177673.fb2
– Nu, ĉiuj scias, ĉu ne … la gazetoj … aŭ la sinjor' en la kurso …
Sed neniu gazeto menciis la aferon, kaj neniu kursano, eĉ neniu eksterpolica (krom Ĝoja kaj Stefano), fakte, sciis ion ajn pri la maniero, laŭ kiu Jorli mortis. Tio ĉiam restis severe observata polica sekreto.
Dum momento, kiam la veturado ne postulis grandan koncentriĝon, Karal rigardis sian apudulinon. Mire li rimarkis, ke ŝia vizaĝo sin formas al triumfa esprimo.
– Mi nun memoras, – ŝi bonhumore voĉis. – Mi ĝin vidis el la kartoj. – Ŝi tiel aludis sian ludkartan divenadon.
– Mankis nur tio, – Jano diris al si ĉagrene.
*
La fingrospura fakulo tuj konfirmis, kio al Karal ŝajnis jam preskaŭ certa: la fingrostampoj sur la medikament ujo estas tiuj de Marta Bolomaj.
Montriĝis, ke la medikamenton, kiun la maljuna virino donis al la polica detektivo, aĉetis Paŭlo Jorli en apoteko sur Fontabelstrato, laŭ preskribo de d-ro Gutmanis. Sur la ena plasta ujo troviĝis fingropremaĵoj nur de la junulo. Sur la ekstera kartona skatolo, la spuroj, pro la naturo de la materialo, ne estis sufiĉe klaraj por ebligi identigon.
19
– Mi ne kontentas, mi ne kontentas, – grumblis la prokuroreja altoficisto. En lia oficejo kunvenis Karal kaj leŭtenanto Remon. Jes ja, vi havas motivon: ŝi malamis la knabon, kiun ŝi persekutiĝe rigardis preta ŝin mortigi; vi havas manieron: interŝanĝi la du kuracilskatolojn; vi havas oportunan eblecon: dum la jako pendis enireje, ŝi facile povis interŝanĝi la skatolojn kaj lasi en lia jako la venenitan; vi havas pruvon pri ŝia manipulado: la fingrospurojn sur la ujo de l'mortigaj kapsuloj.
– Unue min surprizis trovi tiom da precizaj fingrospuroj, – komentis Jano Karal. – Sed kiam montriĝis, ke estas la ŝiaj, ĉio iĝis klara. Ŝi estas ruza, sed ŝia menso funkcias kiel en la antaŭa jarcento. Ŝi nenion scias pri polica tekniko. Ankaŭ samkaŭze ŝi lasis tiel facile troveblan spuron en la apoteko. Pli moderna menso tiujn erarojn ne kulpus.
– Jes. Vi pentras koheran bildon. Alia pruvelemento estas neatakebla: ŝi sciis pri l'veneno, dum por la ĝenerala publiko, eĉ la proksimaj amikoj, Jorli same verŝajne povis trafi morton akcidentan, aŭ ponardan, aŭ alian.
Ĉu estas ia ŝanco, ke ŝi sciis el aliulo pri la venena teori'?
– Ne, – respondis Jano, – krom se la ĉino raportis miajn demandojn, aŭ la apotekistino. Sed eĉ tio estas vere neprobabla. Ne forgesu, ke ŝi malfidis ĉiun, eĉ la ĉinan kuiriston, pro lia nura ĉineco. Kaj la apoteklstinon laŭnome ŝi ne konis. Mi eĉ dubas, ĉu tio sufiĉus por konkludi pri venenado.
– Mi samopinias, – la altoficisto respondis. – Ŝi ne sciis tion el ekstere. Aŭ ŝi estus dirinta ĝin por sin defendi kontraŭ aresto. Do la kazo preskaŭ ĉiurilate estas kompleta. Kaj tamen io ĉagrenas min, kaj sendube ankaŭ vin, sinjoroj.
– La elektitan venenon, ĉu ne? – diris la basa voĉo de leŭtenanto Remon.
{mankas paĝoj 98,99}
plora Fonduso. Li ŝajnas al mi kompetenta, sed kiu povus lin kontroli?
– Ĉu ne la afrikaj studentoj?
– Kiam afrikano fariĝas studento ĉi tie, li scias malpli pri la primitivaj triboj ol eŭropa etnografo. Sed efektive, lingve, Landarte estas neatakebla. Afrikanoj diris al mi, ke li tre bone parolas almenaŭ la ĉefajn bantuajn lingvojn. Pri la cetero, ili diras, ke li komprenas ĉion fuŝe, kiel ĉiuj blankuloj pri Afriko. Kiel povus esti alie? Ĉu vi imagus iun el Farobel prelegi korekte pri la sanktavala menso?
– Ĉu vi opinias lin kapabla murdi iun?
– Dadar', murdi iun? Ne. Por murdi oni devas esti ĉu sangobola kaj mortigi la alian dum nesuperebla koler', ĉu organizita, kaj malvarme plani sian krimon paŝon post paŝo. Dadar' ne estas sufiĉe varmsanga por iam ajn koleri, kaj li estas tiel haosa en siaj aranĝoj, ke li trafus sin antaŭ ol la viktimon.
– Tamen, por instrui en la universitato, oni devas kapabli ordigi sian penson!
