38537.fb2 Kredu min, sinjorino! - читать онлайн бесплатно полную версию книги . Страница 14

Kredu min, sinjorino! - читать онлайн бесплатно полную версию книги . Страница 14

Post du tagoj mi permesis al Martin eksponi. Li multe parolis kaj amasigis grandan aron da personoj, sed li tro deiris de la temo. Li havis bonan spriton kaj ofte ŝercis por distri sin mem. Lia humoro ofte estis cinika aŭ nekomprenebla por la ĉeestantoj. Mi memoras, ke li foje tenis terpomon en mano dum ekspono kaj diris: "Jen terpomo, ordinara terpomo - sed ĉu vi scias, kiel oni nomas ĝin en proleta Whitechapel?... Terpomo! Ha, sed en aristokrata Park Lane, ĉu vi scias kiel oni nomas ĝin tie?... Terpomo!"

Liaj eksponoj rikoltis mendojn; ĉiuokaze mi ne estus povinta fari mem ĉiujn eksponojn. Ĉiam interesis min la homamasa psikologio. Ofte, kiam mi komencis eksponi, homoj ariĝis, sed je kelkfuta distanco, lasante duoncirklon da spaco antaŭ mi. Nu, estis necese ke la aro staru dense ĉe la servotablo, por ke ili tenu unu la alian kunpreme; alie, se restas libera spaco, unu-du eliros kaj tio komencos ĝeneralan forlason. Mi ne troigas dirante, ke eĉ tusado aŭ rido povus kaŭzi moviĝon, kiu igos ĉiujn foriri de la stando. Sed por logi la homojn pli apuden mi devis elpensi taktikojn.

Mi komencis kutime per simpla ĝentila peto, ke oni venu pli proksimen, "ĉar estas malfacile krii kontraŭ la bruo de la foiro". Tio malofte sukcesis. Post tio mi provis po iome mallaŭtigi la voĉon tiel, ke la homoj ĉe la ekstera rando devis antaŭenklini sin por aŭdi. Kiam mi juĝis ke la hompremo sufiĉas, mi petis denove, kaj tio foje sukcesis, ĉar la unua vico estis preskaŭ puŝita antaŭen. Se ankaŭ tiu provo estis senrezulta, mi provis kaŭzi alproksimiĝon per la diro, ke "la malapuduloj ne povas bone vidi". Tio ofte sukcesis, ĉar tio tuŝis ilian senton de ĝentileco kaj donis al ili la ĝenan impreson, ke la okuloj de la postestarantoj estas fiksitaj sur ilia nuko. Kiel lastan rimedon mi uzas ĉi tiun: mi miele-dolĉe kaj karese petas, ke ili bonvolu pliproksimiĝi, kaj tuj post tio subite, per akra laŭtkriego, mi bojas aŭtoritate: "Venu antaŭen!" La ŝoko skuas la grupon kaj kaŭzas ekmovon, kaj tuj mi ĝentile aldonas: "Dankon, dankon!" por ke ĉiu pensu, ke mi dankas proksimiĝantojn. La rezultanta moveto fariĝas movo, kaj jen ili aŭtomate kaj paŝete komencas alveni kvazaŭ paralizitaj marionetoj.

Antaŭ ol elpreni la pretajn manĝaĵojn el la kuirilo, mi ĉiam invitas la aŭdantojn fari demandojn. Tiujn demandojn mi ŝatas, ĉar mi neniam scias kion atendi. Ofte estas uloj, kiuj volas perpleksi aŭ embarasi la eksponiston. Sed tiu, kiu estas sperta, povas ĉiam respondi rekte kaj turni eĉ malfavoran demandon al gajno. Mi trovis, ke dum la ekscito de la eksponado la menso estas pli vigla kaj la preta respondo saltas al la lipoj. Foje okazis, ke mi pensis pri la ekspono, dum mi sidis en loĝejo. Iu probabla demando venis al mia menso, kaj mi cerbumis por trovi taŭgan respondon, sed mi tute ne povis. Post duonhoro da pensado mi rezignis trovi solvon, kaj restis nur esperi, ke neniu demandos. Sed poste en foiro okazis, ke kuracisto faris tiun saman demandon. La respondo tuj venis al mi, kaj ĝi estis tute trafa kaj ĝusta respondo, ne nur momenta elturniĝo. Demandoj estis ofte nekon­cizaj kaj ne klare vortigitaj. Mi ĉiam ripetis la vortojn de la demandanto kaj, se necese, netigis ilin, ĉar oni ne povas bone pritrakti nebulan diraĵon. Post tio mi donis aliajn ekzemplojn aŭ klarigojn favorajn al la demandanto, kaj, fortiginte kaj konkretiginte lian punkton, mi trafe nuligis ĝin.

Estas simpla afero eviti rektan respondon aŭ moki, aŭ eĉ insulti kontraŭulon aŭ plendanton. (Ne gravas, kiom bona la artiklo estas - ĉiam troviĝas iu, kiu trovas manieron stulte misuzi ĝin, kaj revenas por plendi.) Se eksponisto mokŝercas kontraŭ plendanto, la ceteraj ridas, kaj la demandinto estas tiel silentigita. Nur bazarulo, kiu ne konas sian metion, tion faras, ĉar oni venkas nur, kiam oni vendas, ne kiam oni batas per fi-taktiko. Ekzemple: unu bazarulo, kiu krude eksponis specon de bakforno, kiu estis multekosta kaj farita el malfortika metalo, trovis sin foje sub la bombardado de plendantino. La jena vortlukto okazis:

Ŝi: "Mi aĉetis unu el tiuj fornoj antaŭ unu jaro, kaj la supro tute tordiĝis, kaj mia edzo diras, ke ĝi valoras neniom."

Li: "Per kia rajto via edzo arogas al si kritiki mian fornon?"

Ŝi: "Per la rajto de sia profesio. Li estas diplomita inĝeniero."

Li: "Do diru al li, ke li faru novan supron por la forno!"

La respondo estis lerta, kaj ĉiuj ridis, sed la bazarulo vendis nenion ĉe tiu ekspono.

Sperta bazarulo respondus eble tiel:

"Sinjorino, vi estas tre bonŝanca!" (Tio tenas kaj interesas la aŭdantaron, ĉar ili scivolas pri la ŝajna kontraŭdiro.) La bazarulo daŭrigas: "Jen la avantaĝo, kiam oni aĉetas garantiitan artiklon de bondigna firmao kiel la mia. Vi ĉiuj komprenas ke, inter miloj da ekzempleroj, unu povas esti difekta. Foje mi konis personon, kiu aĉetis altkostan horloĝon. Tiu horloĝo ne bone funkciis, sed la marko estis bona - nepre bonega, mondkonata marko; tamen jen okazis, ke el miloj unu estis malbona. Tio povas okazi; fakte mi asertas, ke tio ne povus ne okazi. Sed vi, sinjorino, estas ja bonŝanca. Simple sufiĉas, ke vi venu al mi post ĉi tiu eksponado kaj mi donos al vi novan aŭ, se vi preferas, mi redonos al vi la plenan prezon. Jes, gesinjoroj, ĉiam aĉetu bonan varon ĉe bona firmao!"

Kaj lia parolado venigus mendojn, ofte pli, ol se la plendo ne okazus. Ĉu la bazarulo poste ja donus novan fornon aŭ redonus la monon, estas tute alia afero. Li eble trovus pretekston por ne redoni ion ajn.

Mi konatiĝis kun multaj bazaruloj en la Londona foiro, kaj preskaŭ ĉiuj faris rakontojn pri la agoj de Premo. Ŝajne li postlasis spuraron da trompaĵoj. Li trompis la firmaon, por kiu li laboris, la magazenon, en kiu li laboris, la butikistojn en la urbo, kie li troviĝis, kaj la kunlaborantojn kaj konatojn. Neniu komprenis, kial li ne estas malliberigita. Unu eksponisto diris, ke en alia foiro lia firmao ricevis leteron de kliento demandanta, kial la hamako, por kiu li pagis ĉe la foiro, ne estas liverita. La firmao ne povis trovi la mendon. Enketo sekvis, kaj rezulte oni eltrovis, kio estis okazinta. Estis jene. La plendanto staris ĉe la stando rigardante la ĝardenmeblojn, kiam viro, supozeble komizo de la firmao, alparolis lin. La "komizo" vendis al li hamakon, por kiu li pagis sep pundojn. Tio okazis dum la foresto de la vera komizo. La firmao neniam malkovris, kiu la trompulo estis; sed la priskribo fingromontris al Premo, kiu laboris ĉe apuda stando. Tamen kaj malgraŭe, la firmaoj ofte redungis Premon, ĉar li sciis vendi superordinare bone. Mi vidis Premon en la Londona foiro laborantan por la sama firmao, kiun li trompis en Edinburgo. Oni diras, ke la firmao faris kun li aranĝon, ke li pagu la ŝuldon iom post iom el sia salajro.

Multaj bazaruloj konis Martin, kaj ĉiuj diris, ke li estas bonulo malgraŭ sia fanfarona kaj nedeca maniero paroli. Kelkaj opiniis, ke li estas judo, sed tion mi dubas, ĉar li foje ellasis al mi, ke lia vera nomo estas Vernon Ramsbotham. Tiu nomo estas tipe nordangla, sed ne tia nomo, kian judo prenus al si. La pasinteco de Martin estis mistero. Oni sciis, ke li multe vojaĝis kaj iam loĝis en Parizo, eĉ iom parolas la malaltklasan Parizan dialekton; sed neniu sciis, per kio li vivis tie. Neniam mi renkontis iun, kiu legis tiom da gravaj libroj sen plenkompreni ilin. Li legis ŝajne pri ĉiu temo kaj konis skize la plimulton da verkoj. Unu-du fojojn mi iris kun li al kino, kaj ofte en mezo de serioza filmo, se io impresis lin kiel banala aŭ komika, li eksplodis per laŭta rido kaj havis nenian hontemon tiel agi.

Venis sabato, la lasta tago de la foiro. Je la finhoro, la deka, ĉiu komencis paki la varojn kaj rekvizitojn kiel eble plej rapide. Laboristoj ĉiuspecaj komencis malmunti la tutan foiron, kaj antaŭ la okuloj la granda foiro komencis rapide degeli. Estis interesege vidi la rapidan dismembriĝon. Ekstere viciĝis pli ol milo da ŝarĝaŭtoj ĉiuspecaj. Ĉiu strato kaj strateto en la ĉirkaŭaĵo estis borderita de ŝarĝaŭtoj. Ili moviĝis intermite al la grandaj porvaraj enirejoj. La lasta atingos la enirejon eble dek horojn poste.

Lacaj kaj kontentaj, ni lasis la prete pakitajn aĵojn ĉe la stando, por ke oni ilin kolektu la sekvontan tagon. La foiro estis sukcesa. Ni bone enspezis. Lunde matene ni devos veturi al Bristol, kie malfermiĝos foiro je merkredo.

Dimanĉon mi revenis al la preskaŭ malplena halego por kolekti kelkajn aĵojn, kiujn ni intencis kunporti al Bristol. Mi konstatis, ke mankas du siteloj kaj fasko da blankaj jakoj kaj antaŭtukoj. Mi koleriĝis pri la ŝtelo. Mi vidis du detektivojn, kiuj staris proksime. Mi vokis ilin.

"Mankas siteloj kaj tolaĵoj ĉi tie. Ĉu vi ne povas pli bone gardi?" mi koleris.

Ili ridis kaj flegme diris: "Ĉu nur tio?"

"Ĉu ili estis valoraj aŭ ne, la afero estas ĝene maloportuna."

Unua detektivo diris: "Aŭskultu, konsideru vin bon­ŝanca, perdinte nur tion. Ni ja gardas; sed komprenu, ke tra la tuta nokto personoj elportas varojn por plenigi ŝarĝaŭtojn. Ni ja ne povas postuli, ke ĉiu malpaku ĉion kaj pruvu, ke ĉiu objekto apartenas al li! Ĉu vi ne komprenas, kiel malpraktike ridinda tio estus? Cetere tio postulus monatojn! Ĉi-nokte iu ŝtelis keston da binokloj, kiuj valoras mil pundojn. Unu matenon kelkaj laboristaspektaj viroj venis en la foiron kaj forportis de stando altvaloran fortepianon. Multaj vidis ilin; sed, ĉar venditaj pianoj estas ofte forportataj por livero al kliento, neniu atentis. Sed la plej aŭdaca ŝtelo okazis hieraŭ nokte, unu horon post la fermo de la foiro. Du firmdirektoroj staris sur la propra stando trinkante glason da viskio, kiam du "laboristoj" petis, ke ili volu kompleze veni for de la stando, dum oni deprenos la grandan tapiŝon, sur kiu ili staris. La direktoroj flankenstaris, dum la du ŝtelistoj rulis kaj forportis la tapiŝon. La ŝtelo ne malkovriĝis, ĝis la veraj transportistoj envenis du horojn poste."

"Nia laboro ne estas tiel facila, kiel oni pensas. Ŝtelistoj estas lertaj kaj aŭdacaj. Ridiga ŝtelo okazis antaŭ nelonge. Ni kaptis aŭtomobil-­ŝteliston. Li estis bone konata de ni. Mi parolis al li kaj demandis; "Kial vi ŝtelis tiel arĥaikan aŭton? Tion vi ne kutimas fari. La ŝtelita aŭto ne valoris la penon, ĉu?" La ŝtelisto respondis: "Kredu min, mi ne vere ŝtelis ĝin. Okazis jene. Mi laŭiris straton kun amiko, kiam ni preterpasis aŭtomobilon. Mia amiko diris: "Jen aŭto, kiun vi ne povas ŝteli!" Mi rigardis. Tie estis aŭto fiksita per ĉeno, kiu iris tra la rado kaj ĉirkaŭ lampfosto. Por forviŝi tiun ofendan malgrandigon de mia povo, mi entreprenis la ŝtelon. Mi simple deprenis la ĉenitan radon, almetis la kromradon kaj forkondukis la aŭton." Amuzis min imagi la surprizon de la aŭtoposedanto, kiam li revenis por retrovi sian maŝinon kaj ekvidis sian radon ĉenita al la lampfosto!" finis la detektivo.

Mi iris al la loĝejo de Martin por ekscii, ĉu li decidis veni kun ni tri al Bristol. Jam plurfoje mi demandis lin pri tio; sed li respondis, ke li ne certas.

Mi eniris lian ĉambron. Neniam mi vidis tiom da malordo. La planko, la mebloj, ĉio estis plena de libroj, gazetoj, paperoj, malpuraj vazoj kaj vestoj. Estis multaj libroj.

"Antaŭen, Vik, envenu!" li diris, gestante enirige. "Bonvenon en mia kastelo! Deprenu la pezon for de viaj piedoj!" kaj, vidante, ke ne estas libera seĝo, li per mansvingo ŝovis librojn de sur seĝo sur la plankon. "Mankas via ĉarmulino - kial?"

"Mi venis rekte de la foiro. Ŝi estas hejme, pakante la valizojn, ĉar ni devas iri al Bristol frumatene. Nu, Martin: ĉu vi decidis veni aŭ ne veni? Ni devas scii."

"Bedaŭrinde ne. Ŝiras mian koron, sed mi devas iri al alia loko."

"Ĉu ĉe ni ne sufiĉas la pago?"

"Kia diro! Ĝi pli ol sufiĉas. Ne temas pri la laboro aŭ la gelt'o. Sed mi devas viziti mian idon, kaj post tio mi devas nepre forvojaĝi por fari ion farendan."

