177673.fb2 ?u vi kuiras ?ine? - читать онлайн бесплатно полную версию книги . Страница 17

?u vi kuiras ?ine? - читать онлайн бесплатно полную версию книги . Страница 17

– Ĉu interese?

– Jes kaj ne. Teda makaroniaĵo de iu obsedata per infana deziro ĉion revolucii. Sed io frapis min, kio vin interesos.

Ŝi haltis. Li rigardis ŝin, scivola. Tuj enirinte, li jam divenis, ke ŝin jukas la senpacienca deziro ion komuniki, sed la ĉeesto de infanoj ŝin malhelpis.

"Eble mia psikologia trejniĝo misgvidas min, – ŝi reparolis, – kaj ĉi tio estas nur hipoteza. Tamen mi min demandas…

Ŝi ree eksilentis; ĉu intence, por tikli lian scivolemon?

– Vi vin demandas…

– Mi min demandas, ĉu povus esti nur ŝanca afero. La ekzemploj, kiujn li uzas, la simboloj, per kiuj li esprimas bilde sian penson, la metaforoj, ĉio ĉi turniĝas ĉirkaŭ unu temo obsede: fajro.

– Nu, tio estas normala. La koloro simbola pri revolucio estas ruĝa, kiel fajro, kaj tiuj Junuloj volonte parolas pri fajrigo de la malnova socio, ktp.

– Jes. Tamen gravas la ofteco: ĉe la aliaj, tio okazas normalkvante; ĉe Paŭlo estas kvazaŭ konstantaĵo.

– Kaj kion vi konkludas?

– Mi meditis pri tiu fakto. Mi pensis pri ĉio, kion vi diris pri Jorli. Ĝi formas koheran psikan bildon: nestabila junulo, kiu deziras venĝon, sopiras al heroa ago, kapablas sadisme ĝui detruon, dubas pri sia valoro kaj vireco, kaj provas korekti tiujn dubojn pruvante al si, ke li estas grandulo. Jen lia karakter', ĉu ne? Krome, lia familio mortis dombrule, se mi ne eraras, kio povis profunde impresi la psikon de tia sentema infano, kaj veki en li nekonsciajn fantaziaĵojn donantajn al fajro valoron de sorĉa mistero, kiun solvi nur konkreta ago povus.

– Efektive.

– Nu, memoru, kion li ŝmiris sur la Granda Ponto: 'BOJKOTU Ĉ-T'. Kaj memoru, ke kelkajn tagojn poste, la aludita ĉiovendejo - Alta Turo - komplete brulis, ke la polico konvinkiĝis, ke estas krima far', kvankam ĝi neniam sukcesis trovi la junulon, kiu suspektinde eliris kaŝe el la magazeno, kaj kiun, malgraŭ lia singardo, pluraj atestantoj vidis …

Dum momento, Jano ŝin rigardis kun buŝo malfermita.

– Diable!" li diris, kaj plu silentis, kvazaŭ trafita de fulmo.

– Via elpensaĵo min stimulas, – li fine voĉis. – Ĉu Paŭlo estus la kulpinto de tiu fajrego? Estos facile kontroli.

– Tion mi pensis. Kvankam mi ne imagas, kiamaniere tio povas rilati al lia morto …

– Mi kuras oficejen. Vi havis genian ideon.

Ŝi penis lin haltigi:

– Ej! Ne flugu tiel, vi povus tamen minuton ripozi…

Tion ŝi diris kvazaŭ laŭrite. Ŝi ja scias, ke kiam lin tenas simila ideo, nenio allasus prokraston. Videble lia menso jam fulmis al nova direkto.

*

– Izabela! – li kriis enirante. Feliĉe, ŝi jam alvenis.

– Je via dispono!" ŝi respondis, mokfarante soldatan saluton.

– La dosieron pri la bruiego de Alta Turo, tuj! Kaj poste, traserĉu nian kolekton por trovi kvar aŭ kvin fotojn de viroj kiel eble plej similaj al Paŭlo Jorli.

Post kelkaj minutoj ŝi alportis la dosieron. Ĝi enhavis la atestojn de tri personoj vidintaj la junulon, kiun fasko da faktoj aperigis kiel tute probablan respondeculon de l'krima bruligo. Polica desegnisto estis farinia krajonan portreton de la knabo laŭ tio, kion la tri vidintoj indikis kaj sugestis korekti. La rezulto relative bone similis Paŭlon, kvankam ĝi tute ne reproduktis ties belecon.

Tuj post kiam Izabela alvenis kun kvino da fotoj, Jano ilin prenis kaj reiris for. La ŝanco lin favoris: ĉiuj tri atestintoj troviĝis en la urbo. Kiam li montris la fotojn de kvin malsamaj viroj, petante indiki la fuĝinton el Alta Turo, ĉiuj tri, post atenta rigardo, elektis tiun de Jorli. Per stranga zigzagado, la enketo pri juna venenito jen solvis problemon, ĉe kiu jam plurajn semajnojn la polico stumblis sen espero progresi.

