177673.fb2
– Ne, ili tute ne dolĉas. Oni metas iomete da sukero en la saŭcon, kompreneble, sed malmulte, kaj la manĝanto ĝin ne sentas. "Sukerita" estus netaŭga vorto.
– Sekve ne estis kombino de forta spicaĵo kun sukerita afero?
– Tute ne. Ĉu vi eble aludas la dolĉacidan spicon? Mi ankoraŭ ne elmontris tiujn, sed eĉ tie la miksaĵo estas el sukerita kaj acida gustoj, ne el dolĉa kaj spica.
– Dankon. Tio estis grava afero. Nun alian. Via grupo enhavas junan viron eble dudektrijaran. Ĉu al vi estas klare, kiun mi celas?
– La knabo kun tre bela vizaĝo. Jes, sinjoro.
– Ĉu vi iufoje vidis lin gluti kuracilon dum la manĝo?
– Mi ne atentis.
– Kion vi trinkas dummanĝe?
– Teon, ofte jasmenan. Sed… atendu, mi koncentru mian penson… Jes, kompreneble mi vidis lin. Li ĉiam verŝas al si glason da akvo, kiun li metas apud la bovlon. Estas por gluti kuracilon. Vidu, se vi ne demandus pri la trinko, mi forgesus pri tiu detal'
– Ĉu li faris ĝin lastfoje?" Jano demandis streĉite.
– Mi ne ĵurus. Mi vidis, ne tiom la kuracilon, kiom la glason kun akvo. Ĉu mi eĉ vere vidis lin gluti? Nun mi __________ ke foje mi aŭdis lin diri al la kunulo: ,Mi prenos akvon, ĉar kun tiu varmega teo, mi ne sukcesas gluti mian medikamenton .
Jano tiris el sia teko kvin farmaciaĵojn, inter kiuj troviĝis unu skatolo identa kun tiu trovita en la ĉambro _________.
– Ho jes! Nun kiam mi vldas… Ĉi tiun. La juna sinjoro
La ĉino senhezite montris la ĝustan. Ne restis dubo, ke Paŭlo enbuŝigis la kuracilon dum la kurso.
– Ĉu vi parolis kun li pri aliaj aferoj ol kuirado?
– Ne. Mi aŭdis lin paroli entuziasme pri Ĉina Popola Respubliko. Mi estas el Singapur'. Neniam iris en la ĉinan praavan landon. Mi ne ŝatas politikajn diskutojn. Mi do ĉiam evitis paroli pri io alia ol ĉina kuiro aŭ ĉina kultur' ĝenerale.
– Ĉu li aspektis normale lastfoje?
– Jes. Li ofte ekscitiĝas. Tia li estis.
– Ankaŭ fine de la kurso?
– Jes. Mi rimarkis nenion specialan.
– Ĉu ĉiuj ĉeestis pasintan merkredon?
– Ne. La du junaj fraŭlinoj ne venis.
– Ĉu okazis io, kion vi rimarkis - ia incidento - inter s-ro Jorli kaj la maljunulino?
– Li ofte mokas ŝin. Li konsideras ŝin freneza, kio ŝokas min, ĉar al personoj maljunaj oni ŝuldas respekton, ĉu ne? Ni ĉiuj ja maljuniĝas. Estas stulte ne lernigi al junuloj honori geavojn, ĉar kiam venos ilia vico maljuni… Ŝi rezonas neĝuste, kiel ni faros ŝiaaĝe. Mi rimarkis lastfoje, ke ŝi ne manĝas, kvankam ĝenerale ŝi estas frandema. Kaj ŝi rigardadis lin ofendiĝe. Li eble mishumure verŝis tro da ostra saŭco, da aromaĵo, aŭ ion similan en ŝian manĝaĵon. Li havas tian karakteron.
Nenion pli Jano eksciis el tiu simpatia ĉino, kies sanktavalaj manieraĵoj impresis tiel strange. Sed el la malmulto dirita, li ricevis konfirmon de antaŭa supozo: ke Jorli enkorpigis al si la venenon per la kuracila kapsulo. Neniu alia hipotezo taŭgus kun la nun certaj faktoj.
