177673.fb2 ?u vi kuiras ?ine? - читать онлайн бесплатно полную версию книги . Страница 6

?u vi kuiras ?ine? - читать онлайн бесплатно полную версию книги . Страница 6

– Tamen, li fojfoje estis deprimita, ĉu ne?

– Deprimita? Ne. Laca, jes, ankaŭ momente senkuraĝigita. Sed li rapide reardiĝis. Li havis celon, ĉu vi komprenas? Kiu celon havas, ne falas en sinmurdon. Aŭ li mortigus sin en heroa ago, por atentigi la publikon pri iu maljusteco, aŭ realigante ion, kion sen sinmurdo ne eblus atingi.

– Kion pri la sano? Ĉu la koro iris bone?

– Ĝi lin zorgigis. Li konsultis kuraciston pri tio. Li regule glutis medikamenton, ĉar la koro ne estis tute bonorda.

– Mi devos kontroli pri tiu kuracilo. Ĉu vi konas la doktoron, kiu zorgis pri lia koro?

– Ne. Li havas sian konsultejon ĉe Muzea Placo, sed kie ekzakte, mi ne scias.

– Ĉu vi povas diri al mi, kion Paŭlo faris ekde, mi diru, lasta lundo?

– Tage li laboris, mi ne scias kie, kun Timoté Valdunja. Ĉi tiu diros ai vi. Nun pri la vesperoj. Merkredon mi ne vidis lin, li verŝajne iris al la kurso de ĉina kuirarto, kiel ĉiumerkrede. Mardon ni havis kunvenon kun geamikoj, ni babilis, gitaris, kantis, diskutis. Lundon, ni kune iris al kinejo, post kio li venis al mia loĝejo. Mi havas ĉambron tute sendependan, subtegmente. Li kuŝis kun mi…

Abrupta plorsingulto ŝin interrompis, brue. Ŝi krietis: "Paŭlo!", kvazaŭ por voki: "revenu!", nekonscia pri la homoj, kiuj promenis preter la benko, kaj la paron scivole rigardis. Post minuto, la singultoj cedis lokon al pli regula, senbrua, amara plorado, fojfoje interrompata de milda nomvoko: "Paŭlo!, Paŭlo!", kiun ŝi prononcis kun kapnea gesto, kvazaŭ ŝi volus nei lian forpason.

Jano Karal diskrete skribis la donitajn informojn sur notlibreto, dum ŝi poŝtukis al si la okulojn. Li ekdiris:

– Ni devas trovi, ĉu iu kulpas. Helpu min. Ĉu li havis malamikojn?

– Paŭlo malamikojn? Ĉiaspecajn li havis! Sendube multaj burĝoj timis lian influon sur la junulojn. Kaj la faŝistoj de Ordo kaj Disciplín' lin malamegis, ĉar li perturbis iliajn kunvenojn por lanĉi al la hezitantoj nerefuteblajn verojn. Krome li estis tiel bela, virinoj volis lin allogi. Kiam li diris – ne plu" al tiu farmacia ulino, ŝi ne facile akceptis, ke li elektis min. Li foje diris al mi: ,Ŝi aspektas fiŝe malvarma, sed ŝi interne estas infero de malamo"… Estas ŝi. Estas ŝi! Kiel stulta mi estis, tion ne vidi tuj! Ŝi furiozis, ke li forlasis ŝin. Ho jes! Diru, kiamaniere li mortis? Ĉar ŝi ne kuraĝus frapi front-al- fronte. Mi mense vidas ŝin miksi siajn venenajn fungojn aŭ mi-ne-scias-kiun mortigan likvaĵon. Ne kuraĝa bato. nur venĝo laboratoria…"

Rigardante la vizaĝon de Lejla, tordatan de malamo, Karal pensis: ,Se mortigos vi, ne venenon vi prenos, vi komencos per parolo, poste uzos la ungojn, kaptos iun ajn taŭgan objekton kaj frapos ĝismorte.

– Venu, – li diris. – Vi ankoraŭ ne tagmanĝis. Iru hejmen kaj ripozu.

– Ripozi! Ĉu vi frenezas? Mi devis pasigi kun li la posttagmezon. Kion mi faru? Diru al mi! Kion mi faru?

