177672.fb2
“Jes, jes, mi komprenas”, Stefano diris al la onklo. “Nur kelkaj punktoj restas al mi neklaraj. Unue, kion pri la gardisto, kiu ĉeestis la cirkon, kiam la krimo okazis, dum teorie li gardis la ‘koridoron de la gravuloj’? Ĉu iu alia anstataŭis lin? Kial? Ĉu tio misdirektis la enketon?”
“Tute ne estas problemo”, Jano respondis amuziĝe. “La gardisto de la koridoro estas Kristiansen, kaj li efektive gardis la koridoron. Tiu, kiu ĉeestis la cirkon — cetere dum la posta, vespera prezentado — estas lia kolego Andersen, sendeĵora tiuhore. Nur okazis, ke mia nevo Stefano miksis la nomojn!”
“Sed la priskriboj tute kongruis!” Stefano provis sin defendi.
“Priskriboj, se vi volas. Preskaŭ ĉiuj gardistoj havas similan iom atletan figuron, ĉu vi ne rimarkis? Kaj mi koncedas, ke ankaŭ Andersen estas blonda kun bluaj okuloj. Krom tio, ili tute ne similas unu la alian. Andersen fakte estas kanadano.”
Stefano ne aspektis tre fiera, sed lia scivolemo tuj pensigis lin pri io alia. Li demandis:
“Kaj kiu estis la rolo de Maĥmetali en tiu afero?”
Ĝoja parolis antaŭ ol la edzo:
“Multaj el tiuj, se ne religie, almenaŭ kulture islamaj sovetianoj ne tre ŝatas la superecon de la rusa etno super ĉiuj aliaj ĉi-lande. Mi supozas, ke kiam li povas agi kontraŭ ruso kun minimuma risko por si, tia homo kia Maĥmetali ne hezitas.”
“Jes,” Karal aldonis, “li kunlaboris kun la libianoj. Li deziris, ke ili, ne la rusoj, ricevu la dokumenton. Fakte li rezonis kiel Berenŝtam, sed por la kontraŭa partio. Eble la libianoj ankaŭ proponis monon, mi ne scias, tion ni neniam scios, sed miaopinie tio ne estis necesa. Laŭ lia esprimo, kiam li parolis pri Zajcev, ŝajnis al mi, ke li ege malamas lin. Kaj tio sufiĉus, ĉu ne?”
“Ĉu li informis la libianojn pri Birobiĝaner Ŝtern?” la junulo demandis.
“Precize,” respondis la polica detektivo, “kiam ni sidis sur benko parka kaj mi klarigis al miaj du nesovetiaj kolegoj la aferon pri la gazeto, laŭ tio, kion ni eksciis pere de la sinagoga nekonato kaj de Michael Wise, Maĥmetali aŭdis ĉion per sia kaŝita mikrofono-plus-radiosendilo. Li do tiam sciis, sub kia formo la referaĵo de Berenŝtam devis atingi Alma-Aton. Li kompreneble komunikis tiun gravegan informon al la libianoj.”
“Estas amuze pensi,” iom reve komentis Ĝoja, “ke se ili estus sciintaj antaŭe, ili estus forŝtelintaj la gazeton, kiam ili serĉadis la ĉambron de Plum. Ili do ne bezonus lin, kaj ni nenion scius pri Berenŝtam!”
“Tute prave. La libianoj komence sciis nur, ke la dokumento devas atingi iun s-ron ‘Kerŝ’ en Alma-Ato okaze de la konferenco, sed ne kiaforme. Aŭdinte nin, Maĥmetali ilin informis, kaj pro tio la libiano ebriiĝinta dum la akcepto de la kazaĥaj aŭtoritatoj, laŭtvoĉis tiun informon, kiun, siaflanke, serĉis diversaj homoj eksciintaj pri la dokumento ekde kiam duobla, eble eĉ triobla agento israela transdonis la novaĵon al Libio.”
Jano fikse rigardis sian nevon.
“Vi ne aspektas kontenta”, li diris.
Stefano grimacis.
“Ne. Mi ne komprenas. La israela sekretservo estas konata kiel unu el la plej efikaj en la mondo. Mi ne povas kredi, ke ĝi fuŝis tiun Berenŝtam-aferon. Ne devas esti tiel malfacile eligi tekston el Sovet-Unio.”
