177670.fb2 ?u li venis trakosme? - читать онлайн бесплатно полную версию книги . Страница 22

?u li venis trakosme? - читать онлайн бесплатно полную версию книги . Страница 22

21

“La liston, la liston, la liston! Mi kraĉas sur ilian liston!” Veronika kriis kolere, malkodante la mesaĝon. Laŭ temperamento, ŝi estis milda kaj kvieta, sed ŝiaj rilatoj kun la spionmastroj iom post iom incitis ŝin al nervaj eksplodoj, kiuj tute ne konformis kun ŝia profunda estmaniero.

“Plian monon en la kutima mura kaŝejo!” ŝi diris plu malkodante. Ŝi malŝatis tiun manieron komuniki. Ŝi sciis, ke KGB uzas similajn “poŝtkestojn” tutmonde, sed, kvankam oni klarigis al ŝi, ke statistike ĝi estas la plej sekura sistemo, ĉar ege malofte okazas, ke iu trovas la kaŝejon kaj komprenas ĝian signifon, tamen ŝi neniam sentis sin senzorga, kiam ŝi aliris la fendon en la muro. La antaŭan fojon, kiam ŝi tie prenis la monon destinitan al Rik kiel helpon al lia politika agado, ŝi havis malagrablan senton, ke iu observas ŝin.

Ŝi estis nun sola en sia apartamento, kaj de kelka tempo ŝi laŭgrade kutimiĝis laŭtvoĉi siajn zorgojn, ne tre konvene, eble, por spiono (kiu scias, ĉu ne troviĝas mikrofono?), sed, nu, home. Kiel elporti silente tian ŝarĝon?

“Mi kraĉas sur ilian liston”, ŝi ripetis. “Kaj propagandi favore al la partio de Rik! Nur tion! Ne postulemaj, la kamaradoj! Estas vere simple! Agiti, kiel ili diras, agiti favore al la gastoj elkosmaj! Kiel mi povus fari? Kiel mi povus fari tute sola?”

Ŝi metis la kapon sur la manojn, kun la brakoj apogitaj sur la tablo, kaj amare plorsingultis. Sur la maldekstra flanko buklo izolite elstaris, kvazaŭ orfa.

*

“La liston, tiun damnindan liston refoje”, grumblis Bob Sulavi, gratante al si la longan pintan nazon. “Kaj aperigi artikolojn pri tio, ke Rik estis abomena ĉantaĝisto, kaj ke rezulte lian partion oni ne povas preni serioze… Nu, tio estas pli komprenebla: ke voĉoj ne perdiĝu en tiun senfuturan partion. Tio estus por mi verŝajne eĉ facila. Kial do mi havas tian naŭzosenton?”

Kaj kun profunda ĝemspiro li stariĝis, prenis la ĵus malkoditan mesaĝon, kaj ĝin bruligis, laŭ la instrukcioj.

Dum la flamoj voris la paperon, kaj li rigardis ilin fikse, preskaŭ hipnote, nekutimaj sentoj lin invadis. Ĉu tiel vivi valoras la penon? Ĉu io valoras la penon vivi, entute? Al tiuj demandoj la respondo formiĝis pli kaj pli klare, dum li kontemplis senvide la folion cindrigatan: sen Veronika ne valoras vivi. Kaj la pensoĉeno vole nevole kondukis al konkludo, kiun multaj trovus stulte romantika, sed kiu estis por li pura evidentaĵo: aŭ Veronikan, aŭ morti.

La entrudo de la mortkoncepto ne estis akademia. Ĉar vivi kun Veronika implicis forlasi la laboron por CIA. Aliel, li devus mensogi la tutan vivon. Ke ekde la tago, kiam li konsentis al CIA-dungiĝo, li necese vivis en konstanta mensogado, tute ne frapis lin. Sin kaŝi, komedii, trompi por politikaj celoj, tio estis sporto. Sed trompi Veronikan, tiun senkulpan ŝafidinon, tiun puran lilion, tiun diafanan kajton, ne, kajto estas iom tro proza, tiun luman sunradion, ĉu trompi ŝin vi postulus? Ne. Neeble. Ami Veronikan — kaj kion alian oni povas fari, kiam oni renkontis ŝin? — tio signifas lasi ŝin penetri en la tutan propran vivon, dividi ĉiujn sekretojn, partopreni en ĉio ajn…

Ke ŝi laboras por KGB komplikas la problemon, jes ja, sed komplikaj problemoj estas kiel glavoj: longa vunda parto, eble, sed ankaŭ tenilo. Nur necesas trovi la tenilon.

Kaj kio se ili ne akceptos? Aŭ se ankaŭ ŝi, ĉion eksciinte, ne akceptos?

Tiukaze, li mortos. Finfine estas tute simple. Li mortigos sin, kaj ĉio estos finita. Per firma volo li decidis tion fari, kaj la ĝojo tuj revenis tute. Nura vireca decido, kaj ŝajne sensolva dilemo forvaporiĝas, jen la vera fundfunda simpleco de la vivo. Per unu ago de sia forta volo, Roberto Sulavi sukcese eliminis ĉian solvon alian ol vivon kun Veronika, vivon plene kaj sincere dividatan, eĉ pri la plej hontindaj aspektoj de lia ĝisnuna kromokupo.

Kiam li ekstaris, lia nazo pintis pli firme, lia makzelo aperis pli kvadrata, liaj okuloj rigardis pli rekte antaŭen. Planite, decidite. Kun esprimo de potenca animforto, li paŝis al la fridujo kaj elprenis ŝinkon kaj fromaĝon. Ial lin plenigis nerezistebla emo vori dikegan sandviĉon. Lokita antaŭ la perspektivo vivi kun la amata aŭ morti, ĉiu sporta bravulo unue malsatas.