Dum ŝi ree plorsingultis, li metis sian brakon en la ŝian, kaj ŝin facilmove starigis. Ŝi iris apud li, elgrincante neaŭdeblajn vortojn. Li akompanis ŝin hejmen, nur duonsukcesa en sia provo kvietigi ŝian agresemon, kiun li trovis eventuale danĝera.

6

Pluraj kuracistoj havas oficejon ĉe Muzea Placo, sed nur unu estas korfakulo. D-ro Lazar Gutmanis - grizharulo kun okulvitroj kaj fajnaj trajtoj de intelektulo - tuj reknis la foton de Paŭlo Jorli, sed li komence rifuzis lin priparoii, citante la profesian sekreton. Nur kiam detektivo Karal klarigis, ke la junulo mortis sen komprenebla kaŭzo, la kuracisto konsentis diskuti lian kazon. Li traserĉis sliparon, kaj trovis la necesajn detalojn, inkluzive elektrokardiogramo.

– Li ne mortis pro kormalsano, tion mi povas garantii" – li diris.

D-ro Gutmanis parolis kun kanta fraztono tiel tipe sanktavala, ke Jano tuj prepariĝis al kelkaj "o"-mankoj.

En la sanktavalaj lernejoj, oni instruas al la infanoj de tempo al tempo forigi la finan "-o" de substantivo, por eviti monotonecon, aŭ kiam la ritmo de la frazo tion pravigas. Neniu sanktavalano skribus leteron lasante ĉiujn o-finaĵojn. Sed anstataŭ uzi apostrofon, oni tie metas dekstrakornan supersignon sur la lastan vokalon de l'vorto, skribante, ekzemple ,sinjo'r direktoro" aŭ ,sinjoro direkto'r". Ofte pri tio amike bataletas geedzoj Karal. Kiam ŝi diras: – Vi el la urbego snobe uzas neklarajn longajn vortojn por impresi fakule", li rebatas. ,Kaj vi en Sanktavalo havas tiel delikatajn orelojn, ke diri simple, kiel ĉiu normalulo, ,sinjoro doktoro", al vi ŝiras la timpanon, vi devas prononci "sinjoro doktor', sinjor' doktoro" kvazaŭ vi poemus tuttage, sed vi tiel hontas pri via vortofuŝo, ke vi eĉ ne kuraĝas meti apostrofon, kiu montrus al ĉiuj, ke vi ion forprenis. Ne. Vi metas supersignon, kun la naiva espero, ke la manko ne vidiĝos…" Tiam ŝi indignas: "Vi verfalsanto! Ni kaŝas nenion. Simple, la akcento translokiĝas sur la lastan silabon, kaj ni tion montras supersigne, kiel en la hispana…

Jano prave divenis: jam ĉe la sekvanta frazo aperis eliziita vorto:

– Fakte lia kor' estis tute sana, kiel normale ĉe tiaaĝa homo. Li havis nur kromsistolojn, sed tiujn oni povas alskribi al la ekscese emocia teren'. Vi sciu, pli ol la ordinara kardiologo, mi profunde studis apudfakojn - psikiatrion, endokrinologion… - ĉar… nu, mia profesio min interesegas, kaj la psikosomata unuo estas tia, ke… Sed mi ne komencu rajdi sur mia ĉevaleto, tio vin tedos senprofite. Mi diru, ke mi paroligis tiun junulon, kvankam li nevolonte malfermis sian koron, nu… mi ne eksciis multon… tamen sufiĉe por preskribi al li novan medikamenton, kiu reguligas la korritmon ĉe tiaj kazoj, kaj efikas milde trankvilige al la menso. Kompreneble, mi ne scias, ĉu li glutadis ĝin. Sed mi emus pensi, ke jes. Lia kardia misritmo lin timigis multe pli ol objektive necesus. Li petis min farigi sanganalizojn, kiuj vere ne postuliĝis. Temas pri viro psike nestabila, kun impresiĝema karakter': minuskomplekso, duboj pri la propra vireco, sur fono hipokondria… Tia homo senmanke glutas preskribitan kuraciion, jes, tion oni povas fidi.

Karal, zorge notinte la nomon de la kuraca kunmetaĵo, por ĝin komuniki al la polica medicinisto, demandis:

– Kiom ofte li devis gluti ĝin?

