn la milionuloj pagas por tiaĵoj, estas vere pravigeblaj?”

Kelkmomente, la fakulo taŭzis sian mentonon, dum liaj lipoj elstaris iom paŭte kaj lia tuta vizaĝo esprimis pripensadon.

“Nu,” li fine diris levante la ŝultrojn, “kion signifas prezo de pentraĵo? Kompare kun multaj aliaj, kiujn vi povos aĉeti malmultekoste, ĉi tiu ne estas eksterordinare pli bela.”

“Finfine decidas nur modo, ĉu ne?”

“Jes, sed la modon decidas la recenzistoj. Tiu, kiu sukcesis akceptigi sin kiel taŭgan juĝanton, havas grandegan povon.”

“Sed kio igas iun akceptita recenzisto?”

“Flarkapablo, mi opinias, speco de intuo. Estis tipe en la kazo de Verstrata. Li alvenis je la ĝusta momento, kiam la snoboj komencis laciĝi de la kutima stilo. La subtilan ŝanĝon de gusto Laŭra Pergame sentis, kaj ŝi tuj agis. Ŝi verkis artikolojn per vigla, veka, vunda stilo, kiuj ŝokis multajn konservemulojn, sed kiuj altiris al Verstrata tiujn, kiuj sopiris al io nova. Ŝi sukcesis famigi sin kaj Verstratan samtempe.”

“Ĉu laŭ vi Verstrata ne meritas sian famon?”

“Jes kaj ne. Li certe estas tre bona pentristo, kaj lia farmaniero estas nekontesteble originala. Tiusence li do meritas sian famon. Sed aliflanke ekzistas multaj aliaj pentristoj, kiuj ankaŭ havas perfektan teknikon kaj originalan procedmanieron, plus aŭtentan inspiron, sed kiuj estas absolute nekonataj, kaj eble vivas en senespera mizér. Tiuj ne havis la bonan ŝancon disponi la servojn de iu Laŭra Pergame…”

Li ĵetis rigardon al sia horloĝo.

“Hej, mi devas for!” li ekkriis. “Sinjoro detektivo, mi konsilas al vi ŝlosi kun plej granda zorgo ĉi tiun ejon. Ĝia enhavo valoras milionojn, multajn milionojn.”

Li faris malprecizan, iom ridindan geston ĝisrevidan, kaj ŝtuparis malsupren.

Karal penseme rigardis lin foriri.