177673.fb2 ?u vi kuiras ?ine? - читать онлайн бесплатно полную версию книги . Страница 24

?u vi kuiras ?ine? - читать онлайн бесплатно полную версию книги . Страница 24

– Sed kiel fari, por ke la flamoj voru konkurantan magazenon, sen riski kompromitiĝon? Ervin trovis ne stultan solvon al tiu problemo: en tempo, kiam revoluciaj junuloj emas forĵeti la socion, trovi unu kun nestabila psiko, kiun li per lerta psika manipulado iom post iom kondukos al krima fajrigo.

– Kiel li organizis sian serĉon, ni scios nur, se li foje konfesos. Verŝajne por tiu serĉo li aĉetis (ne ĉi tie, sed en la ĉefurbo: li estis singarda) la perukon longharan, kiu, kaŝante lian kalvecon, komplete ŝanĝis lian aspekton. Li fine trovis la grupon de Jorli kaj la juna farbisto montriĝis por li perfekta krimperanto. Li aliris lin, sin prezentante kiel delegiton de ia Internacia kaŝa organizo revolucia, kaj proponis aligi la jorlian grupon al ĝi, emfazante, ke pro sekurecaj kialoj, ne devus esti kontakto kun iu alia ol li. Post kelka tempo, li komencis doni monon al la grupo, kaj la naiva Paŭlo rigardts tion pruvo pri la aŭtenteco de la internacia organizo, rezonante, ke neniu donus monon por revolucia agado sen partopreni sur iu aŭ alia nivelo en la lukto kontraŭsocia.

– Ni ankaŭ ne scias, kiel li persvadis la knabon bruligi Altan Turon. Eble li diris, ke tiu estas faŝisma magazeno, aŭ ke ĝi estas simbolo de abomeninda konsuma socio. Restas la fakto, ke post serio da renkontoj kun Paŭlo aperis la ŝmirskribo ,Bojkotu ĉ-t', t.e., por ĉiu valĉefano, Altan Turon, kaj iom poste okazis la fajrego, en kiu la magazeno pereis.

– Paŭlo tiam prezentis per si danĝero. Unue, ĉar li povus al iu paroli pri la instiginto-kuraĝiginto. Kvankam Jorli certe ne sciis la nomon de Ervin, tamen ekzistis ia risko, des pli ke la knabo, kiel multaj en tiu grupo, esti pli fanfarona ol diskreta. Due, kiu garantios, ke la revolucia flamo ne atingos ankaŭ la Gigant-magazenon? Krome, montriĝis, ke Paŭlon vidis tri atestantoj, kion la gazetoj menciis.

– Sed kiel seniĝi je Paŭlo prenante sur sin nek riskon, nek respondecon? La sama metodo taŭgis, kaj Ervin planis ĝin antaŭe. Sammomente kiam li komencis renkontadi Paŭlon, li ankaŭ komencis la vizitojn al Marta Bolomaj.

– Pretekste, ke ŝi por li kartodivenu, li iradis al ŝi, kaj ni povas imagi, ke li bone pagis ŝin. Estas facile paroligi personon en tiaj kondiĉoj, kaj influi tian malsanan menson per diskretaj aludoj. Konvinki f-inon Bolomaj pri la danĝero de la junaj revoluciemuloj ne necesis: ŝi tion Jam kredis flrme. Sed li iom post iom (ni supozas) persvadis ŝin pri ŝia misio bari ilian progreson. Ni emas pensi, ke li foje diris al ŝi, ke Jorli havas grandegan respondecon en revolucia grupo, kaj ke tiu, kiu lin mortigos, agos liberige por la tuta socio.

– Mi devas precizigi, ke kiam ni kolektis ĉiujn pruvojn pri Ervin, ni ilin prezentis al Lejla Gorazdo, la amatino de Jorli. Ŝi furiozis pri la maniero, laŭ kiu okazis la psikoinfluado, kaj donis al ni pliajn informojn. Tiel ni eksciis, ke Ervin sendis Paŭlon al la kurso pri ĉina kuirarto, pretekste ke li tie foje havos kontakton kun la ĉinaj aŭtoritatoj pere de iu, kies identeco riveliĝos nur post pluraj monatoj. Tiu kurso prezentis por Ervin du avantaĝojn: la ĉineco allogis Paŭlon, kaj la ejo najbaris al la apartamento de Marta Bolomaj.

– Ervin diris al Marta Bolomaj, ke Jorli vizitadas tiun kurson. Eble li montris lin al ŝi. Li insistis pri lia ,diabla beleco', reliefiegante la ,diablan' aspekton, kio estis psikologie tre trafa kun persono havanta la mensostrukturon de tiu maljuna fraŭlino. Verŝajne, ĉiufoje kiam li vizitis ŝin por kartodiveno, li pli kaj pli inside encerbigis al ŝi la ideon savi la socion per likvido de l'defalinta an ĝelo.

– Nun pri la metodo. Dum traserĉo ĉe Ervin, ni trovis tutan dosieron pri diversaj venenoj. En ĝi troviĝis la artikoloj menciitaj de la Internacia Referenca Centro. Ke Ervin konservis tiun dosieron montras, ke li sentis sin nesuspektebla.

– Eble vi memoras, ke en septembro lastjara - nelonge antaŭ ol komenciĝis la ĉinkuira kurso - la Gigant-magazeno starigis kun granda reklamado ,Afrikan Dusemajnon', dum kiu oni povis aĉeti tie ĉiaspecajn raraĵojn el Afriko. Ervin mem travojaĝis Afrikon por organizi la aĉetadon de la produktoj vendotaj dum tiu dusemajno. Ĉar li estas konata homo kun multaj kontaktoj, li verŝajne sukcesis viziti la koncernajn tribojn kaj akiri de ili - aŭ de iu blankulo vivanta tie - la uzotan venenon. Ni scias, ke dum tiu vojaĝo li hazarde renkontis d-ron Gutmanis. La du valĉefanoj konis unu la alian laŭvide, kaj ĝojante renkontiĝi tie fore, ili kune vespermanĝis. Tiam Gutmanis rakontis pri la detaloj de sia veturado, dum Ervin klarigis pri la baldaŭa Afrika Dusemajno'.

– Verŝajne Ervin havis diversajn planojn por la venenado kaj projektis uzi tiun, kiun la cirkonstancoj plej favoros. Se ĥalkomfalino ne estus uzebla, li prenus ion alian. Kiam li eksciis pri la kardia medikamento, li pensis, ke gelatena kapsulo ideale solvus la problemon, kiun siarigas la forte perceptebla gusto de ĥalkomfalino.

– Li tiam komencis inviti Martan Bolomaj al sia hejmo, pretekste, ke ŝi kartodivenu. Ĉar la maljunulino multrilate estis komika gasto, en tiu grandburĝa medio, ŝi estis allogo por la geamikoj de familio Ervin. Ni scias, ateste de servistoj, invltitoj aŭ familianoj, ke du- aŭ trifoje, Petro Ervin montris al Marta Bolomaj, kiel oni povas malfermi gelatenan kapsulon por eltiri el ĝi la enan substancon. Li faris tion ŝerce, dirante ekzemple: ,oni volas glutigi al mi tiun longan gelatenan tubon, sed mi preferas miksi la kuracilon kun mia manĝo', kaj li aldonis: ,kompreneble, se estus amara gusto, mi ĝin lasus en ĝi, ĉar kapsulo precize ebligas gluti malbongustan medikamenton sen percepti la guston'.

– Alian fojon, kiam li invitis ŝin hejmen por kartodiveni al amikoj, li montris al ĉiuj fiere sian kolekton da ,afrikaj mirindaĵoj', inter kiuj troviĝis poteto da pulvoro ,da kiu la enhavo de duona aspirin-premaĵo sufiĉus por sendi homon inferen sendolore per simpla korhaltigo'. Iu gasto tiam spontane kaj sensuspekte komentis: ,vi devas ne diri tion, se mia edzino volus min murdi, ŝi ŝtelus iom da ĝi, kaj ek! diablen mi forsvenus'. Al kio li respondis: ,Neeble, vi perceptus ĝin, ĉar la gusto estas treege forta kaj repuŝa. Vi tuj vomus la manĝon aŭ trinkon, en kiu ĝi estus. Tial verŝajne tiu veneno neniam disvastiĝis. Eĉ bestoj ĝin rifuzas'.

– Tiel agis Petro Ervin. Per subtila penstrudado al malfortaj psikoj, li kondukis unu personon al bruligo de granda magazeno kaj alian al murdo de la unua …

Regis impresa silento, dum kiu la lastaj vortoj de Karal reeĥis en ĉies menso. Fine la oficisto prokuroreja esprimis sian dubon:

– Ĉu vi estas tute certaj? Tiu maniero procedi ŝajnas al mi malfacile kredebla. Ĉu vere oni povas realigi krimon per persono, kiu, eble senscie, fundfunde deziras ĝin?

– La realo ofte ŝajnas nekredebla, – Jano respondis mildavoĉe. – Pripensu minuton. Ĉu vi nepre forpuŝas la ideon, ke la usonan prezidenton John Kennedy kaj lian fraton Bob oni likvidis tiumetode?

La alta oficisto restis momente silenta, kun rigardo fiksita al Karal. Liaj lipoj rondiĝis por fajfo, sed neniu sono venis. Kuntirante la brovojn, li diris:

Jamen, Ervin ne povis havi certecon, ke Jorli kaj Bolomaj agos laŭ lia plano …

– Ne, – respondis la detektivo. – Tial la tribunalo ne facile verdiktos. Li fidis je ŝanco. Povas esti. ke li antaŭvidis aliajn eblecojn, ekzemple, ke se ne agos Jorli, iu alia faros la saman laboron. Eble li eĉ kontaktis tiun alian personon.

– Nu, kion, se Jorli agus, sed ne Marta Bolomaj?

"Estis risko. Li preferis, ke li mortu. Sed se ŝi rezistus kaj li ne trovis alian malfortan menson, li igus sin senkulpa dirante - se supozi, ke la polico malkovris liajn kontaktojn kun Paŭlo - ,Mi faris nenion. Estas tiu junulo. Li estas obsedata pri fajro, toksata de revolucia propagando', kaj li verŝajne havis ian pretan klarigon pri la rendevuoj kun la junulo.

– Tial li diferencas de la ordinara krimulo. Generale, murdonto planas sian agon tre detale, por ke ĝi nepre sukcesu. Ervin kalkulis je ŝanco. Estas murdo bazita sur psikologiaprobableco. Neordinara, ĉu?

– Ion vi ne klarigis, – diris leŭtenanto Remon. – Kial li sendis tiun sennomulan leteron?

– Tiu estas la mistero, al kiu respondon ni ne trovis. Ĉu eĉ li scias mem?

 

28

Ĝoja kaj Jano kuŝis surlite, revuante, antaŭ ol endormiĝi, la diversajn fazojn de la enketo.

– Danku la ĉielon, – ŝi diris, – ke tiu juna juda spiono donis tiujn valorajn informojn. Sen li, vi neniam estus trovinta la kulpulon.

– Ho jes, – li trankvile respondis. – La konfirmo estus pli komplika, sed ne la enfokusigo de la suspektoj. Kiam mi faris tiun sonĝon, mi nekonscie (aŭ io nekonscia en mi, se vi preferas) jam sciis la solvon. Vi memoras, kion mi diris al vi poste, ĉu ne? Se la trivorto – vinberoj-vinbero-vinber' estas ripetata, la silaboj er-vin aperas en sinsekvo. Ne hazarde mi tion sonĝis.

– Jes, verŝajne ankaŭ mi intuis tion, ĉar lia nomo revenis al mia memor' tuj post kiam vi raportis la sonĝon. Kiam vi diris ,bero por vino' aŭ ion similan, tio frapis min ankaŭ subkonscie. Dum vi estis for, kaj mi preparis la manĝon, mi ripetis al mi tiun esprimon laŭ sanktavala maniero: bero por vin', kaj tio asociiĝis mense kun la rima nomo Ervin. ,Mi pense reiris al mia konversacio kun Marta Bolomaj, min demandante, kial mi forgesis precize tiun nomon, dum ĝi estas unu el la plej konataj el ĉiuj, kiujn ŝi menciis. Tiam mi memoris la specialan vizaĝ-esprimon, kiun ŝi havis prononcante ,Ervin'. La egan perturbon, kiun mi priskribis al vi, verŝajne kaŭzis tiu apenaŭ perceptebla ŝanĝeto en ŝiaj trajtoj, kiu eĉ ne daŭris sekundeton.

– Familio Ervin ja estis tre admirata en mia familio. Mi mem sentis fortan tenton voĉdoni por li, kiam li kandidatiĝis al la parlamento, kvankam liaj politikaj ideoj ne kongruis kun la miaj, nur pro lia famo de bona, simpatia, iel familiara valĉefano. Kiam dumsekunde streĉiĝis la vizaĝaj trajtoj de Marta Bolomaj, io en mia cerbo eksciis, ke Ervin ludis apartan rolon en ŝia vivo. Sed alia parto de mi rifuzis konsciiĝi pri la konsekvencoj de tiu malkovro, ĉar tio tuŝis la miksajn kaj konfuzajn sentojn, kiujn mi havis al li. Mi tute ne deziris vidi en li krimulon. Kiel lerte homa psiko nin eskaplgas el la vido de io, kion vidi ni malvolas! Mi eĉ ne konsciis, ke la mencio de Ervin faras ion al mi. Mi nur spertis fortan perturbon kun ĉiaspecaj raciecigoj por ĝin klarigi… Feliĉe, ke dank' al via revo, mi rememoris pri la timata nomo!

– Tiu via indiko eble helpis min pli ol la juna judo, – Jano komentis. – Ĉar ĝi suspektigis, ke Marta Bolomaj pensis pri Ervin menciante la diron pri la diabla beleco. Kaj tiuj vortoj ja pruvis, ke iu ŝia kliento rilatis ambaŭe kun Jorli kaj kun ŝi. Tial eĉ sen la konfidencoj de la juda spiono mi enketus pri Ervin, kaj finfine mi ekscius pri la vojaĝo al Afriko, la financaj malfacilaĵoj, la invitoj al Marta Bolomaj, ktp.

– Kaj se mi ne rakontus pri la esprimŝanĝo de Marta Bolomaj?

– Mi tamen esplorus pri Ervin. Mi sonĝis pri vinber'kaj pri, kiu per ĝi profitas?' antaŭ ol vi lin suspektis. Tuta nekonscia sintezo de multaj faktoj okazis en mi kaj montris tiun direkton. La fakto, ke oni murdis precize la bruliginton de magazeno, malfacile ŝuldiĝus al hazardo. Kaj la sennomula letero pruvis, ke iu krom Marta Bolomaj sciis pri la afrikeco de la veneno uzita.

– Kiel vi klarigas tiun tute nenecesan leteron?

– Paniko, verŝajne. Subita fortega timo, ke oni ekscios, ke li invitadis Martan Bolomaj.

– Tamen …

– Eble li eksciis, ke la maljunulino konsultis d-ron Gutmanis, kaj subite memorante la renkonton kun tiu en Afriko, li opiniis, ke jen ŝanco regalas per ideala koincido por misdirekti la suspekton. Ne forgesu, ke li multe fidis ŝancon en la tuta afero.

– Povas esti, jes, – dube diris edzino.

– Vi ŝajnas nekonvinkita.

– Mi havas alian hipotezon. Petro Ervin        ne estas malvarma krimulo. Lia maniero procedi ppere de aliuloj signas timeman, nememfidan karakteron. Tiaj homoj ofte suferas pro nekonscia profunda kulposento. Krome, li estis edukita en malnova valĉefa familio kun la tuta emfaz' pri respekto al aliuloj, kiu karakterizas nian regionan kulturon. Tia edukiĝo ne preparas al vivo kun konstanta konsci' pri krimoj nepagitaj. Eble li ne povis toleri la kulpoturmenton, kaj li - sen scii ĝin klare, kompreneble - deziris, ke la polico lin trovu kaj li pagu sian ŝuldon al la socio. Sed ĉar li ne kuraĝis fronti rekte sian respondecon, li agis kiel por la murdo: li lasis la elekton al ŝanc'…

– Oj! Vi psikologoj! – diris Jano.

Kaj li estingis ia lumon

GLOSARO

La ĉi-sekvaj vortoj ne troviĝas en Plena Vortaro, aŭ ne troviĝas en ĝi kun la ĉi-sube indikita signifo. La plimulto estas registrita en Plena Ilustrita Vortaro.

kardio                   koro, rigardata el medicina vidpunkto

koregrafio             baletkomponaĵo

merdo                   fekaĵo, (f) aĉa afero (triviallingve)

mg                        mallongigo de miligramo