177670.fb2 ?u li venis trakosme? - читать онлайн бесплатно полную версию книги . Страница 24

?u li venis trakosme? - читать онлайн бесплатно полную версию книги . Страница 24

23

“Notario Viljemín”, anoncis la voĉo en la interna telefono, “deziras paroli kun vi senprokraste. Urĝa afero koncerne la akcidenton de Rafunja.”

Tiu notario estis plej bonfama en la tuta Valo de Tjazo, konata kiel ekstreme honesta, skrupula, fidinda rigorulo. Rigardante lin eniri, la detektivo rapide mensnotis la orrandajn okulvitrojn, oran horloĝeton, oran kravatpinglon kaj la insignon de Rotari-klubo. “Oro kaj prospér”, li diris al si, resumante la ĝeneralan impreson, kiun al li faris tiu sesdekkvinjarulo. La notario klinis sin iom ceremonie, kaj, ĉe invita gesto de Jano, eksidis trans la skribotablo.

“Mi estis for, tial ne venis pli frue”, li komencis. “Multmilionulo, kiu estas kliento mia, venigis min al sia vilao ĉe-oceana por redakti novan testamenton. Gravega afero. Mi ne povis ne iri.”

Ĉu li sentas sin kulpa? Karal sin demandis. Kaj se jes, pri kio vere?

“Dum mi estis tie, li havis korkrizon, ne ege gravan, sed tamen… Mi ne sciis, kion fari. Li estas tre bona kliento, pli ol tre bona kliento… Mi do devis resti. La afero finiĝis kontentige.”

‘Ĉu li mortis kaj testamentis ĉion al vi?’ la detektivo preskaŭ demandis, sed li tamen regis sin.

“Li nun bone fartas, kaj feliĉe, la afero estas finfarita.”

“Sed ne por paroli pri tio vi petis renkonti min, ĉu?” Jano demandis.

“Ne. Pardonu. Mi venis pro tre konfidenca komisio.” La notario serĉis en sia teko, kaj fine eltiris sigelitan koverton. “S-ro Verstrata petis min doni ĉi tion propramane post lia morto, ĉu al la policestro, ĉu al la polica funkciulo, kiu okupiĝos pri lia morto, se iu devas okupiĝi pri ĝi. Li tiom insistis, ke mi persone iru kaj transdonu propramane, ke kiam mi eksciis pri la dramo, mi eĉ ne konsideris la eblecon telefoni al vi.”

“Dankon, mi komprenas”, Karal afable respondis. “Kaj vi sendube deziras ricevateston, ĉu ne?”

“Se vi tiom komplezus… Jes, dankon”, li diris, dum Jano rapidskribis noteton. “Sed ne estas ĉio.”

“Kio alia?” Karal demandis surprizite.

La notario denove palpis en la teko.

“Tute simila transdonaĵo de s-ino Pergame”, li anoncis kun esprimo de magiisto, kiu ĵus eltiris vivantan kuniklon el ĉapelo, kaj li enmanigis al Karal duan sigelitan koverton.

“Ĉu vi scias, pri kio temas?” la detektivo demandis.

“Tute ne. Mi estas nur fidela gardanto kaj peranto. Ili ne konfidencis al mi. Mi plenumis mian komision, kaj nun devas retiriĝi.” Li adiaŭis, kaj estis tuj for. Ŝajnis al Karal, ke li forkuras de tiuj leteroj, kvazaŭ ili entenus dinamiton.

*

“Kaj kion enhavas tiuj leteroj?” Ĝoja demandis.

“Tiu de Gido Verstrata (ni plu nomu lin tiel, se vi konsentas, por ne konfuziĝi, kvankam verdire li estas Ronaldo) komenciĝas imprese, jene: ‘Polica Moŝto, se vi legas ĉi tiun leteron, tio signifas, ke mi mortis. Mi salutas vin el transtombe.’ Kiam mi legis tion, ŝajnis al mi, ke ia glacia sensaco laŭiras mian spinon.”

“Sed kial li skribas el transtombe? Ĉu por konfesi?” scivolis Stefano.

“Unue por peti nin fari plej zorgan nekropsian ekzamenon de lia korpo.”

“Ĉu li suspektis, ke oni lin mortigos?”

“Jes. Li estis certa, ke Laŭra Pergame volas meti finon al lia vivo. Fakte, li kredis, ke ŝi intencas veneni lin.”

“Pro kio?”

“Estas iom komplike. Mi ne memoras, ĉu mi diris al vi, Stefano, ke ili estis geedzoj.”

La nevo gapis.

“Geedzoj? Gido Verstrata kaj Laŭra Pergame, ĉu? Ne, vi neniam diris.”

“Ni eksciis tion nur, post kiam ili mortis, pro la necesaj formalaĵoj.”

“Ĉu antaŭ longe ili geedziĝis?”

“Jes, verŝajne ŝi dekomence partoprenis en la trompo pri la pentraĵoj. En la letero li diras, ke, se juĝi laŭ diversaj signoj, ŝi ne plu elportas la vivon kun li. Lia teksto estas tre kruda. Li diras ekzemple: ‘Ŝi ne plu volas submetiĝi al kelkaj kapricoj de la malbela maljuna malpura malĉastulo kiu mi, ŝiaopinie, estas’, kaj tio estas tre milda loko, se kompari kun multaj aliaj. Nu, li pensas, ke ŝi deziras retrovi sian sendependecon, sed konservi la milionojn, kiujn li posedas, kio signifas: seniĝi je li.”

“Sed se ili jam longe vivas geedze, kial nur nun ŝi volus lin likvidi?” Stefano rezonis.

“Eble ŝi antaŭe lin ankoraŭ sufiĉe amis, aŭ ŝi atendis, ke la stoko de pentraĵoj sufiĉe malkresku. Lia reputacio pentri malmulte ne ebligus vendi la tutan antaŭan stokon”, supozis Ĝoja.

“Jes, tio estas verŝajna”, la nevo aprobis. “Kaj nun pri Laŭra Pergame. Kion ŝi diras en sia letero?”

“Plej strange, ĝi similas tiun de la edzo. La celo estas la sama: ke, se ŝi mortos kiel unua, la polico aranĝu nekropsion.”

“Ĉu vere?”

“Jes. Ŝi asertas, ke Verstrata konvinkiĝis pri ŝia deziro lin murdi por ĝui lian riĉegon sen submetiĝi al la malplaĉaj aspektoj de kunvivado, kaj ke li minacis likvidi ŝin antaŭ ol ŝi sukcesos.”

“Ĉarme!” taksis Stefano. “Ĉarma paro, vere! Kiel harmoniaj rilatoj! Kiel agrable devas esti vivi kune en tiaj kondiĉoj!”

“Mi trovas tion terura,” Ĝoja samopiniis, “du geedzoj, kiuj tiel malfidas sin reciproke, ke ambaŭ kredas la alian kapabla murdi lin aŭ ŝin!”

“Eble tio efektive okazis”, Stefano diris. “Eble Gido irigis Laŭran al la Rafunja-teraso por ŝin falmortigi, kaj ŝi facile akceptis, ĉar ŝi opiniis, ke ŝi profitos la okazon por lin puŝi malsupren. Eble ambaŭ luktis provante puŝi la alian, kaj tiel ambaŭ falis mortiĝe.”

“Tio estas tute probabla”, la detektivo jesis. “Sed mi bedaŭras, ke en via diraĵo estas tiom da ‘eble’; mi ŝatus pruvi la aferon. Kvankam verdire tiom da policaj konkludoj fakte estas nepruveblaj…”

“Ĉu vi plu serĉos, nun kiam vi havas tiun duoblan reciprokan akuzon?” Ĝoja demandis.