"Tio estas surprizo: mi ne sciis, ke vi havas filon."

"Jes, mi ja edziĝis. Mi estis juna tiam nura flavbekulo. Ni estis feliĉaj - turte feliĉaj; sed unu tagon ŝi malaperis kiel vaporo. Ŝi forkuris kun iu alia. La afero estis tute neatendita kaj sen klarigo. Mi ne plu eĉ flaris ŝin. Tia estas la vivo, Vik. Tamen nun mi estas kontenta - mi veturas malpeze. Mi vivas laŭ mia gusto, sen devoj kaj sen tiuj fadenetoj, katene fortaj, per kiuj la virinoj nin ligas. Se mi ekvolas ien iri, diablo, mi iras. Nek Dio nek tondro min deturnos. Miaj libroj min distras, la mondo min amuzas... Do, kam'rado, adios kaj a rivederci kiam ajn la vento nin kunpelos."

17. FRIPONO ĈIE SIAN NOMON SKRIBAS.

La laboro en Bristol ne estis tre streĉa, la negoco estis bona. Ni spertiĝis kaj lernis pli bone helpi unu la alian. Por ŝpari tempon kaj pli efikigi niajn klopodojn, ni iniciatis kodvortojn.

Se ekzemple mi nescie malŝparas tempon parolante al aĉetinto, kaj Micky rekonas lin, li tuj avertas min per kodvorto glate enŝovita en frazon, kaj, avertite, mi kiel eble plej baldaŭ forlasas la aĉetinton kaj ekkroĉas min al iu alia. Aŭ se mi estas okupita kaj vidas iun, kiun mi juĝas kiel aĉetonton, kodvorto tuj sciigas tion al Micky aŭ Anjo. Simile, alia kodvorto sciigas, ke venas iu por plendi, kaj la avertito kondukas la plendanton flanken kaj helpas al li, sed for de la aŭdpovo de aliaj, interesiĝantaj pri la kuirilo.

Iufoje okazas, ke mankas tempo plenkuiri la manĝaĵon, eble ĉar la homoj malpaciencas, En tia okazo la eksponisto diras la kodvorton, ĉu flanken, ĉu en sia deklamado. La helpantoj do estas pretaj klopodi, ke neniu gustumu la koncernan manĝaĵon, kiu ne estas plenkuirita. Oni ne povas forkaŝi ĝin, ĉar tio logas nedeziratan atenton, sed per ĉiaj ruzoj la nekuiritaĵo estas gardata. Se iu volas ekzemple gustumi nekuiritajn cepojn, la helpanto diras: "Certe!" kaj kvazaŭ miskomprene li donas terpomojn aŭ karotojn kaj sinsekve puŝas aliajn manĝojn al la enketanto tiel, ke li hontas insisti pri la cepoj.

Ni ankaŭ spertiĝis elekti personojn, kiuj valoras la alparolon post la eksponado. Per la maniero, laŭ kiu homo rigardas kuirilon, ni divenas, ĉu li jam aĉetis, nur scivolemas aŭ estas aĉetema. Ankaŭ ĉe interparolo ni tuj sondas lian kvaliton. Nesperta vendisto eble parolas al virino, kiu jesas ĉion diritan kaj interrompas lin per: "Ĝi estas mirinda kuirilo ĉiu devus posedi ĝin? ktp., kaj tiaj diroj igas la nespertulon pensi, ke vendo estas certa. Sed la sperto instruas alie. Persono, kiu pensas pri aĉeto, ne tiom malkaŝe vidigas sian intereson, sed dubas, demandas kaj ĝenerale certigas sin pri la artiklo, antaŭ ol findecidi.