17

Aĉetantoj ĉi-foje svarmis en "Popola Apoteko". Jano do decidis iom promeni antaŭ ol komenci sian demandadon. Blovis vento, kaj nuboj rapide sekvis unuj la aliajn, tiel ke, laŭ la orientiĝo rilate al la ventodirekto kaj laŭ tio, ĉu la suno nun brilis aŭ estis kaŝita, al promenanto ŝajnis, ke li pasas de vintro al somero aŭ inverse en nur kelkaj sekundoj.

La detektivo paŝis surkaje laŭ Tjazo, fakte ĝuante tiujn temperaturŝanĝojn, kiuj kolerigus iun ne naskitan kiel li kun plusoj da bonhumoro. Li ne pensis pri sia enketo. Du knaboj, dekunu-dekdujaraj, ludis sur la kajo. Aŭdiĝis plaŭd-bruo.

– Korpo de porko! – sakris unu, – mi faligis ĝin.

– Bufido! – koleris la alia. – Ĉiam same kun vi! Hejme nin trafos bela ben', vi vidos!

Janon amuzis la muziko de l'voĉoj, tipe sanktavala. Malvarma ekblovo lin tremigis, kio pensigis lin pri la varma apoteko. Li iris returne.

Kvankam pluraj personoj ankoraŭ staris interne, li decidis eniri. Li gestis al Karina Frisk:

– Ĉu vi povus liberiĝi minuteton?

– Momenton! Mi petos permeson.

Ŝi tuj revenis jesante. Manke de diskreta loko en la apoteko, li proponis al ŝi apudan kafejon.

– Mi min demandas, ĉu vi mensogis al mi, – li diris incite, kiam ambaŭ sidis sur la komfortaj seĝoj.

– Ne mi, – ŝi simple respondis, atendante klarigon.

– Ŝajnas, ke Paŭlo Jorli aĉetadis ĉe vi medikamentojn, eĉ freŝdate, – li diris, elpoŝigante la kartonan skatolon kun la marko "Popola Apoteko". – Tion oni trovis ĉe li.

– Mi de antaŭ tre longe ne vidis lin en nia butiko, – ŝi diris same trankvile. – Sed tion ni facile kontrolos. Vian medikamenton oni ricevas nur kontraŭ kuracista preskribo, kaj ĉiujn preskribaĵojn ni registras.

– Kio garantias, ke vi ne havigis tion al li, sen ĝin registri?

– Mi ne estas freneza. La stoko devas egali la aĉetojn minus la vendoj. Nia librotenado estas strikta por produktoj postulantaj preskribon. Vi povos demandi la mastron.

Post nelonge. Karal reestis en la apoteko, foliumante dikan libron. La kontrolo montris, ke efektive Paŭlo Jorli ne aĉetis tie kuracilojn submetitajn al la leĝo pri preskribo. Sed la koncerna libro entenis surprizon: du semajnojn antaŭ ol Paŭlo mortis, aĉetis la menciitan kuraciion f-ino Marta Bolomaj, laŭ preskribo de d-ro Gutmanis!

Detektivo Karal petis f-inon Frisk inki al si la fingrojn kaj ilin premi sur paperon. Ŝi akceptis senkomente, kvazaŭ la fakto stari inter la suspektatoj ŝin tute ne koncernus.

Ree en sia oficejo, li komparis la fingrostampojn kun tiuj en la raporto. Ne povis esti dubo: Karina Frisk ne estis la persono, kiu manipulis la ujon. Pri tio Jano ne miris. Li sciis, ke ŝi estas inteligenta. Se ŝi farus krimon, ŝi tian eraron ne kulpus.

*

,Ĉiam malfidu la propran inklinon', konsilis al si polica detektivo Karal respondante la saluton de d-ro Gutmanis. Li sentis fortan simpation al la milda korfakulo, kies vizaĝo esprimis tiel bele miksaĵon el bonkoreco, anima simpleco kaj rafinita kulturo maloftan eĉ en la Sankta Valo de Tjazo, tamen neordinare riĉa je simpatiaj homtipoj.

– Sinjor' doktoro,' Karal komencis, nekonscie uzante la lokan elizion, – unu el viaj freŝdataj klientinoj estis iu maljuna fraŭlino, laŭnome Marta Bolomaj,

– Preskaŭ okdekjara, ĉu ne vere? – respondis la kuracisto, samtempe traserĉante sian sliparon. – Jes, mi memoras ŝin. Fenomeno, mi taksas ŝin. Kion vi deziras pri ŝi, se la devo respekti profesian konfidencon …