“Mi klarigos la aferon al la prokurorejo, kaj ni vidos. Mi konfesas — eble ĉar mi estas laca — ke mi nun ne scias, kie serĉi plu.”

“Kiu heredas tiun gigantan riĉon?” Ĝoja demandis.

“Fakte, mi volis demandi pri tio la notarion — verŝajne li scias, se al li ili konfidis la leterojn — sed li foriris tiel urĝe, ke ne prosperis al mi. Mi dubas, ke estas io trovinda tiurilate. Oni diris al mi en la komenca enketo, ke ambaŭ estas senparencaj. Sed mi kompreneble devos kontroli… Ej! Telefono! Mi iras respondi.”

Dek minutojn daŭris la telefona konversacio.

“Kiu estis?” scivolis Ĝoja, kiam ŝia edzo revenis.

“Izidoro, mia kolego. Li nun deĵoras en la policejo, kaj Pitizazo ĵus iris tien.”

“La nigra muzikisto, ĉu vere? Kion li volis? Ĉu anonci sepan edzinon?” ironiis Stefano.

“Ne. Li petis, ke ni senvalidigu lian plendon pri kofroŝtelo. Lia ‘edzino’ Sonja — la valĉefa — sin deklaris kulpa al li. Kiam ŝi eksciis pri la morto de Laŭra Pergame, la ideo esti implikita en murdoafero ŝin ektimigis. Ŝajnas, ke Laŭra informiĝis pri Pitizazo pere de privata detektiva agentejo, tiel eksciis multon pri la ses edzinoj, kaj i.a. malkovris, ke Sonja havas gravajn financajn zorgojn. Ŝi tiam aliris ĉi-lastan kaj promesis al ŝi altan sumon, se ŝi — Sonja — havigos al ŝi — Laŭra — la kofreton. Estis tre facile, kaj Sonja ne hezitis. Se mi bone komprenas, Pitizazo tute ne prenas la aferon serioze, kaj pardonis tuj.”

“Kion tiu informo signifas por ni?” sonis la voĉo de Ĝoja.

“Ĝi instruas al ni ion gravan: ke Laŭra Pergame sciis, ke la kofro estas ĉe Pitizazo. Kiel do ŝi povis ekscii tiel bone garditan sekreton?”

“Pere de unu el la edzinoj”, Stefano hipotezis.

“Neeble, ŝi ekkonis la ekziston de la edzinoj nur pro tio, ke ŝi esploris pri Pitizazo, alivorte nur post kiam ŝi jam sciis, kie troviĝas la kofro, kaj jam komencis serĉi metodon por ĝin ŝteli. Kiamaniere ŝi akiris tiun informon? Trovi respondon al tio certe ege helpus.”

“Domaĝe, ke pro tiu damninda rafunja falo, vi ne plu povas demandi ŝin”, la junulo diris.

“Almenaŭ estos facile trovi la koncernan detektivan agentejon”, Jano konsoliĝis. “Ne estas multaj en Valĉefa. Ni demandos ĉiun, ĝis ni trafos la ĝustan. Eble tiel ni sukcesos…”

*

Karal ne sukcesis. Li trovis la privatan detektivan oficejon, sed tiu nenion sciis pri la kazo. S-ino Pergame eĉ ne menciis la kofron. Ŝi nur petis kiel eble plej multe da informoj pri Pitizazo kaj pri la domo, kie li loĝas en Valĉefa. Kiam ŝi eksciis pri la ‘edzinoj’, ŝi petis kiel eble plej multe da informoj pri ili. Ŝi proponis tiel altan pagon, ke la detektiva agentejo treege diligentis, sen demandi pri ŝiaj motivoj.

“Plia espero trompita!” konkludis Ĝoja.

“Jes, plia sakstrato. Enketo ĉiam konsistas el la sama procezo: oni malkovras vojon, ĝin eniras espere, kaj subite troviĝas antaŭ muro. Ne strato estis, nur sako, kaj eĉ sentrua.”

