177673.fb2
Li levis la kapon al Jano.
– Kia fenomeno! – li diris. – Ĉiun duan aŭ trian semajnon ŝi venas plendi, ke tiu aŭ alia ulo ŝin persekutas kaj volis ŝin mortigi. Aŭ estas plendo kontraŭ la junuloj, la politikaj partioj, kion ajn ili volas.
– Mensmalsana?
– Kiel multaj je ŝia aĝo. Krom tiuj ideoj de persekutiĝo, ŝi estas sana kaj normala. Tial ni jesas al ŝi kaj lasas ŝin trankvile vivi. Se vi volas mian opinion: ĉar ŝia vivo fakte estas tute malplena, zorgi pri fantaziaj komplotoj okupas ŝiajn tagojn, jen ŝia problemo. Kvankam verdire…
Li subite haltis.
– Kion vi volis diri? – scivolis Jano.
– Ho, mi ĵus pensis, ke mia teorio ne taŭgas. Ŝi ja havas ion alian por okupi sian tempon: ŝi kartodivenas.
– Ĉu vere?
– Jes. Kaj vi ne imagus, kiom da personoj iras ŝin konsulti! Eĉ tute inteligentaj civitanoj, bone konataj en la urbo. Vere, oni sin demandas, kien evoluas la mondo. Ekzemple Oljo, la aktoro, ŝin konsultas. Ankaŭ Ervin, vi scias, la riĉulo, kiu posedas la Gigant-magazenon! Prezentu tion al vi! Homo, kiu studis en universitato. Kaj oni eĉ diris al mi, ke ŝin vizitas ankaŭ profesoro Birnbaŭm, kvankam tion mi ne scias proprascie, kaj konfirmi ne povus.
– Kiel la klientoj ekkonas ŝin?
– Multo diriĝas de unu al alia, supozeble. Sed ŝi ankaŭ metis anoncojn en la gazetojn. Kiam ŝi ne plu vidis sufiĉe bone por kudri, ŝi lanĉis sin en tiu kartoaferon, kaj ŝi bone sukcesis, kun sia komika vizaĝo. De tempo al tempo, se ŝi bezonas monon, ŝi presigas anoncojn por multigi la konsultantojn. Unu tia aperis antaŭ kelkaj tagoj en Tribŭn. Mi vidis ĝin.
"Nekohera personeco", diris al si Jano, kiam, dankinte la serĝenton, li retroviĝis surstrate. ,Ŝi suspektas la plej oficialan policanon, vidas komplotojn ĉie, sed akceptas klientojn, kiuj venas al ŝi tute nekonataj, nur post gazeta anonco.'
"Kiorn malsame homoj aranĝas sian hejman etoson!"diris al si la detektivo, sekvante s-inon Gutmanis en ties salonon, kaj ĝin mense komparante kun la serio da lokoj, kien la enketo lin kondukis: ĉe la ge-Valdunjaj, simpla malnova malkara meblaro; ĉe s-ro Landarte, ĥaoso da paperoj; ĉe s-ro Agister, rafinita, iom japaneska moderna aranĝo kun gigantaj virfotoj; ĉe f-ino Bolomaj, eta-eta loĝejo plenŝtopita per senkarakteraj mebloj, ornamaj objektaĉoj kaj familiaj fotoj senorde flaviĝintaj; ĉi tie, belguste aranĝita salono, tre vasta, kun grandiozaj kurtenoj, du-tri valoraj pentraĵoj kaj videble multekosta aŭtente malnova meblaro.
– Mi atendis vian viziton, – ŝi diris, kiam ambaŭ sidis sur apogseĝoj pli belaj ol komfortaj. Tiu altkreska virino, kun flaveca haŭto kaj nigraj haroj kombitaj hartubere, sin tenis embarase, kvazaŭ ŝi neniam plene adaptiĝis al sia alta figuro kaj dezirus sin kaŝi sub pli diskreta formo. Ŝi kunigis la manojn sur la krucitaj genuoj, kaj ŝia pozo, kiu rivelis bele formitajn nilonŝtrumpajn krurojn, malhavis naturecon. Jano pensis: ,Ŝi sentas sin rigardata, kaj tion deziras kaj malŝatas samtempe.
– Ĉu vere? – li diris.
– Jes. Mia edzo rakontis al mi. Mi hazarde eksciis, ke mia kunlernanto fojfoje lin konsultas, kaj post vidi vin, li min informis pri la forpas' de s-ro Jorli.
Ŝia voĉo kantis laŭ la konata melodio de la Tjaza valo. Jano, kiu havis neordinaran kapablon mensregistri ĉiujn detalojn, kaj konsideri tri aŭ kvar aferojn samtempe, cerbe listigis la demanditojn sub tri titoloj laŭ la maniero prononci: kulturite sanktavala, senkulture sankiavala, ekstervala; dume lin trafis la penso, ke la voĉoj aŭ parolformoj tiom diferencas kiom la loĝejoj, kaj ankaŭ ili liveras pri iu individuo multe pli da informoj ol tiu mem konscias.
– Kion vi pensis pri ĝi?
– Mi apenaŭ kapablas ĝin kredi. Li estis stranga viro, certe, sed pensi, ke li mortis…
– Per kio li estis stranga?
