177673.fb2
***
Dum Jano kaj Mulangonjumba parolis, alvenis fizikostudento Ivo Pares. Dankinte la alian, la detektivo iris al ĉi-lasta. Denove, la interparolo fruktis ne multe. Male al la afrikano, Pares ne rifuzis la diskuton kun Jorli, sed li rigardis ĝin teda bonkoreca devo.
– Tiu junulo bezonas… bezonas paroli. Kial ne aŭskulti lin?
– Sed ĉu vi konsentas pri liaj ideoj?
– Ne. Aŭ nur parte.
– Ĉu vi tion diris al li?
– Ne. Min ĝenis, ke Mumu – li mangestis al la nigrula ĉambro – rigardas lin kun alta nazo. Tiu knabo malfeliĉis. Li bezonis amikecon, trovis ĝin espereble - ĉe siaj amikoj-ruĝuloj. Se ĉi tie ni ambaŭ lin forĵetus, tio ne estus agrabla, ĉu?
– Ĉu li ne provis logi vin al sia grupo?
– Iomete, sed li tuj vidis, ke li ne sukcesos. Mi diris, ke mi estas malsanema, kio esias relative vera, cetere. kaj tro absorbita en mia studado. Tion li volonte kredis.
Tuj vidiĝis, ke Paresne tre sanas. Li estis maldika palulo kun maldensa blonda hararo, okulvitroj, kaj ĝenerala mira esprimo, kvazaŭ al li ne klarus, kie ĝuste la reala mondo troviĝas.
– Ĉu vi vidis lin multe?
– Multe, nemulte, kion tio signifas? Laŭ la hazardoj de la tago, kiam ni renkontiĝis en la kuirejo ekzemple. Ni ne ofte matenmanĝis kune, ĉar li komencis labori multe pli frue ol mi, sed almenaŭ unu fojon semajne ni kune vespermanĝis. ,Vi estas kompatinda malriĉa studento', li diradis iom ironie, "permesu, ke mi regalu vin". Li preparis ne malbonajn manĝojn, kelkfoje ĉinajn, ĉiam rifuzante, ke mi pagu la elspezojn. ,Ĉine manĝi kostas nemulte, ĉar oni tiras la maksimumon el ĉio", li klarigadis. Ŝajne, li fieris, ke lia murŝmira salajro lin ebligas grandsinjori al mi. Kaj mi efektive estas tre malriĉa.
– Ĉu vi trovis lin moka, supereca?
– Ne. Lia sinteno estis amika. Iom supereca, jes, kiel granda frato al malgranda. Li diris: ,Vi estas poeto de teorio, mi konas la vivon pro ĝin sperti.' Li amis pri mi la fakton, ke mi donis al li la okazon sin senti supera, mone, energie, politike, al intelektulo. Li amis min ankaŭ pro tio, ke mia familio estas laborista.
– Ĉu vi konis liajn amikojn, amikinojn?
– Tute ne. Li kelkfoje menciis ilin, parolis pri seksaj atingoj, ktp., sed neniam tre serioze. Pri politiko li parolis nur teorie, subdirante, ke lia agado estas sekreta. Mi neniam lasis lin vidi, ke tiun agadon mi rigardas ludo.
– Kion vi scias pri via alia kunloĝanto?
– Mumu? Nenion. Eĉ ne lian tutan nomon. Li estas bona knabo, sed ne deziras amikiĝi kun mi. Mi respektas lian deziron. Vi scias, medicinaj studoj postulas egan memorlaboron. Mi scias dank' al amiko, kiu studas kun li, ke li kondutas same en la univ'… diskreta, laborema, afabla, sed ema resti sola en sia anguleto. Li havas amatinon, kun kiu li pasigas preskaŭ la tuton de siaj liberaj horoj. Li ne okupiĝas pri politiko, rifuzas meti sian nomon sub studentaj petskriboj, sed oni ĝenerale komprenas lian sintenon kaj lin ŝatas. Li ankaŭ ne okupiĝas pri aliaj knabinoj ol la amatino. Al mi ne plaĉas konfliktoj, kaj pro tio mi ĉiam diras "jes"; al li ne plaĉas konfliktoj kaj pro tio li ĉiam diras "ne". "Samen celas, dise velas", oni diras ĉe ni, en Tjazo-Alta. Sed ĉar li tion faras kun granda afabla rideto kaj rigardo signifoplena, neniu riproĉas lin. Se li ne sukcesis kun Paŭlo, estas pro la speciala fakto, ke tiu nenion pli deziras ol bonan nigran proleton, kiu konfirmus ĉiujn liajn ideojn. Kiam Mumu alvenis, li ĝojsaltis plafonen, sed baldaŭ la revo platiĝis.
