177673.fb2 ?u vi kuiras ?ine? - читать онлайн бесплатно полную версию книги . Страница 25

?u vi kuiras ?ine? - читать онлайн бесплатно полную версию книги . Страница 25

minuskomplekso     komplekso de malplivaloro, komplekso de malsupereco (kombinaĵo el sentoj kaj ideoj, laŭ kiu homo neobjektive sentas sin multrilate mal supera al la aliaj aŭ malplivalora ol li devus esti)

pavlova hundo hundo de Pavlov     Pavlov estas la rusa fiziologiisto (1848-1936), kiu eltrovis la kondiĉitajn refleksojn, i. a. studante la salivajn reagojn de hundoj

perceptivo              kapablo percepti (el percept- kaj sufikso -iv-, indikanta kapablon)

pilipilio                  afrika tre forta pimenta saŭco

poluado                  malpurigado de viv-esenca elemento, kiu fariĝas malsaniga por la uzantoj (PIV: polucio)

predo                     ĉio, kion oni kaptakiras perforte aŭ perruze

psikosomata            rilata al la unuo, kiun kunformas psiko kaj korpo

raciecigo                racie kohera, sed fakte malĝusta rezonaĵo, kiun homo senkonscie uzas por klarigi al si ion, kion li malinklinas vidi ekzakte, ĝenerale pri si mem (psikanaliza fakvorto)

spektaĵo                 spektaklo

spontana                 spontanea

ŝoko                       fortega abrupta emocio, kiu lasas homon dummomente senreaga, kvazaŭ senigita je regebla nerva energio

tonuso                    muskola tonio; stato de konstanta malforta streĉiteco de vivanta muskolo

univ', univo            universitato (en la slango de la studentoj)

Rimarkigo

La aŭtoro uzas la vorton ŝati en la senco, kiun ĝi havas en la parola lingvo, kiam oni diras: mi ŝatas kafon, li ŝatas naĝi (t.e. al mi plaĉas kafo, mi volonte trinkas kafon; li trovas plezuron en naĝado, li volonte naĝas). Laŭ PIV kaj malmultaj lernolibroj tiakaze oni devus diri: mi amas kafon, li amas naĝi. La aŭtoro, kiu multjare uzis esperanton en la kvin mondpartoj, neniam aŭdis la verbon ami uzata tiusence, sed oftege aŭdis en similaj okazoj la verbon ŝati . Verŝajne do okazis drasta semantika evoluo de tiuj du vortoj. La verbon malŝati li kompreneble uzas en la kontraŭa senco: forte malinklini al io, konforme al la ĝenerala uzado de la hodiaŭa parola lingvo.

Kelkaj - ho horore! - eĉ pli akcentas la sanktavalecon de la formulo diranie: por kleri kaj klari, ĝin uzi kun ŝpari!

Rimarkigo de la komponanto: la scanaĵo ne estis sufiĉe bonkvalita - mankis pagxoj 98-99, kaj en kelkaj paĝoj plej subaj linioj estis ne legeblaj. Espereble en sekva versio de la dokumento tiuj misaĵojoj mankos.