– Per sia ekscitiĝo, sia infaneca revoluciemo, sia obsedo "forbruligi la kapitalistan socion." Mi sentis ion detruan, sadisman en li. Ne gravis por li la konstruo de nova socio, sed li antaŭĝuis la plezuron vidi, ke l'malnova mortas en sufero. Mi scias, ke multaj junuloj simile sentas (kvankam eble malpli ĉe ni, en Sanktavalo, ol aliloke) sed en li tiuj rimarkoj impresis min kiel pli seriozaj, kredataj pli sincere.
– Kiel li rilatis kun vi?
Ŝi ruĝiĝis.
– Moke, komence, – ŝi fine diris. – Ekzemple, li foje diris: ,Jen fiaskis la granda burĝino', kiam mi tro atendis por miksi la ovojn kun la fritiĝan ta riz'. Poste, kiam li eksciis, ke mi estas la edzino de la koristo, li iĝis pli afabla, kvankam li ne kapablis subpremi komentojn pri tio, ke 'kuracisto perlaboras nedece multe da mono' aŭ similaĵoj.
Ŝi hezitis, alprenis hontan esprimon dumsekunde. Jano konstatis, ke ŝi malfacile regas siajn emociojn: kion ajn ŝi sentas, tio tuj esprimiĝas vizaĝe.
– Se paroli honeste, sinjoro polican', mi dirus, ke li agis sadisme al mi per tio, ke li jen kaj jen uzis vundajn dirojn, dum li certe rimarkis, ke lia ĉarmo ne lasas min indiferenta. Mi tro prudentas por ligiĝi al tia viro. Sed mastri sian animon ne ĉiam facilas, kaj ĉiufoje, kiam li lanĉis al mi unu el siaj anĝelaj ridetoj, io fandiĝis al mi en la kor'. Tio evidentis al li sen ia dubo, kaj mi fojfoje sentis, ke liaj esprimoj estas ĝuste kalkulataj por veki en mi perturbon. Mi opinias, ke mi estis por li ludilo, kiun li uzis por venĝa plezuro turmenti, kvankam mi neniam faris al li ion malbonan, neniam alparolis lin malestime aŭ io simila.
Ŝi haltis, sinĝene, kaj post ĝemspiro daŭrigis:
– Eble mi devus ne paroli tiel pri mortinto. Eble ĉio ĉi estas pura imago de virino, kiu…
Malofte Jano renkontis personon tiel facile embarasatan. Aŭ ĉu la cirkonstancoj igis ŝin tute alia, ol ŝi kutime estas? Denove ŝi elvokis bildon de dronanto, kiu sensukcese serĉas tabulon por kroĉi sin. La silento estis ĝena. Jano alprenis sian plej amikan, kompreneman mienon, kaj diris kvietige:
– Jes, jes, mi komprenas. – Post paŭzo li aldonis:
– Vi pensas, ke vi eble imagas la sadismon de Jorli. Kio sugestas al vi tiun penson?
– Mi ne havas infanon, sinjoro, neniam povos naski, kaj s-ro Jorli nekredeble similis la filon, kiun mi fantaziis, kiam mi estis juna. Eble tio ne estas tute vera. Mi diru: kiam mi ekvidis lin la unuan fojon, mi estis skuata de profunda vibro, kvazaŭ fulmo min trafintus, pro tiu… kiel diri… tiu ekstertere bela vizaĝo. Li havis seriozan mienon. Post momento, li rigardis min kaj ridetis. Tio estis dua fulmobato. Lia vizaĝo estis lumigita… tiel… sorĉe aminda, tiel ĉarme amiga… Mi neniam resaniĝis el tiu unua trafiĝo. Mi provis kompreni, kio okazas al mi. Tiam mi pensis: ,se mi havus filon, li povus esti tia.
"Pardonu, se mi maldiskretas," murmuris Karal, – sed policano devas fari tiajn demandojn iufoje: ĉu vi parolis pri tiu impreso al via edzo?
Pli ol iam ajn antaŭe, ŝi ŝajnis droni nesavebie. Ŝi _____ dum la okuloj aspektis kiel vokantaj al kompata _____ kaj la lipoj tremetis. ______ paroli, ŝi simple ________________
– Mi neniam kuraĝis. Mi timis ______________ Se Lazar pensus, ke mi enamiĝis al alia viro, li povus…
Ŝi haltis, terurita de la propraj vortoj, kun rigardo
hororplena.
La detektivo opiniis saĝa forlasi la kampon de l'sentoj
– Ni revenu al pasinta merkredo. Vi ĉeestis la kurson. Ĉu ne?
– Jes.
– Ĉu ankaŭ Paŭlo Jorli?
– Jes, s-ro Jorli estis tie.
– Kia li estis?
– Ekscitita, gaja, sprita. Eble pli bonhumora ol ĝenerale. Sed li rapide pasadis de ekzaltiĝa stato al deprimiĝa. Do tio nenion signifas. Ŝajnas al mi, ke li multe ŝanĝiĝadis laŭ la ĉeestantaj personoj.
– Je kioma horo la kurso finiĝis?
– Mi ne scias ekzakte. Eble je kvarono post la oka?
– Ĉu vi babilis kun li aŭ akompanis lin parton de la vojo?
– Tute ne, mi iris al alia direkto. Tuj kiam la kurso finiĝis, mi ĝisrevidis, kaj for, hejmen.
– Diru do, mi petas, sinjorino: kial vi partoprenas tiun kurson?