Koncerne praktikajn detalojn, utilajn por la enketo, Jano ne sukcesis ricevi multon, krom unu fakto, sed tiu gravegis: Paŭlo kutimis gluti sian kuracilon ĉiuvespere meze de la manĝo ,por ke ĝi bone miksiĝu, aŭ tuj poste, se li hazarde forgesis.
***
Reveninte oflcejen, Jano Karal komisiis la polican sekretariinon, helpserĉistinon, referencistinon - unuvorte Izabelan - kontakti la Smarteajn Laboraioriojn por ricevi la liston de ĉiuj personoj, kiuj laboris super ĥtalkomfalino, kaj por ekscti, ĉu d-ro Gutmanis aŭ f-ino Frisk iam ajn tie dungiĝis.
Notinte liajn dezirojn, Izabela anoncis, ke Prof. Ŝoleman, la toksologo, telefonis kaj peiis lin revoki.
La forta voĉo de l'ĉefurba fakulo vibrigis la telefonon:
– Mi havas vian informon. Tre amara, malagrabla gusto. Tial la indiĝenoj havas problemon por mortigi iun per tiu veneno. Oni uzas ĝin en tiuloka preparaĵo, kiu estas samtempe sukerita kaj tre spica, ,pilipili'eca, se vi konas. Se estas nur la dolĉaĵo aŭ nur la pilipilio, oni tuj sentas repuŝan guston. Ambaŭ necesas kune.
– Sed en nia moderna socio, ekzistas manieroj nepercepteble glutigi fortagustajn aĵojn, ĉu ne?
– Ho jes, ekzemple la oblatajn aŭ gelatenajn kapsulojn la farmaciistoj uzas precipe tiucele. Oni sensas nur (kaj apenaŭ) la eksteran entenilon. La substanco mem troviĝas ene sen kontakto kun la gustumaj sensiloj.
Ju pli Karal pripensis la problemon, des pli li emis konkludi, ke Paŭlo glutis la venenon en medikamenta gelatena kapsulo. Li do feliĉis aŭdi, ke Prof. Ŝoleman atingis la saman ideon.
14
Jano Karal listigis demandojn, kiujn respondi necesos:
ĉu la merkreda ĉinaĵo enhavis kombinon de forte spica kaj sukerita kunmanĝajo? (se jes, ĉu eblis al f-ino Bolomaj interŝanĝi sian manĝaĵon kun tiu de P.J.?)
ĉu iu vidis P.J. gluti sian medikamenton merkredon vespere? aliajn merkredojn?
ĉu li havis simptomojn de kora malfacileco fine de la kurso?
ĉu vere la du amikinoj-kursaninoj forestis merkrede? kie troviĝis la kuracilskatolo ĉiufoje, kiam P. eliris kaj vespermanĝis ekstere?
ĉu Lejla Gorazdo scias pri la samseksema amiko? kiuj, krom Lejla, partoprenis la mardan gitar- kaj babilvesperon?
kial Karina Frisk ne diris, ke P. aĉetas la kuracilon en ŝia apoteko?
kiu profitas per la morto de P.?
*
Pri la unua punkto plej bone estis informiĝi tuj ĉe la supro, t. e. ĉe s-ro Ljaŭ Fengguo.
La ĉino, iom dika kvardekjarulo, kun tre afabla vizaĝo, troviĝis hejme.
– Vi gvidas kurson pri la ĉina kuirarto, ĉu ne?
– Arto estas la ĝusta vorto, sinjoro polican', jes efektive, – li respondis laŭ perfekte sanktavala prononco.
– Ĉu bone iras?
– Jes, mi estas kontenta.
– Kion vi instruis pasintan fojon?
– Ni refaris jam-faritaĵojn, tiel ke mi metis tri: spinacoŝinkan supon, salikokajn bulojn kaj rizon frititan.
– Ĉu tiuj estas tre forte spicitaj?
– Ne, tute ne; multaj personoj imagas, ke ĉina manĝo flamas enbuŝe, kiel hinda aŭ afrika, sed tio ne estas vera. Kompreneble, laŭ la maniero de Sichuan aŭ de…
Karal interrompis: