177673.fb2 ?u vi kuiras ?ine? - читать онлайн бесплатно полную версию книги . Страница 18

?u vi kuiras ?ine? - читать онлайн бесплатно полную версию книги . Страница 18

– Mi pensas, ke vi ne bezonas perfidi sekreton. Ŝi prezentis preskribon de vi por la sama medikamento, kiel Paŭlo Jorli, kaj mi volus scii, ĉu tiu preskribo estas aŭtenta.

– Ĉu vi suspektas ŝin? Jes, tion mi povas konfirmi. Preskribis mi la kuracilon.

– Se mi demandos kial, vi respondos, ke vi juĝis tion plej bona ŝiakaze, aŭ ke precizigi viajn motivojn kontraŭus la regulon pri medicina sekreto. Mi do ne demandos.

La kuracisto ridetis.

– Kaj tamen vi demandas, ĉu ne vere? Fakte, tiu persono fartas rimarkinde bone, se oni konsideras la aĝon. La koro tute sanas. Krom iom da reŭmatismo, peza digesto, malfacileco endormiĝi, ŝi suferas nenion. Almenaŭ fizike. Psike, kompreneble, estas alia afero.

Li eksilentis, pripensante.

– Jes? – kuraĝige diris Jano.

– Ideoj de persekutiĝo. Vi tion certe rimarkis, ĉu ne vere? Tial mi ne komprenis, ke ŝi venas al mi, nekonata kuracisto, dum ŝi certe havas sian, kiun ŝi fidas. Tiaj personoj emas malfidi iun ajn krom kelkaj elektitoj.

– Ĉu ŝi bezonis la medikamenton?

– Bezonis? Hm. Korpe, certe ne. Psike, mi dirus jes. Ŝi bezonis, ke iu okupiĝu pri ŝi, patru al ŝi, kaj donu al ŝi ian 'magian nutraĵon'.

– Kiel ŝi klarigis, ke ŝi unuafoje venas al vi?

– Tre rekte. Ŝi diris: ,Mi aŭdis junulon rakonti, ke li ricevis de vi medikamenton por tiuj kaj tiuj simptomoj. Mi havas ekzakte la samajn. Bonvolu doni ĝin ankaŭ al mi'. Ŝi parolis, kiel eta infano, kiu dirus: ,Joĉjo ricevis karamelbonbonon, ankaŭ mi rajtas ricevi unu'. Tial ŝajnis al mi saĝa preskribi al ŝi la samon. Kiel mi jam diris al vi, tio estas sendanĝera …

Ili ankoraŭ babilis kelkan tempon pri diversaj aferoj sen rilato kun la enketo, sed finfine Jano atinĉis la mal-agrablan parton de sia vizito: peti de la kuracisto fingrostampojn. D-ro Gutmanis montris kompatigan malĝojon:

– Do ankaŭ min vi suspektas?

– Ne kaj jes. Mi suspektas neniun. Mia tasko estas, ne suspekti, sed kolekti kiel eble plej multe da informoj, faktoj kaj donitaĵoj pri ĉiuj. Pro cirkonstancoj, kiujn mi ne rajtas eldiri, fingropremaĵoj fariĝis grava elemento en la faktaro. Senkulpigu mtn.

*

Ricevinte la fingrostampojn de la kuracisto, kiu post tio tre rapide remontris gajan mienon, la detektivo turnis sin al la apartamento, por renkonti s-inon Gutmanis. Ŝi aperis malpli timema ol la antaŭan fojon, kvazaŭ ŝi iel retrovis sian emocian ekvilibron. Sed pli ol ia ajn ŝi montriĝis laca, kaj kun terure laceca esprimo, miksita kun malgajo, ŝi submetis sin al la fingrostampa tasko. Ankaŭ ŝi komentis pri sia suspekteco, kaj al ŝi Jano respondis preskaŭ samvorte, kel al la edzo.

Reveninte oficejen, li komparis la fingropremojn kun tiuj trovitaj sur la plasta botelo. Evidentiĝis, ke nek Karina Frisk, nek Lazar Gutmanis, nek ties edzino manipulis la kuracilujon. Nun necesis viziti maljunan f-inon Bolomaj.

18

La dekcentimetra malfermo, la ĉeneto, la longa nazo sur la kapo senkorpa: ĉio laŭis tradicion.

– F-ino Bolomaj, kiel do vi fartas? –  Jano diris kun plej amika mieno.

– Eniru, ŝi flustris, ne respondante la demandon. Ŝi zorge fermis la pordon kaj lin kondukis kuirejen.

– Tason da kafo? – ŝi proponis.

– Kun ega plezur', – li sanktavalis, sciante per longa sperto, ke kun tia persono uzi la lokan manieron paroli faciligas konfidemon. Li tuj aldonis:

– Ĉu vi ne trinkas tro multe da ĝi? Kun via kor'…

– Kion pri mia koro?

– Nu, ĝi ne plu estas dudekjara. Aŭ eble tio ne estas ĝusta. Utilas distingi la ,kardion' disde la ,koro'. Ĉar dudekjara kor' povas bati en okdekjara misfunkcia kardi'.

– Kial vi snobas fakvorte? Ĉu vi venis raporti pri la polica sukces' kontraŭ la komploto, aŭ nur primoki mian sanon, kiu - Dio benatu! - (ŝi kunigis la manojn preĝogeste) – 'stas perfekte perfekta sen via priokupo,

– Tamen mi devas peti vian pardonon kaj demandi pri via sano. Kiel okazis, ke vi vizitis d-ron Gutmanis?

Ŝi rigardis suspekte, hezitis, flne decidiĝis respondi. – Foje mi pasigis teruran nokton. Mia koro kapriolis fuŝe-mise, jen haltis, jen galopis, kaj min trafis profunda maltrankvil', kvazaŭ nun estus la fino. Tio okazis iun mardon. Nu, merkredon mi laŭkutime alkursas, kaj jen mi aŭdas Belkapulon paroli al s-ino Mi-ne-manĝas. Jene: ,Mi ne scias, ĉu mi restis eĉ dudek minutojn ĉe via doktora edzo' diris la knabo, ,kaj jen li postulas de mi tiom, kiom mi ricevas por ok horoj da laboro. Vi burĝoj facile plenigas vian poŝon. Ŝi respondis: ,Estas laŭtarife, kaj la asekur' pagas. ,Jes' li diris, ,sed kiu financas asekuron? La popolo, tute simple, ĉiam pagas la popolo'. Kaj li aldiris: ,Pro eta kora misritmo, por paperaĉo, kiun li makulas per kuracilnomo, agnosku, ke tio ne stas donaco', Ktp ktp. Nu, sume kaj resume, mi eksciis, ke li havas ĝuste la saman kormalĝuston kiel mi, kaj ke tiu kuracilo efikas tute bone al li. Mi demandis de la ĉina kursestro: ,Kiu stas tiu sinjorino?' Kaj li diris; ,'stas sinjorin' Gutmanis, la edzino de l'fama kordoktoro'. Mi do decidis viziti la specialiston, kaj mi rakontis, kion mi aŭdis, esperante, ke li ne pagigos al mi la saman sumon.

– Kaj kion li faris? – Jano demandis amuziĝe.

– Li aŭskultumis atente, min paroligis, kaj petis de mi la samon.

– Ĉu vi akceptis?

– Mi diris: ,Tamen, sinjoro doktor', estas multekoste'. Li ĝemspiris kaj diris: "Estas laŭtarife, kaj la asekuro pagos'. Kion fari? Mi iris al la Popola Apoteko por la kuracil', kaj jen la tuta afero.

– Kaj ĉu la kuracilo bone efikis?

– Eflkis? Verdire, nek bone nek malbone. Mi ne uzis ĝin.

– Kial do?

– Mi timis. Finfine la edzino eble stas unu el la komplotantoj. Kaj tiu junulo… ĉu estis vera konversacio, aŭ koda transdon' de informo… Ne, ne. Mi ne sentis min sufiĉe sekura. Tamen refoje mi havis malbonan nokton kun kapriola koro, kaj mi forte hezitis. Dumnokte, se la koro angorigas, oni pretas gluti ion ajn por sin savi… Mi multe hezitis, sed fine decidis ne.

– Vi do ankoraŭ havas la medikamenton. Ĉu vi bonvolus ĝin montri?

Ŝi restis silenta kelkmomente, kun koncentriĝa esprimo. Finfine ŝi stariĝis, iris al meblo, kaj prenis el tirkesto skatolon similan al tiu trovita ĉe Jorli.

– Vi estas bonŝanca, ke mi ankoraŭ ĝin havas, – ŝi diris, mi intencis seniĝi je ĝi.

– Ĉu vere? Pro kio do?

– Komprenu min. Kiam mi eksciis, ke tiu junul' mortis venenita, mi pensis: ,jen tro riska afero' kaj decidis ĝin forĵeti. Sed mi estis interrompita, kaj nur nun, kiam vi parolis prie, mi ekmemoris …

Nur pene Karal tenis la vizaĝon senmova. Kun malrapido ŝuldata al la fortostreĉo, kiun li devis fari por regi sin, li diris:

– Mi devas peti, ke vi min akompanu al la policejo.

– Kial? – ŝi demandis sen eĉ eta emocio.

– Rutinaĵoj, – li mensogis. – Vi baldaŭ vidos.

– Ĉu la polico partoprenus en la komploto kontraŭ mi? – ŝi grumblavoĉe diris, tamen neniel rezistante lian peton. Ŝi surmetis mantelon. – Piedire?

– Mia veturilo nin atendas ĉe la trotuaro, – li diris, surprizita ke ŝi ne kontraŭstaras.

Nur en la aŭto li demandis, milde: