177673.fb2
– Ili kredis tion pri Jorli, ĉu vere?
– Tute firme. Ili trovis Paŭlon ekscitita, tro nerva kelkfoje, ne sufiĉe stabila por vere forti, sed ili admiris lian kuraĝon kaj lian manieron organizi. Ili pensis, ke lia bela vizaĝo utilas, ĉar oni ne facile suspektas iun, kiu aspektas anĝele. Sed ili konvinkiĝis, ke la polico eksciis prl liaj planoj, kaj decidis lin likvidi.
– Ĉiuj senescepte?
– Ĉiuj, kun kiuj mi parolis aŭ pri kiuj mi sciis, pensas same. Kaj mi ne dubas pri la sincereco. Kelkaj memoras min de la tempo, kiam mi aliĝis al la rondo de marksismaj studoj. La plimulto en tiu grupo estas studentoj, kaj la fakto, ke mi estas parta laboristo multe kontribuis al mia prestiĝ'. Ili ne scias, ke mi estas via nevo, kaj mi pretus veti, ke ili diris la veron.
– Kaj en la atleta klubo, ĉu vi eksciis ion?
– Ili ne sciis pri la morto de Jorli. Ili konas lin ne tre bone, ĉar li ne estis vere regula partoprenanto. La ĉefa komento pri li estis: ,li ne ŝatas perdi'. Li volonte sekvas la trejnon, kaj li montriĝas infane-naive memkontenta, kiam li en kuro alvenas unua. Pluraj diras al mi: ,ne vera sportul'; tiu knabo bezonas sti admirata'.
– Ĉu ion alian vi eksciis, kio helpus en mia enketo?
– Ne. Ŝajnas al mi, ke jam estas multego. Ĉu vi ne samopinias?
– Ho jes, Stefano, vi helpis min grandioze. Estu dankata. Permesu nun, ke mi rapidu … al mia amatino.
– Ĉu vere?
– Jes. Post duonhor' (kiel diras vi el Sanktavalo) vi trovos min ĉi tie sidantan kun fajrosanga bruna vulkanino.
– Kapro de parko! Vi scipovas virvivi! – Li okulumis. – Ne timu, mi ne diros al onklln'.
Kaj li malaperis for.
En la superbazaro, kie Lejla deĵoris, estis plene aktiva tempo. La policano do iris peti de ŝia estro, ke ŝi kelkan tempon interrompu la laboron.
Alvenante, ŝi impresis lin kiel laca, pli aĝa, pli maldika. Li kondukis ŝin al la apuda parko, kaj elektis benkon diskrete lokitan. Ŝia voĉo perdis multe el sia antaŭa firmeco, kiam ŝi respondis al li:
– Jes, mi sciis, ke Paŭlo iris Kastelomaran. Al mi tio ne plaĉis. Aliflanke mi pensis, ke tiu ulo povus esti fonto de mono por niaj agadoj, kio plej utilus. Sed mi opinias, ke mi diris tion al mi, por min trankviligi, ĉar mi vidis, ke la invito tro tentas Paŭlon, kaj li ne havas la forton rifuzi. Kontraŭ dusemajno da pagata nenifar', apud blua maro, kun bonaj manĝoj kaj bona lito, kiu rezistus, vivinte tutan vivon da proleta penado?
– Ĉu vi ne trovis tiun inviton ekstreme stranga?
– Ho jes! Mi unue pensis: estas la poiltikaj kontraŭuloj de Paŭlo, kiuj volas lin logi malproksimen, eble por lin murdi, aŭ por lin kompromiti. Sed li iom pli rakontis pri la ulo, tiel intense, ke … Mi ne rezistis. Mi foje atendis kaŝite la finon de l'kurso ĉinkuira, tiom mi scivolis. Feliĉa hazardo faris, ke ĝuste tiuvespere ili longe babilis sur la trotuaro antaŭ ol disiĝi. Ili ne vidis min. Mi ne aŭdis ĉion, sed tamen sufiĉe. Precipe mi lin observis. Mi komprenis, finfine.
– Kion ĝuste vi komprenis?
– Ke tiu ulo estas virama, ke li enamiĝis al Paŭlo. Estis videble, aŭdeble. Li ĉiumomente provis lin tuŝi. Kaj Paŭlo…
Ŝi ekploris, kaj ŝia plua rakonto estis hakata de singultoj kaj snufoj.
– Paŭlo ne rezistis, ne alprenis firman rifuzan sintenon. Li rigardis tiun fiulon, kvazaŭ sorĉata, direktis al li sian… sian… (la plorsingultado intensiĝis) … sian mirindan rideton. Mi pensis: li estas kvazaŭ senhelpa birdo fascinata de serpento. Tio min naŭzis, ŝiris mian animon. Mi volis fari ion, riveli min, krii skandale, sed mi estis tro malfeliĉa. Ŝajnis al mi, ke tro malfruas, ke Paŭlo jam amas lin.
– Tamen vi vidis Paŭlon plu, ĉu ne?
– Jes. Poste, mia kuraĝo revenis. Tiuvespere miaj revoj diskrevis, mi tion ne atendis, estis nur scivola. Sed poste mi decidis lukti, tamen neniam kuraĝante paroligi Paŭlon pri tiu afero. Mi ĉefe emfazis la neceson politike agi,pensante, ke nur tio lin deturnos de tiu dekadenca burĝo. Ve!
Rea plortorento. Tiu sperto sendube estis superhome suferiga al la eta 'karnobulo' Jano komprenis, kaj sentis kompaton.
"Paŭlo!" ŝi ekkriis, tenere, kaj daŭrigis: – Li ne plu estis la sama. Mi ne mensogis la alian fojon, kiam mi diris, ke lundon antaŭ lia morto ni kune kuŝis. Kuŝis ni kune, estas vero, sed nur kuŝis. Ĉu vi komprenas? Ekde la tago, kiam tiu sukcesis lin trafi, mi ne scias kiel, Paŭlo lite kun mi malpli kaj malpli viris. Tiun lundon estis kompleta fiasko. Imagu. Viro dudektrijara! Tiu perversulo lin fuŝis komplete.
Oni ne sukcesas tiel facile ŝanĝi iun, se ne ekzistas en ĉi-lasta profundaj tendencoj samdirektaj', pensis Karal samtempe memorante, ke homo, kia Timotéo Valdunja, ekzemple, ĉiam taksis Paŭlon ne aŭtente vira. Li demandis:
– Mardon pasintsemajne, vi pasigis la vesperon kun amikoj. Mi bezonas scii, kiuj ili estas. Ĉu vi bonvolos?
Ŝi hezitis, momenton alprenis sian defian mienon, kaj fine levis ŝultrojn, kvazaŭ por signifi – nenio plu gravas nun". Ŝi donis iliajn nomojn, plus kelkajn personajn detalojn, kiujn li notis. La detektivo konstatis, ke ĉiuj jam troviĝis sur la listo, kiun li donis al Stefano: estis ĉiam la sama rondo. Fine li demandis:
– Koncere la kuracilon, kiun Paŭlo glutis ĉiuvespere. Kie li konservis ĝin?
– Estis du lokoj: en tirkesto liaĉambra, kaj en la maldekstra poŝ! de la pluvjako, kiun li ĉiam surhavis ekstere.
– Ĉu li kutimis konservi tiun jakon sur si, kiam li restis ie interne, ekzemple en restoracio, ĉe la laboro, ĉe amikoj?
– Ne. Estas palto-jako, kiun li surmetas ĉi-sezone por eliri, kiam estas ne tre varme; sed kie oni ankoraŭ hejtas, li forprenas ĝin kaj ĝenerale pendigas ĝin sur hoko. Li ne ŝatas lasi ĝin ie ajn sur seĝo, pli malpli fuŝe faldita, kiel multaj faras.
,La aferoj preciziĝas', pensis Jano, forlasinte la dikulineton kaj, paŝante oftcejen, li mense ordigis la nun farotajn taskojn.
16
La reston de la mateno la detektivo pasigis serĉante konfirmon de faktoj jam konataj. Ĉu telefone, ĉu vizite, li tiel eksciis, ke jenaj faktoj troviĝas ekster ĉia dubo: la ĉina manĝaĵo de l'fatala merkredo ne enhavis kombinon de dolĉa kaj spicforta aĵoj; Paŭlo ĝenerale glutis la kuracilon meze de vespermanĝo, helpante sin per malvarma akvo; oni vidis lin tion fari ankaŭ la koncernan merkredon; la du junaj amikinoj ne ĉeestis la kurson tiutage; kiam li vizitis la kurson, Paŭlo ĉiufoje pendigis sian jakon sur hoko enireja, apud la necesejo, ĉar en la kurskuirejo estis varme. Koncerne eventualan malfacilecon spiri fine de la kurso, simptoman pri serioza kormalfortiĝo, la opinioj diferencis: la ĉino nenion rimarkis; laŭ f-ino Bolomaj, li parolis rapide, ekscitiĝe, tute kiel kutime; laŭ s-ino Gutmanis kaj s-ro Agister, li efektive spiris iom kiel persono, kiu suprenkuris ŝtupare.
Nun, kiam ne restis dubo pri la tempo kaj maniero de l'forpaso, oni povis ekskludi la sinmortigan hipotezon: estus psikologie neimageble, ke homo, kiu volas ĉesigi sian vivon, iras ekscitita al regula kunveno, kaj meze de ĉiuj, sen videbla emocio, englutas mortigan substancon, kiun li antaŭe enigis en gelatenan kapsulon.
La sola allasebla klarigo pri la morto de Jorli do estis, ke iu metis en la poŝon de l'jako (eventuale en la tirkeston hejme) mortiga(j)n kapsulo(j)n, aŭ en la skatolon de Paŭlo, aŭ en similan, antaŭe preparitan skatolon. Tiumerkrede, laŭ du atestantoj - Sergjo Agister kaj Elsa Gutmanis - Paŭlo eliris el la kursejo ĝuste antaŭ la manĝo por iri preni la medikamentan skatolon el sia jako, enireje.
Senkuraĝige por enketisto estis, ke, tiumetode, la momento, kiam la viktimo enbuŝigis sian mortigilon iĝis komplete hazarda. La tuta kutima rezonado per alibioj do fariĝis neaplikebla ĉi-kaze.
La raporto de l'polica laboratorio alvenis tuj antaŭ tagmezo. Ĝi estis miriga.
La kartona skatolo, por produkto tiuspeca, estas la eksteraĵo. En ĝi troviĝas papero kun fakaj indikoj kaj plata ujo el vitreca plasta materialo, plena je gelatenaj kapsuloj enhavantaj Ia pulvoran medikamenton. Malmola plasta ŝtopilo fermas la ujon.
Kaj sur la ŝtopilo kaj diversloke sur la ujo Ia laboratorio trovis klarajn fingrospurojn lasitajn de du personoj: Jorli, kaj iu nekonata. Ĉi-ties estis pli multaj ol tiuj de l'viktimo, kiuj estis kelkloke stampitaj super tiuj de la nekonato. Pligrandigitaj fotoj de l'fingropremaĵoj estis aldonitaj al la raporto.
Ĉiuj kapsuloj restintaj en la ujo enhavis nur la normalan medikamenton, sed mikroskopa studo de la etaj polveroj troviĝantaj en la kartono rivelis kristalon de ĥalkomfalino.
La lasta detalo nur konfirmis pliafakte punkton jam certan, nome, ke iu uzis la medikamenton kiel rimedon por murdi Paŭlon. Janon ĝi do ne surprizis. Sed alia fakto mirigis lin, nome, ke tiom da fingropremoj stampiĝis sur la ujo.
'Nekredeble' li pensis. ,La krimo ĉiurilate signas ruzon kaj inteligenton. Kiel la krimulo, niaepoke, povis kulpi tiel stultan eraron, kiel manipuli nudamane plastan ujon, sur kiu la fingroj nepre lasas spurojn identigajn?'
Li decidis havigi al si fingrostampojn de ĉiu koncernato, komencante per Karina Frisk kaj ges-roj Gutmanis, pro la kuracila metodo murdi, kaj transironte poste al Landarte, ĉar la mortigilo devenis de Afriko.
*
Li malfruis por la hejma tagmanĝo. Post kiam la infanoj foriris, dum li retroviĝis sola kun la edzino por trinki la tradician kafon, ŝi alparolis lin kun brilaj okuloj:
– Mi legis la paperojn de Jorli, kiujn vi alportis hejmen hieraŭ.