Sed malgraŭ sperto kaj hardo oni povas eraregi. Okazis al mi foje, ke mi troviĝis en foiro, kiu fiaskis. Preskaŭ neniu envenis, kaj ni ne povis kuir-eksponi pro manko de publiko. Venis al mi maljunulino enketante. Mi bone konis tiajn virinojn, kaj mi juĝis ke laŭtipe ŝi volas nur vante demandadi kaj doni senfruktan laboron. Mi ne povis komenci kuiradon por unu persono, kaj cetere mi taksis tiun eksmode vestitan virinon ne inda por serioza konsidero. Mi nur klarigis skize kaj rapide kaj takte forregalis ŝin. Kelkajn tagojn poste envenis sinjoro kun sinjorino. Mi povis vidi, ke ili estas altklasaj, kaj ke kun ili la tempo ne estus malŝparata. Mi ne povis kuiri manĝon por du, sed mi bone eksplikis al ili la kuirilon. Ili decidis aĉeti, kaj pagis per ĉeko prete enskribita kaj nomsignita... de la eksmodulino! La eksmodulino estis princino, kaj la du ŝikaj gesinjoroj estis... ŝiaj kuiristino kaj ĉefservisto!

Ne estis foiroj dum iom da tempo post Bristol, kaj estis aranĝite, ke ni iru dise eksponadi en magazenoj. Prepare al tio mi instruis al Anjo kaj Micky, kiel eksponi, kaj donis al ili okazon praktiki. Eksponado en magazenoj estos pli facila pro manko de bruo, de konkurantoj kaj de forlogaĵoj por la klientoj.

Post la fino de la Bristola foiro ni adiaŭis kaj disiris al malsamaj partoj de la lando. Por mi estis aranĝita vico da butikoj en provinco Cornwall. Estis hela printempa vetero, kaj tiu parto de Anglujo estas bela. Tie ne estas fumo el fabrikoj, nek daŭra bruo de trafiko, nek senĉese rapidantaj homoj, kiuj iras, trapuŝante sin kubute tra amaso, kvazaŭ ĉiu minuto devas esti streĉe eluzata. Male. La serenaj urbetoj kaj vilaĝoj, la malgrandaj, zigzagaj stratoj, la malnovaj pitoreskaj domoj donas senton de ripozo kaj kontenteco. Ĉe la marbordaj vilaĝoj, fiŝkaptistoj staras trankvile parolante, aŭ prizorgas siajn fiŝretojn, boatojn ktp. La rokeca marbordo kaj belaj golfoj kaj havenoj prezentas belegajn bildojn, kiuj logas artistojn el ĉiuj partoj de la lando. La pura aero estas vera regalo post la sufoka, polvoŝarĝita aero de la foiroj.

Mi atingis la unuan urbon Falmouth, serĉis loĝejon, iris al la feraĵbutiko por prezenti min, poste iris al butiko de apuda buĉisto por aranĝi la regulan liveron de viando. Mi klarigis, ke estus pli oportune por mi, pagi la kalkulon je la semajnfino. La buĉisto estis afabla, sed diris ke li bedaŭras, sed estos necese, ke mi pagu kontante. Mi diris, ke mi povos fari ankaŭ tion, sed estus pli oportune havi ĉiujn aĉetojn sur unu konto, ĉar tiel mi povus sendi la fakturon pri la suma elspezo al mia firmao por ricevi la repagon. Alie mi povus facile forgesi elspezojn aŭ perdi kvitancojn. Sed la buĉisto sin tenis marmore al sia kondiĉo. Lia malfidemo iom surprizis min, sed mi konsentis pagi kontante. Sed ĉe la legomvendisto kaj la spicisto okazis la samo. Mi reiris al la feraĵisto kaj sciigis lin pri la suspektemaj butikistoj en Falmouth. Li simple respondis: "Premo eksponadis ĉi tie antaŭ du semajnoj."

Domaĝe. Mi eksciis, ke Premo travicis la samajn urbojn, kiujn mi devos viziti.

