38537.fb2 Kredu min, sinjorino! - читать онлайн бесплатно полную версию книги . Страница 1

Kredu min, sinjorino! - читать онлайн бесплатно полную версию книги . Страница 1

Cezaro Rossetti

KREDU MIN, SINJORINO!

Elŝutita de http://kajaesperanto.co.cc

Tre volonte mi akceptis skribi "kelkajn enkondukajn vortojn" al tiu ĉi libro de Cezaro Rossetti.

Tre volonte, ĉar tuj videble temis pri unu el tiuj taskoj, kiujn mi ĉiam multe ŝatis, nome pri tasko tute kaj perfekte plenumita jam antaŭ ol mi bezonis movi nur unu fingron!

Fakte, kiu estas la celo de "enkondukaj vortoj se ne rekomendi la libron?

Nu, la verko de Cezaro Rossetti, same kiel bona vino, ne bezonas reklamon. Ĝi laŭdas sin mem. Sufiĉas ĝin ekgustumi...

Tuj mi havis la impreson penetri, ne kiel maldiskretulo, sed kiel invitito, en privatan rondon de simpatiaj homoj - simpatiaj, tial ke ili estas ne sanktuloj, sed homoj samŝtofaj kiel vi kaj mu Tie, senceremonie, ni sidiĝis ĉirkaŭ la familia tablo kun tiu bona onklo Vik, kun liaj amikoj kaj konatoj, kaj mi plezure ĉeestis rakontadon pri interesaj aferoj el medio ankoraŭ fremda por multaj el ni.

Certe, kiel vi, ankaŭ mi jam renkontis "eksponistojn". Ankoraŭ hodiaŭ, kiam mia vojo zigzagas sur niaj Parizaj bulvardoj preter la improvizita stando de unu el tiuj langolertuloj, mi gape haltas kaj ĉiufoje denove miras pri la mil kaj mil artifikaĵoj, per kiuj tiuj sorĉistoj sukcesas ne nur veki, teni, reteni, kateni mian atenton, sed ankaŭ iamaniere ŝovi inter miajn surprizitajn fingrojn la "nepre necesan, perfektigitan, patentitan, novan kravattenilon, sen kiu moderna homo ne povas vivi". Kaj sub la scivola rigardado de l' ĉirkaŭ­starantoj mi subite komprenas, kiel urĝe mi bezonas tiun strangan aparaton, kiun mi aĉetas, hejmen portas kaj... neniam uzos, tial ke inter miaj fingroj ĝi ne estas uzebla! Pri kio postrestas - nur mallonge - kvazaŭ bedaŭro de tro cedeme priruzita kliento...

Sed tiun kaj similajn miseksperimentojn kun niaj bulvardaj eksponistoj larĝe kompensas la ĝojo, kiun mi havis legante ĉi tiun libron.

Kaj pro tio mi estas dankema al Cezaro Rossetti.

Raymond Schwartz

Mi dediĉas la libron al mia frato Reto kiu, per tre indulga juĝo pri la unuaj ĉapitroj, kuraĝigis min verki la ceteron. Al li la kulpo!

C.R.

1. KIU SIN ENJUNGIS, DEVAS TIRI.

Estis malvarme ekstere, sed la ĉambro, kie ni sidis, estis agrable varma. Mia plej kara amiko, Ernesto, sidis kontraŭ mi, donante sin plene al sia komforta brakseĝo. Jam dum unu horo ni parolis Esperante kaj pasis de temo al temo. Estis vere instiga plezuro aŭskulti lin; li tiom bone sidis en la lingvo. Ordinare, kiam li parolas per sia gepatra lingvo: la angla, mankas al li la vervo kaj esprimo, - sume, la muziko, kiu montriĝas kiam li parolas Esperanton. Lia Esperanta prozo estas poezio. Tute malsamaj ni estas. Arto kaj poezio tute ne tuŝas min, tamen mi ne povas ne senti la belecon de lia esprim-maniero.

