177673.fb2
– Mi tre ŝatas la ĉinajn manĝaĵojn. Mi volis scii, kiel prepari ilin.
– Ĉu en la kursejo la lernantoj manĝas, kion ili preparas?
Denove ŝi aperis kaptita kaj senhelpa. Ŝi glutis salivon antaŭ ol respondi:
– Jes, kutime.
– Ĉu ankaŭ vi?
Malĝojmiene ŝi respondis, per laca voĉo:
– Ne. Mi estas judino. Mi ne estas vere religia, sed tamen malplaĉas al mi manĝi porkaĵon aŭ aliajn aferojn, pri kies koŝereco mi ne estas certa. Fakte, tio estas mia kialo por sekvi tiun kurson: adapti la ĉinan kuirarton al la judaj manĝprincipoj. Mi volas povi inviti miajn gepatrojn, tiujn de mia edzo, geamikojn, kiuj estas strikte religiaj judoj, kaj regali ilin per ĉina manĝo, kiu neniel kontraŭus al la leĝo mosea.
– Kial vi ne diris tuj?
– Mi supozas, ke iel mi hontas pri mia judeco. Kvankam en Sanktavalo ni neniam spertas rasismon… Kiel diri? Neeviteble oni sentas sin malsama, kaj ĉiam klarigadi tedas.
Ŝia laceco estis tre perceptebla. Jano pensis, ke tiu konversacio prezentas por ŝi doloran psikan torturon. Li sekve adiaŭis kaj revenis siadomen. Estis tempo por tagmanĝi.
13
Posttagmanĝe, en la oficejo, pluraj interesaj dokumentoj lin atendis. Unu estis la fine alveninta raporto de la Internacia Referenca Centro pri Vegetalaj Venenoj, alia estis fasko da paperoj trovitaj ĉe Jorli de policanoj, kiuj ree traserĉis lian ĉambron, kaj la tria estis skatolo kun farmacia specialaĵo: la medikamento, kiun d-ro Gutmanis preskribis al la junulo.
Jano komence pritraktis la trian, zorgante ĝin kiel eble malplej tuŝi, por ne difekti eventualajn fingrospurojn. Estis kartona skatolo, kun verŝajne io plasta aŭ vitra interne, sed li ne volis malfermi ĝin. Ekstere, ĝi prezentis nenion specialan krom unu interesa punkto: etiketo de la apoteko, kie ĝi estis aĉetita: Popola Apoteko, 2 Konservatoristrato. Tio estis la adreso, kie Jano Karal vizitis Karinan Frisk. Li tuj sendis la skatolon al la polica laboratorio por kompleta esploro.
La paperoj konsistis el malnetoj de leteroj, cirkuleroj, artikoloj kaj paroladoj redaktitaj de Paŭlo Jorli koncerne, plejparte, politikajn problemojn. Ilia nematura romantika maldekstrismo okulfrapis ĉe la unuaj frazoj. Jano decidis legi ilin hejme, en pli trankvila atmosfero.
Fine li turnis sin, kun neracia, ne tre komprenebla mallogo, al la toksokologia raporto de la Centro internacia. Li rapide tralegis la kemian parton: la formulo kaj teknikaj specifaĵoj havis por li, pro manko de faka trejniĝo, minimuman signifon. Sed lian atenton la cetero tuj kaptis.
Resume, ĝi indikis, ke la trovita substanco - ĥalkomfalino - efektive estas veneno, kiu agas en la daŭro de tri, kvar horoj per malfortigo kaj fina paralizo de la kardia muskolo, kun grada endormigo. Tre malgranda dozo sufiĉas por ĉesigi vivon, se la ag-elemento estas suflĉe koncentrita. Dum unu aŭ du tagoj karakteriza odoro eliĝas el kadavro de persono ĝin glutinta. La manieron ricevi puran, mortige koncentritan ĥalkomfalinon konas eks- kluzive la Bamaganjongŭe, malgranda afrika popolo. La venenon oni tiras el arbeto - Chalcomphalia maculipennis - kiu kreskas nur en kelkaj regionoj de Afriko, en Birmo, en Junnan-provinco de Ĉinio, en Indonezio, en deko da filipinaj insuloj kaj en Nov-Gvineo. Estas dube, ke la loĝantoj de tiuj regionoj iam ajn malkovris en tiu vegetala substanco la mortigan ag-elementon, kiu riceviĝas nur post relative kompleksa preparado. Laŭ la dokumentaro de la Internacia Referenca Centro, la menciitaj afrikanoj estas ĝiaj solaj uzantoj. Kvankam Smarteaj Laboratorioj siatempe interesiĝis pri la eventualaj medicinaj aplikoj de ĥalkomfalino, ili rezignis je tia esplorado pro la malfacileco kulturi la kreskaĵon, kiu igis ĝin ekonomie netaŭga.
La raporto fine citis bibliografiajn referencojn: artikolojn aperintajn en fakaj revuoj.
– Jen kial mi deziras plej malfrue ricevi ĉi tiun raporton!" diris al si Jano. – Mi nekonscie intuis, ke ĝi alportos nur komplikon.
Tio estis lia unua reago, ŝuldita al la nekonateco de produkto tiel stranga. Sed duareage li pensis, ke eble la malofteco de l'mortigilo reduktos la suspektokampon. Ju pli li pripensis, des pli tio ŝajnis prava. Li prenis paperon kaj listigis la personojn koncernatajn, jene:
Jam viditaj Aliaj
Valdunja kunloĝanto 1 (afrikano!)
s-ino Valdunja kunloĝanto 2
Karina Frisk Liaŭ Fengguo
Lejla Gorazdo ĉinkuira kursanino
ĉinkuira kursanino 2
s-ino Gutmanis membroj de politika grupo de Jorli
Georgo Landarte membroj de ekstremdekstra grupo
s-ro Agister membroj de atletisma grupo
geamikoj ĉeestintaj la mardan
vesperon
La afrika deveno de l'mortigilo tuj direktis la suspekton al Landarte, kiu pasigis grandan parton de sia vivo meze de primitivaj triboj, kaj al la afrika studento. Jes, tuj oni pensas tion. Sed maltuj?
Ĉu eblas plene fidi la aserton de la Internacia Centro, ke la veneno ne estis malkovrita aliloke? Kion afrikanoj trovis, tion povus trovi ĉinoj aŭ birmanoj same bone. Tiaokaze, Liaŭ Fengguo povus scii pri ĝi, kaj eble aliuloj: membroj de la maldekstra grupo, kiu tiom admiras Ĉinion kaj eble havas rilatojn kun tiu lando pere de la ambasadorejo aŭ alimaniere.
Krome, almenaŭ unu farmacia laboratorio interesiĝis pri la koncerna substanco. Tio signifas, ke personoj ekster Afriko kaj Azio pristudis ĝin, havis specimenojn, konas ĝian efikon. Ĉu Gutmanis, kiel korfakulo, ne partoprenis tiun esploradon? Aŭ Karina Frisk, kiel farmaciistino?
Pozitivan aspekton la raporto havis en tio, ke ĝi mallarĝigis la tempospacon, dum kiu Paŭlo Jorli povis enkorpigi la venenon. Jano decidis serĉi pri tio konfirmon. Li telefonis al la ĉefurba toksikologo, polica faka kunlaboranto, al kiu la valĉefa nekropsiinto antaŭe sendis la venenan restaĵon. La fakulo indikis, ke efektive, kunleginte la diversajn raportojn (li kompreneble ricevis kopion de ĉiu), li povas fiksi la gluton de l'veneno je momento inter la tria kaj oka posttagmeze, se paroli nur fizio- kaj toksologie. Se oni almetas aliajn konatajn faktojn, la tempo-eblecoj malgrandiĝas.
La konversacio de Karal kun la fakulo atingis jenajn konkludojn:
Se Jorli estus glutinta la venenon Je la tria, li ne estus povinta ĉeesti la komencon de la kurso. Aliflanke, la stomakenhavo respondas je la manĝo preparita dumkurse, kaj estis parte digestita. Se li enprenis la venenon je la sesa, malpli de la manĝaĵoj estus digestita, kaj li estus manifestinta fine de la kurso simptomojn, kiujn la aliaj ne estus pretervidintaj. Se je la naŭa, verŝajne multe pli, aŭ ĉio - ĉe tia juna homo sen stomakaj problemoj - estus digestita.
Kvankam ne eblas vera precizeco, ĉar mankas multaj detaloj - individua digestrapideco, ritmo laŭ kiu la veneno eniĝis en la sangocirkulon, kvanto da enprenita ĥakomfalino, ktp. - tamen oni povas konjekti kun negranda erarmarĝeno, ke la veneno atingis la stomakon inter la sepa kaj la oka kaj duono. Praktike, tio signifas: aŭ tuj antaŭ la kurso, aŭ dum ĝi.
Karal demandis, ĉu la fakaj donitaĵoj de l'raporto ebligas scii, kian guston havas la mortiga substanco. La toksokologo respondis, ke ne, sed ke la menciitaj artikoloj eble informas pri tio. Li tuj serĉos en la biblioteko kaj sciigos la detektivon.
Jano decidis reiri al la apartamento de s-ino Satej por paroli kun la du ankoraŭ neviditaj loĝantoj.
***
La fizikstudento forestis, sed ne la afrikano. Ĉi-lasta estis eleganta viro, iom pli aĝa, laŭvizaĝe, ol la policano atendis. La unuaj impresoj de Jano resumiĝis en la vorto "longa", ĉar la afrikano havis longajn krurojn, longajn brakojn kaj la kombino de tre maldika talio kun relative mallarĝaj ŝultroj emfazis la impreson de longeco. Jano amuziĝe pensis, ke – Lalonga" estus bona afriksona nomo por tiu, sed la vera nomo estis Mulangonjumba. La vizaĝo impresis, se ne bele, almenaŭ plaĉe, sed kio imponis, tio estis la profunda basvoĉo.
Ve! La demandado dispremis plata la esperan atendon de Karal. La studento apenaŭ konis Paŭlon. Ili vivis en unu apartamento, sed en du apartaj mondoj. Paŭlo unufoje aliris la nigrulon por babili pri politiko, sed la alia nete rifuzis. Laŭ tiu, la interparolo okazis proksimume jene:
Mulangonjumba: Mi ne miksiĝas al politikaj aferoj.
Jorli: Sed via popolo estas maljuste traktata.
M.: Mi ricevas stipendion de via registaro. Kion ajn mi pensu, mi volas ĝin ricevi plu. Por mi, mia unua devo al mia lando estas fariĝi kuracisto kiel eble plej kompetenta.
J.: Nia lando estas demokrata. Ili ne rifuzos stipendion, se vi partoprenos en politika agado, des malpli en simpla diskuto.
M.: Mi multon ne scias pri via lando, kaj vi multon ne scias pri mia. Mi observadas; poste mi juĝos. Nun min interesas nur studi kaj plu ricevi stipendion.
J.: Multaj afrikanoj ne reagas kiel vi al invito politike pripensi.
M.: Ili estas ili, mi estas mi. Lasu min, mi petas…