“Nu, la fuŝaĵo venas ĝuste de tio, ke ne la israela sekretservo organizis la agadon. La tuta afero estis aranĝita plej amatore de kelkaj sovetaj judoj, kiuj eklaboris proprainiciate. Ili ne sciis, kiel komuniki sendanĝere kun la israelaj servoj diplomata aŭ sekreta. Nur lastminute estis decidite, ke la transdono okazos al Kirsch en Alma-Ato kadre de la monda konferenco, kaj Mossad — la israela sekreta servo — ne havis tempon organizi plu. Estis tro malfrue por taŭge plani ion, ĉar la diversaj kunlaborantoj jam estis for. Ili ne povis iri rekte de Birobiĝano Alma-Aton sen veki suspektojn; ne estas tiel facile por ili vojaĝi. Ili devis trovi taŭgajn pretekstojn kaj komplikajn vojaĝplanojn. Tial unu jam estis en Moskvo, la alia en Vladivostoko, kiam la israelanoj provis interveni, kaj ĉi-lastaj eĉ ne sciis, kie ilin kontakti: por eviti riskojn, la koncernatoj informis neniun pri siaj restadplanoj. Fakte, la israelanoj tute ne sciis, ke la kodo venos laŭ unu vojo kaj la dokumento laŭ la alia. La sola detalo, kiun ili havis la tempon pritrakti, estis la elekto de Kirsch kiel peranto.”
“Kiel vi scias ĉion ĉi?”
“Mi babilis kun membro de la israela delegitaro, kiu sciis, se ne ĉion, almenaŭ multon. Nun kiam ĉio estas finita kaj fuŝita, li povis senriske rakonti al mi.”
“Ĉu Romian, Plum, Lolita Fuentes kaj la konferencanoj ĝenerale ion eksciis pri tiu spiona afero?”
“Ne. Kvankam eksterlandaj ĵurnalistoj troviĝis ĉi tie, ni sukcesis ĉion plej taŭge kaŝi. Neniu ŝtato ŝatus, ke la afero disvastiĝu. Kaj en ĉi tiu lando protekti sekreton estas pli facile, ol aliloke.”
Rapide li finis sian kafon dirante:
“Jen oni ree vokas nin, ni iru, la aviadilo ne atendos nin eterne.”
*
“Mi ŝatus paroli kun vi. Ĉu vi havus minuteton?” Ĝoja demandis al la longakrura norvego.
Arne Kristiansen direktis al ŝi siajn laserajn okulojn.
“Kompreneble”, li diris kun rideto kaj perceptebla plezuro. Inter Ĝoja kaj li ia nedifinebla kurento pasis. Se la cirkonstancoj estus aliaj — li reiris al Novjorko, ŝi al Valĉefa — ne multo necesus, por ke tiuj du koroj flamiĝu, kaj ke komplikiĝu du harmoniaj vivoj familiaj.
Ili troviĝis en la aviadilo, kaj Ĝoja antaŭnelonge rimarkis, ke la persono sidanta apud Kristiansen forlasas sian seĝon kaj aliĝas al la longa atendovico staranta ĉe la tualetejo. Ŝi eksidis, kaj sentis sian koron bati pli forte ol ŝi dezirus.
“Ĉu vi memoras la konversacion, kiun ni havis, post kiam ni ambaŭ vizitis la muzeon?”
“Certe. Kiel mi povus forgesi? Ne ofte simpla gardisto havas la honoron babili sur parka benko kun bela sinjorino apartenanta al delegitaro…”
Ŝi ruĝiĝis.
“Mi hontas pri tio, kion mi faris tiufoje”, ŝi diris humile.
Lia intensa, sed samtempe dolĉa, rigardo kirlis ŝian animon. Ŝi esperis, ke li ion diros por faciligi ŝian konfeson, sed li restis plu silenta.
“Kiam mi diris, ke estas kamerao por interna-cirkvita televido aranĝita kun la celo kontroli la movojn de la gardistoj, mi mensogis”, ŝi prononcis tre rapide, kvazaŭ ŝi volus atingi kiel eble plej frue la finon de malagrabla diro.
“Tion mi poste komprenis”, li respondis kun sia kutima egalanima tono. “Kun miaj kolegoj mi esploris tiun muron, kaj vidis, ke neniam io simila estis tie aranĝita.”