Nia parolado fine atingis la Esperantan literaturon, kaj post tio... paŭzo. Ni sidis dum iom da tempo en serena silento, kiun povas ĝui nur veraj amikoj. Mi suĉis cigaredon kaj distre rigardadis la ŝvebantan fumon.

Subite Ernesto diris: "Kial ne verki romanon?"

"Mi?" mi respondis, tute konsternite.

"Jes, vi", li insistis flegme.

Mi ridis: "Mi tute ne havas kapablon tion fari, kaj cetere, pri kio mi skribu?"

"Aŭskultu," li diris. "Mi scias ke vi ne estas aŭtoro kaj ke vi havas lingvajn mankojn, sed vi spertis varian kaj interesan vivon, kaj vi tre interese rakontas pri viaj travivaĵoj, do kial ne skribi pri viaj spertoj ĝuste tiel, kiel ili okazis? Mi certas, ke tiuj okazintaĵoj interesus. Ne! Ne kapneu. Nu, vi ne estas stilisto, konsentite, sed stilo en si mem ne estas ĉio. Jen kial mi konsilas al vi verki."

Mi rigardis lin tre dubeme. Mi konis lin sufiĉe por scii ke li ne ŝercas, ke li tute sincere admonas min... sed... ĉu li ne eraras... ĉu li ne tro alte taksas min?

"Eble," mi respondis hezite. "Tamen rakonti apartajn incidentojn estas unu afero, sed kiel mi kunigu mian vivon en romanformon? Ĝi estis iom varia kaj saltas de medio al medio; alivorte, ĝi estas devia, epizoda, kaj ne kondukas rekte al kulmino laŭ postulo de romano.

"Vi ne komprenas," paciencis Ernesto. "Ne necese oni formas romanon laŭ la reguloj de fabelo. Elektu kion vi juĝas interesa kaj kroniku ĝin tute libere kaj laŭ­sekve, ellasante tion kion vi juĝas tro aparta."

"Mi komprenas," mi diris. "Sed okazas aferoj, kiujn oni ĝue rakontas, sed kiuj ne indas kiel materialo por romano. Ekzemple la rakonto pri Lilio..."

"Lilio?" demandis Ernesto.

"Jes, pri okazo, kiam mi troviĝis iom embarase en nepropra lito."

"Ĉielo, haltu! Tiaj rakontoj viaj estas tute ne toler... Nu, kaj kio okazis poste?"

"Estis mateno. La alia... persono partopreninta la liton jam elŝteliĝis el la ĉambro, kaj mi mem nur atendis oportunan okazon por sekvi. Subite iu eniris la ĉambron. Mi min kaŝis sub la litaĵoj: kiu estas tie? Mi aŭdis la enveninton klopodi ie-tie en la ĉambro kaj konkludis: la timinda, severmora dommastrino! Ŝiaj paŝoj proksimiĝis al la lito. Kion fari? Mi kuŝis senmove. Tiam - ho teruro! - manoj min tuŝis, ĉirkaŭpalpis - mi kuŝis ŝvitegante - kaj la manoj... ordigis patrine ĉirkaŭ mi li litaĵojn. Poste ŝi foriris. La mastrino pensis, ke mi estas... la regula okupantino de la lito!"

Ernesto brovumis. "Hm, iom dube. Mi opinias: ŝparu la donĵuanajn aventurojn aŭ ĉiuokaze ne spicu la verkon tro forte per ili. Kiel mi jam diris, kribru viajn faktojn laŭ juĝo, sed materialon vi ja havas. Nu, vi estis dum jaroj eksponisto. Pritraktu tiun flankon. Startu ĉe la komenco de via eksponista kariero."