– Abstraktaĵojn, ideojn, jes, pli malpli. Kvankam videble vi miskonas la univon; alie, vi scius, ke multaj tie havas tre konfuzajn ideojn eĉ pri la propra fako. Dadar', siaflanke, kapablas bone verki artikolon pri la amaj metaforoj de zairiaj pigmeoj aŭ simila temo, sed naturo ne dotis lin riĉe sur la praktika tereno.
– Sed ĉu li povus kunplani la murdon kun iu alia?
– Sincere, mi ne kapablas vidi en li krimulon. Des pli se temas pri murdi junan laboriston kun kuraĝaj politikaj pozicioj. Riĉulon, eble, aŭ sklav-ekspluatanton, aŭ industriiston, kies operacioj malbeligus afrikan pejzaĝon, aŭ afrikan ŝtatestron, kiu favorus iun afrikan lingvon super malgrandaj dialektoj, minacante tiujn perdigi … jes, murdanta tiajn ulojn mi povas lin fantazii kvankam nur kun granda imagostreĉo - sed ne kunlaboranta en krimo kontraŭ Paŭlo Jorli. Ne. Se mia flar' ion valoras, mi konsilas sekvi alian spuraron …
21
La poŝto alportis du interesajn leterojn. La unua estis la respondo de Smarteaj Laboratorioj. Neniu el la koncernatoj en la enketo iam ajn deĵoris en la esploro super ĥialkomfalino. Tamen, necesas ĉion kontroli, kaj detektivo Karal, traleginte la liston, diris al la polica sekretariino:
– Izabela, vidu, estas iu Elza Jakubo sur ĉi tiu listo. Ĉu vi scias la fraŭlinan nomon de s-ino Gutmanis? Ŝi ja nomiĝas Elza, ĉu ne?
Sed la edzinon de l'kardiologo oni nomis, en ŝia fraŭlina tempo, Elsa Ŝlojme. Tiu vojo do nenien kondukis. La dua letero …
*
– Oj! La dua letero, – Jano diris al sia edzino tiun vesperon – mi ne povas kvalifiki ĝin. Mi rompas al mi la kapon super ĝi ekde ĝia ricevo. Nun provu vi. Jen, legu!
Ĝoja ĝin prenis kun intensigita sciemo. Ĝi tekstis jene:
Koncernas: morton de Paŭlo Jorli Sinjor Policano,
D-ro Lazar Gutmanis ne fanfaronas pri la vojaĝo, kiun li faris antaŭ nelonge en Afrik. Eble interesos la polico scii, ke li tiuokaze vizitis tre primitivajn regionojn en Angolo, Centrafrika Respubliko, Kongo, Tanzanio kaj Zairi. Kaj se ĝi farus taŭge sian taskon, ĝi esplorus, kion d-ro Gutmanis faris en la zairia konsulato ĉefurba pasintan merkredon.
Saluton ricevu de Zorga Civitan.
– Efektive, – solvorte komentis la edzino.
– Estas pura frenezaĵo, – Jano piende diris. – Krom la krimulo, neniu eksterpolica scias, ke Paŭlo mortis pro afrika veneno. Sendi tian leteron signifas riveli, ke iu krom Marta Bolomaj scias, ke okazis murdo, kaj kiamaniere. Plie la letero, kvankam strangaspekta, videble estis skribita mane. La policaj skribspecialistoj tiel havos indikaĵon por trovi la sendinton.
– Kiam ĝi estis poŝtita?
– Hieraŭ vespere, kio montras, ke ne povus esti sindefenda taktiko de f-ino Bolomaj. Ŝi estis enŝlosita en la polica flegejo tiutempe! Kvankam tia stultaĵo povus esti frukto de ŝia malsana cerbo. Diru, Goja, kio estas via ĝenerala impreso pri la tuto?
– Ĉio impresas mise. Ne estas facile diri kial. Multaj detaletoj kune, verŝajne.
Iu sonorigis ĉe l'pordo. Goja iris malfemi. Ĉe la unuaj elparolataj silaboj, Jano jam sciis, kiu venas.
– Estis nemanĝeble en la studenta restoraci', – sonis la voĉo stefana, – mi do pensis: miaj karaj geonkloj, kiujn la ŝtato salajras malavare, kompatos malsatan studenton kaj lin regalos per eta sandviĉo
– Kial vi iras al la studenta restoracio? Ĉu juna garaĝisto ne povas vivteni sin?
– Mi estas nur duona mekĥanikisto. Ĉi-vespere estis la vico de la duona studento.
– Bone, bone, ni manĝigos vin, – diris la detektivo. – Eble eĉ vi povas nin helpi. Kion vi opinias pri ĉi tiu skribaĵo?
– Ho! Kia eksterordinara skribo! Mi opiniis, ke la sendantoj de sensubskriba leter' niaepoke uzas vortojn kaj literojn eltonditajn el gazeto, sed ĉi tiu havas alian teknikon. Ĉu li estas paralizita?
La letero estis skribita inke, kaj la maniero, laŭ kiu la literoj kaj vortoj estis formitaj, efektis tre strange, kvazaŭ la aŭtoro estus maljunulo, primitivulo aŭ infaneto apenaŭ scipovanta skribi.