– Prave, prave, jes. Dozologio ofte estas delikata, ĉu ne vere? Sed ne ĉifoje: unu norman ĉiuvespere mi preskribis, t.e. 100 mg, kaj unu pli, se la koro vere bategus maltrankvilige. Sed eĉ 300 mg ne havus danĝeran eflkon, kaj eble mi diris al li: zorgu ne preni pli ol tri en unu tago.

– Ĉu li akcidente povus enŝovi en sin tro fortan dozon?

– Ne. Tia tipo tre zorgas pri sia sano, kaj li ne impresis min, kiel mortodezira. Ŝajnus nekredebla, ke li uzis tro multe.

– Ĉu iu povus prepari la medikamenton por li kaj intence doni tro?"

– Ne. Temas pri longeta gelatena kapsulo, ne pri gutoj aŭ pulvor', kiun oni metus en trinkaĵon. Se iu forprenus la pulvoron el la kapsul' por ĝin miksi kun manĝo, malplaĉa naŭza gusto tuj perceptiĝus, kaj li preskaŭ certe ĉesus manĝi. Ne, tiun medikamenton oni glutigas al si mem, neniu povas interveni. Kredu min, sinjor' detektivo, lia morto neniel rilatas kun iu kormalsan', nek kun mia preskribaĵo.

Dum la milda doktoro parolis, Jano sin demandis, (de kiom da generacioj lia familio loĝas ĉi tie. Se laŭnome klare latva aŭ litova judo, d-ro Gutmanis ne malpli evidente edukiĝis en Sanktavalo: ĉio en lia maniero paroli tion atestis.

– Se vi trovos la kaŭzon de l'morto, sciigu min, tio min interesas," la kardiologo diris adiaŭante.

Strange, al Jano tio impresis, kvazaŭ iom ironia. Sed tiajn pseŭdo-intuojn oni prefere ne tro fidu. Kiam enketo komenciĝis, ĉio ŝajnas suspekta. Sindemande, kion la toksologia raporto indikos, la policano repaŝis oficejen.

7

La koncerna raporto ankoraŭ mankis, sed la rezultoj de l'rutina serĉado estis ricevitaj, kio estis bona novaĵo.

Jano Karal tiel eksciis, ke Paŭlo Jorli naskiĝis en la industria regiono de Kvarlamen: li do ne estis sanktavalano. Laŭ enketo de la tiea polico, li estis la filo de paro laborista. Tragedio okazis, kiam li aĝis ses jarojn. La domo, kie li loĝis, komplete brulis, kaj inter la viktimoj troviĝis liaj gepatroj kaj fratino iom pli juna ol li. La knabo estis akceptita de senedza onklino, kiu edukis lin, ĝis ŝi mortis; li tiam estis dekokjara. En la lernejo li estis meze bona, ne sufiĉe sukcesa por ricevi stipendion cele al plua studado, kvankam kelkaj liaj instruistoj opiniis, ke li estas pli inteligenta ol unuavide montriĝas, kaj ke nur psika nestabileco malhelpas lin plene uzi siajn mensajn kapablojn. Li faris murŝmiristan-farbistan metilernon en Kvarlamen, post kio li forlasis la regionon, kaj tie oni sciis nenion pli pri li.

Oni retrovis lian spuron en diversaj urbetoj de Sanktavalo, en kiuj li ne restis longe. Fine li alvenis ĉi tien, al Valĉefa, kaj trovis laboron ĉe Timotéo Valdunja, kun kiu li restis ĝis la forpaso. Li luis ĉambron en diversaj lokoj, laste ĉe s-ino Satej. Nek en Kvarlamen nek en Sanktavalo la polico havis okazon interesiĝi pri li. Ke li kulpis pri sloganŝmiro, neniu oficialulo sciis, nek ke li estis la junulo, kiu krie interrompis aranĝon de Ordo kaj Disciplín'. La ĵurnalistoj, kiuj raportis la incidenton, ne sukcesis trovi la identecon de la skandalinto.

,La bildo preciziĝas' pensis Jano, kiu firme kredis je la principo ,por trovi murdinton, murditon plej konu'. Li decidis kompletigi la sciaron per aliro al la kolego de Jorli, t.e. al la alia laboristo de mastro Valdunja. Tiun li facile trovis, sed la pridemandado estis senfrukta. Montriĝis, ke tiu laboristo estas solec-ama, retiriĝema ulo, kiu petas la mastron lasi lin kiel eble plej multe labori sola, sen helpo. Ĉar li estas bonega metiisto, Timotéo Valdunja tion volonte akceptas.

