177670.fb2
“Joĉjo, filo de Karleto, eble min savos vi!” Stefano kriis tiel laŭte, ke du preterpasantoj turnis sin por lin akre rigardi.
Stefano, kiel scias ĉiu kulturita leganto — t.e. persono jam leginta la aliajn rakontojn el la krimkroniko sanktavala — estas homo neniel rimarkinda: mezgranda, mezpeza, mezbela, mezforta, ordinare vestita, lin karakterizas la manko de tipaj karakterizoj (pro tio jam en la lernejaj jaroj oni donis al li la kromnomon “Mezetúl”).
La junulo, al kiu li direktis la preskaŭ solenan formulon notitan ĉi-supre, male prezentas per si tipon tre difinitan, tiun de troulo: li estas tro maldika, tro altkreska, kun tro longaj membroj kaj ŝultroj tro mallarĝaj, liaj haroj estas tro senordaj, kvazaŭ neniam kombilo ilin tuŝus — aŭ ĉar neniam kombilo ilin tuŝas —, lia rigardo tro mirplena, kaj ĉefe lia maniero sin teni multe tro klina: ŝajnas, ke ekdorminte unu nokton kun kresko de 1,60 metro, li vekiĝis la morgaŭon du metrojn alta kaj neniam repaciĝis kun tiu fakto.
Se nur aldoni, ke li estas ido de Karleto, la restoraciisto, kiu estas bokuzo de Jano Karal, la edzo de Ĝoja, onklino de Stefano, vi tuj komprenos la parencan rilaton inter tiuj du knaboj, kaj se plu diri, ke Joĉjo (mallongigo de Jozefo, ne de Johano) aĝas 21 jarojn, kaj ke du pasioj plenigas lian vivon, spionromanoj kaj elektroniko, vi jam scios multon gravan pri nia nova simpatia rolulo. Kaj por ke vi sciu ĉion vere sciindan, ni krome precizigu, ke Joĉjo havas specialan talenton por enamiĝi al virinoj pli aĝaj ol li, kiuj superece traktas lin kiel amuzan sentoobjekton antaŭ ol lin forlasi ege malfeliĉa. Nunperiode, li “oftumas” (kiel oni diras en Sanktavalo) kun iu nerimarkinda sekretariino nomata Lizabeta, kies gusto por strangaĵoj eble klarigas ŝian akcepton, verŝajne portempan, al lia aminduma fervoro.
Kiam li aŭdis la saluton de Stefano, la okuloj de Joĉjo, kutime mirplenaj, iĝis miregplenegaj: li gapis.
“Ej! Stefano! Estas vi!” li krietis, montrante per tiuj kvar vortoj, ke mankas al li nek kapablo observi, nek povo sin esprimi koncize, du kvalitoj ege valoraj en polica enketado.
“Joĉjo, mi bezonegas vian helpon”, Stefano diris. “Ĉu vi havus momenton por aŭskulti min?”
“Dekojn da momentoj, centojn da momentoj”, respondis Joĉjo, kiu ĉiam estis malavara, per la tro naza voĉo, kiun Naturo donacis al li.
Pluvego abrupte ekfalis, kaj ambaŭ junuloj kure rifuĝis al oportuna kafejo.
Stefano rakontis pri la okazaĵoj ĵus raportitaj ĉi-supre, kaj esprimis sian elreviĝon ĉe la penso, ke f-ino Munzo nun konas lin, tiel ke fariĝis praktike neeble, ke li observu ŝin nerekonate. Li elokvente vortigis sian mallaŭdan opinion pri tiu polico, kiu samminute petas onin porti dokumenton al virino, kaj diskrete spioni ŝin, kvazaŭ la du ordonoj ne kontraŭdirus sin reciproke.
Kiam Stefano menciis la monbiletojn el la murfendo, la svenon kaj la misteran dokumenton, la okuloj de Joĉjo brilis per io pli ol miro. Li ĝuis. Stefano bezonis nek klarigi nek peti. Jam la troulo flaris partoprenon en viva spionromano, kaj liaj naztruoj moviĝetis, kiel ĉe hundo spurtrova.