"Eksponisto mi estis, jes kaj ne. Mi klarigu. En la angla lingvo troviĝas la vorto demonstrator kaj ankaŭ la slange teknika vorto grafter. Nu, jen la diferenco. Demonstrator kutime eksponas varon, kiun li bone konas, aŭ teknike aŭ alimaniere; alivorte: li estas specialisto de iu metio kaj estas regula reprezentanto de firmao, kaj pli malpli sincere klarigas. Li ofte estas sendita rekte de la laborejo al la ekspona loko, kaj poste revenas al sia metio. Lia salajro ne multe varias; sed ofte la firmao aldonas etan kurtaĝon pro la mendoj akiritaj pere de li. Sed grafter kutime ŝanĝas de firmao al firmao kaj de varo al varo. Scio pri la artiklo kaj regulaj vendmetodoj estas por li flanka konsidero. Ordinare li estas kombino de ĉarlatano kaj trud-vendisto, kaj lin interesas nur la tuja vendado. Li uzas ĉiujn rimedojn, esceptinte pafilon, por devigi la interesaton aĉeti. Senrespondeca ulo li estas, kiu bone enspezas kaj malavare elspezas. Hodiaŭ li paradas kiel spertulo pri aŭtomata lavmaŝino, kaj morgaŭ li kvazaŭ science parolas pri sano kaj malsano, dum li vendas ian medikamenton. Li pli similas al ia bazarvendisto, kvankam li laboras kie oportunas - tio estas, ĉie ajn de stratangulo kaj bazaro ĝis komerca foiro kaj magazeno. Lia vivo estas gaja, interesa kaj senĝena, ĉar li estas laŭnature optimisto. Mi pensas ke "bazarulo" taŭgus por traduko de grafter... do, ni nomu lin tiel.

Bazarulo estas vere metiisto sen metio. Lia metio estas koni iom pri multaj aferoj. Donu al bazarulo iom da ordinara tero en koverto, kaj tio iĝos tuj la plej valora fruktigilo. Senhezite li hipnote deklamos, donante al tiu tero mirindegajn kvalitojn por kreskigo, florigo, fruktigo de plantoj. Lia manko de scio pri terkulturo ne bridas lian langon. Li ne nur kapablas paroli, sed scias kiel paroli, ĉar li estas natura psikologo, kaj scias juĝi kaj tikli sian aŭskultantaron. Eble vi pensas ke mi troigas, citante tervendadon kiel ekzemplon, sed io tia fakte okazis.

Bazaruloj havas sian propran slangon kaj estas fratecaj inter si. Neniu patrino iam decidis eduki sian infanon por bazarula kariero, kaj mi neniam aŭdis pri lernejo por bazaruloj. Ili origine venas de tre diversaj medioj kaj naciecoj. Tre ofte ili estas personoj, kiuj forlasis sian metion pro diversaj kaŭzoj, sed precipe pro ribelo kontraŭ la reguloj kaj postuloj de estre regata laboro. Preskaŭ ĉiu bazarulo estas eks-io. Inter ili troviĝas eksstudentoj, teatraj eksludantoj, eksboksistoj, eksinĝenieroj, eksartistoj, eksbutikistoj ktp.

Ilia slango montras la nacian diversecon. Mi ne estas etimologo, sed fremda deveno de multaj vortoj en la slango estas memevidenta. Ekzemple manĝari signifas manĝaĵon, do certe ĝi estas de latina deveno; pani signifas pluvon, kaj tio koincidas kun la hinda vorto pani kiu signifas akvon, kaj eble venas de la cigana lingvo. Gelt signifas monon, kaj tio venas de la germana lingvo, tre ŝajne pere de la juda; bevi signifas drinki, el latina; ŝajs estas malbonega negoco..."

"Ĉu ŝajs estas latina?" demandis Ernesto.

"Ne tute," mi respondis, "ĝi estas ne latina sed pli­ĝuste... latrina kaj venas de la germana lingvo."

"Kaj kiel vi fariĝis bazarulo?" scivolemis Ernesto.

"Tio okazis jene..."

"Jen la komenco de via romano!" diris Ernesto. "Sed ne rakontu al mi - skribu vian rakonton, zorgante nur ke vi skribu nature kaj senĝene, kvazaŭ vi rakontus viajn aventurojn en amika rondo."

"Nu, mi provos," mi diris.

"Bonan sukceson!" diris Ernesto.

2. LA ĴETO ESTAS FARITA.

Mi estis kuiristo en Edinburgo. En tiu tempo mi eĉ ne vidis komercan foiron. Mi ŝatis la kuiran laboron, forte laboris en granda hotelo kaj havis nenian ĝenon. Sed iun tagon venis perturba penso al mi... tre malkvietiga penso. Ĉu mia pago estas tiel alta kiel mi kredis? Jes, kompare al aliaj ĝi estas taksata kiel bona, sed mi laboras tage kaj nokte; sep tagojn en la semajno. Nu, mi kalkulis, laŭhore la pago estas malalta. Kaj mi eĉ ne havas stabilan finhoron. Ho jes, laŭŝajne; sed ofte la ĉefkuiristo venas ĝuste kiam mi pretiĝas por foriri kaj diras aŭtoritate: "He, ĉi-nokte okazos balo (aŭ ia festo), kaj vi devas labori ĝis frumatene."

Laŭ la reguloj mi devus esti libera inter la tria kaj la kvina; sed tiuj horoj neniam estis certaj, ĉar pro iu kaŭzo aŭ alia oni ofte postulas, ke mi tralaboru tiujn du horojn. Same okazas ofte kun mia semajna duontaga libertempo, kaj la malpermeso eliri tre ĝenis, ĉar antaŭaj aranĝoj aŭ rendevuoj fuŝiĝas. Do, sume, mi pensis: Ĉu ĉi tiu granda hotelkonstruaĵo estas kaj ĉiam restos mia tuta mondo? Mi dormas ĉi tie, venas rekte de la lito al la laboro, kaj de la laboro al la lito. La sunlumon mi malofte vidas, ĉar eĉ dum mia duhora libero mi estas tiom lace-laca, ke mi iras ripozi lite. Ĉu mi naskiĝis por morti en ĉi tiu karcero? Ĉu ĝi estas malpli karcero, ĉar mankas ferstangoj ĉe la fenestroj? Ĉu mia destino estas ŝviti kaj ŝviti senĉese sub la elektra sunsurogato?

Senhezite mi decidiĝis... mi foriros tuj... ne gravas kien... sed for... for de ĉi tie. Alian metion mi ne konas, sed ne gravas. La elituloj en la luksaj manĝohaloj supre povas sin regali sen mia helpo. Eĉ se mi malsatos... for - for en la freŝan aeron! La kuirpotoj al la diablo! Kaj sen plua penso mi forlasis.

Mi bone sciis, ke laboro estas malfacile trovebla; ke estas la jaro 1928, kaj ke senlaboruloj pli kaj pli amasiĝas. Tamen tio ne ĝenis min... mi havis nur unu penson: eskapi el la tropika karcero.

Mi serĉis malaltprezan loĝejon kaj vivis per iom da mono, kiun mi ŝparis. Mi ne havis multon, ĉar mi dum longa tempo mone helpis iun. Ĉiun tagon mi serĉrigardis la gazetajn reklamojn por havebla laboro.

Unu reklamo logis mian atenton, Ĝian tekston mi ne laŭvorte memoras, sed la esenco estis ke granda okazo estas proponata kaj ke oni povas gajni dek pundojn semajne kaj ke faka sperto ne estas necesa. Ŝajnis al mi, ke estas iom strange, ke oni ne mencias kia laboro estas proponata, sed mi decidis iri al la anoncadreso. Estis neniu nomo de firmao; nur numero de kontoro en konstruaĵo. Mi iris al la indikita strato, trovis la konstruaĵon kaj laŭiris la ŝtuparon. Surŝtupare mi renkontis viron, eble dudeksesjaran. Li portis sufiĉe bonordan bluan kostumon; sed mi vidis ke ĝi brilas eluzite ĉe la kubutoj kaj genuoj, kaj ke la jakmanumoj kun siaj "franĝoj," kvazaŭ mute petas viziton al barbiro. Li ridetis al mi gajanime, kaj senhezite li rekte alparolis min.