La kolego ne ŝatis Paŭlon, kiun li rigardis 'laboristo kun intelektulaj pretendoj', kaj nerealisma anarkiisto Lin naŭzis Paŭlo foje, kiam ili kune ŝmiris la murojn de Vilao, kaj li diris: "Kiom mi ĝojus, se tiuj luksaj loĝejoj foje forbrulus!" Post tio, li trovis Paŭlon danĝera frenezulo, kiun li plej ofte evitis. Rezulte, li preskaŭ ne rilatis kun Jorli, kaj povis diri pri tiu nenion nekonatan.

*

Sabaton vespere ofte vizitis ges-rojn Karal la nevo de Ĝoja, Stefano. Ambaŭ geedzoj lin tre ŝatis, ĉar li estis verva spritulo, kies humurplena konversacio neniam riskis tedi. Li aĝis dudektri aŭ dudekkvar jarojn. Jam plurfoje li helpis Janon en liaj enketoj, kun grandega plaĉo. Leŭtenanto Remon, laŭ tipe sanktavala konduto, kiu en la ĉefurbo ne imageblus, ĝis nun ĉiam akceptis tiun neoficialan kunlaboron. Jano pensis, ke plian fojon li petos la helpon de Stefano, ne dubante, ke familiariĝinte kun la faktoj, la leŭtenanto ankaŭ ĉifoje konsentos.

Revidinte la junulon, Jano konsciiĝis, ke precize tian tipon li atendis vidi, kiam li unuafoje penetris la ĉambron de Paŭlo Jorli: Stefano ja estas tute ordinara homo, nek granda, nek malgranda; nek forta, nek malforta; nek bela, nek malbela; kun harkoloro meza inter blonda kaj bruna, la okuloj tiel pale brunaj kun iom da verdo, ke ili sub ia lumo aspektas preskaŭ grize. Se naturo foje volis krei specimenon de homo tute ne rimarkinda, ĝi sendube ĉi-kaze plej bone sukcesis. Tamen la vizaĝo estis plaĉa, la rigardo inteligenta kaj la buŝo ofte formata al gaja rideto.

Fizike do ŝajnis, kvazaŭ Stefano neniam sciis, kian tipon elekti. La samo validis profesie. Inteligenta kaj sufiĉe kulturita, Stefano estus povinta studi en universitato; stipendion por tio li certe ricevus. Sed li decidis alie: li lernis la plumbistan metion. Li praktikis ĝin iomete, post kio li malkovris, ke li finflne estas intelektulo: li do enskribiĝis en universitato por studi biologion. Post unu jaro, li trovis tion teda, kaj decidis iĝi meĥanikisto. Li lernis la metion, sed ankaŭ tiu ne kontentigis lin. Fine li atingis solvon taŭgan por tiaj disaj tendencoj: li trovis garaĝon, en kiu oni akceptis lin kiel nur duontempan laboriston; la alian duonon de la tempo li studas universitate.

– Kaj kion vi studas nun? – demandis Jano, neniam

kapabla memori, kie Stefano nun staras en sia zigzaga kariero.

– Lingvistikon, – li respondis.

– Ĉu tio utilas al io?

– Estas laŭmode nun. Sed tio ankaŭ utilas, kvankam la publiko tion ne imagus. Ekzemple, ĉu vi scias, ke en nia grandioza ĉefurbo ekzistas lingvistoj, kies tasko estas traduki oficiallingven la tekstojn de Sanktavalo?

– Kion?

– Vi bone aŭdis min. Kiam sanktavala parlamentano proponas leĝprojekton aŭ funkcias kiel komisiona raportanto, li kompreneble enmetas en sian redakton la tutan gamon de niaj karaj regionaĵoj. Tion por teksto valida tutlande oni ne povas allasi; estas do homoj, kiuj reverkas. Mi informiĝis. Estas bone pagata laboro, kaj verŝajne ne tro malfacila por iu inklina cerbumi, kiel mi. Tiuj postenoj kreiĝis post la raporto de Fortaman.