La pri-inajn gustojn de Joĉjo Stefano neniam komprenis. Kaj ankaŭ vi, amiko leganto, observante nun la filon de Karleto alkineji kun Lizabeta, verŝajne starigus al vi demandojn. Kelkaj homoj, ekvidante ilin paŝi sur la trotuaro, ne povis subpremi rideton: tiu dumetra knabo, kun senorda hararo kaj maldika korpo betultrunka, aspektis groteske kun sia longega brako ĉirkaŭ la ŝultro de virino dik-osta kaj videble fortmuskola, kies kvadrata kapo kaj masiva figuro neniel sukcesis elvoki tiujn sveltajn stelulinojn, kiujn oni kutime asocias kun la seksaj revoj de dudekjara viro. Sed nin interesas ĉi tie ne tiom la ekstera aspekto de la du, kiom ilia ekstertera prizorgado.
“Kelkfoje mi ilin preskaŭ diigas, kelkfoje mi timegas ilin”, ŝi konfesis.
“Sed pri ilia ekzisto vi ne havas dubojn, ĉu?” Joĉjo demandis.
“Absolute ne. Kiel mi povus? Mi sonĝas pri ili — feliĉe ne tre ofte — tiel strangajn sonĝojn, el kiuj pluraj anoncis eventojn, kiuj poste realiĝis… Mi estas certa, ke iel tiuj eksterteranoj pense rilatas kun mi.”
“Hm!” diris ŝia akompananto.
“Tial mi emas ilin diigi. Se ili havas tiom da povo, ke ili distance influas la bildojn en la menso de negrava notaria sekretariino, tio signifas, ke ili estas ege potencaj, ĉu ne? potencaj kiel dioj.”
“Efektive”, Joĉjo vortis ĝentile, ne sciante, kion pensi pri ŝiaj mirigaj konsideroj.
“…kaj se ili atingis tian gradon da potenco, tio implicas, ke ili estas alte civilizitaj, kaj do bonintencaj. Civilizita homo ne deziras malbonon al sia proksimulo, ĉu?”
“Nu…” li diris dubeme.
“Kaj ĝuste tio min teruras. Mi sentas, ke ankaŭ vi ne trovas mian rezonon senmanka. Se ili uzas tian potencon por subpremi aliajn, malpli fortajn estaĵojn, tiam estas plej angorige, ĉu ne?”
“Se ili rilatas al ni teranoj, kiel ni blankuloj rilatis kun la homoj, kiujn ni nomis primitivaj… Efektive… Estas kaŭzo por timi… La sklavvendistoj siatempe ne rigardis nigrajn afrikanojn membroj de la homa raso. Tial ili senhonte ilin kaptadis, kaj komercis per ili. Se vi pravus, kaj ni por loĝantoj de fora planedo estus nur speco de ekspluatebla besto…”
“Joĉjo, Joĉjo, mi petegas vin, ne parolu tiel. Diru al mi, ke tio ne povas esti vera, ke se ili estas pli inteligentaj ol ni, ili havas sufiĉe da saĝo por nin respekti…”
“Jes, fakte tion mi persone kredas,” li respondis per afabla, kvietiga voĉo, “mi ne kapablas vidi ilin aĉuloj, kiel vi ĵus diris. Estas vi, kiu metis al mi tiujn ideojn en la kapon. Nun ne plendu, se mi ilin nur disvolvas.”
“Mi ne plendas. Nur tion mi diras, ke kelkfoje min kaptas ĉegorĝe terura angoro. Ĉefe ekde kiam Ospaci mortis. Mi ne povas liberiĝi de la penso, ke eble lin faligis tiuj…”