“Kion vi opiniis pri mi?” Ŝi rigardis lin kun miksitaj sentoj. Ŝi ne ŝatus malplaĉi al li.
“Ba!” li ridetis. “Kiam mi eksciis, ne longe poste, ke vi estas la edzino de Jano Karal, mi komprenis: estis via persona enketo, ĉu ne?”
“Ĝuste! Senpezigas min konstati, ke vi ne aperas ofendita. Mi tamen angorigis vin momente, kaj…”
“‘Angorigis’ eble estas tro forta vorto, sed estas vere, ke via bato trafis min. Dum kelkaj sekundoj mi sentis min kaptita.”
“Kial? Vi ja ne estis implikita en la murdo!”
“Oni povas kulpi pri aliaj aferoj, ĉu ne?”
Ree li rigardis ŝin tiel penetre, ke ŝi sentis sin ŝirita. Tiu viro ŝin ege allogis, kaj samtempe liaj okuloj fojfoje igis ŝin deziri forkuri al plej malproksima rifuĝejo. Ŝi ne fieris pri si, kaj lia rigardo trafis rekte en ŝiajn kulposentojn. Pro tio, kvankam ŝi estis ege scivola, ŝi ne kuraĝis demandi.
“Vi certe ŝatus scii kial, kaj ne volas konduti maldiskrete, ĉu?” li diris ridetante.
Ŝi kapjesis. Ŝi sentis, kvazaŭ ŝi estas infano, kiu ne sukcesas kaŝi la veron al la patro pri iu ĵus farita fuŝaĵo.
“Mi povas klarigi al vi nun. Ni ja forlasis la sovetian teritorion.”
“Estas vere, ke mi ŝatus scii, sed se vi preferas ne diri, mi respektos vian deziron”, ŝi flustris kaj ŝi tuj aldonis espere: “Sed se vi elektas klarigi, vi povas kalkuli je mia plej plena diskreteco. Aŭ pli ĝuste, ne. Bonvolu diri al mi nur, se vi konsentas, ke mi miavice rakontos la aferon al mia edzo kaj al mia nevo Stefano, kiu helpis nin ĉi-enkete.”
“La afero devas efektive resti konfidenca,” li diris tre mallaŭte, “sed mi fidas je via triopo. Mi petas nur, ke vi ne rakontu plu la aferon, ĉar mi faris ion kontraŭan al mia profesia ĵuro.”
“Kion?”
“Estas malfacile rakonti.” Li paŭzis, kun sulkita frunto, sin demandante, de kie komenci. Post momento li reparolis kun pli obtuza voĉo:
“Kiam mi servis en la norvega polico, mi foje deĵoris tute norde, ne malproksime de la sovetia landlimo. Grupo da sovetianoj iutage ŝtele transpasis la limon kaj petis la statuson de politikaj rifuĝintoj. Ili laboris sur la sovetia flanko kun ia scienca brigado, kaj decidis fuĝi al Norvegio. Mi estis unu el la policanoj, kiuj intervenis tiuokaze. Inter la rifuĝintoj troviĝis tre bela virino, litova. Ni enamiĝis; ŝi estas nun mia edzino. Jen”, li tiris paperujon el interna jakpoŝo kaj el ĝi foton, de sur kiu bela rondvizaĝa virino kun ridemaj okuloj kaj altaj vangostoj ridetis al Ĝoja.
“Tre simpatia”, ĉi-lasta diris, kaj la penso fulme zigzagis ŝiacerbe, ke se la cirkonstancoj estus malsamaj, tiu povus esti ŝia rivalo.
“Kiel tio rilatas al nia afero?” ŝi demandis.
Li eligis profundan elspiron.
“Simple. Mia edzino estas tre religiema. Ŝi havas rilatojn, kaŝajn kompreneble, kun religiaj grupoj litovaj sur sovetia teritorio. Kiam estis sciate, ke mi iros al Alma-Ato, ŝi petis min kunporti bibliojn kaj aliajn religiajn dokumentojn al tiea grupo. Eble vi scias, ke multaj estonoj, latvoj, litovoj vivas tiu-regione, kiel, cetere, germanoj kaj poloj.”
“Jes, tiu fakto min surprizis.”