La feraĵisto rakontis al mi multon pri la fifaroj de Premo, tamen li ne malŝatis lin. Estis io ĉe tiu homo. Mi neniam eltrovis kio. Certe ĝi ne estis io ŝatinda, videbla por iu, kiu konis lin supraĵe, kiel mi lin konis. Ofte dum la eksponado Premo subite forlasis ĝin, dirante al la sidantaj homoj: "Pardonu min - la telefono!" kaj foriris al la trinkejo. Kelkfoje li revenis duonhoron poste. Antaŭ la komenco de eksponoj li aĉetis vazojn da marmelado, deprenis la etikedon kaj diris, ke li konfitis la marmeladon per la kuirilo en la vitra vazo. Ĉiu miregis kaj demandis, kiel tio estas ebla. Premo klarigis, ke li verkis valoran libron pri tiu nova metodo, kaj ke al ĉiu, kiu aĉetos kuirilon, oni sendos ekzempleron kiam la libro estos presita. La klientoj poste ĝenis la feraĵiston, petante la libron, kiu ne ekzistis. Kiam Premo forlasis la butikon, li ŝtelis kuirilon kaj provis vendi ĝin malkare. Li ne trovis aĉetanton, do li ŝanĝis ĝin kontraŭ hundo kaj vendis la hundon por kelkaj ŝilingoj.

Kiam mi estis preta forlasi la butikon por iri al Truro, la feraĵisto donis al mi ĉekon, kaj antaŭ ol mi povis demandi la kialon, li diris: "Premo klarigis al mi, ke estas kutime doni kvinprocentan kurtaĝon al eksponistoj." Mi diris nenion krom "Dankon," kaj enpoŝigis la ĉekon. Eksponistoj estas ja pagataj salajre kaj kurtaĝe de la firmao kaj ne devus ricevi ion de la butikistoj. En ĉiu vizitata urbo en Cornwall mi trovis suspektemon ĉe butikistoj kaj ricevis kurtaĝon, kie mi laboris.

Post la Cornwallaj eksponoj mi devis iri al granda magazeno en Londono. Tie la amaso da reguloj incitis min. Por ĉiu ago estis bridaj reguloj. Por forporti simplan propran pakaĵon, oni devis havi rajtigon de tiu kaj tiu, ĝis naŭzo.

Unu tagon envenis judo kaj demandis min, kie troviĝas la faka ĉefo. Mi informis lin, kaj li dankis min. Mi vidis lin plurfoje kaj sciis, ke li iel negocas. Ni kutime interparolis kaj du-tri fojojn ni iris kune manĝi en la magazena restoracio. Li rakontis pri si mem.

Lia negoco estis iri al magazenoj aŭ alispecaj komercejoj kaj entrepreni vendon de varoj, kiujn la magazeno aŭ komercisto ne povas vendi. Li ricevis pagon per procento de la vendoprezo.

Foje li iris en magazenon kaj aŭdiencis kun la fakestro de la bazara fako en la subtera etaĝo. Tiu havis malkarajn gramofonojn, kiujn li ne povis vendi. La judo entreprenis vendi ilin. Post du-tri tagoj la judo revenis al la estro kaj sciigis lin, ke la gramofonoj estas venditaj. Kiam la bazarestro demandis, kien liveri ilin, la judo respondis: "Al la muzika fako en la tria etaĝo." La afero sukcesis, kaj li ricevis la procentaĵon. Io tia povas okazi, ĉar ĉiu fakestro sin okupas ekskluzive nur pri sia fako!

Alian fojon la judo kun kolego aĉetis mil fotomaŝinojn po unu pundo el Ameriko. La fotomaŝinoj estis videble tre bonaj kaj valoris plurfoje tiun prezon. La du kolegoj vendis la tuton al iu magazeno po du pundoj por maŝino. Tio donis mil pundojn da profito. La paro iris al trinkejo por festi la bonan negocon, kaj de tie iris al la hejmo de unu el ili por sciigi la edzinon. Sed la edzino diris, ke la magazeno telefonis, ke oni tuj telefonvoku la direktoron. La judo tion faris.

"Kie oni povas trovi konvenajn filmojn por la maŝinoj?" demandis la direktoro de la magazeno.