Pro devoj en la familia restoracio, Joĉjo ne estis libera antaŭ la fino de la vespero, sed li senpacience deziris partopreni en la spionaventuro. Li promesis, ke ĉi-nokte jam li iros Tribunalstraten por observi kiel eble plej multe. “Ŝi nur eliru,” li anoncis, “kaj mi spionsekvos ŝin ĝis infero se necese.”
*
Estis la unua nokte, kaj Stefano jam dormis la profundan dormon de l’ junaĝo.
“Tintin tintin tintin”, vokis la telefono.
La nevo de Ĝoja Karal havas ĉambron en apartamento, kiun li kunluas kun tri aliaj studentoj, sed dum la paskaj ferioj la tri estis for, ĉiu en sia familio, tiel ke Stefano, kies patrino mortis kaj patro, reedziĝinta, foriris eksterlanden, nun okupis la apartamenton sola.
“Tintin tintin tintin.”
Stefano plu dormis.
“Tintin tintin tintin.”
“Kio estas?” li fine oscedis en la telefonon.
“Kruĉo da krudo! Mizera mezetúl! Vi krepuska korpusklo! Se vi ne respondas al la telefono, nia enketo komplete fuŝiĝos!” tondris, kiel vi jam divenis, sagaca leganto, la voĉo de Joĉjo kolera.
La vorto ‘enketo’ efikis tute veke.
“Kie vi estas?” Stefano demandis.
“En telefonbudo. Aŭskultu. Mi sekvis vian belan buklulinon. Feliĉe, ke ŝi eliris, ĉar mi estis tuj forironta. Mankas io en nia organizo: anstataŭantoj, sed pri tio ni parolos…”
“Alifoje”, interrompis Stefano. “Tempon vi ne havas, ĉu?”
“Nu, ne. Mi do sekvis ŝin. Ŝi nun estas eksterurbe en domo kun du apartamentoj. Ŝi estas en la supra apartamento. Mi aŭdis ŝin kaj ŝian gastiganton supreniri ŝtupare, tiel mi scias. Estas negranda domo kun ĝardeno ĉirkaŭe; ĝi troviĝas ĉe t.n. Vojo Rozarba, tio estas ne malproksime de la ŝoseo al Farobel, en Punjano, do notu: Vojo Rozarba n-ro 12. Mi telefonas al vi, ĉar mi tute forgesis kunpreni mian elektronikan ekipon. Vi imagas, kiel bone estus surbendigi… Sed dum mi iros preni ĝin, iu alia devas observi la domon por vidi, ĉu ŝi eliras. Tial mi vokis vin. Ni esperu, ke ne estos tro malfrue, kaj ke ŝi ne jam eliris.”
“Nu, bone, mi tuj venos, reiru gardi. Ĉu vi rigardis la nomon de la loĝanto de tiu apartamento?”
“Jes. Fama nomo. Estas Rikardo Ospaci.”
*
“Ĉu ŝi ne foriris?” demande flustris Stefano.
“Sendube ne. Plu estas lumo, kaj oni aŭdas du voĉojn, unu viran, unu virinan. Mi esperas, ke estas la sama virino, kaj ke Veronika ne eldomiĝis, dum mi provis vin skui el la ronkado.”
“Kion ekzakte vi volas fari?”
“Nu, mi havas hejme tre sensivan mikrofonon. Kun pila portebla magnetofono ni povus per ĝi surbendigi multon.”
“Sed ĉu via drato estas sufiĉe longa?”
“Jes. La malfacilaĵo estos trovi, kiel fiksi la mikrofonon al stango sufiĉe alta por atingi la fenestron. Pripensu la aferon dum mi forflugas por preni mian ekipaĵon.” Kaj apenaŭ li finis paroli, jam li ekrajdis sian motorciklon, kaj veturis for.