“Kion vi nun faros?”

“Mi komencos per la heredo-afero, kvankam mi ne multe kredas je ĝi. Tamen, ili estis riĉegaj, ili mortis. Kiu profitos? Tion ni ne povas neglekti.”

*

“Se vi bonvolos eniri”, susuris la forta, ne tre virina, ino, kiu oficis kiel sekretariino. Ĉio tie ĉi elvokis komforton kaj silenton. La pordo de la notaria kabineto estis duobla, kun lede tegita remburo destinita sufoki la transpason de la sonoj. Karal sidiĝis en profundan, komfortan brakseĝon.

Li neniam diris al Viljemín, ke la riĉego de l’ falsa pentristo kaj de ties edzino ne transpasos al iliaj eventualaj parencoj, sed al la heredantoj de la vera Gido, se tiaj heredantoj ekzistas. Ne de ŝtelinto oni ja heredas, sed de la laŭleĝa posedinto. Tamen la afero estis esplorinda, ĉar la murdinto de la paro — se li murdis por heredi — probable ne konis la devenon de ties riĉego.

“Mi serĉas, sed ankoraŭ nenion trovis”, flustravoĉe diris notario Viljemín kun eta gesto senkulpiĝa. “Mi tamen povas diri al vi tute certe, ke s-ro Verstrata ne plu havas vivantajn parencojn. Ke ekzistas testamento nek de li, nek de ŝi, ankaŭ tion ni povas tute certe diri nun, des pli, ĉar la polico tre zorge traserĉis iliajn havaĵojn, ĉu ne?” Karal silente kapjesis. “Pri s-ino (Verstrata-)Pergame mi metis anoncon en la notaria serĉa bulteno. Ŝi havis fratinon, sed ni ne scias, kien tiu malaperis. Ŝi forlasis la landon kaj establiĝis en Brita Kolombio antaŭ longe. Jurista firmao tie serĉas por ni. Tamen estas tre tikla problemo…” Li subite haltis.

Karal elmontris mienon senvorte demandan. La notario reparolis:

“Eĉ se hipotezi, ke tiu fratino aŭ infanoj ŝiaj nun vivas, ili heredos nur, se heredis s-ino Pergame, aŭ, se vi preferas, s-ino Verstrata, sed por pruvi, ke ŝi heredis, necesus pruvi, ke ŝi mortis post sia edzo. Kaj laŭ tio, kion al mi diris la nekropsiinto, tio estas nepruvebla. Juĝisto devos findecidi tiun punkton, sed kiamaniere li faros, mi vere demandas min.”

“Ĉu vi ne pridiskutis la testamentan aferon, kiam ili donis al vi la leterojn destinitajn al la polico?”

“Tute ne. Cetere, nur s-ro Verstrata venis. Li klarigis al mi, ke mi devos propramane doni la koverton al la polico, se li mortos antaŭ sia edzino. Li tre insistis, por ke mi agu persone.”

“Kaj kio pri Laŭra Pergame?”

“S-ino Pergame ne venis persone. Ŝi sendis sian koverton en pli granda koverto per registrita poŝto. Fakte, ŝi ne postulis, ke mi ĝin donu al vi propramane.”

“Ambaŭ kontaktis vin tiurilate en la sama periodo, ĉu ne?”

“Jes. Apenaŭ unu semajnon antaŭ ol ili mortis. La letero de s-ino Verstrata-Pergame alvenis kelkajn tagojn post tiu de la pentristo.”

“Bone. Mi tre dankas vin, sinjoro notario. Espereble vi baldaŭ ekscios ion pri tiu fratino!”

“Mi forte esperas, ke jes”, la notario diris kun rideto samtempe duba kaj larĝa.

Nur tiam Karal rimarkis, ke oron s-ro Viljemín havas abunde ankaŭ en la dentaro.