15
Pensante, ke la laboratoria raporto koncerne la skatolon verŝajne ne estos jam preta, Jano decidis revidi Lejlan Gorazdon.
Li piediris tra la parko, direkte al ŝia laborejo, kiam ĝoja voĉo lin surprizsaltigis:
– Ej! Kara - Karal!
Nur unu persono uzis tiun amikan vokmanieron. Jano turnis sin. Efektive, la multfaceta junulo alrapidis de flanka vojo kun larĝa rideto.
– Saluton, Stefano. Vidi vin min plezurigas, eĉ pli: ravas.
– Tian efikon mi havas sur multajn personojn, kvankam mi ne komprenas ĝin. Ĉu vi pensas, ke mi devus iĝi klaŭno?
– Hehe! Vi ne maltaŭgus. Sed ne pro tio mi ĝojas vin renkonti. Nur profesie.
– Oj ve! Vi korkrevigulo! Tion mi devus atendi. Korpo de porko! Ne mi kiel persono metas sur vian detektive grizan mienon iom da suna gajo, nur mi kiel maŝino-por-informi-mallaboreman-policon.
Li komike eligis afektitan ĝemspiron.
– Nu, nu, nu, ve kaj ve! – li ree ĝemspiris, – mia nuna filozofio devigas min respekti eĉ la plej malplaĉajn insektojn. Sendube policanoj estas tie inkluzivitaj. Plej respekte mi do nun demandas, kion mi povas fari serve al la detektiva moŝto.
– Vi povas sidi surbenke kun mia moŝto, se tio ne estas postul' tro ofenda por vigla junul' kiel vi, – Karal respondis, moke imitante la sanktavalan manieron paroli.
– Vi ŝatas benkojn ĉi-parke. Mi tion rimarkis, – ridvoĉe diris Stefano, kiu aldonis per tre mallaŭta konfidenca tono:
– Ne timu, mi ne diros al onklino Ĝoja, ke ĉiufoje, kiam mi trairis la parkon, ekde pasinta vendredo, mi vidis vin amindumi kun malgranda bulo da graso, cetere iom tro nerva por mia gusto … mi lasas ŝin al vi. Fidu la lojalan nevon: mi ne perfidos vin.
– Kial vi diras: ,ĉiufoje'. Nur unu fojon mi parolis kun ŝi.
– Efektive, nur unu fojon mi trairis la parkon ekde pasinta vendredo. Haha!
– Ne tre sprite! Sed jen, eksidu kun mi, ĉi tiu benko perfekte taŭgas. Kaj lasu viajn klaŭnaĵojn dum momento por raporti pri via misio. Ĉu vi trovis ion?
– Iun vi volas diri, ĉu ne? Iujn mi trovis. Preskaŭ ĉiujn, fakte. Unu konigis al mi alian, kiu rilatigis min kun alia, ktp ktp. Kaj jen mia fidela raporto: nenia ĵaluzo al Jorli inter tiuj geknaboj; ili ĝenerale ŝatis lin kaj ne trovis lin sufiĉe forta personeco por lin envii. Li havis unu amatinon post la alia. Antaŭ kelkaj semajnoj, estis apotekistin', laste laboristino el viandopakejo. Mi sukcesis paroligi kelkajn el tiuj knabinoj. Ilia vidpunkto tre similas: ,bona knabo, iom tro ekscitita, tre bela por rigardi, sed ne vere alloga al normala ino'.
– Kaj la viroj en la grupo?
– Simile reagis, kun simila juĝo. Tio plej frapis min pri tiuj uloj. Ili ĉiuj reagas same, kion ajn vi diras. Verŝajne pro vivi tiom kune, sen eliri el sia sfero. Kredu min: por esti kompleta personeco, necesas havi multajn diversajn okupojn…
– Ne faru la paroladon pri via vivkoncepto. Mi konas ĝin parkere, – rompis Jano. – Kion ili diras pri la morto?
– La samon. Ili ĉiuj diras la samon ankaŭ prie, – Stefano dialektis. – Kaj ne stultan hipotezon. Por ili estas neniu dubo: la krimon kulpas la polico.
– Kion? – Karal eksaltis.