Stefano rigardis la domon. Ne estis multe da lumo, sed tio estis avantaĝo por iu, kiu kompreneble deziras resti nevidata. Feliĉe la domanoj ne havis hundon, aŭ ĝi estus jam bojinta. La junulo tre singarde paŝis ĉirkaŭ la domo sukcesante ne brui.
Ju pli li rigardis, des pli li opiniis nefarebla la intencon de Joĉjo. Se ties ekipo ne enhavas longan stangon por la mikrofono, neniam prosperos al ili solvi la problemon. Longa branĉo ne troviĝas purŝance en tia loko. Stefano serĉis, sed vidis nenion taŭgan.
“Necesos grimpi al la balkono”, murmuris interna voĉeto. Al tiu sugesto la knabo respondis tremete. Altigi sin al la balkono signifus preni sur sin konsiderindan riskon. Se li faros bruon kaj oni malkovros lin, oni prave kulpigos lin pri provo enŝteliĝi aŭ almenaŭ atenci privatecon. Kaj ĉu estas eble tien grimpi tute senbrue?
Stefano estas bona gimnasto, kaj se li povus salte kapti la randon de l’ balkono, li senpene sukcesus levi la korpon al ĝi. Sed, unue, eble la balkono estas tro alta, kaj, due, fari tion kun plena silento estus superi la kapablon de ordinarulo.
Ĉu ŝtupetaro solvus la problemon? Parto de Stefano diris “jes”: tiu parto volis raporti al la onklo rezultojn indajn je gratulo. Alia parto diris “ne”: tiu ĉi timis eltroviĝon; ĝi akre memoris la fojon, kiam, en monta lignodomo ne malproksime de Valmu, oni malkovris lin en ŝranko, kie li sin kaŝis, kaj la multajn malagrablajn sekvojn de tiu aventuro.
Tamen vivi senriske ne estas vere vivi. La riskojn oni nur kalkulu. Ĉu iu povus vidi lin de la vojo? Ĉi-hore preterpasas neniu. Tamen iu povus reveni al unu el la apudaj domoj aŭtomobile. La risko fakte estas malgranda, kaj oni povas forigi ĝin uzante la parton de l’ balkono, kiun aŭtolumoj ne povas — aŭ apenaŭ povas — prilumi de la vojo.
Pli serioza estas la risko, ke oni aŭdus lin el interne. Vidi oni ne povus, ĉar la kurtenoj estas fermitaj, kaj estus vere ne tre probable, ke iu venus sur la balkonon ĝuste, kiam Stefano tien grimpos. La risko do dependas ĉefe de la aŭdebleco, kun kiu la junulo prenos kaj metos la ŝtupetaron.
La fina risko — fina en la mensa listigo de Stefano, sed logike komenca — estas… ne trovi ŝtupetaron. Tiun riskon oni povas alfronti tuj. Serĉu, amiko Stefano: estas la sola rimedo scii, ĉu oni vere deziras trovi aŭ ne!
Stefano serĉis kaj trovis. Ŝtupetaro kuŝis laŭlonge de muro. La junulo komencis levi ĝin kun plej delikataj movoj. Kiam io metala renversiĝis, tuŝite de unu el la ekstremaĵoj de la ŝtupetaro, la knabo havis la impreson, ke la bruo vibrigas la tutan domon kaj longe longe resonas. Li haltis meze de sia movo kaj provis subpremi la bruon de sia spiro. Tion li sukcesis, sed ŝajnis al li, ke lia koro batas tiel laŭte, ke iu altirita de la falbruo nepre perceptos ĝin.
Fakte nenio okazis. Li apenaŭ rekomencis singarde levi la ŝtupetaron, kiam lia koro jam ree misbatis. Io glacia ĵus falis sur lian nukon, kaj, pro lia nerva stato, ĝi preskaŭ surprizsaltigis lin kun bruaj konsekvencoj. Li feliĉe regis sin. Estis nur guto el la posttagmeza pluvego, kiun vento forskuis de sur folio.
Tenante la ŝtupetaron, li paŝis al la balkono. Kato el ie ekaperis kaj frotis sin ĉe liaj kruroj kun amika ronrona zumzumo. Amika, sendube, sed ĝena, ĉar la besteto trovis nenion pli sprita ol salti kaj resalti tuj antaŭ la piedoj de Stefano. Por iu, kiu tenas senspire relative pezan ŝtupetaron, la akompano ne estis ideala.
Kiam finfine li staris sub la balkono kaj aranĝis ĉe ĝi la ŝtupetaron, la junulo firme decidis, ke ne li supreniros. Joĉjo estas maniulo pri spionromanoj, li do prenu la honoron. Stefano, pri la fakto, ke li sukcesis meti ĝuste la ŝtupetaron sen fari eĉ plej etan bruon, ne malmulte fieris. Li grimpis du, tri, kvar ŝtupetojn kaj aŭskultis. Sen ia dubo aŭdiĝis voĉoj vira kaj virina. Sed la sencon de ilia interparolo oni ne povis kompreni.
La balkono laŭiris la murojn ne nur ĉe la antaŭo de la domo, sed ankaŭ laŭ parto de la flankoj, kaj ĉe unu flanko Stefano fiksis la ŝtupetaron, por ke la virino ne vidu ĝin, se ŝi elirus.
Strange, kiel la tempo pasas malrapide, kiam oni atendas. Laca resti senage, la junulo pliafoje komencis supreniri, kiam veturilo pasis sur la vojo. Ties reflektoroj aperis tre potencaj, kaj li horore konstatis, ke ili bonege prilumas la ŝtupetaron. Li havis la tempon rifuĝi en la malsupran mallumon antaŭ ol la ŝtupetaro estis plene prilumata, sed tamen…
*
Stefanon skue surprizis flustro en la orelon:
“Ĉu vi frenezas? Mi parolis pri stango, ne pri ŝtupetaro!”
“Ej! Finfine vi! Mi tute ne aŭdis vin.”
“Mi lasis la motorciklon en la paralela vojo, por ne brui. Sed ni ne bezonas vian ŝtupetaron, rigardu!” Kaj Joĉjo fiere montris fiŝkanon.
“Mi havis la ideon survoje”, li klarigis. “Ĉu ŝi ankoraŭ enestas?”
“Mi opinias, ke jes.”
“Bone. Tamen via ŝtupetaro helpos, ŝajnas al mi”, li diris, kaj li fiksis la mikrofonon al la ekstremaĵo de la fiŝkapta stango per fortaj kaŭĉukaj ligiloj, kiujn li kunprenis. Li senbrue grimpis, ŝtupon post ŝtupo, kaj metis la mikrofonon ĉe la balkona fenestropordo. La magnetofonon li surhavis, fiksitan per rimeno.
Longtempe ili tiel restis: Stefano malsupre, rigardante kun zorga mieno, Joĉjo tute kviete sur la ŝtupetaro, kun la mikrofono tenata ĉefenestre.
Finfine la lumo estingiĝis en la apartamento. Joĉjo murmure demandis:
“Kion vi opinias? Ĉu ili nun gekuŝos?”
“Ŝajnas, ke jes.”
“Do ni foriru. Ĉu ni remetu la ŝtupetaron, aŭ lasu ĝin tiel?”
“Ni remetu ĝin. Helpos al neniu, se ili havos la impreson, ke iu provis enŝteliĝi aŭ spioni.”
Ili sukcesis remeti la ŝtupetaron tute senbrue, kaj revenis al siaj respektivaj hejmoj. Ili sin sentis tro lacaj por tuj aŭskulti la plurajn bobenojn da bendo.
*
“Ĉu vi aŭskultis?” Stefano telefone demandis al Joĉjo, tuj kiam li ellitiĝis.
“Jes”, respondis la alia.
“Nu, kaj kio? Ĉu interese?”
“Treege interese”, diris la magnetofonulo.
“Diru tuj, mi estas terure senpacienca”, petegis Stefano. Sed io en la voĉo joĉja ne plaĉis al li.
“Ni surbendigis teatran radioprogramon”, lamentis la kunspiono. “Ŝi certe eliris, dum mi telefonis al vi…”