“Estas postrestaĵo el la stalina epoko, miaopinie. Kiam mia edzino tion petis, mi kompreneble komence rifuzis. Mi ja ĵuris ne engaĝi min en politikajn aferojn, kiam mi akceptis labori por UN. Sovetio estas unu el mia centtrideko da mastroj, kaj mi ne rajtas agi kontraŭ ĝiaj leĝoj. Se oni scius, ke mi faris ion similan, mi riskus perdi la postenon, kio mian vivon ege komplikus. Aliflanke, mia edzino tiom deziris, ke mi helpu! Mi amas ŝin, ŝi estas bona, kaj mi komprenas ŝian vidpunkton. Estis por ŝi unika okazo, ĉar ni sciis, ke niajn pakaĵojn oni ne kontrolos landlime.” Li ĝemspiris.
“Mi povas imagi vian turmenton”, Ĝoja diris kunsente. “Se vi rifuzis, vi endanĝerigis vian hejman, paran vivon. Sed se vi konsentis, vi prenis sur vin teruran riskon rilate al via vivo profesia!”
“Ekzakte. Nu, fine mi jesis. Ŝajnas, ke mia edzino pli gravas ol mia profesio, kaj ol miaj ĵuroj al UN… Nu, mi devis transdoni tiujn librojn kaj dokumentojn al iu kŝjondzo, kiel ili diras tie, pastro tio estas, sed la afero ne estis tiel facila.”
“Kiel vi faris?”
“Estus komplike priskribi. Mi nur diru, ke la tagon, kiam Kertsch mortis, mi devis liveri la librojn kaj broŝurojn al la kŝjondzo. Ili estis kaŝitaj en nia komuna oficejo, teretaĝe. Mi havis ‘kunkulpulon’, kolegon Andersen, kanadanon, je kiu mi plene fidas.
“Nu, ĉirkaŭ la 17:30, Andersen alvenis kure kaj ekscitite flustris al mi, ke li ĵus konstatis, ke miaj ‘kaŝvaroj’ malaperis! Estis katastrofo! Mi ne hezitis. Mi petis lin gardi dum unu minuto la koridoran enirejon, dum mi iras kontroli. Li tuj konsentis.”
“Nun mi komprenas. Vi menciis tiun interŝanĝon al neniu!”
“Kiel mi povus? Temis pri ago absolute neleĝa en soveta respubliko. Kiel internacia deĵoristo, mi ne rajtas enmiksiĝi en agojn kun politikaj implicaĵoj, kaj, diru kion vi volu, en Sovetio religio estas politika.”
“Ĉu vi retrovis viajn varojn?”
“Jes. Andersen vane ekscitiĝis. Li estis tiel emociita pri la tuta afero, ke li rigardis malĝustaloke. Mi ne bezonis pli ol ses aŭ sep minutojn por iri tien, kontroli kaj reveni. Fakte, la transdono al la pastro tute bone fariĝis. Sed imagu, kion mi travivis la morgaŭon, kiam oni min informis, ke ĝuste tiuperiode Kertsch estis murdata!”
“Ĉu vi suspektis vian kolegon?”
“Mi pensis, ke logike eblus, ke li krimis, eĉ ke lia ekscitiĝa enveno povus esti parto de plano tiucela. Sed tiujn pensojn mi forpuŝis. Mi konas lin bone, mi scias, ke li ne estas kapabla murdi. La postaj okazaĵoj konfirmis mian juĝon. Sed vi momente timigis min kun via rakonto pri kontrola kamerao!”
“Ĉu vi pardonos min?”
“Mi neniam sukcesis abomeni vin, kiel vi meritus”, li diris kun amuziĝa esprimo. “Komence, kiam vi diris tiun historion, mi sentis min dankema al vi. Mi opiniis, ke vi ĵus helpis min kaj miajn kolegojn per bonvena averto. Poste, kiam mi sciis, kiu vi estas, mi komprenis, ke oni nepre devis suspekti min, kaj ke vi provis ion scii pri mi tiataktike. Kiel mi povus ne pardoni? Mi estis policano sufiĉe longe.”
La persono, kies seĝon Ĝoja okupis, tiumomente revenis, kaj ŝi adiaŭis la norvegon. En la laŭtparolilo la aviadila komandanto klarigis, ke ili nun flugas 7000 metrojn alte super Germanio…